Alice reprenas la ĵurnalon.
– “Li ofte estis venanta al ni, komunistoj kaj demandis: Nu, sinjoroj, dezirantaj feliĉigi la mondon? Kie denove ekflamis la mondrevolucio? Pri kio mensogas hodiaŭ ‘Rote Fahne’ ?”
Alice legas ruse malrapide. Iom meditinte pri la tralegita, ŝi tradukas germanlingven. Frau Marta interrompas:
– Sed al mi ĝi plaĉas! Sufiĉe sprite! Mi ĉiam estis diranta, ke la social-demokratoj pravas kaj vane la komunistoj kalumnias ilin. Ĉu la socialdemokratoj deziras militon kontraŭ Sovetio? Ĉu ili ne batalas kontraŭ la ekspluatado kaj malriĉeco? Mi memoras tagojn de mia junaĝo. Mi iam lernis en leipziga universitato. Ho, mein Gott , kiel timigaj estis socialdemokratoj por la registaro kaj kiom alloga estis por la juna studentaro laboro en la partio!..
– Vane Frau Marta opinias, ke la socialdemokratoj restis samaj kaj rezervis al si la revoluciajn tradiciojn! – kontraŭdiras mi. – Se ili ne dezirus militon, kial do tiuokaze la ministroj-socialistoj voĉdonis por konstruado de la kirasŝipo?
– Ha, kirasŝipo, kirasŝipo! – malkontente ekkrias la virino. – Sed ĉu en Sovetio oni ne konstruas la kirasŝipojn? Se oni legas vian gazetaron do oni konvinkiĝas tuj, ke ne ekzistas en la mondo pli militarisma gazetaro! Sed vi ja krias pri pacemo!
– Sed la vartistino forgesas, ke Sovetio estas laborista ŝtato kaj Germanio la kapitalisma! – delikate interrompas Alice .
– Vi ankoraŭ rakontu! – minace diras la vartistino. – Mankas nur viaj argumentoj!
Frau Marta malkontente leviĝas kaj kuntirinte maldikajn blankajn lipojn, malfacile transportas sian pezan figuron en la kuirejon, klinante la grizharan kapon en la pordo.
– Kiel ŝi povas uzi la biciklon? – ree miras mi. – Ja ŝi pezas ne malpli, ol cent kilogramojn!
Alice ne respondas kaj aŭskultas ĉiun sonon en la kuirejo. Tie aŭdiĝas kolera metala frapado per manĝilaro, poste avida miaŭo de la kato kaj ofendita voĉo de la maljuna virino:
– Ĉu vi estas malsata, amiko mia? Ne gravas, vi povas iom atendi. Ne sola vi malsatas!
– Ĉu la vartistino estas ofendita? – demandas Alice tra la pordo.
La respondo ne sekvas. Tondras, la siteloj kaj post unu minuto sur sablo de la vojetoj aŭdiĝas knarantaj paŝoj. La vartistino foriris por preni la akvon. Nek akvokondukilo, nek elektra lumo estas en ĉi tiu “legomĝardena kolonio”.
Ni sidas silente. En la ludildometo regas trankvilo. La maldikaj vandoj tralasas elekstere eĉ nek unu sonon. Ie malproksime restis Berlin . Ĉi tie estas fruktoĝardenoj, legomejoj, oceanoj de verdaĵo kaj floroj. La subiranta suno strabas la radiantan okulon tra la malfermita fenestro kaj ludas per blanka makuleto super neĝkolora lito de Alice . Malgranda tapiŝeto pendas sur la muro. Super ĝi estas ronda speguleto. Mi vidas en ĝi du kapojn: la kapon de buklohara viro kun longforma vizaĝo kaj molaj grizaj okuloj, super kiuj diskuris nigraj sagetoj-brovoj – (ĝi estas la tuto, kio estas bela en mi, – mi tion scias) kaj la kapon de l’ knabino, orkoloran, kvazaŭ pom-rikoltaĵo kaj kun okuloj bluaj, kvazaŭ floroj, kiuj kreskas sur bedeto antaŭ la fenestro. Niaj rigardoj renkontiĝas en la spegulo kaj Alice minace levas la fingron.
– Mi ne permesas!
Sed la grizaj okuloj konfuzite ridetas. Ili estas malobeemaj kaj, krome, en la ĉambro ni estas solaj; la vartistino ja foriris! Mi altiras la knabinon. Ŝi rapidege alpremiĝas al mi, kvazaŭ penante forneniigi ian ajn spacon inter ni. Mi tuŝetas ŝiajn genuojn.
– Aĥ! – ektremetas ŝi kaj volas rapide forĵeti mian manon. Mi pli firme kunpremas ŝiajn krurojn kaj per rapida movo sidigas ŝin sur miajn genuojn. Ege ruĝiĝante, Alice kaŝas la kapon sur mia brusto.
– Kion mi faras! Dio mia!
Ondo de la akra ĝuo verŝiĝas en mian korpon. Arda tremeto penetras min. Mi deziras eksenti ion fortan, ion maleblan, mi deziras ĉifi kaj turmenti tiun mildan knabinan korpon, mi deziras ion dolorigan kaj nekonatan.
– Alice , – flustras mi, sufokiĝante, – mordetu min, ĉu vi aŭdas?
Alice detenas por unu momento la spiradon, poste, elspirinte la tutan aeron, ŝi aligas siajn dentojn al mia vango. Mi sentas, kiel ŝiaj etaj akraj dentoj tuŝas mian haŭton. Mia koro dolĉe batas.
Sed Alice subite forsaltas de miaj genuoj kaj ĵetas sin sur la liton, kaŝante per la manoj sian ekflamiĝintan vizaĝon.
– Lasu! Foriru! Ho, mi estas aĉa! Vi malŝatas min! Vi ne amas min, vi ne povas min ami!
Mi estas dironta al ŝi, ke la amo estas pravigo por ĉio, ke la ĝuo estas kreita por amantoj, sed en la kuirejo retondras la siteloj. Momente ni ordigas nin kaj daŭrigas la trankvilan konversacion.
... Nun, Alice , aŭskultu la promesitan ĉapitron pri la amo!
* * *
... Orkolora, blindiga suna lumo. Plene malfermita fenestro. Malgranda pura ĉambreto, akurate ordigitaj knabinaj litoj, plafono, sur kiu kuradas gajaj sunmakuletoj... Kiam ĝi estis? Ho, treege delonge! Oni devas forpeli la rememorojn. Ili venis malĝustatempe...
Vitalij kuŝas en lito. Apude kuŝas Zoja . Ŝia malgranda brunhaŭta korpo de la kontentigita ino peze malleviĝis sur la matracrisortoj kaj graseta brako ĉirkaŭvolvas kolon de Vitalij . Pasiesprimo ne estas malaperigita de la dormo sur ŝia bela vizaĝo. Sur ĝi restis eĥo de la furiozaj travivaĵoj.
Kune kun Zoja ekdormis la tuta ĉambro. Lumo de elektra blua lanterneto senvive falas per palaj rebriloj sur vitrojn de fotoj. Dormetas en rondaj kadretoj amobjektoj de Zoja : lipharaj kaj razitaj, kunbarbaj kaj senbarbaj. Super la komodo, memkontente ridetante, rigardas el la kadro ronda filistra vizaĝaĉo kun glate kombitaj haroj.
Blatoj silentiĝis post la forno. Apud la fenestro dormetas senbrua vintra vespero. Kioma horo estas nun?.. La oka, naŭa, deka?.. Oni devus leviĝi kaj ekscii, sed laceco kaj dormemo fermigas la okulojn... Tamen Olga ja povas maltrankviliĝi!..
... Iam okazis simila dormema vespero. Vitalij kaj Olga estis irantaj sur longa lunlumita trotuaro. Ilin ambaŭ turmentis duboj. Ambaŭ estis malgajaj, sed ne kuraĝis konfesi tion. Tiel estingiĝis lanterno ĉe la stratangulo kaj ili disiĝis, tremante pro malvarmo...
Ne, for la rememorojn!.. La blatoj, ŝajne, vekiĝis. Io susuras post la forno. Nun ili estas kurontaj sur la planko kaj Vitalij rigardos ilin de la lito per la sopiremaj okuloj...
... Kaj venis mateno post tiu ĉi vespero. Li enmanigis al Olga skriban amkonfeson kaj klinis la kapon super klavoj de la piano, ludetante melodion “Mateno nebula”. La pensoj kuregis furioze. Ĉu ŝi ofendiĝos? Ĉu ŝi ne eliros? Ĉu ŝi ĵetos en la vizaĝon, ke ŝi ne plu deziras vidi lin?.. Sed ŝi eliris kaj ĉirkaŭprenis lian kapon per la manoj. Ĉu feliĉo?.. Ne, mensogo, nur sento de iu ĝeneco kaj nesciado, kio do sekvos nun!.. Ho, kial, kial!.. Olga proponis vivi simile al gefratoj. Ridinde! Cetere, li povus, se ne superstiĉo, ke la edzino devas aparteni al la edzo. Ĉu lin turmentis malpacienca pasio? Denove mensogo! Ne, tute ne! Ĉu reciproka mensogo? Jes, Olga ankaŭ mensogis! Certe, ŝi eĉ ne intencis ŝajnigi al li, ke ŝin emociigas la nekontentigita pasio. Kontraŭe! Sed, ĉu timo de la pasio, nekomprenado de seksaj ĝojoj, akceptado de tio, kiel de abomena necesaĵo, kiun bezonas nur la viro, ĉu ĝi ne indikis foreston de la amo? Sed Olga parolis pri la amo! Ĉu konscia mensogo? Jes, konscia! Olga amis la alian!.. Por kio do? Ha, jes! Ŝi kredis la estontan amon kaj ŝi kredis lin, Vitalij !..