Выбрать главу

Mi salutas la samlandanojn, kaŭkazajn ŝafojn:

– Bonan tagon, kamaradoj, bonan tagon, miaj karaj!

Mi faras larĝan salutgeston, formetinte la ĉapon. Alice  tute gajiĝis. Ŝi ridas, ne havante fortojn deteni sin kaj malatentante la snoban publikon. Per kolektiva blekado respondas al mi egiptaj glataj blankaj ŝafoj kun nigraj kapoj. Ili apogis siajn fruntojn sur la kradon kaj kun espero pri la liberigo rigardas la vizitantojn.

– IRH * ! Kie vi estas?.. Revoku! IRH!.., – ĉagrene diras mi.

*  IRH: Internacia Ruĝa helpo.

Sekvantaj najbaroj estas rozkoloraj ĝirafoj kun brunaj makuloj. Ili en io similas arganojn, aŭ longajn levilegojn super putoj en rusaj vilaĝoj, nomatajn tie gruoj. Poste sekvas antilopoj, kies unu speco memorigas ĉevalojn, kaj la alia bovojn.

De blanka baroka pontoarko ni observas vivon de la artefarita lago. Jen vantas akvaj ratoj, jen majeste preternaĝas blankaj cignoj kun nigraj kapoj, simile al egiptaj ŝafoj. Anseroj ne krias, sed bele kantas. Birda mondo sur la bordo trilas per diversaj voĉoj. Fazanoj sidas sur tegmentoj de la birdaj palacoj. Unuj brilas per ora plumaro, la aliaj arĝentumas en sunradioj, la triaj ornamis sin per diamantoj. Kun ili provas konkuri la plej ordinaraj belkoloraj kokoj.

Struto kun protezita piedo, kiel senpieda invalido – malpacemulo ĉe la foiro, saltas ĉirkaŭ sia dupieda kamarado, vokante ĝin al la duelo. Marabuo, kvazaŭ persona adjutanto de lia moŝto, grave ĉirkaŭiras la grotojn, malaprobante tiun vanan ideon kaj pesimisme observas malgrandajn akvofalojn. En Akvario, en sufokaeraj varmegaj ĉambroj, sub la ponto, en ŝlimo, kie putras algoj, kaj lianoj, ĉirkaŭpreninte unu la alian, implikiĝis en la propraj tigoj, kuŝas senmovaj aligatoroj kun pecoj da viando en buŝoj. Nemezurebla maldiligenteco videbliĝas en iliaj okuloj kaj la viando, kuŝanta en la dentoj, restas ne formanĝita. Post maldikaj vitroj en verdeta duonmallumo, kvazaŭ sur ekrano rigidiĝis marĉaj serpentoj. Surmetinte sur sin defendan haŭton, ili kuntiriĝis buletojn ĉirkaŭ la ŝtonoj. Grizaj lacertoj deĵoras en malgrandaj grotoj kaj kaptas muŝojn same, lerte, kiel katoj kaptas musojn.

– Nun ni veturu al mi! – diras Alice .

* * *

Iun vintran vesperon, ekrigardinte la malserenan vizaĝon de Vitalij , Olga  demandis:

– Pri kio vi sopiras?

– Mi? – miris Vitalij . – Ne, mi pri nenio sopiras!

Olga  ekspiris, kaj lasinte Vitalij  solan, foriris por tuta horo en la kuirejon. Li sidis ĉi tiun horon apud la skribotablo, sed la laboro ne estis farita. Olga  revenis el la kuirejo kaj maltrankvile demandis lin:

– Vi silentas? Kial vi silentas?

Vitalij  levis la ŝultrojn, flanken direktinte la rigardon, kaj ne trovinte la respondon.

– Kion ĝi signifas, Vitalij ? Ĉu vi ne deziras min rigardi? – Voĉo de Olga  ektremis. – Ĉu vi vidas, mi estas hodiaŭ bona! Mi atendis vin dum la tuta tago! Mi hodiaŭ ne grumblas, ne insultas!.. Nu, turnu al mi vian vizaĝon!.. Ĉu vere, mi estas bona?..

Olga  serioze enrigardis liajn okulojn.

– Permesu, mi iom sidos sur viaj genuoj!

Li mallerte ĉirkaŭprenis sin per unu brako.

– Ne, vi ne amas min!.. Mi tion vidas...

Ŝi leviĝis. Ne sciante, kion respondi, leviĝis ankaŭ li, direktante sin al la pordo.

– Vitalij , ĉu nenion vi povas diri al mi?

Ho, se li scius, kion ĝuste li devas diri! Ĉu ripeti milfoje la ŝablonajn vortojn “Mi amas”? Li kisis ŝin kelkfoje plej delikate kaj, ĉirkaŭpreninte, alpremis al si. Ŝi ridetis al li tra larmoj.

– Karulo! Mi petas, ne trompu min! Mi estas tiel malfeliĉa!

Kaj samtempe:

– Dio mia! Vi ja estas malsata! Pro tiuj larmoj!.. Sidiĝu tuj al la tablo. Manĝu!.. – ŝi ekkuris al la ŝranko. – Mi preparis supon kaj kotletojn. Sidiĝu, mi tuj al vi donos!

Vitalij  haltigis sin per la neiga gesto.

– Pli mallaŭte, Olnjo, vi povas veki Injon! Mi ne povas tuj manĝi. Mi estas rapidanta la kunsidon!

* * *

... de septembro 1928.

Sur Bülow -Placo troviĝas griza kvinetaĝa domo. Tiu ĉi domo estas koro de l’ germania proletaro. Per nevideblaj arterioj kuregas de ĉi tie freŝa sango en laboristajn centrojn, plenigante ilin per agdeziro. La larĝa pordo ĉiuminute malfermiĝas, enlasante vizitantojn en ruĝfrontaj uniformoj kaj en molaj verdaj ĉemizoj kun blankaj kolumoj. Ŝovas ĉi tie la nazojn ankaŭ maltrankvilaj kaj scivolemaj sekretaj agentoj, sed plej ofte tuj returnas ĝin, ne sukcesinte eĉ ekflari, kiel odoras CK de la Komunista Partio. Kaŭzo de tia sensenca returno estas sanega viro kaj ne malpli sanega hundo, senŝanĝe deĵorantaj en la pordo. Se la viro konas ĉiujn spionojn de la prusa ĉefurbo laŭ la vizaĝoj, la hundo ekkonas ilin en distanco de duonkilometro laŭ la odoro.

Oni devas venki tri ŝtuparojn. Tiam oni trafas du ĉambretojn, tiel superplenigitajn, ke oni sentas sin en stato de la malfeliĉa haringo, pri kiu estas kunmetita la famekonata rusa proverbo * . Ĉi tie troviĝas Berlina Regionkomitato de Komsomol. Ĉi tien invitis min, mi ne scias por kio, Erich Schmidt .

*   rusa proverbo : Kvazaŭ haringoj en la barelo (rusa komparo).

Ĉi tie en la pordo ni kunpuŝiĝis kun Otto  kaj Rudolf . Otto  kun fotoaparato trans la ŝultron, aperis el post la angulo, levis al ni la pugnon kaj traglitis sub la brakoj de apenaŭ sukcesinta leviĝi onklo Hugo. La hundo, ege mirigita pro tia rapideco, riproĉe eksvingis la kapon kaj, tordinte la voston, kun demanda aspekto returnis sin al Rudolf . Rudolf  ne estis ŝatanta la hundon. Penante esti de ĝi malpli proksime kaj ne stari longe en la pordo, li ŝovis al onklo Hugo la partibileton kaj rapideme ekpaŝis sur la ŝtuparon.

Erich  estis sidanta en la komitato kaj ion diktis al stenografino. Apud li pacience atendis tri komsomolanoj. Uzante la plej etan paŭzon, ili ĉiuj kune ĵetadis sin por esprimi siajn bezonojn. Otto  jam estis ĉi tie, kaj, tenante je la kolumno larĝŝultran junulon en marista ĉemizo, konvinke parolis al li:

– Ĉu vi komprenas, Walter , mi havas neniujn kaŭzojn dubi pri la sukceso. Ni jam intertraktis pri ĉio. La maŝinon ni havos. Kaj Schwarz *  estas efektiva idioto! Lin trompi neniom valoras!

*   Schwarz : Pr. Ŝvarc , tiama redaktoro de “Vorwärts” .

– Ĉu vi estas al li ironta? – demandis Walter .

– Jes. Por fotografi lin okaze de lia supozata radio-parolo.

Otto  frapis sur la skatolon kun fotoaparato.

– Ĝi estas unua esploro. Poste ni telefonos al li, ke estas al li sendita maŝino de la radiostacio. Kaj finite! Schwarz  rapidos, farante cent kilometrojn pohore, kaj ĉiam malproksimiĝante de Berlino.

Rudolf , ŝajne, pensis tiuminute, ke oni devus puni Otto ’n por ĉi tiu aventuro. Tre kolere li rigardis lin. Sur la tablo de Erich  ektintis la telefono. Li deiris de la stenografino kaj prenis la telefontubeton. Tuj lin alkuris ses junuloj.

– Schmidt , Schmidt ! – oni kriis al li de ĉiu flanko. Erich  svingis la manon.