Выбрать главу

– Sed vi ja estas partiano, kamarado Ĉernjaev ! La partianoj havas iun konsciencon! Estu mia patro kiu ajn, sed mi... Do por kio mi estas respondeca?..

– Ĉu mi estas partiano? – ekridis Ĉernjaev . – Kiu diris al vi? Kamarado Serebrovskij  estas partiano. Dio ordonis al li partianiĝi ankoraŭ en la jaro 1917. Sed mi por kia diablo partianiĝu? Sen tio mi fartas bone!

Kaj ĵus dirinte ĉi tiujn vortojn, li kaptis la knabinon ĉirkaŭ la talio kaj ĵetis ŝin planken, en amason da papero. Tiuminute aperis en la pordo Ivagin .

* * *

... de septembro 1928.

Ne plaĉis al Alice  la ĉapitro pri blua stilo kaj malbona humoro. Ne plaĉis ankaŭ la ĉapitro pri maltaŭga princidino. Homoj ĉi tiuj estas malvarmaj, kruelaj! – diris al mi Alice . – Kaj mankas al ili eĉ la plej simplaj homaj ecoj! Ne povas ili esti konstantaj kunlaborantoj de la sovetia ŝtataparato! Oni rapide senmaskigas tiajn personojn kaj kruele punas, kiel malamikojn de laborista klaso. – Sed en mia romano ili vivas, faras, malnoblaĵojn kaj neniu al ili malhelpas. Kiel do ĝi povas esti?.. Ĉu mi prenis tion el la vivo? Se jes, do oni povas postuli de mi respondon, kion mi mem estas farinta por la batalo kontraŭ tiuj ĉi homoj?..

Efektive, kion mi mem estas farinta?.. Ĉu ne tro malmulte estas simple honeste labori?..

Mi rakontis al Alice  ion el mia pasinto. Tion postulas la nuna etapo de niaj interrilatoj. Tiu etapo, kiu, al mi ŝajnas, komenciĝis de post la lasta dimanĉo. Tie, en Grunewald , ni leviĝis ankoraŭ unu ŝtupon.

Kial mi opinias tiel?.. Tia estas iro de okazintaĵoj.

... Ĉi-dimanĉe dum paŭzo inter la konkuro, mi estis perdinta la kamaradojn. Ien ĉiuj malaperis, ekvidinte konatulojn sur la stadiono aŭ kurinte en manĝejojn. Restinte sola, mi longe vagis en la homamaso, ĝis kunpuŝiĝis kun Alice  antaŭ enirejo en malgrandan restoracion. Ŝi denove surhavis la robon, kvankam ĉiuj ceteraj partoprenantoj de la festo restis ĝis fino de la tago en sportvestoj.

– Kien, vi, Alice ? Ĉu tagmanĝi?

– Jes. Ĉu vi ankaŭ?

Dum la tagmanĝo mi rigardas per feliĉaj okuloj en buŝon de Alice  kaj aŭskultas ŝian babiladon. Ŝi estas tre vigligita.

– Ĉu vi komprenas, mi preskaŭ atingis la finejon!

– Mi vidis, – diras mi, admirante ŝiajn ruĝajn vangojn. – Mi vidis! Vi preskaŭ ĝis la fino iris la unua.

– Se io malhelpis min, do tio estis mia propra certeco pri la venko. Kiam oni imagas sin la venkinto, ĝuste tiam oni malvenkas.

En la fenestro aperas la ridanta vizaĝo de Berta  kaj tuj post tio ili kun Otto  enfalas la restoracion, kunpreminte unu la alian en malfermita duono de la pordo.

– Vi ne prezentas al vi, – krias Otto , kiel ŝi al mi tedis kun siaj karesaĵoj! Ĉu vi ne povus liberigi min de ŝi? Estu amiko!

Sed Alice  skuas la fingron.

– Mi ne konsentas! – diras ŝi. – Proponu sin al Erich , li estas libera viro!

Otto  iom tro laŭte movas la seĝon.

– Nu, diablo vin prenu! Ni manĝu! Kion vi mendis?

– Mi, ekzemple, mendis la supon.

– Ĉu supon? Lasu vi! Kiu en Germanio sin nutras per la supo? Ĝi estas burĝa superstiĉo! Kelnero! Dufoje kolbasetojn!

Mi ridetas.

– Ŝinko kaj kolbasetoj estas via tradicia manĝo. Sed mi ne povas imagi la tagmanĝon sen la supo! Cetere tiu ĉi supo ne estas manĝebla! Mi ne povas kompreni, el kio ĝi estas kuirita.

– Mi bezonas la rusan salaton! Mi tre ŝatas la rusan salaton! – deklaras Berta .

– Al vi estas malpermesate! Vi tro ŝatas ĉion rusan! Se vi estos manĝinta la rusan salaton, vin oni kuracos en rusa disenteria hospitalo! – trankvile rimarkas Otto .

– Kien malaperis Erich ? – demandas Alice .

– Erich ? – Otto  plenigas la buŝon per kolbasetoj. – Al mi ŝajnas, li estas forveturinta hejmen. Sensencaĵojn li faras!

– Kiajn sensencaĵojn? – sulkigas brovojn Alice .

– Ordinarajn!

– Kaj gekamaradojn Riz ĉu vi ne vidis? – demandas mi.

– Li estas jam en Treptow  kun sia duono. Tie estas pli gaje! Cetere, iom pli malfrue ni ankaŭ venos tien! Oni devas niajn sindikatajn oficistaĉojn maltrankviligi!

– Kio okazos tie?

– La sindikata festo. Dancado kaj familia tetrinkado por socifilistroj! Imito al burĝaj amuzaĉoj! He, kanajloj estas ĉi tiuj social-demokratoj! Dum la baloto ili ludis per la kirasŝipo kaj poste kaŝis sin post la fremda dorso. “Ni estus kontraŭ la kirasŝipo, sed la panjo ne permesas!” Ne gravas! Tian bonhumoron ni tuj likvidos!

– Ĉu vi aŭdis ion en la publiko?

– Ĉie oni parolas nur pri la kirasŝipo!

Post la tagmanĝo Otto  kaj lia edzino tuj forveturas Treptow ’on kaj ni restas duope. La tago jam finiĝas kaj palaj oblikvaj strioj ombrigas la arbaron. Laciĝinta laborista homamaso treniĝas sur ĉiuj vojoj al stacioj kaj tramhaltejoj.

Malpli da paroladoj, malpli da bruo, malpli da tumulto kaj malpli da polico. Iom post iom malpumpiĝas la ŝvelinta Grunewald .

– Lerta knabino vi estas, Alice ! – diras mi, premante ŝian brakon apud la kubuto.

– Kial? – ridetas ŝi.

– Vi hodiaŭ al mi tre plaĉas!

– Ne konfuzigu min! Mi tiel hontis montri al vi miajn malbelajn gambojn!

– Ho, konfesu tuj, vi estas koketulino!

Alice  ĝoje ridas.

– Do mi plaĉas al vi? Mi estu sincera! ĝi faras al mi la plezuron!.. Definitive mi malĉastiĝis!..

– Kial malĉastiĝis!.. – ne komprenas mi. – Al mi ŝajnas, ĝi estas tute nature por juna knabino.

– Ne, ne! – svingas ŝi obstine la kapon. – Mi malĉastiĝis! Vi malĉastigis min! Neniu ĝis nun estis dirinta al mi, ke mi estas bela!

– Ĉu ĝi estas vere, Alice ? – esplore demandas mi, – Neniu neniam diris?..

– Nu, krom unu escepto, kiun mi ne kalkulas...

Poste, kvazaŭ ion rememorinte, ŝi karese tuŝas per sia mano mian vangon.

– Ni sidiĝu!

Ni surherbiĝis, nemalproksime de la vojeto kaj ĉi tie, sub la arbusto, ni preskaŭ ne estas videblaj.

– Kara mia, se vi scius, kiel mi turmentiĝas! Kial mi ekamis vin?

– Kial vi bedaŭras pri tio, Alice ? Ĉu estas malbone?

– Mi timas viajn kisojn. Ĉiutage mi transpaŝas novan strekon, dum la tuta mia interno krias: vi ne devas, vi ne devas!

– Alinjo! Ĉu ni ne rajtas ami?..

– Ne, ne! Ho, kial vi ne estas libera? Se vi ne havus edzinon, se vi ne havus infanon, ĉu mi haltus antaŭ kio ajn?..

En mia kapo io eksonoris. Mi metis la kapon sur genuojn de Alice , kaj demandis flustre:

– Tamen vi diru, kiu estis certiganta vin, ke vi estas bela!

Alice  ne respondis. Ŝi komencis nur spiri pli profunde kaj pli ofte.

– Kiu ajn li estas, li diris veron, Alice ! – murmuris mi, ĉirkaŭprenante ŝian talion per la brakoj. – Ĉu vi aŭdas? Li diris la veron!.. Klinu vin al mi! Pli proksime!.. Jen tiel!..

Sed tuj retirante sin kaj repuŝante min, ŝi ekkriis:

– Ĝi ne estas amo! Ĝi estas pasio!

– Alice , ĉu povas ekzisti amo sen pasio?

– Kaj ĉu pasio ekzistas sen amo?..

– Jes, plej ofte tiel okazas! Sed vi ja scias, ke mi amas vin!

– Kial vi ne amas vian edzinon? – subite ekkriis ŝi. – Ĉu via edzino estas malbona?..