Выбрать главу

– Halo! Komsomola Komitato! Kion? Denove Spandau  postulas la raportanton? Kamaradoj, vi devus jam scii, ke antaŭe... Kion?.. Neatendita okazo? Nu, bone! Ulmann ! – Erich  returnis sin al Walter . – Vi estas tuj forveturonta al Spandau !

– Ĉu ili furioziĝis? – ekgrumblis tiu. – Mi havas la raporton en Lichtenberg !

– Ne gravas! Tiun vi ankaŭ faros!

Ulmann  gratetis la nukon.

– Bone! – li diris. – Mi faros! Sed vi ne tenu min ĉi tie! Mi atendas korespondaĵon por nia kvartalo!

– Korespondaĵon? Do ekzistas speciala poŝtkesto! Prenu tie vian korespondaĵon!

Walter  svingis la manojn kaj frapetis per fingroj la frunton.

– Mi vidas, vi jam estas preta! Estis pli bone, kiam vi laboris nur en la taĉmento. La regionkomitato venigos vin en frenezulejon! Ĉu vi, saĝa kapo, opinias, ke mi atendus, se la korespondaĵo jam kuŝus tie?

– Kion do vi atendas? – konsterniĝis Erich .

Li ne sukcesis fini. Iu bubo enkuris la ĉambron kaj ĵetegis sin kontraŭ li.

– Donu, diabloj vin prenu, la ejon! Vi postulas, ke ni laboru laŭplane, sed dum niaj horoj la ĉambron okupas agitfako! Kaj, kia aroganteco! Ili ne foriras de tie! Mi atendis duonhoron! Mi ne povas plu!

Du, el la atendintaj Erich ’on kamaradoj, repuŝis la enkurinton. Tion bonuzis tria kaj rapideme komencis rakonti pri sia afero:

– Aŭskultu, Erich ! Kie kaj kiam ni estas aranĝontaj morgaŭ la kunvenojn? Mi rapidas en la presejon. Alie ne trafos en la numeron!

– Tuj, tuj!

Denove eksonoris la telefono. Erich  etendis la manon, al Otto . Tiu komprenis sen paroloj. Ne atendante klarigojn li aliris la telefonon.

– Kamarado Schmidt , – malpacience diris la stenografino. – Mi atendas!

Erich  sin turnis al ŝi, sed inter ili jam staris Rudolf .

– Vi?.. – miris Erich .

Rudolf  decidis ne perdi vane la tempon.

– Mi bezonas interparoli kun vi! – rapide diris li.

– Do mi aŭskultas! Rudolf  ekrigardis min.

– Sekrete!

– Mi deiros! – rapide ekpaŝis mi al la fenestro.

Erich  sulkigis la brovojn kaj estis jam returnonta sin denove al la stenografino, kiam maltrankvila voĉo de Otto  rigidigis lin. Otto  kriis en la telefontubeton:

– Jes, jes, Ŝtaŭbe ! Vi diras, ke precipe kulpas la ĉefa inĝeniero? Raciigon li aranĝas. Ĉu multe malaltiĝos la salajro? Ho, tiel la laboristoj estas malsatontaj! Do ni ne estas kontraŭ memstaraj strikoj de la junularo! Eĉ, inverse, ĝi instigos al la samo plenaĝulojn!

– Transdonu al mi la mikrofonon! – diris Erich , sed Otto  ĝin tute malatentis.

– Sed kian nomon havas la inĝeniero?! – demandis li, ĉiuokaze ni ĝin devas scii. Kiel?.. – La voĉo de Otto  ŝanĝiĝis kaj eksonis streĉe. – Kiel? Kion?.. He, li estas social-demokrato!

Ĉar Erich  eksilentis, la atendantoj denove atakis lin, forpuŝante Rudolfon. Kuntirinte la brovojn, li krude ekmurmuris:

– Atendu!

Alirinte la telefonon, li prenis la tubeton el la manoj de Otto .

– De kie vi, kamarado, telefonas? He, el metropoliten-konstruejo?.. Bone! La ĉefinĝeniero estas ĉe vi Berg ? Kiel li aspektas? Ĉu maljunulo? Ĉu li ankaŭ loĝas tie? Kaj lian familion vi konas? Tuj venu la komitaton! Jes, mi atendos!

Erich  metis la tubeton kaj, ne ellasante ĝin el la manoj, staris kelkajn minutojn silente, ekrigardante min de iam al iam. Mi tuŝis lian ŝultron. Li ektremis.

– Certe, li estas alia Berg , – diris mi forte. – Ĉu vi dubas? Sed se li eĉ estas tiu sama, tutegale Alice  staras ekster suspektoj! Ĉu ne?

Li balancis la kapon.

– Rudolf , – returnis li sin al Riz, plezure rigardinta nun la komjunulan tumulton kaj ne plu indignanta pro la maŝinklakado kaj zumado de la junaj voĉoj.

– Rudolf ! – ripetis Erich . – Ni iru, interparolu iom!

Ili forlasis la ĉambron.

... de septembro 1928.

Mi promesis al Alice  legi hodiaŭ la romanon. Sed mi sidas kaj meditas pri la ankoraŭ ne finita ĉapitro. Ĝi estas ĉapitro pri amo. Ĉiu romano devas havi tian ĉapitron. Mi nepre devas ĝin fini, antaŭ ol mi vizitos Alice ’n!

Sed por la dubo mankas loko en mia koro!..

Mirinda vorto estas amo! Antikva kaj eterna, kiel ĉio vivanta! Belega vorto! Ĝi estas kvazaŭ ŝtupoj sur altegan turon, de kies supro oni sentas deziron forĵetiĝi! Ĝi estas vekiĝo de unu post la alia de neniam sentitaj, aŭ definitive malaperintaj en profundaĵoj de la pasinto sentoj. Ĝi estas majstra muzikado per la instrumento, kiu nomiĝas – homo!..

Ĉu eblas, ke la vivo rekuregas malantaŭen, kiel germana rapidvagonaro, al elfluejoj de la fruprintempo? Ĉu eblas rericevi la frujunaĝon? Ho, jes, eblas!

... Ne pensu, ke ĝi estas promesita ĉapitro pri la amo! Ĝi estas pri mi kaj Alice . Ni sidas tre konvene sur ligna divaneto, ne tro proksime unu al la alia. Apude la maljuna vartistino flikas ŝtrumpon. Ŝi posedas bonegajn okulojn, malgraŭ siaj sesdek jaroj. Mi jam estas traleginta al Alice  duonon de la romano. La sekvonta ĉapitro estas la ĉapitro pri amo. Sed ni faru la paŭzon.

Alice  prenas “Pravda” , kaj, ĉiuminute uzante la vortaron, penas kompreni.

– La rusa lingvo estas plej malfacila, – ekspirante, diras ŝi, ne trovinte en la vortaro vorton “Mosselprom” * , – Kial do mankas ĉi tie tiu ĉi vorto?

*   “Mosselprom” : Mallongigita nomo de Moskva Trusto por fabrikado kaj komerco de agrikulturaj produktaĵoj.

– Ho! – interrompas ŝi sin mem. – “En la respubliko de Hindenburg ”. Ĝi rilatas nin. Ni tralegu!

La maljuna vartistino almoviĝas. Ŝi ankaŭ deziras aŭdi, kion skribas pri la hindenburga respubliko la bolŝevika ĵurnalo. Ŝi, certe, scias, ke la bolŝevikaj ĵurnaloj mensogas, tamen, ĝi estas interese!

– Ĉu Frau  Marta interesiĝas pri la politiko? – demandas mi, apenaŭ tuŝante brakon de Alice . Ŝi ektremetas kaj singardeme forprenas la brakon.

– Min ĉio interesas! – respondas la vartistino. – Vi malatentu mian aĝon! – Mi sentas min tiel juna, kvazaŭ mi estas kun vi samaĝa!

– Ĝis nun la vartistino veturadas la foiron per biciklo.

– Ĉu povas esti, Frau  Marta?

La maljuna virino fiere montras per la kapo al la fenestro. Tie brilas la suna tago. Malaltaj kvazaŭ ĝibaj pomarboj fleksiĝas sub ora riĉaĵo. Ŝveliĝas maturaj violkoloraj prunoj. Etaj bedoj eligas florajn aromojn. Inter du arboj senmove pendas hamako kaj apude, sin apogante kontraŭ stango kun ruĝa rubandeto, staras durada ĉevalo.

– Ĝi estas la mia, – diras la virino.

– “Striko ĉe la metropolitenkonstruo! – legas Alice . – Ho, atentu, karaj gekamaradoj! Malfacile eĉ estas imagebla, kiel ĉio ŝanĝiĝis. Plej konvinkitaj socialdemokratoj nun estas tute senreviĝintaj. La ĉefinĝeniero estas ankaŭ socialdemokrato. Tiu homo faris al ni pli da malbono, ol ĉiuj aliaj kune...”

Alice  por unu momento flankenigas la ĵurnalon kaj rapide ekrigardas la vartistinon. Tiu trankvile daŭrigas sian aferon. Alice  transigas la rigardon sur min. Mi scivoleme aŭskultas.

– Legu, Alice ! Ĝi estas pri ni. La ĉefa inĝeniero havas vian nomon. Sed, espereble, li ne estas via parenco? La striko okazas pro li. Li estas afabla kun mi, sed malĝentila kun la laboristoj. Kondiĉoj, kiujn li metis antaŭ ili, certe ne estos akceptitaj. Ĉi-foje la afero finiĝos per venko de la laboristoj. Mi aŭdis jam, ke la estraro kapitulacas.