Выбрать главу

– Mia parolo estos mallonga, sed mi avertas, ke tamen mi bezonas ne malpli, ol unu horon kaj duonon.

– Donu al li unu horon! – kriis iu el la postaj vicoj. Popov  tintis per la sonorileto.

– Kiu proponas unu horon? – severe demandis li. Juna skizisto Nikolajev ekkuraĝis:

– Mi proponas unu horon!

Ĉiuj mirigite returnis la kapojn. Popov  levis la ŝultrojn.

– Bone, ni voĉdonu! Kiu estas por unu horo?

Okazis, ke ĉiuj unuanime estis por unu horo. Vinokurov  malkontente kuntiris la brovojn. La kunveno neatendite emociiĝis.

– Dum kvardek minutoj li lernu paroli!

– La tuta horo estas tro multe! – aŭdiĝis voĉo el la kvara vico.

– Donu al li tridek minutojn! – subtenis ankoraŭ unu.

– Tridekkvin minutojn!

– Kvindek minutojn!

– Kvardek minutojn!

– Duonhoron!

– Ili furioziĝis, – diris Popov  kolere, – enkadriĝu iamaniere! Vinokurov  estis parolanta sen haltoj, glate, laŭte, sed treege rapide. La aŭskultantoj provis antaŭe kapti la vortojn, streĉis vid- kaj aŭdsenton, eltiris la kapojn, sed laciĝante kaj nenion komprenante, baldaŭ ĉesis aŭskulti. Vinokurov  parolis, transmetante la folietojn sur la tablorando kaj legante de ili tutajn diagramojn, sed la aŭskultantoj ekvivis tute memstaran vivon. Kelkiuj reprofundiĝis en gazetojn, kelkiuj duonlaŭte interparolis, pridiskutante la sekvontan duan demandon. Kiam la horloĝmontrilo moviĝis unu horon antaŭen, multiuj senpacience rigardis unu la alian. La oratoro tiumomente analizis situacion de la Ligo de Nacioj. Laŭ lia plano li estis ankoraŭ rakontonta pri okazintaĵoj en Ĉinio kaj pri akriĝo de interrilatoj inter USSR kaj la kapitalisma mondo.

Post kiam li finis, la demandoj kaj dezirantoj diskuti ne troviĝis. Popov  fulmrapide tralegis la rezolucion, traglutante nelegeblajn lokojn kaj transiris al la dua demando. En la ĉambro ekregis tomba silento. Ŝipova  trankvile leviĝis de sia loko kaj per enuantaj okuloj ĉirkaŭkaptis la kunvenon. Ordiginte la elfalantan el ŝiaj haroj ruĝan kombilon, ŝi apogis sin per ambaŭ manoj sur la tablon kaj klinis antaŭen la kapon. Ivagin  observis ĉiun ŝian movon per mokema rigardo, tenante prete la krajonon.

– Ni estas parolontaj, kamaradoj, pri membro de l’ partio Ivagin ! – diris ŝi.

En la salono okazis ioma moviĝo kaj ĉiuj, forŝovinte sin de la lokoj, enigis la okulojn en nukon de Ivagin . Li ne movetiĝis.

– Ĉiuj ni bone konas kamaradon Ivagin . Nenio malbona estas direbla pri li, kiel la homo. Laboras li ĉi tie delonge kaj sufiĉe honeste. Sed, jen malfeliĉo, kamarado Ivagin  ne ŝatas kelkajn el niaj gvidantoj. Ne estas sciate, pro kio ili ne plaĉas al li, kaj ne tio gravas. Ĉiuokaze, se por tio estus serioza kaŭzo, mi, la unua, estus liaflanke. Li plej bone ĝin scias. Neniu alia, kiel mi subtenis lin en la postulo pri eksigo de Ĉernjaev  kaj en kelkaj aliaj aferoj. Sed hodiaŭ mi devas konfesi, ke mi faris eraron! Kamarado Ivagin  en ĉiuj elpaŝoj kontraŭ estraro de la ĉelo kaj aparato, motivigis tion nur per la personaj, egoistaj, plej malŝatindaj kaŭzoj. Per kio alia oni povus klarigi la sisteman elserĉadon de difektoj en laboro de niaj kamaradoj kaj ilian ŝveligadon en artikolaĉoj? Komence li estis presiganta tiujn en nia murgazeto, uzante kunlaboradon de senpartia redaktoro Zorin , kaj nun li direktas ilin eĉ al la moskva laborista gazetaro!

Tiajn metodojn uzas, kamaradoj, neniu alia, krom trockianoj!.. Jes, jes, mi prenas sur min plenan respondecon por ĉi tiuj vortoj kaj asertas, ke nur malamikoj de l’ partio povas agi tiamaniere! Ĝi ne estas batalo kontraŭ mankoj, ĝi estas batalo kontraŭ partiorganizo!

Malantaŭe komenciĝis bruado. El diversaj vicoj aŭdiĝis aplaŭdoj. Al ili respondis indignaj krioj:

– Mensogo! Ivagin  ne estas trockiano!

– Nia kamarado! Ni lin konas!

Serebrovskij  prenis la sonorileton.

– Kamaradoj! Vi neniam povas garantii, ke via najbaro ne estas trockiano! Ili laboras inter ni ĉiuminute!

– Ne babilu vane! – ekkriis iu solece.

– Kiu ĝin kriis? – duonferminte la okulojn, demandis Popov  kaj eĉ turnis la lumegantan lampon en duonmallumon de la ĉambroprofundaĵo.

– Mi kriis! – leviĝis de la loko skizisto Nikolajev. Nun ĉiuj denove returnis sin al li. Tiu estis malgrasa kaj pala junulo en preskaŭ griza jako. Rapide movinte la manon laŭlonge de siaj nigraj haroj li ripetis:

– Mi kriis. Ivagin  ne estas trockiano kaj ni ĉiuj bone ĝin scias. Absurdo!

– Kamarado Nikolajev! Se vi deziras disputi, vi diros ĝin poste k.t.p.!

– Do, jen, kamaradoj! – daŭrigis Zoja , – inter vi jam ekzistas pacema rilato al tiaspecaj trockismaj elpaŝoj. Neniu alia, kiel Trockij , kulpigas nin pri renaskiĝo kaj putrado. Ĉu ne tion alkantas Ivagin ? Sed vi defendas lin!

En la ĉambro denove streĉiĝis la silento.

– La ĉelestraro estis pridiskutanta la demandon pri Ivagin . Ĝi karakterizis lin, kiel malpacemulon, pro egoismaj celoj subfosantan la partian kaj administracian laboron. Sekvante tian taksadon, la ĉelestraro decidis lin el la partio eksigi. Kaj senpartian redaktoron Zorin  senprokraste liberigi de la redaktado!..

Zoja  skuis la harojn kaj rapide sidiĝis.

– Kiu deziras paroli? – demandis Popov , subrigardante la aŭskultantojn. Sed tiuj silentis.

– Temas pri tio, kamaradoj, ke ni havas la aferon kun la plej malutila elemento kaj tiel plu. Ni havas la aferon kun fuŝagitisto! La fuŝagitisto neniam estas kontenta! Ĉe l’ socialismo li ankaŭ estos malkontenta! La fuŝagitisto kalumnias pri la honestaj laborantoj, kiuj, oni povas diri, la tutan animon kaj tiel plu! En nia epoko la fuŝagitisto estas kontraŭsoveta elemento!

– Permesu paroli! – diris Nikolajev.

– Pli mallonge!

– Mi estas kontraŭ la eksigo de Ivagin  el la partio. Mi ne vidas kaŭzojn por akuzi lin pri trockismo kaj fuŝagitado.

Ivagin  estas labkoro. Li malkaŝas negativaĵojn. Oni ne rajtas organizi ĉasadon kontraŭ li!

– Neniu kontraŭ Ivagin , tion, la ĉasadon organizas! – kontraŭdiris Serebrovskij . – Sed oni devas havi mezurilon! Oni avertis lin multfoje! Ne unuafoje ni havas kun li, tion, la konflikton. La pledo de kamarado Nikolajev estas tute malkomprenebla. Kion ĝi signifas?

En la kvina vico, kie sidis grupo de novaj partikandidatoj el librotenistoj, aŭdiĝis ekkrioj:

– Tute ĝuste! Pelu lin for!

– Fuŝagitisto!

– Ĉu ni bezonas ankoraŭ ceremoniojn?

– Ĝi estas flatado al la estraro! – eksaltis unu el la teknikistoj, – Kamaradoj, ĉu ni estas aro da ŝafoj? Nian plej bonan kamaradon oni elĵetas el la partio, sed ni silentas, kvazaŭ kun akvoplenigita buŝo?

Popov  ege eksvingis la sonorilon.

– Kamarado Novoselov ! – kriegis li, – mi ne permesis al vi paroli!

Indigna bruado traruliĝis inter la vicoj kaj tuj trankviliĝis.

– Do mi petas permesi.

Popov  sin klinis al Serebrovskij  kaj tiu diris ion al li en la orelon.

– Ĝin decidos la kunveno mem! – ĵetis li al Novoselov . – La kunveno ne povas permesi tiel ofendi sin kaj tiel plu! Ni estas ne aro da ŝafoj, sed partiorganizaĵo! La ŝafojn oni serĉu aliloke kaj tiel plu! Mi proponas forpreni de Novoselov  la parolrajton! Ĉu neniu kontraŭdiras?