Выбрать главу

“Vilaĝeto”, kiun ni venis, kalkulas kelkajn milojn da loĝantoj. La stratoj estas pavimitaj per glata ŝtono kaj lumigitaj per elektro. Fruktaj ĝardenoj afable svingas verdajn branĉojn.

Rudolf  renkontas nin ĉe la stacio kaj la laboro tuj komenciĝas. En pordego de ŝtona domo staras grandstatura junulo, vestita laŭ urba maniero.

– Gutn Tag, Gustaw!  – levas Rudolf  la ĉapelon, – ĉu la maljunuloj estas hejme?

– Gntag!  – nazparolas Gustaw  kaj malaperas post la pordego.

La korto brilas pro pureco. El brika stalo elrigardas kaprino. Post ĝi estas videblaj du bone nutritaj bovinoj, apatie ŝmacantaj fojnon. Kontraŭ la bovejo, en ĉevalejo ekspiras ĉevalo. Sub speciale aranĝita tegmento kuŝas maŝinoj. Mezkreska maljunulo eliras en grasmakulita veŝto, kun pipo en la buŝo. Li seke ŝovas la manon.

– Bonan tagon! Kion vi rakontos, gesinjoroj?

– Jen estas la rusa kamarado! – prezentas min Rudolf .

– Ho! – plivigliĝas la mastro. – Ĉu vi venis el Sovetio? Ĝi estas tre interese! Ĉu vi deziras scii, kiel ni vivas? Bone, mi rakontos al vi. Kaj poste vi al mi rakontos pri viaj kamparanoj! Ĉu bone?

– Vi havas, ŝajne, riĉan domon? – demandas mi.

– Riĉan? – indigninte kontraŭdiras la mastro, – kial do ĝi estas riĉa? Meza domo! Kaj, krome, mi neniel povas ĝin elaĉeti! Mi ankoraŭ ŝuldas por ĝi ĉirkaŭ du mil markojn! Kie mi ilin prenos?

– Ĉu vi havas grandan familion?

La mastro kunvokas siajn hejmulojn. Lia patrino, seka, duonfleksita maljunulino sepdekjara, kun skuiĝanta kapo, en nigra robo, senespere svingas la manon.

– Ĉu li nian vivon laŭdas? Li ĉiam fanfaronas!

– Ne, avino! – trankviligas ŝin Rudolf . – Li ne laŭdas, sed insultas.

– Insultas? Do li pravas! Kia estas vivo? Ses buŝojn ja li nutrigas!

Juna mastrino havas kvardek jarojn. Ŝi estas vestita en nigra jupo, griza bombazina jako kaj lanaj ŝtrumpoj.

– Evidente, vi estas partivarbantoj? – konjektas ŝi. – Mi ne permesos al li komunistiĝi. Eĉ se ni pro malsato estos mortantaj, ne fariĝos komunistoj mia edzo aŭ infanoj!

La mastro minace rigardas la edzinon. La infanoj staras apude kaj okulsignas unu al la alia. Unu estas tute plenaĝa, li havas ĉirkaŭ dudek jaroj. La alia en dependanta larĝega pantalonego estas dekkvarjara. Dekokjara knabino kun mallonge tonditaj haroj en blanka tola robo ridetas al Alice .

– Mi havas kvin hektarojn da tero, – daŭrigas la kamparano. – La enspezo ne estas granda, ĉirkaŭ du kaj duono mil markoj pojare. La impostoj estas grandaj! Okcent markojn da imposto mi pagas!

– Ĉu ne sufiĉas al vi?

– Kiel do povas sufiĉi? Por la domo ni ankoraŭ pagas!

– Kiel ĝi povas esti? – miras mi, – multkampan sistemon vi havas, maŝinojn, kemian sterkadon, bonan rikolton, sed tamen ne sufiĉas?

– Kial do sinjoro pri la elspezoj forgesas? – denove enmiksiĝas la mastrino. – Li ja diras al vi, ke okcent markojn da imposto! Kaj ĉu la furaĝo estas nemultekosta? Kaj oni devas ĉiujn vestigi! Oni devas ses buŝojn nutrigi!

– Kion vi pensas pri la milito, mastro? – demandas Alice .

– Pri la milito? – fumas per la pipo la mastro, – mi opinias, ke ni ne bezonas novan militon! Sufiĉis la milito en la dekkvara jaro!

Okuloj de la maljunulino komencas larmi.

– Kara fraŭlino! Du filojn miajn oni mortigis dum tiu milito!

– Kaj ĉu la avino aŭdis, ke Germanio estas konstruonta novan kirasŝipon?

– Jes, tiu ideo pri la kirasŝipo al mi ankaŭ ne plaĉas, – rimarkas la mastro, – tiurilate eĉ mia edzino simpatias la komunistojn. Ĉu ne vere, Gretchen ?

– Do vi agitas kontraŭ la kirasŝipo? – Vi do komence dirus!.. Ni ĉiuj aliĝos al vi. Bonvenu en nian domon!

Alice  estas tre kontenta. En la ĉambro, ĵetinte rapidan rigardon sur la meblaron, ruĝajn apogseĝojn kun artefaritaj piedetoj, siblantan horloĝon, nikelitajn litojn, florojn, kurtenojn sur la fenestroj kaj blankajn tablotukojn, ŝi flustras en mian orelon:

– Ĉi tiu kamparano estas pli, ol meza. Se lia familio protestas la kirasŝipon, ni havos ĉi tie la sukceson!

Preterpasante, ni vizitas la elektrostacion, kie laboras Rudolf . Ĉi tie estas la tagmanĝa paŭzo. Mi esploras disel-maŝinojn kaj interparolas kun la ĉefa mekanikisto.

– Nia stacio priservas ĉiujn proksimajn entreprenojn. Ĝi estas sufiĉe granda stacio por vilaĝo!

– Kiom vi ricevas?

– Ducent kvindek markojn.

La mekanikisto komencas plendi. Lin delonge interesas Sovetunio kaj li kun plezuro transloĝiĝus tien. Li aŭdis, ke Rusio bezonas kvalifikitan laborforton. Ĉu mi ne povus helpi al li trovi laboron en Moskvo, aŭ en novekonstruataj elektro-stacioj? Li aŭdis ankaŭ, ke en Moskvo estas konstruota la metropoliteno. Dum kelkaj jaroj li laboris en Berlin  laŭ tiu ĉi specialeco kaj povus esti utila.

Apud granda fenestro kelke da laboristoj sidas kaj matenmanĝas. Ĉiu el ili havas sakon, plenigitan per ĵurnaloj, broŝuroj kaj buterpanoj.

Junulo levas la ĵurnalon kaj entuziasme krias:

– Bonege, kamaradoj! La unua tago alportis 8013 voĉojn! La komunistoj tamen atingis sukceson!

– Kaj kion skribas “Vorwärts”  pri la kampanjo? – demandas Alice  laboriston, legantan “Vorwärts” .

La maljunulo rigardas ŝin super la ĵurnalo, kunfaldas ĝin kaj metas en la poŝon.

– “Vorwärts”  nenion skribas, – severe respondas li. – Evidente ni konsentas ĝin konstrui.

– Jes, – subtenas dua laboristo, traglutinte pecon da fromaĝo, – Plenara kunsido de la partio nenion diris pri tio ĉi kaj la ministroj-socialistoj estas voĉdonintaj por la kirasŝipo.

– Venu post la laboro la kunvenon! – rimarkas Alice . – Tie ni priparolos ĉi tiun demandon.

En malgranda restoracio sur bordo de artefarita lago estas aranĝita ekspozicio de parizaj modoj. Elsa , vestita mem laŭ la lasta modo, donas klarigojn al la vizitantoj. Post kiam la virinoj ekinteresiĝis pri la modoj, oni konvinkas ilin resti en la kunveno.

Alice  salutas kaj sulkigas la brovojn.

– Ĉu vi tiel ŝatas vesti vin laŭ la modo?

– Se la edzo gajnas sufiĉe, kial mi devas vesti min, kiel almozulino?

Iom post iom la restoracio pleniĝas. La tabletoj estas dense ĉirkaŭgluitaj de laborista kaj kamparana junularo. La biero fluas, kiel rivero. Nigroblanka klavaro de la mekanika fortepiano kuras sub fingroj de nevidebla muzikanto, obtuzigante la kunvenintojn per tondraj triloj. Apud ĝi staras aro da buboj kun jubilaj brilantaj okuloj. Ili laŭvice oferas dekpfenigajn aluminiajn monerojn, metante ilin en aŭtomatan aparaton kaj la silentiĝinta fortepiano rekomencas la ĉesintan muzikon.

Sed jen Rudolf  anoncas, ke la mitingo komenciĝas. Parolon por saluto li prezentas al mi. La publiko silentiĝas. Ne ĉiutage oni vidas tiel proksime rusajn bolŝevikojn! Mi rememoras mian unuan paroladon antaŭ kamparanoj. Mi agitis tiam kontraŭ la drinkado. Mi estis sidanta en sufoka kaj tre malpura domaĉo, malhele lumigita per flagrantaj lampoj. Oni povis nur konjekti, ke la domaĉo estas plenega. En tabakfumo estis naĝanta la unua vico da benkoj. Min estis rigardantaj brilantaj en duonlumo okuloj, nekombitaj barboj kaj duonmalfermitaj buŝoj kun nigriĝintaj pro la tabako dentoj. Junaj knabinoj en helkoloraj bluzoj estis sidantaj, ĉirkaŭpreninte la ŝvitiĝintajn junulojn kaj, kvazaŭ aŭtomatoj, elkraĉis formaĉitan semŝelon. La germanaj kamparanoj en tiu pura luma restoracio, apud la biertabloj, tute ne similas tiun vilaĝon. Sed ili rigardas min per same brilantaj okuloj, kvazaŭ atendante ion eksterordinaran.