El la kabineto de Serebrovskij eliras vizitanto. Sub la tablo tintas la sonorilo. Zoja malaperas post la pordo. Vitalij obstine penas rememori, kia portreto pendas super la komodo? En ronda nigra kadreto kun vitro. Maldensaj, glate ordigitaj haroj...
En subita silento el la kabineto de Serebrovskij aŭdiĝas abrupta virina rido. Rapide leviĝinte, Vitalij malfermegas la pordon. Unumomente, kvazaŭ kato, Zoja forsaltas de la genuoj de Serebrovskij .
– Kion vi bezonas? – ekscitite krias la estro. – Vi ja bonege scias, ke sen averto mi ne permesas eniri!
– Jes, mi tion komprenas.
Vitalij per neniigaj okuloj rigardas Zoja ’n. Li rememoris, kia portreto pendas super la komodo: la portreto kun ronda vizaĝo kaj bovaj okulaĉoj. Ho, li scias, kies portreto ĝi estas!
– Do, kamarado Serebrovskij , Ivagin estas eksigita? – demandas Vitalij el la pordo.
– Mi vin petas ne lasi vin en la fremdajn aferojn! Ĝi estas lastfoje, kamarado Zorin ! Mi avertas vin plej decide!
Serebrovskij nerveme ordigas la jakon.
– Mi vin ne bezonas! – aldonas li minace.
– Jes, mi vin ankaŭ, – ironie kontraŭdiras Vitalij .
Zoja provas nerimarkeble tragliti la pordon, sed Vitalij kaptas ŝin je la mano.
– Kion vi volas? Lasu min! – duonvoĉe diras ŝi, penante fortiriĝi.
– Unu minuton, Zoja Ivanovna , ni eliru la koridoron!
En la koridoro Zoja staras, sin apogante sur la muron, ŝirante pinton de la naztuko kaj subrigardante lin. Li embarase haltis en distanco dupaŝa.
– Jen, Zoja Ivanovna ! Vi devas forlasi tiajn ŝercojn!
– Kiajn ŝercojn? Mi vin ne komprenas!
– Sed mi vin bonege komprenis! Tiun teknikiston mi vidi eĉ ne povas! Ke li tuj malaperu el ĉi tie! Ĝi estas unue...
Vitalij eksilentis, elektante la vortojn.
– Kaj due? – levas la kapon Zoja .
– Due, se ĝi ne estos farita, vi respondos por tio!
– Ĉu?!
– Jes, kara kamaradino! Vi ŝajne ne estas tro sentema!
Zoja mirigite lin rigardas, sed reekposedante sian kuraĝon, arogante demandas:
– Ankoraŭ “trie” sekvos? Ĉu la persona demando?
Nun ekflamas Vitalij .
– Jes, bedaŭrinde, la persona! Neatenditajn, sincere dirante, mi faras eltrovojn! – Ĉiam pli akre sentante, kiel nebuliĝas la kapo, kvazaŭ en ĝi ekturniĝis karuseloj, Vitalij rigardas Zoja ’n per la nevidantaj okuloj. – Delonge oni devus ĉesigi ĉi tiun muzikon!
– Nur tion? – Zoja ridegas antaŭ la vizaĝo de Vitalij , – nur tion?.. Ho, kiel bedaŭrinde! Vi iom malfruiĝis, la iniciato ne troviĝas en viaj manoj!
* * *
... de oktobro 1928.
Mi estas ĵus interparolinta kun Rosa. Mirinde sentema popolo estas la virinoj. Ŝi observas min atenteme jam dum kelkaj tagoj. Ŝi alportis al mi tason da kafo kaj rimarkis, ke mi, kontraŭ mia kutimo, ne plu dormas. Ŝi tamen igis sin ne miri.
– Hodiaŭ estas belega ora tago! Vi ne povas havi malbonan humoron!
Ŝi dismovis la silkajn kurtenojn. La berlinan veteron oni ne povas antaŭscii: jen neĝas, jen pluvas, jen ree la suno! Aŭ tiel okazas nur en la nuna jaro?..
– Ŝi estas via edzino, pri kiu vi sopiras?
– Ne, Rosa, ŝi ne estas la edzino!
Ŝi rigardas min per la rondaj okuloj. Mi estas devigata klarigi.
– Vi ne povas imagi, kiel ĉarma estas Alice ! Sed ne tio gravas. Roschen ! Ja ekzistas multaj belaj knabinoj en la mondo! Plej grave, Alice amas la vivon!
– Ĉu vi mem ne amas la vivon?
– Mi – jes, sed nur parte. Sed ekzistas homoj, kiuj tute ne amas la vivon! Pli bone ili farus, se ili ne naskiĝus! Sed Alice ... Por ŝi ĉiu momento de la vivo, eĉ momento de lukto kontraŭ pli forta kontraŭulo estas fonto de ĝojo!
– Sekve, Alice neniam suferas?
– Ho, ne! Sed la vivo venkas en ŝi la suferon. El ĉi tie venas ŝia certeco, ŝia kuraĝo, ŝia decidemo akcepti sur sin frapojn de la sorto. De ĉi tie estas ŝia devizo, kun kiu ŝi, eĉ estante venkata, fine venkas: “Mi ne plendas la sorton!”
Ŝajne, Rosa estas malserenigita.
– Tia karaktero estas tro kruela por la virino!
... Kial mi tiom multe meditas pri Alice ? Niaj vojoj disiras. Ĉu ĝi ne estas klara?..
... de novembro 1928.
La edzino serioze ofendiĝis pri miaj poŝtkartoj.
“Tremas la manoj, kiam mi ricevas tiujn mizerajn kolorigitajn pecojn da papero, senkorajn kaj ofendajn, kiel vangbato! Indiferenta, seka teksto! Tri, nenion signifantaj, banalaj linioj!.. Nek unu vorto karesa kaj delikata! Nek unu vorto de la saluto kaj amo! Mi disŝiras viajn poŝtkartojn, ĉu vi aŭdas, mi disŝiras! Mi ne bezonas almozon! Restu la malvarma soleco kaj muta indiferento. Viajn poŝtkartojn mi ne bezonas!”
... Mi deziras plori, sed la lipoj kurbiĝas je kompatindan grimacon!
Sed mi ne havas, pri kio skribi al ŝi. Mi ne povas skribi! Mi ne plu havas fortojn mensogi!
... de novembro 1928.
Inĝeniero Berg , ŝajne, tro multe scias pri la moskva metropoliteno. Pli, ol mi mem. Alie, kiamaniere estas klarigebla lia certeco, ke mi estas rajtigita intertrakti pri transdono al ili de ĉi tiu koncesio. Ĝis nun mi neniun similan rajtigon ricevis.
Ĉiam pli kaj pli stranga ŝajnas al mi lia konduto. Ĉiam pli ofte meditas mi pri la konversacio, hazarde aŭdita en “Admirals Palast” . Mi nepre skribos pri ĝi en Moskvon.
Mi jam delonge ne vidis Alice ’n. Ŝia afero estas morgaŭ pridiskutota dum la komsomolĉela kunveno.
... de novembro 1928.
... Mi daŭrigas la romanon
* * *
Kvankam Popov sendis sciigon pri la partikunveno aparte al ĉiu, duono de la ĉelo tamen diskuris. Kelkiuj estis alirantaj la tablon, notis sin en la kontrollibro kaj poste indiferente surŝovis la ĉapojn. Kelkiuj estis petegantaj specialan permeson foresti. Unu havas malsanan kapon, la alia dentojn, la tria edzinon, la kvara patrinon. Rezulte, Popov kalkulis en la salono nur 30% da ĉelanoj.
Ivagin sidis en la dua, preskaŭ malplena vico. Atendante la komencon, la ĉeestantoj interparolis duonvoĉe, singardeme rerigardante. Kelkiuj enprofundiĝis gazetojn. Ĉeestis nur oficistoj: afergvidantoj, sekretarioj, librotenistoj, teknikistoj. La laboristoj mankis. Fine Popov tintigis la sonorilon.
– La ĝenerala kunveno estas malfermita. La ĉelestraro proponas elekti prezidantaron de la kunveno el la sekvantaj kamaradoj: Popov , Serebrovskij , Ŝipova . Ĉu estas kontraŭdiroj?
Aŭdiĝis kelkaj aplaŭdoj.
– La unua, raporto pri la internacia situacio, la raportonto – kamarado Vinokurov . La dua – demando pri kontraŭpartiaj agoj de kamarado Ivagin kaj tiel plu. La tria – diversaj aferoj.
Vinokurov aliris la tablon kaj metis sur la randon areton da blankaj folietoj. Poste li verŝis el la karafo glason da akvo kaj, ne rapidante, trinkis. Dum li trinkis, la kunveno silentis kaj rigardis en lian buŝon. Fine, li viŝis la buŝon per la buŝtuko kaj komencis kun sia kutima senpasia esprimo: