Выбрать главу

Kion diri al ili? Mi ja estas tute kunigita per la konstitucia leĝeco. Mi salutas ilin per kelkaj vortoj kaj aproba murmuro kuras sur la bieraj kruĉoj. Mi rakontas al ili pri konstruado de l’ socialismo en USSR kaj oni aŭskultas min atenteme. Sed kiam mi estas rimarkanta, ke la laboristoj kaj kamparanoj de Rusio nur tial venkis kontraŭ la nobeloj kaj burĝoj, ke ili batalis kontraŭ la komuna malamiko kune, oni suspektas min pri la komunista agitado. Inter la kamparana parto komenciĝas bruado. Oni interrompas min kaj tiu maljunulo, kiun ni estas vizitintaj, komencas kontraŭdiri:

– La rusa kamarado estas agitonta nin pri komunoj. Ni konas ĝin! Sed kio estas aplikebla en Sovetio, estas tute malaplikebla ĉe ni. Ĉu mi devas ankaŭ la domon fordoni al la komuno? La domon, kiun mi kun tiaj malfacilaĵoj elaĉetas? Eble, en Sovetio la domojn oni donas senpage al la kamparanoj, sed ĉi tie oni prenas por ili monon! Ĉu mi ankaŭ la maŝinojn kaj la brutaron fordonu? Ne, tion mi ne konsentas.

La parolado havas multajn revokojn. La kamparanoj plendas, ke la laboristoj ne komprenas ilin, ke la laboristoj vivas pli bone kaj estas trudontaj al ili siajn ideojn. Alice  prenas min je la brako.

– Ĉu vi aŭdas? Jen estas niaj kamparanoj!

Ŝi prenas parolon kaj rakontas pri la militdanĝero.

– Neniu malpermesas al vi opinii, ke nur en Rusio estas konstruebla la socialismo. Ĉiu povas havi sian opinion. Sed ĉiuokaze neniu el ni deziras malbonon al Sovetunio. (“Ŝi pravas!” – oni kriis el la salono). Tamen, kontraŭ Sovetoj estas preparata la milito kaj eble morgaŭ oni sendos vin kun fusiloj en la manoj kontraŭ viaj sovetiaj fratoj!

Mi rigardas nun Alice ’n demalsupre kaj deflanke. Ŝia profilo estas skizita akre, kvazaŭ per la mano de iu forta pentristo. Kiom da diversaj ecoj havas ĉi tiu dudekdujara knabino!

Alice  transiras al la kirasŝipo.

– Hodiaŭ, kamaradoj, estas la dua tago de la voĉdonado. Vi scias, kiom kostos al ni ĉi tiu kirasŝipo. Sed, intercetere, kelkaj partioj, tute konscie prisilentas la kampanjon.

Alice  indignas pri konduto de l’ socialdemokrataj ministroj, voĉdonintaj por la kirasŝipo kaj postulas pli grandan aktivecon flanke de la senpartiuloj. Ŝia parolado estas multfoje interrompata. Apenaŭ ŝi finas kaj la restoracio iĝas areno de la plej kruela batalo.

– Mi miras, – krias unu laboristo, – kiel socialdemokratoj toleras en sia medio tiajn perfidulojn, kiel Müller ! Oni devas jam delonge forpeli lin al diabloj kaj stampi lin, kiel friponon!

– Ne estas pli bona via Thälmann ! – sufokiĝante pro la kolero, penas malaŭdigi lin, kriegante, ŝvita kaj ruĝa loksindikata sekretario. Li malsanas astmon, kaj estas malfacile al li kriegi. – Via Thälmann  kaŝas ŝtelistojn kaj labormono de laboristoj estas metata en poŝojn de friponoj kun komunistaj partibiletoj * !

*   labormono de laboristoj... : En 1928 kelkaj funkciuloj de Hamburga Komunista organizaĵo malŝparis partiajn kotizojn por propraj bezonoj. Suspektita pri la intenca kaŝado de tiu ĉi krimo, k-do Thälmann  estis riproĉita flanke de CK de la KP Germana. La Komunista Internacio esplorinte la aferon, konstatis absolutan senkulpecon de k-do Thälmann , nuligis la riproĉon kaj proponis al CK de la KP Germ. esti pli atentema en la aferoj, kiuj estas utiligeblaj kontraŭ la komunismo.

– Mi postulas respekton al kamarado Thälmann ! – denove krias la unua, – neniu kuraĝas diri pri Thälmann  ion malbonan! Estas pruvite, ke li ne partoprenis la Hamburgan aferon!

– Se ne partoprenis, kial do CK faris al li riproĉon?

– Ne via afero estas, sinjoro oficisto! Vi uzas niajn erarojn, por kaŝi krimojn de viaj propraj gvidantoj!

La sindikata sekretario rapide traŝovas sin al la tablo kaj ion flustras al Rudolf . Rudolf  estas konsternita. Li penas ion kontraŭdiri. Tiam la sekretario tiel altigas la voĉon, ke estas klare aŭdeblaj la vortoj:

– Se vi tuj ne ĉesigos la kunvenon, ni eksigos vin el la sindikato!

Rudolf  estas ege maltrankviligita. Li tuŝas la sonorilon.

– Kamaradoj! – krias li, – ĉar la kunveno deflankiĝis de la tagordo, mi fermas ĝin!

Li, la unua, surŝovas la ĉapon kaj ekiras al la pordo. Post li sekvas ankoraŭ kelkaj personoj. Sed lian lokon tuj okupas Alice . Ŝia voĉo haltigas la ĉeestantojn. En diversaj anguloj aŭdiĝas fajfoj kaj indignintaj ekkrioj:

– Fi! Malhonoro! Li diru, kion li estas farinta mem por batalo kontraŭ la kirasŝipo! Malhonoro! Malhonoro!

Denove oni fajfas.

– Savu la haŭton! Ĉesigu la laboron!

Alice  fine trankviligas la salonon.

– Kamaradoj! – diras ŝi forte, – tute evidente, ke la komunista ĉelo havis malbonan gvidanton! Ĝi, tamen ne signifas, ke la kirasŝipon oni devas konstrui! Ĉu mi vin ĝuste komprenis?

Ŝi subite ridetas. Ŝin oni aŭskultas. Ŝi parolas ankoraŭ dek minutojn kaj alvokas la ĉeestantojn doni subskribojn kontraŭ la kirasŝipo. La kunveno finiĝis per kantado de la Internacio.

Mi estis revenanta la urbon, plena de granda, hela ĝojo!

* * *

Estis la tagmanĝa paŭzo kaj la kunlaborantoj amasiĝis en la koridoroj, kiam Vitalij  kun Ivagin  estis revenantaj de la labkora kunveno.

Centro de ĉies atento estis artikolo pri provo de Ĉernjaev  perforti Verinjon Velikonskaja . La numero de la murgazeto aperis ankoraŭ du tagojn antaŭ, sed, ĉar ĝi estis tuj konfiskita de la ĉelestraro, la ekscito restis ĝis nun. Kvankam ĝi aspektis strange, ĉiuj simpatiis al Ĉernjaev .

– Kiaj aperis ĉe ni ulceroj! – indigne parolis Bobrov , ĉirkaŭita de kunlaborantoj, maĉantaj buterpanojn.

– Mi al vi estis dirinta! – triumfis Ĉernjaev . – Mi estis al vi dirinta, kamarado Bobrov , sed vi ne deziris aŭskulti!

Kancelariestro, kamarado Osipov , singardeme rerigardante kaj aŭtomate frotetante sian kalvon, rimarkis:

– Ĉu vi scias, kiom maltrankvila estas mia koro?

– Kial ĝi tiel maltrankviliĝas? – mokeme kontraŭdiris inĝeniero Kiselov .

– Kamaradon Zinovjev  oni eksigis, kamaradon Trockij  oni eksigis!

– Ĉu por vi ĝi gravas?

Osipov  sopire ekrigardis la maĉantajn kunlaborantojn.

– Atingos ili ankaŭ la ĝeneralan kancelarion...

Ĉiuj laŭte ekridegis.

– Plej indignige estas, ke tian ulceron oni flatigas! Eksterlando! Ne nur eksterlande, sed eĉ ĉi tie li maltaŭgas! Knabaĉo!

– Onklo, permesu al mi intercetere komuniki al vi malagrablaĵojn! – decidis partopreni la konversacion palverda junulo.

– Kian malagrablaĵon? – ekkoleris Osipov . – Ĉu sen vi mi havas malmulte da malagrablaĵojn? Pri kio temas?

– Hieraŭ Ivagin  prenis de mi centon da tramaj kaj duoncenton da aŭtobusaj talonoj. Li prenis, onklo, kaj poste demandis: Ĉu vi al ĉiuj, li diras, tiel simple la talonojn disdonas, sen mono, li diras, sen limitoj kaj sen kvitancoj, li diras!

– Kion vi respondis?

– Ne, mi diras, mi memoras, kaj ĝenerale, mi diras, mi havas tian liston kaj ni el la salajro deprenos.

– Kaj li?

– Jen estas malagrablaĵo! Montru, li diras, al mi tiun ĉi liston! Mi, li diras, la tutan jaron laboras, sed tian liston neniam vidis!