Выбрать главу

– Jes, mi amas.

– Ĝi estas bone, ke vi amas vian filinon. La patron ĉiu infano bezonas ne malpli, ol la patrinon.

– Mi petas vin, – tuŝas mian manikon Alice . – Legu pluen!

– Bone, Alice , aŭskultu!

* * *

Vitalij  atenteme rigardas la dormantan vizaĝon de Zoja . Rabaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo disglatiĝis kaj blua duonlumo moligas ruĝon sur la rozkoloraj vangoj. La nudigita senbrila ŝultro kuŝas sur la kuseno kaj mola vata litkovrilo formoviĝis sur la altan bruston, apenaŭ kaŝitan sub batista ĉemizo. Subite Zoja  malfermas la okulojn kaj, ion tramurmurinte, alpremas la nazon al brusto de Vitalij . Li faras unu movon.

– Kovru min, Viĉjo, malvarme!

– Mi tuj estas forironta, – mallaŭte rimarkas Vitalij . – Estas malfrue.

– Atendu, Viĉjo! Kun vi estas tiel bone!

Vitalij  kuŝas kelkajn minutojn silente, ne kontraŭdirante kaj aŭskultante dormeman spiradon de la virino. Ne, li eraris! Ĝi tute ne estas bezona! Zoja  estas fremda al li. Li ne povas ŝin kompreni.

– Viĉjo, – diras Zoja , tuŝante per la mano lian korpon. – Vi tre plaĉas al mi! Por mi ne gravas, ke vi havas la edzinon! Vi estas mia!

– Nun via, – konsentas Vitalij , penante trovi bezonajn vortojn. – Sed ĉu kontentigas tio vin? Tamen, mi ne tute estas via!

– Nu, jes, mi scias! Sed, ne grave! Nun vi estas mia!

Ĉu li diru al ŝi, ke eĉ nun li ne plene estas ŝia? Eĉ, kontraŭe, nur en la plej malgranda grado! Kio ĝi estas? Riproĉo de la konscienco? Ĉu ne alkutimigis li sin, ke pento pri la farita estas senutila aĵo? Oni ne devas pensi pri la farita, sed pri la farota. Sed kio do estas farota?..

– Viĉjo, ĉu via edzino nenion scias? Tute nenion? Kiel ridinde. Ĉu vi scias, mi opinias, ke ŝi simple estas malsaĝa, via edzino!

Certe, oni devas defendi lian Olga ’n! Ĝi estas ofendo! Sed ĉu ne la plej granda ofendo estas fakto de lia perfido! Kion do postuli de Zoja ?.. Sed Olga  nenion scias, sekve, ŝi ne estas ofendita?

– Al mi ŝajnas, ke ĝi estas bone, se ŝi nenion scias! Almenaŭ ŝi ne suferas!

Zoja  ridas.

– Vi estas ruza, Viĉjo! Ĉu vi ne rimarkas mem, ke vi elpensis por vi la oportunan pravigon? Unuavide vi ŝajnas sanktulo! Sed ĉu vi estas pli bona ol la aliaj?

– Ĉu tio gravas por vi?

– Por mi? Ne, por mi estas tute egale! Sed, estante via edzino, mi jam delonge vin forlasus!

Zoja  forĵetas la litkovrilon kaj mallevas planken la nudajn piedojn. Ŝiaj piedoj estas malbelaj, precipe sen ŝtrumpoj. La suroj tro elstaras kaj ĝenerale ili estas iom tro dikaj. Ŝi trovas per la dekstra piedopinto la pantoflon kaj enmetas en ĝin la piedon. Vitalij  pene venkas en si malagrablan naŭzan senton. Ne rigardante Zojan, li komencas malrapide sin vesti.

– Mi ne havis sufiĉe da tempo, por vin demandi, – diras Zoja , enigante en la nigrajn harojn pinglojn, – ĉu vi estas konstante presigonta artikolojn de Ivagin  en la murgazeto?

– Vi klasike esprimas viajn pensojn! – ironias Vitalij . – Vi ne havis tempon! Sed nun mi ne havas sufiĉe da tempo! Mi devas foriri.

– Ĉu ne plaĉis al vi, ke mi ekdormis?

– Kia bagatelo! Mi pri la alia aludas! Min interesas la tendenco en evoluo de nia proksimeco.

– Nome? – mallarĝigas la okulojn Zoja .

– Antaŭe ni estis multe pridiskutantaj diversajn seriozajn temojn. Se vi dezirus rememori, mi multe rakontis al vi pri mia projekto.

– Sed nun?

– Nun vi mem vidas.

Zoja  balancas la kapon.

– Ĉu ne plaĉas al vi? Mi neniun tenas per ŝnuroj. Mi nur estis konsilonta al vi ion. Se vi intencas resti redaktoro de la murgazeto, se vin zorgas konstruo de la meTropoliteno, se vi deziras trafi eksterlanden, ĉesigu la enlokigon de tiaj malsaĝaj artikolaĉoj!

– Ĝi estas tute absurde, Zoja ! – indigne ekkrias Vitalij  kaj komencas kuradi tra la ĉambro.

Zoja  prenas de la breto ladan tekruĉon kaj eliras la kuirejon. Vitalij  komprenas, ke la konversacio ne estas sencele komencita de ŝi. Li aliras la fenestron. Malsupre vastiĝas Strastnaja Ploŝĉadj , kvazaŭ bildo en foireja panoramo. En ĝi estas distingeblaj du etaĝoj. La malsupra, superverŝita per la panorama flava lumo kaj la supra, lumigita nur per rebriloj de la supraj fajroj. Malpura neĝo kovras la pavimon. Ciferplato de horloĝo sur la nova konstruaĵego de “Izvestija” *  pendas alte en la aero. Malpli supre premiĝas unu al la alia iuj mallumaj blindaj dometoj. La rigardo kaptas nur etan antikvan preĝejaĉon de monaĥejo, sur kiun trafas la tuta lumo de tramaj, taksomotoraj kaj aŭtobusaj lanternoj. Puŝkin -monumento staras en la ombro. Sed pitoreska grupo de marĉandantaj publikulinoj troviĝas en strio de blindiga lumo de preterkuregantaj aŭto-maŝinoj. Unu el la virinoj frosttreme kaŝas sin en varma pelta kolumo, la alia, sin klininte kaj iom levinte la mallongan jupeton, ordigas la ŝtrumpojn, la tria konfideme premas sin al la viro, ĉirkaŭprenanta sin, la kvara, enuante, staras en distra pozo, atendante, dum la ŝoforo preparos la maŝinon. Knabino, proksimume dekkvarjara, en malnova kaptuketo, truiĝinta aŭtuna palto kaj tre mallonga robeto, alte nudiganta siajn malgrasajn gambojn, timeme apogis sin kontraŭ lanternkolono, iom malferminte sian malbelan, kvazaŭ mirigitan buŝon. Post la monumento profunden, perspektive, foriras arĝentaj branĉoj de la arboj.

*   “Izvestija” : Centra gazet-organo de ika Registaro.

Zoja  metas la tekruĉon sur la tablon.

– Nu ĉu vi koleraĉas? Ne ŝatas mi treege, kiam viroj koleraĉas. Trinku!

Vitalij  vidas la malpuran tekruĉon kaj pensas, ke Olga  ege suferus, se ŝi ne sukcesus purigi la tekruĉon ĝis alveno de gasto.

– Zoja , mi petas, diru al mi, kiu el niaj viroj vizitas vin ankoraŭ?

Zoja  mallarĝigas la okulojn.

– Ruzulo vi estas, Viĉjo! Kial do mi diru tion al vi? Mi ja ne demandas, kiujn virinojn vi posedis?

– Ne pri tio temas! Mi simple deziras scii, kiu nome.

– Mi ne diros, Viĉjo! Ne petu!

Vitalij  ĵetas rigardon sur la fotojn, sed neniu el ili memorigas iun kunoficiston de Mosĥozupr .

– Bedaŭrinde!

– Kial?

Vitalij  lasas la demandon sen respondo. Zoja  sentas, ke lin kaptas la humoro malgaja, malluma, preskaŭ kolera. Ŝi prenas de la muro gitaron kun ruĝa rubandeto sur la supra parto. Ŝia voĉo estas agrabla, mola, kiel veluro. Sed eĉ ne la voĉo estas grava. Grava estas tiu koketemo, kun kiu ŝi rigardas la vizaĝon de Vitalij .

“En arbaron logus vin vespere mi,

Vin ensorĉus tie super fajro mi,

Kontraŭ sorĉ’ senpova estas vi, ho goj!

Ho, al mi, karul’, vi plaĉas, oj, oj, oj!...”

Zoja  riproĉe balancas la kapon, ĉar Vitalij  eĉ ne deziras ŝin aŭskulti. Ne, li estas definitive stulta! Tiam ŝi ŝanĝas la temon.

– Do kiel statas la afero kun la eksterlando? Ĉu la silkajn ŝtrumpojn vi al mi aĉetos? Kaj la pudron Cautie?

Ŝi mallaŭte sonigas per la kordoj ciganromancajn melodiojn. Ĝi estas unu el malsanecaj ŝatoj de Vitalij . Ciganromancoj ordinare taŭge efikas lin.

– Klarigu al mi, mi petas, – diras li spiteme, – kion signifas tiu ĉasado kontraŭ Ivagin ? Vi ankoraŭ antaŭnelonge estis niaflanke. Ĉu ĉio ĉi estas nur pro tio, ke li estas labkoro kaj devualigas abomenaĵojn?