Выбрать главу

– Vi ja konas mian vidpunkton.

– Kio rezultas? Kial vi neniel agas en la ĉelestraro?

Zoja  levas la ŝultrojn.

– Kiel povas efiki unu voĉo kontraŭ ĉiuj?

– Sed ja antaŭe ĝi efikis?

Zoja  sin klinas super la gitaro kaj streĉigas la malfortiĝintajn kordojn. Anstataŭ respondi, ŝi ekkantas kun akcento de la estrada kantistino:

“Mi scias, karulo,

Vi min ne forgesos.

Nigrookulan Helenon!

Dum tagoj kaj noktoj, neniam vi ĉesos

Vagadi tra kampoj ebenaj!...”

Vitalij  leviĝas.

– Zoja , kial vi nenion respondas?

– Kion do respondi? – krude interrompas Zoja . – Ĉu ĝi estas via afero?

Kaj plenvoĉe ŝi ekkantas popolajn ŝerckantetojn:

“Pro la amo suferinte,

Estis akvon mi saltinta!..

kaj tri horojn naĝis mi

Pro diablo tia ĉi!”...

* * *

Mi finas la ĉapitron kaj, neniigita, silentas. El la okuloj de Alice  gutas grandaj larmoj. Antaŭ mi estas peco da papero:

– “La vartistino rigardas nin. Mi hontas, sed mi ne havas fortojn kontraŭstari. Vi skribas ne la romanon, sed la taglibron. Ĝi estas klare de la komenco mem. Kiel vi povis forgesi nomon de la knabino, al kiu vi sendis la poŝtkarton el la vaporŝipo? Tiu nomo estas Alice Berg !”

Miaj vangoj kaj frunto brulas kaj mi ne scias, kion mi estas faronta?

La maljunulino ne foriras. Ŝi nur brue ekspiras kaj morale prononcas:

– Vi priskribis tre malbonan viron. Tre, tre malbonan!

Mi denove komencas trafosi paperojn en mia paperujo.

– Kion vi serĉas? – demandas fine Alice  kun tremo en la voĉo.

– Mi estas skribinta hieraŭ poŝtkarton al la edzino sed ĝis nun mi havas ĝin en la paperujo. Mirinda distreco!

Trovinte la poŝtkarton, mi reenŝovas ĝin en la paperujon. Alice  silentas. Sia rigardo haltis sur iu nevidebla objekto. Poste mi same aŭtomate elprenas el vestopoŝo la horloĝon kaj tuj, ne ekrigardinte ĝin, reenpoŝigas ĝin.

– Kioma horo estas? – trankvile demandas Frau  Marta. Mi ree elprenas la horloĝon.

– Baldaŭ la oka.

– Aha! Je la oka estos radiparolanta Schwarz . Ĝi estos interese!

Mi ektremetas. Jes, ĝuste hodiaŭ ĝi okazos! En la florplena korteto knaras la pordo kaj proksimiĝas ies paŝoj.

Jen estas li! Komenciĝas! Sed sekvas frapo sur la pordon kaj ĉambron eniras, puŝinte sin sur la plafonon, Erich .

– Saluton, gekamaradoj! Ĉu vi havas la bieron? Ne? Ne gravas! Mi kunprenis!

Li elŝarĝas du botelojn sur la tablon.

– Sendu la maljunan por aĉeti kolbason! – diras li al Alice . – Ni aranĝu kamaradecan vespermanĝon!

Mi estas konsternita. Eĉ pli estas konsternita Alice . Ŝi sidigas la gaston.

– Nu, bone, mi konsentas! Ni aranĝu vespermanĝon. Mi tuj revenos.

Ŝi malaperas en la kuirejo. Erich  sin klinas al mi.

– Min dum la tuta vojo sekvis iu polica oficiro. Tre suspektinda tipo!

Mi maltrankvile rigardas al Erich .

– Por kio vi venis? Ĉu vi jam estis vizitanta Alice ’n?

Erich  tamburas per la fingroj sur la tablon.

– Ne!.. Kaj vi?

– Mi, jes... Iufoje, sed...

Erich  ne lasas al mi fini.

– Ĉu vi scias pri la hodiaŭa parolo de Schwarz ? Jes? Kaj ĉu vi ankaŭ scias, kio estas okazonta?

Mi silente kapjesas.

– Alice  havas radioakceptilon, – finas Erich , sed al mi ŝajnas, ke lia vizito havas ankoraŭ iun celon.

– Tie agas Otto , – kapmontras Erich  la radioakceptilon kaj surmetas la kaptelefonon. Alice  eniras kun la paliĝinta vizaĝo. Apud ŝi estas Reingold . Erich  krude movas la seĝon.

– Konatiĝu, sinjoroj! – diras Alice  per nenature laŭta voĉo.

Akrarigarde Reingold  glitas sur la vizaĝoj kaj malrapide etendas la manon.

– Mi vin jam estas vidinta! – diras li al mi.

– Jes, mi vin ankaŭ! Eĉ trifoje!

Erich  kuntiris la brovojn.

– La sinjoro leŭtenanto, ŝajne, alvenis per la sama vagonaro, kiel mi?

Hoetzke  malamikece subrigardas Erich ’on.

– Jes, jes, vi pravas! Mi ne supozis, ke ni estas veturantaj en la saman domon! Do tio estas via ĉambro, Alice ?

– Kiel vi vidas, Reingold ! Mi petas sidiĝi! Kial do vi staras? Mi tuj diros al la vartistino. Ŝi ĝojos vin vidi!

Alice  denove malaperis en la kuirejo, lasinte nin solaj. Kelkajn minutojn regas silento. Erich  sidas kun la telefono. Reingold  elprenas arĝentan cigarujon kaj proponas la cigarojn. Mi rifuzas, Erich  prenas.

– Kion oni translacias? – demandas Reingold .

– Tuj estas parolonta la redaktoro de “Vorwärts” , sinjoro Schwarz , – seke respondas Erich .

– Ah, tiel! – distre rimarkas Reingold  kaj etendas la manon por preni “Pravda” -n.

– Stranga estas ĉi tiu lingvo, – turnas li sin al mi. – Ĉu ne vere?

Mi levas la ŝultrojn.

– Por ni, la rusoj, ĝi ne ŝajnas stranga!

– Do vi estas ruso? – mallarĝigas la okulojn Reingold .

Eksteravide mi plene posedas min, sed interne ĉio en mi estas ege streĉita. Mi, Erich  kaj Reingold . La sovetia inĝeniero, germana laboristo kaj polica oficiro. Ĉu la problemo de persona feliĉo same staras antaŭ la homoj de tute fremdaj mondoj kaj mondkonceptoj?.. Strange, ke Alice  ne opinias bezona tuj forigi tiun ĉi policiston!.. En la ĉambro estis nur tri seĝoj. Reingold  leviĝas kaj cedas al Alice  sian lokon. Ŝi rifuzas. Ŝi kontaktigas la negrandan telerforman laŭtparolilon, pendantan apud la spegulo, kaj sidiĝas sur la liton. Nelaŭta siblado, memoriganta pri la gramofona disko, forflugas de la muro. Poste sekvas klare distingebla, sed malproksima voĉo:

– Ĉu oni povas garantii la pacon, se la registaro estas dononta 500 milionojn da markoj por la kirasŝipkonstruo, rifuzante cedi eĉ centonon da tiu ĉi sumo por nutrado de la malriĉaj infanoj? Ĉi tiu decido sekvigis plej fortan indignon inter la laborulaj amasoj. Tial ili salutas la kampanjon por ĝenerala voĉdonado kontraŭ konstruo de la kirasŝipo.

Vizaĝo de Reingold  deformiĝas.

– Malkompreneble! Ĉu la redakcio de “Vorwärts”  tiel ŝanĝis sian politikon?

En voĉo de la juna oficiro sonas sincera miskompreno; ĉiuj ceteraj konservas la silenton. Alice , kvazaŭ ŝi frostotremas, kovras sin per diverskolora ŝalo. La okuloj de Erich  lumas kontentigite. Mi streĉe aŭskultas. La telero daŭrigas per indiferenta voĉo rakonti pri la mizero de la germanaj proletoj, malriĉulaj kaj mezaj rondoj de l’ kamparanaro kaj eĉ de kelkaj kategorioj de la burĝaro. La nevidebla oratoro parolas pri la abismo, disiganta areton de la banantaj sin en oro riĉuloj kaj la grandegajn amasojn de la cetera loĝantaro. Li pentras bildon de la estonta milito kaj substrekas eksterordinaran pacemon de Sovetunio.

La lipoj de Reingold  mokeme kurbiĝas. Li turnas sin al Alice :