– Idioto! – interrompis la onklo, – kiomfoje mi estis diranta al vi, kiel vi devas ĝin fari! Ĉu vi ricevis de mi biletojn por ŝvitbanejo sen kvitanco? Sed la monon vi pagis? Ne? Ho, stultulego!
Tiumomente en la pordo aperis Ivagin kaj Vitalij .
– Ĝendarmaro, – duonvoĉe diris Ĉernjaev , sed tiel, ke ĉiuj aŭdis.
– Go-Po-U! – aldonis jam tute laŭte la kasisto, traglutante pecon da kolbaso.
– Ni tuj vizitos vin! – ĵetis responde al la kasisto Ivagin , preterpasante.
Kolbasa peco enŝtopiĝis en la kasista gorĝo kaj li ĉagrene ekrigardis la ĉirkaŭantojn. Fariĝis klare, ke estas preparata nova insidaĵo! Ivagin plenumis la promeson. Ne petante la permeson, li eniris post la kradon al la kasisto. Leviĝinte de la loko kaj traviŝante la okulvitrojn, la maljunulo respektplene eldiris:
– Vi definitive arogantiĝis! – Li estis aldononta “Estimata sinjoro”, sed diris: “Kara kamarado”.
Post kvin minutoj Popov estis parolanta en la ekstervica kunsido de la ĉelestraro:
– Duafoje okazas, ke ni estas devigitaj konfiski la murgazeton. Ĝi estas, kamaradoj, skandalaĵo, kaj tiel plu!
– Vi pravas, efektiva skandalaĵo! – konsentis Ivagin .
– Vi havos la lastan parolon, kamarado Ivagin ! En vi kuŝas ĝuste ties kaŭzo kaj tiel plu! De post kiam Zorin fariĝis la redaktoro, vi faris el la gazeto tribunon de kalumniado kaj tiel plu! Jen, ekzemple, tiu artikolo pri la perforto!
– Ĝi estas fakto! – kriis denove Ivagin .
– Ĝi estas kalumnio kaj tiel plu!
– Ĝi estas fakto, kiun ne neigas mem civitanino Velikonskaja !
– Kamarado Ĉernjaev , invitu ĉi tien kamaradinon Velikonskaja , – diris Serebrovskij .
Iom paliĝinta Ĉernjaev , leviĝis de la loko. Ivagin svingis la manon.
– Ne necesas!
– Kial ne necesas? – Ŝajnige miris Popov .
– Estas klare!
– Se klare, do bone! – ridetis Serebrovskij .
– La afero ne estas nur en sola Ĉernjaev , – kolere ekgrumblis Ivagin . – La afero estas pli granda. La ĝenerala kancelario disdonis senpage je kelkaj miloj da rubloj aŭtobusajn, tramajn kaj ŝvitbanejajn biletojn. La kaso avancis kelkajn kunlaborantojn per la salajro jam por du-tri monatoj.
Serebrovskij paliĝis.
– Sed kamarado Ivagin , vi ja mem petis nin permesi al vi la avancon?
– Unuafoje, kamarado! Sed kiomfoje vi mem prenis?
Li ekrigardis la ĉeestantojn. Nun, certe ĉiuj unuanime insultos lin. Sed sekvis enuiga silento. Vinokurov sin deturnis al la fenestro, Serebrovskij ne estis fortiranta la rigardon de la tablo, Ĉernjaev rigardis planken. Tiam ekparolis Zoja .
– Kamarado Ivagin , certe, pensas, ke li de neniu estas subtenota. Ŝajne, li havas impreson, ke li laboras en burokrata nesto, – ŝi karese ridetis. – Mi intencas iom malplifortikigi tiun ĉi impreson. Ni estas komunistoj. Ni ne kaŝu niajn erarojn, ni ilin konfesu! Antaŭ ĉio pri la afero de Ĉernjaev . Ĉernjaev estis perfortonta la knabinon...
Ĉernjaev kaj Popov samtempe faris rapidajn movojn antaŭen, sed Zoja haltigis ilin ambaŭ.
– Do ĉu ĝi estas tiom neordinara? Ĉernjaev estas fremda elemento! Popov , kiel sekretario, devas ĝin klare vidi. Mi diras tion en ĉeesto de Ĉernjaev , kaj ne disputu, Popov !
La konsternita sekretario tuj sidiĝis.
– Nun pri la ŝvitbanejaj biletoj, – daŭrigis Zoja , – mi ne havas kaŭzojn ne kredi al partiano Ivagin ! Se li diras, ke tie estas senordo, do tie efektive estas senordo! Sekve, oni devas elekti la komisionon.
Serebrovskij levis la kapon.
– Nome?
– Nome, oni devas puni la kulpulojn. La avancoj. Ankaŭ kamarado Serebrovskij okupu sin pri tiu ĉi afero. Oni devas ordoni pri la tuja reenkasigo de la prenita mono. Antaŭ ĉio mem kamarado Serebrovskij montru la ekzemplon. Fine, kamaradoj, mi konstatas la ĝojigan fakton: ĉe ni naskiĝis la memkritiko! Tute vane estis konfiskita la murgazeto! Ne protestu, kamarado Popov ! Ĝi estas senprokraste rependigenda sur la malnovan lokon!
– Kiajn do konkretajn proponojn vi havas? Kaj tiel plu? – nerveme demandis Popov .
– Mi jam estas dirinta ilin.
Zoja sidiĝis, triumfe briletante per la okuloj. La parolon estis petonta Ĉernjaev , sed Popov kolere rifuzis.
– Pri la persona demando ni ne donos!
Ĉernjaev , nenion komprenante, sidis duonviva, mordante la ungojn. Tute neatendite Serebrovskij kaj Vinokurov aliĝis al la proponoj de Ŝipova .
Vespere, adiaŭante la amikon, Vitalij rimarkis:
– Ŝajne, Ivagin , ni havas ankoraŭ unu samideaninon!
– Kiu li estas?
– Zoja Ivanovna Ŝipova ! Ŝi ŝajne subtenis viajn proponojn!
Ivagin nenion diris, fuminte cigaredon, ĵetis la restaĵon kaj doninte la manon al Vitalij por adiaŭa premo, malsupreniris la ŝtuparon.
* * *
... de septembro 1928.
Mi estas tre scivola pri vidindaĵoj. Nesatigebla estas mia deziro ĉion ekvidi, ĉion trapalpi, nenion preterlasi. Kaj Berlin estas riĉega urbo! Ĝi havas tiom da muzeoj, bildgalerioj, ekspozicioj, palacoj! Ĝi havas tiom da teatroj, kinejoj, varieteoj! Ĝi havas tiom da interesegaj institucioj! Kiom da tempo oni bezonas por almenaŭ trakuri la famajn muzeojn kaj verdajn aleojn de tondetitaj ĝardenoj!
Alice estas mia fidela kunulo, gvidanto kaj organizanto de ĉiuj ekskursoj. La ŝvelinta ekskurstabelo, kiu enhavas centojn da surskriboj, pendas super ŝia lito kaj ĉiutage memorigas, kio estas en la vico. Hieraŭ – arkiburĝa “Admirals-Palast” , hodiaŭ proleta teatraĵo sur la “Popola Scenejo” (simile al “Filino de Laboro”, aŭ “Verda Dometo”), morgaŭ opereto “Die Bajadere” en Metropol-Teatro, post morgaŭ sovetia filmo “La patrino” en iu antaŭurbo, kaj poste la majstra verko de la burĝa kinematografio “Varieteo” kun belulino Lia de Putti en la ĉefa rolo. En mia notlibreto estas enskribita:
Lundo – “Ŝtata Prusa Biblioteko”.
Mardo – “Kunstausstellung” * apud “Lehrter-Bahnhof” .
Merkredo – Mara muzeo kaj observatorio en Treptow .
Ĵaŭdo – “Künstlerhausausstellung” * .
Sabato – “Botanika ĝardeno”.
Dimanĉo – “Der Schloss” * sur “Postdammerstrasse” .
* “Kunstausstellung”, “Künstlerhausausstellung”, “Der Schloss” : Pr. “Kunstausŝtellung” (Artekspozicio); “Künstlerhausausŝtellung” (Ekspozicio de la pentrista Domo); “Der Ŝloss” (la Kastelo).
Kaj paralele oni devas labori, atenteme observi la politikan tagon kaj vizitadi kamaradojn ruĝfrontbatalantojn. Iufoje oni devas ja viziti Alice ’n kaj por tio mi ankaŭ bezonas la tempon. Nun mi havas nevolan ripozon. La konstrulaboristoj strikas. Konstruo de la nova metropolitena linio estas interrompita. Dum multaj tagoj mi estas libera.