Выбрать главу

– Fräulein   Alice , ĉu mi povas peti vin malŝalti la aparaton?

– Kial do, Reingold ? La parolado estas interesa!

– Ŝi pravas, – fumetante per la cigaro kaj ne formetante la kaptelefonon, jesas Erich . – Mi neniam ankoraŭ aŭdis de Schwarz  tiajn saĝajn parolojn!

– Mi tre bedaŭras, – levas la ŝultrojn Reingold . – Tiaokaze mi estas devigata foriri.

– Kial? – levas Alice  la okulojn.

– Mi ja ne povas aŭskulti trankvile ĉian absurdaĵon!

– Sed ĝi ja estas nur radio-parolado! – enmetas mi la vorton.

– Pardonu, sinjoroj! – iom ekscitite altigas la voĉon Reingold , – mi venis al fraŭlino Alice , sed ne al vi!

– Se ni malhelpas al sinjoro leŭtenanto, ni povas foriri! – levas sin Erich  de la loko. Ankoraŭ ne formetinte la kaptelefonon, li estingas la neĝisfine fumitan cigaron, gardeme enpakas ĝin en paperon kaj metas en la poŝon.

– Ne malpaciĝu! – diras Alice , – Reingold , vi ne devas pro bagatelo obstini!

– Tre bone, – ne aŭskultante ŝin, daŭrigas Erich , – ke la radio fine ekparolis pri la kirasŝipo. Ja estas peke prisilenti tian gravan kampanjon! Jam kelkajn tagojn daŭras la voĉdonado, sed la radio silentas. Samtempe oni serveme komunikas diversajn sensencaĵojn!

Reingold  ankaŭ leviĝas.

– Ni ne havas temojn por konversacioj! – malvarme elparolas li, rekte rigardante Erich ’on. Erich  formetas la telefonon kaj eltrinkas rapide la bieron. Li turnas la ŝaltilon kaj la telero eksilentas duonparole.

– Genosse , ĉu ni ne la saman vojon iros?

Mi nedecideme rigardas Alice ’n; ŝi mordetas la lipojn, mallevinte la okulojn. Mi etendas al ŝi la manon.

– Ĝis la revido, Alice !..

Super la legomĝardenoj jam naĝas blua vespero. Inter la verdaĵo kaŝas sin buletoj de mallumo. Kvazaŭ kunmetitaj el ludkartoj la malgrandaj dometoj briletas per la petrollampaj okuloj. Kraketas sub la piedoj la sablo. Ni iras rapide kaj silente. Erich  profunde enpoŝigis la manojn kaj ĝisfumas la cigaron. Mi streĉe rigardas rekte antaŭ min.

– Ĉu vi komprenis? – ĵetas fine Erich  al mi.

– Nenion mi komprenis! – respondas mi, ne rigardante lin.

– Sed mi ĉion komprenis.

Elirinte el la legomĝardenoj la lumigitan straton, mi haltas apud la poŝtkesto. Ĉi tie mi prenas el la paperujo la poŝtkarton. Unu sekundon mi tenas ĝin super aperturo de la poŝtkesto, poste rapide forŝovas la manon, disŝiras la poŝtkarton kaj ĵetas la pecetojn en urnon.

* * *

... de oktobro 1928.

Kio ajn okazu, mi tamen devas labori je la romano. Kial la laboro devas suferi?

Vintraj tagoj estas mallongaj kaj vintraj noktoj longaj. Frumatene, kiam oni elgrimpas el sub la kovrilo kaj sin dronigas en aero, perdinta nokte la vesperan varmon, oni devas ŝalti la elektron. Tiam grizaj makuloj sur la ŝtonaj muroj diskuras kaj cedas lokon al flavetaj malpuraj strioj, alternantaj kun balanciĝanta ombro de la lampokloŝo. Tiam Injo elŝovas la nazeton el post reteto de sia lito kaj, ridetante, diras:

– Paĉjo, mi vekiĝis!

Ŝia bukloza kapeto kun malordiĝintaj haroj leviĝas super la kuseno. Ŝi trenas el sub la kovrilo etan molan leporeton, fidelan kunulon de ŝiaj dolĉaj sonĝoj. Tiam Olga  fulme ĵetas sin en la frostan kuirejon, kaj rapideme aranĝas la “primuson” * . Vitalij  rapidante traglutas glason da teo kaj tuŝas per la lipoj harojn de Olga . Injo postulas sian parton.

*   primuso : Maŝineto por kuiri.

– Paĉjo, ankaŭ min kisu! Paĉjo, ne forgesu min kisi!

Li klinas sin al la filineto kaj Olga  rigardas lin profunde kaj malgaje. Penante ne rimarki tiun rigardon, Vitalij  surŝovas la ĉapon kaj eliras.

Kiu diris, ke ĝi estas tiel simple, konfesi, ke la amo kaj ajnaj esperoj jam mankas? Ne, ĝi estas treege malfacile!.. Sed kiel ĝin rilatas Zoja ?..

Okazas en Moskvo mirinde frostaj tagoj. La malvarmo trapenetras traen, ĝis la ostoj. Tiam oni levas la kolumon, sin kaŝas kun la kapo en ŝafa felo kaj penas ne rigardi antaŭ si. Ĉe la tramhaltejo oni rapideme dancetas, aŭ paŝadas tien kaj reen. Kuntirinte la korpon, oni subrigardas, penante ekvidi la venontan tramon. Kaj kiam ĝi ne venas kvardek minutojn kaj pli, oni ne eltenas, kolerege elkraĉas flanken insulton kaj rapide piediras al la sekvonta haltejo. Preskaŭ tiel agis Vitalij . Malbonhumore rigardinte tra la strato kaj nenion vidinte, krom neĝblankigitaj telefonfadenoj, li movis la kapon, ŝovis la manojn en la poŝojn kaj ekpaŝis.

– Ĉi tie devas kuŝi metropolitenlinio, – meditis li, – kaj la vagonaroj pasos ĉiukvinminute. Lume, varme, vaste, malkare kaj rapide! Oni ne plu malŝparos tiel malavare la tempon kaj nervan energion!

Sed dum la rapida iro li estis varmiĝanta kaj, ĉiam malpli pensante pri la malfruiĝinta tramo, profundiĝis siajn proprajn travivaĵojn. Ĉu Olga  estas malfeliĉa? Sendube! Ĉu li estas feliĉa? Malcerte! Ĉu li diru la veron? Ne, li ripetu la mensogon! Tutegale, se lia lango eĉ elturniĝus por diri la veron, Olga  igos lin repreni siajn parolojn kaj ripeti la mensogon. Ĝi estas neeviteble, alie ŝi estos ploranta, krianta, konvulsianta en histeria paroksismo kaj li ne antaŭscias, kiel ĝi estos finita. Se li povus konvinki sin, ke la mensogo povas fariĝi vero! Ĉu Olga  malindas la amon? Li mem kulpas!.. Sed kiamaniere ĝin rilatas Zoja ?.. Olga  kredas, ke devas ekzisti iu grava kaŭzo por malapero de l’ amo. Sed ja tia kaŭzo ne ekzistas!

Enirante Mosĥozupron li denove rememoras pri la metropoliteno. Dudekminuta malfruiĝo! Kiom da laborhoroj oni perdas en Moskvo por sintransportado kaj je kiom da procentoj malaltiĝas pro tio labor-kapablo de la laboristoj kaj oficistoj!

Suprenirante la ŝtuparon, Vitalij  sentas kreskadon de iu kunliganta lin nebulaĵo en la kapo. Tia sento okazas en komenco de la malsano. Kaj la sama sento okazas ( Vitalij  ĝin konas), kiam la vivo transformiĝas senesperan malagrablaĵon.

Efektive, en sia buro li trovas abomenindan personaĵon en eleganta ĉemizo kun kravato, kun glate ordigitaj haroj kaj ronda vizaĝo. Kie vidis li tian vizaĝaĉon? Ivagin  klarigas, ke tiu estas la nova teknikisto, anstataŭ li.

– Ĉu vi miras? Kien mi malaperas? Ha? Mi, amiko, iros la laborborson!

Vitalij  ne deziras eĉ paroli pri ĝi. Certe, Ivagin  estas senprokraste forsendonta la proteston en la Kontrolkomisionon kaj pri la teknikisto li mem parolos kun Serebrovskij . Kolera kaj ekscitita, li eniras la akceptejon. Kiel ĉiam, amasiĝas ĉi tie la popolo kaj estas aŭdeblaj enuige samtemaj konversacioj. Zoja  knaras per la plumo. Vitalij  aliras sin tre proksime kaj, peze apogante la manojn, demandas:

– Ĉu Serebrovskij  min akceptos?

– Ne!

– Kial do ne, se mi havas urĝan aferon?

– Se vi deziras, atendu.

Retenante la ondbolantan en la brusto koleron, Vitalij  sidiĝas apud la tablo.

– Bone, mi atendos!

Zoja  denove komencas skribi, kunpreminte en la buŝo estingiĝintan cigaredon. Vitalij  rigardas ŝian verdan trikbluzon kaj en lia memoro elnaĝas la vesperoj, pasigitaj ĉe ŝi. Tiun bluzon, senvestigante sin, ŝi ĉiam metis sur dorseton de la lito kaj tial sub lia nazo ĉiam malbonodoris aĉa parfumaĵo. Ĉiu homo havas sian odoron. Sed, elirante de Zoja , Vitalij  forportis kun si odoron de tiu parfumaĉo. Kia abomena komedio! Jen antaŭ li estas la tuta ŝia ĉambro: blatoj... Ne, ankoraŭ... ankoraŭ fotoj de du barblongaj viroj sur la tableto, portreto de iu persono kun grandaj lipharoj super la tablo kaj super la komodo... Permesu, kio do super la komodo?