Выбрать главу

Zoja ?.. Zoja  nenion kredas kaj neniun amas! Ĝuo estas ĝuo – jen estas ŝia devizo. Sed Vitalij , fakte ne sentas la ĝuon. Kial?..

Iam provinca ĉevalaĉo alvenigis lin kaj Olga ’n tra mallumaj kaj tute senhomaj stratoj en komunloĝejon de l’ estraro de N-regimento. La urbo estis silenta. La fiakro mole haltis en polvo antaŭ la perono. Li zorgeme akompanis ŝin sur la malpuraj ŝtuparoj kaj tra la koridoroj, malhele kaj malbone lumigitaj. Ŝin maltrankviligis la nekonata ĉirkaŭaĵo. Ŝi malfacile spiris.

Ĉi tiun unuan vesperon ili sidis sur la perono kaj kvazaŭ per mola ĉapo kovris ilin la silento. Antaŭ ili ĉio estis nova kaj nekonata. Olga  silente alpremis sin al Vitalij . Post ili staris malnova blanka dormanta domo. Antaŭ ili dronis en mallumo verda aleo. Forte aromis poploj.

Ĉu Vitalij  emociiĝis? Ĉu li sentis fajron de la deziro? Ne!.. Ili ambaŭ silentis kaj meditis: oni devas decidiĝi. Ambaŭ ili sciis, ke la unua nokto estos malfacila... Kaj tiam Olga  petis lin:

– Karulo, atendu iom! Permesu al mi iom alkutimiĝi!

Li ĝoje konsentis.

... Majo, laŭte kriantaj anseroj, kaproj, varma profundaĵo de la printempo, dormetantaj stratoj, mallarĝa, trankvila, proksima de la elfluejo Volga , malgrandaj, senbruaj, ĉiam starantaj apud debarkadero vaporŝipetoj. Ho, jes, vaporŝipetoj! La rivero ĉiam vekas en animo de Vitalij  strangajn neklarajn dezirojn. Antaŭ la edziĝo kun Olga , kiam ne estis ankoraŭ dirita la decida vorto kaj la animo lia estis soleca, okazis, ke Vitalij  partoprenis tritagan vaporŝipan promenon, organizitan de la sindikata organizaĵo. La vaporŝipo estis plenega de la ripozanta kaj gaja publiko, amparetoj, junularo. Sed Vitalij  estis sola kaj pasigis la vesperojn, starante apud la randokrado kaj enpenseme rigardante en la ŝaŭmantan malsupre akvon.

Kaj subite aperis stranga deziro: priskribi la volgan nokton kaj sendi la leteron ien malproksimen, al nekonata homo, nekonanta tiajn noktojn. Ĉu komprenos tiu homo ilian ĉarmon? Ĉu povos li en milkilometra distanco ricevi impreson pri tia specifa mola beleco?.. Vitalij  scipovis la lingvon esperanto. Li trovis en gazeto adreson de iu berlina studentino kaj sendis al ŝi ĉi tiun leteron. Poste li revenis la urbon kaj, forgesinte pri la letero dronigis sin en la ofica laboro. Post du semajnoj li estis denove rememorinta pri ĝi. La germana korespondantino respondis. La letero de Vitalij  emociigis ŝin. Trans la limoj kaj nemezureblaj spacoj ĝi alportis en malproksiman Berlinon trankvilon de la volga vespero, varman aeron, senliman kvietecon de la herbejoj, envolvitaj en nebuloj, kaj streĉan sopiron de soleca animo de l’ nekonatulo... Kion povus fari la knabino? Tuŝita per la fremdaj humoroj, instinkte eksentinta kaŝitan en ili maltrankvilon, ŝi respondis per sia, propra, parenca, proksima kaj konata. Ŝi enmetis en ĝin tiom da forto, kiom ŝi povis. Ŝi priskribis alian nokton, nokton en la urbo, neniam dormanta. Nokton super rivero Spree , konvulsian, febran, plenan de la tremantaj fajroj, sonoj, nervoza pulsado de la burĝa metropolo.

Vitalij  komencis korespondi kun ŝi. Sed ĝi ne daŭris longe. Venis Olga  kaj la berlina nekonatulino foriris ien subite, malaperis el la vidkampo. Li ne rezervis ŝian adreson kaj eĉ la nomo ŝia forviŝiĝis el lia memoro.

Sed Vitalij  ankaŭ memoras la alian vaporŝipan promenon. Ĝi estis kun Olga  dum unuaj tagoj post la geedziĝo. La vaporŝipeto maldiligente siblis kaj apenaŭ trenaĉis sin antaŭen sur la dormanta rivero bindita en sunreto kaj diafana blua akvopenetrita aero. Kiam ĝi, ronke fajfinte, fine albordiĝis, ili troviĝis en verda oceano inter blua silko de la ĉielo kaj bruna rubando de la vojo.

Tiam vekiĝis la karesemo. Kiam noktiĝis, ili ne tuj ekdormis sur la planko en kamparana dometo, atendante, ĝis ekdormos sur la forno la gemastroj. Nokte ĉesis la vento. Kontraŭ ili, en neklara nebulo, furioze triladis harmoniko kaj pepkriante kantis junaj kamparaninoj. Estis videblaj nur siluetoj. Ili malfermis la fenestron kaj, alpreminte sin unu al la alia tiel, ke ili aŭdis batadon de la koroj, rigardis la straton. Iliaj flamantaj vangoj tuŝis reciproke. Olga  estis varma, proksima kaj atingebla. Lin emociigis (jes, certe, ĉi-momente tio estis ĝusta) la varma aero, briletanta mallumo, monotona kanteto de grilo kaj proksimeco de Olga . Eble, ĉi-nokte devus Olga  fariĝi lia edzino? Ne, ili ankoraŭ ne decidiĝis!

Ŝi fordonis al li sian korpon dum unu el la sekvintaj noktoj, turmente malfacilaj. Kaj ankoraŭ longe post tio ŝi ne konis, kio estas pasio. Ambaŭ ili estis subpremitaj kaj malĝojaj, ne komprenante, kio okazas al ili. Sed tion ili estis preterpasontaj.

Ili ne vivis pace eĉ en la unuaj tagoj. Ili havis malsamajn vidpunktojn pri ĉio. Ĝi estis evidentiĝinta tuj kaj por ili ambaŭ. Vitalij  opiniis necesa trudi al Olga  sian mondkoncepton. Sed ŝi obstinis. Ĝi faris grandan plezuron al la najbaroj...

Kiam do vekiĝis la efektiva sento? Eble, ĝi tute ne estis vekiĝinta?..

En estinta grafa bieno, dek du kilometrojn de la urbo, kuŝis la milita tendaro. Ĉi tie, inter densaj verdaj branĉoj, staras blanka domo. Unuflanke de ĉi tiu domo estas malnova kripto, kiun Olga  komence tiel timis. Aliflanke estas malluma mallarĝa ĉambro kun malplenaj ŝrankoj kaj larĝa ligna lito. La ĉambro estas malhela, sed, se malfermi malgrandan kaŝan flankan pordon, en la okulojn ŝprucas la suno. Kontraŭvole oni fermas la okulojn pro brilado de kvazaŭ fandita oro, pro ebena turkisa emajlo de la ĉielo kaj multkolora flora tapiŝo, etendiĝanta apud la ŝtonaj, kovritaj per bosko ŝtupoj.

En ĉi tiu ĉambro ili pasigis la unuan someron. Kaj estis tiel, ke Vitalij  kun forte batanta koro, estis ŝlosanta la pordon kaj kurtenigis la fenestron. Tiam Olga  estis tute aliiĝanta. En irmaniero, per kiu ŝi alproksimiĝis al Vitalij , estis io incitiga kaj ŝtelema. Ŝi subite ĉirkaŭprenis lian kolon per la manoj kaj sola penso momente estis lin kaptanta: neniuj baroj antaŭ la pasiaj deziroj, estu la plej arogantaj karesoj!

Ĉu amo, aŭ malĉasto?..

* * *

Mi turnas la paĝon kaj levas la kapon. Alice  sidas, pala, kvazaŭ la neĝo. Mi ne atendis tian efikon.

– Kio vin emociigis tiel, Alice ? Ĝi ja estas nur romano.

– Nu, certe! Simple, mi ne tute estas sana. Vi ne maltrankviliĝu!

La vartistino rapide ekrigardas ŝin kaj parolas speciale seke:

– Sinjoro Goetzke  hieraŭ estis ĉi-tie kaj promesis veni hodiaŭ.

Ruĝa koloro malrapide superverŝas la blankajn vangojn de Alice . Mi demandas.

– Sinjoro Goetzke ? Kiu li estas?

– Li estas konatulo de Alice . Unu oficiro, – trankvile respondas la vartistino.

– Aĥ, tiel! – Mi mallevas la okulojn kaj komencas zorgeme trafosi paperojn en la paperujo.

– Mein Herr * , – diras la maljuna virino. – Vi ja estas edziĝinta?

*   Mein Herr : Mia Sinjoro.

– Jes, edziĝinta, – respondas mi, ne levante la kapon.

– Kaj la infanojn vi havas?

– Unu knabineton.

– Ĉu vi ŝin amas?

Mi levas fine la kapon kaj renkontas malkontentan rigardon de l’ maljunulino.