– Ne, Alice , mi tion ne povas diri. Mi ne scias, kial! Eble, – simple, tiel deziris la sorto...
– Vi tre malmulte estas rakontinta al mi pri via familia vivo. Mi turmentiĝas pro tio dum tutaj noktoj. Kun vi mi estas gaja, sed restante sola, mi pentas pri ĉio kaj estas preta ĉiuminute ĉion disŝiri...
Jen, tiam mi decidis rakonti al ŝi ion el mia pasinto.
De la lagoj jam estis naĝantaj grizaj nebuloj, postlasante ĉie malsekecon. Kiam mi finis, krepusko per grizaj makuloj estis sidiĝanta inter la arboj. Grunewald envolvis sin en la vespera mantelo. Tio ne savis ĝin de rapida malvarmiĝo.
– Estas malvarme! – diris Alice , – ni revenu hejmen!
Sed mi ne moviĝis. Mi formetis la jakon kaj surĵetis ĝin sur la knabinon. Varma ondo plenigis mian bruston. Mi rigardis ŝin per la brilantaj okuloj. Mi donis al ŝi la promeson, egalrajtan al ĵuro:
– Alinjo, amata mia, vi ne devas esti malĝoja! Vi estos feliĉa. Mi ĵuras, mi ne venigos al vi la malfeliĉon. Vi prenos de ĉi tiu amo nur ĝojon. La sufero restos post la sojlo. Vi povas fidi al mi. Mi amas vin pli, ol miajn dezirojn.
* * *
Vitalij ricevis el la ĝenerala kancelario oficialan inviton:
“Al inĝeniero Zorin . Laŭ ordono de kamarado Serebrovskij , venu al li la dekkvinan de decembro je la dekdua tage. Kancelariestro (subskribo).”
Tiun ĉi paperon Vitalij nerveme estis ĉifanta en la manoj, sidante sur benko dum kunsido de murgazetaj redaktoroj kaj aŭskultante raporton pri batalo kontraŭ persekutoj de laboristaj korespondantoj. Apude sidis Ivagin kaj mimike transdonis impreson de la raporto al la najbaro. La najbaro estis tiu sama larĝŝultra fremdlandano en uniformo de la ruĝa fronto, kiu estis ĵetinta la pomon en la homon kun akrepinta barbeto dum la oktobra demonstracio.
– Was ist das? * – mirigite demandis la germano, scivoleme rigardante sovaĝan mienon de Ivagin .
* Was ist das? : Kio estas?
– Diboĉuloj promesis al unu labkoro forŝiri la kapon, – klarigis Vitalij germanlingve. La germano malkonfideme rigardis lin.
– Ĉu estas eble?
– Jes, jes! – ĝoje skuis la kapon Ivagin , – kun nia kulturo ĉio estas ebla! Ha? Ĉu vi ne kredas? Do vi venu kamarado en nian kamparon! Ne tro malproksime, apud Moskvo. Ha? Tie estas tute simple: paf el ĉaspafilo kaj la fino! Aŭ per alumeto en fojnejon!..
Seriozaj okuloj de la fremdulo eniĝis en vizaĝon de Vitalij . Lia kvarangula kapo kun longaj grizaj haroj, simila al erinaco, malkonfideme balanciĝis.
– Do tio estas plej efektiva klasbatalo! – ekkriis li kaj Vitalij rimarkis, kiel malnova cikatro en malsupra parto de lia maldekstra vango ege ruĝiĝis.
– Jes, Genosse ! Ĝi estas klasbatalo! – respondis Vitalij kaj ankoraŭfoje ekrigardis la germanon. – Kaj ĉu vi, Genosse , estas komsomolano?
– Sekretario de la Berlina Regionkomitato.
– Kaj ruĝfrontbatalanto?
– Jes.
– Baldaŭ mi vizitos Germanion. Ĉu vi konatigos min kun laboro de la Ruĝa Fronto?
La germano plivigliĝis kaj la sulketoj, akre ĵetitaj sur lian brunan vizaĝon, disglatiĝis.
– Certe, kamarado! Sed por kio vi estas vizitonta Germanion?
– Mi estas inĝeniero! Ni estas konstruontaj la metropolitenon.
– So? * – tute ekĝojis la germano, – mi ĵus hieraŭ estis meditanta: kial Moskvo, la proleta ĉefurbo, permesas tian troplenigon de la tramo. Via publiko okupas eĉ la pavimojn!
* So? : Tiel?
– La trotuaroj ne sufiĉas! – konfuziĝis Vitalij . – Sed ĝi estas bone, ke vi, kamarado, subtenas la ideon pri moskva metropoliteno. Mi antaŭnelonge aŭdis, ke fremdlandaj komunistoj ne aprobas konstruadon de metropolitenoj.
– Kial? – miris la fremdulo, – se la kapitalista trusto en burĝa urbo konstruas ĝin ne tiel, kiel petas la laboristoj, sed kiel profitas al la trusto, do en Moskvo ĝi ja maleblas!
Malantaŭ ili iu malkontente ekgrumblis kaj ili du minutojn silentis. Poste Ivagin subite ekbaraktis sur sia seĝo.
– Eble, li pensas, ke ni tute vane skribas en gazetaro? Ha? – Eble, li havas tian impreson, ke ĝi estas senutila risko? Do vi diru al li... Diru vi, ke... Jen, diablo, traduku la ciferojn!..
Vitalij rapideme enskribis en notlibreton ciferojn, cititajn de la raportanto: dum unu jaro laŭ artikoletoj de labkoroj en centra gazetaro ĉirkaŭ 1500 personoj estis juĝitaj, pli, ol 500 eksigitaj el la ofico, la sama kvanto ricevis partiajn punojn, 100 estis eksigitaj el la partio kaj tiel plu. La germano mallaŭte ekkriis:
– Kiel tiuj homaĉoj estis trafintaj en sovetan aparaton? Kiu ili estas?
Vitalij komencis nomi ilin: koruptuloj, burokratoj, formaluloj, maltaŭgaj administrantoj, “lakkovritaj” komunistoj, sabotantoj...
– Vi rakontu al li pri nia afero! – puŝis Ivagin kubuton de Vitalij . – Diru...
– Ne, Ivagin , liberigu!.. – Vitalij embarase ĉifis en la manoj la oficialan leteron de la ĝenerala kancelario. – Iu alia pri si rakontu, sed ni silentu!
Dum interrompo Ivagin alŝovis al la germano sian notlibreton kaj ĝoje rikanante, igis lin enskribi sian aŭtografon. Triope ili estis starantaj en fumejo, apoginte sin kontraŭ la mureto, kaj Ivagin klarigis al la germano laboron de la murgazeta redakcio.
Kamarado el la kunsidestraro, kies nomo, ornamanta nemalmultajn broŝurojn kaj librojn, estis al Vitalij konata, aliris la germanon.
– Vi malfruiĝis, kamarado, – premis li lian manon, – sed tamen vi devus trairi al la estrartablo. Ĉu vi estis en la salono?
– Ne gravas! – respondis tiu, ridetante. – Mi estas tre kontenta! La kamaradoj helpis al mi kompreni.
– Ŝajne, vi iom min konas, respondis Vitalij , – mia nomo estas Zorin .
– Ho, jes! Pri vi ni estis parolantaj dum la pasinta semajno. Ĉu vi veturos Germanion?
– Ĝuste mi ne scias, ĉu mi veturas, – evitis Vitalij la rektan respondon.
– Kial?
– La demando, ŝajne, estos rediskutata?
– Ŝajne, ne! – akre, preskaŭ krude, kontraŭdiris la kamarado el la kunvenestraro. – Ĝi ne estas celkonforma. Vi estas taŭga kandidato. Kion? Sed por kio vi ĉi tie sidas?..
* * *
... de septembro 1928.
Rudolf Riz laboras en malgranda elektrostacio apud Berlin . Ni kun Alice estas forveturintaj al li meztage. La loktrafika vagonaro portas nin preter akurataj ŝtonaj vilaĝanaj dometoj kun tegolaj tegmentoj kaj preter zorge skizitaj sur la tero geometriaj kvadratoj. Kelkloke estas kuŝantaj sur la kampo agrikulturaj maŝinoj. Mi scivoleme rigardas tra la vagonfenestro. Alice staras apude kaj la enfluganta vento movetas helan areton da haroj sur ŝia frunto.
– Vi havas jenan proporcion, – diras mi: – Kvin etaĝoj – urbo, du etaĝoj – vilaĝo. Ni havis ĝis nun du etaĝojn en la urbo kaj la vilaĝo tute ne havis etaĝojn. Estis iu miksaĵo de pajlo kun nigriĝinta ligno, aŭ eĉ pli malbone, kun argilo.
– Estis? – substrekas Alice .
– Nu, certe, estis! Nun kreskas nova vilaĝo, kolektiva, brika, verda, elektrifikita! Tiun la via sendube envias!
– Jes, – ekspiras Alice , – kaj niaj laboristaj kolonioj, kiel vi vidis, restas senetaĝaj. Ne ĉiu ja povas loĝi en kvinetaĝa domo!