Nikolajev tuj aperis antaŭ la tablo.
– Tiuokaze mi diros ankoraŭ du vortojn. Tre ĉagrene, ke ni estas devigataj ĉi tie pridiskuti tiajn aferojn, kiel eksigon de labkoro Ivagin . La kamaradoj el la estraro memoru, ke por tio ĉi ili respondos!
– Kamarado, kamarado! – kun timo ekkriis Popov , – mi petas ne tuŝi tiajn demandojn!
– Kiajn demandojn? – levis la ŝultrojn Nikolajev. – Ni ja parolas pri eksigo de Ivagin !
Sed Popov definitive perdis la paciencon. Forgesinte pri la sonorilo, li simple kriis tra la tuta ĉambro:
– Mi proponas silenti! La kunveno ne allasas similan demagogion!
Nikolajev svingis la manon. La kunveno emociiĝis.
– Lasu lin paroli! – iu kriis el la lasta vico.
– Ne valoras! – oni respondis el la mezo.
– Oni devas aŭskulti!
– Babilu Emeljano! Tutegale ne estos laŭ la via!
– Abomenaĵo. Aroganteco! Oni ŝtopas la buŝon!
– Permesu al li paroli!
– Sufiĉas!
– Mi faras ekstervican proponon!
– Ĉesigu la diskutadon!
– For!
Inter la ĝenerala kaoso senmova restis nur Ivagin . Li sidis trankvile, rigardante Popov ’on kaj interne ridis. Popov svingis la sonorilon, plenigante la aeron per laŭtega sonoro. Vinokurov strabe rigardante la publikon, ion rapide flustris al prizorgita kaj malserena Serebrovskij . Zoja , emociigita, nerveme ĉifis la verdan, inkomakulitan tablodrapon.
– Diru ion mem Ivagin ! – ekkriis iu base.
– Ĝuste! Parolu Ivagin !
– Ni aŭskultu kamaradon Ivagin !
Ivagin levis la manon. La kunveno subite silentiĝis. Popov ŝiriĝis antaŭen per la brusto, apenaŭ ne faliginte la inkujon.
– Ne maltrankviliĝu, kamaradoj Popov kaj la ceteraj! – diris Ivagin ironie. – Al la estimata kunveno mi nenion hodiaŭ diros!
– Kial? – oni demandis el la kvara vico.
– Ha? Ne valoras, kamaradoj, ofendi ilin, Serebrovskij ’n kaj Popov ’on. Ili estas ja homoj bonaj! Ĉu decas subfosi ilian aŭtoritaton antaŭ la amasoj? Ha?
Kaj same rapide li malleviĝis la lokon, kiel ekstaris.
– Jen vi vidas?, – ekkrias Serebrovskij , jam ne plu havante fortojn teni la koleron kaj ne atendante, kiam Popov permesos al li paroli, – ĉu vi vidas lin? Li eĉ ne deziras klarigi ion al la kunveno! Li taksas vin malindaj de lia atento! Ĉu valoras paroli kun la ŝafoj?.. Ĉi tie estas la tuta bandaĉo! Per ardigita fero ni forigu la infekton! Per ardigita fero! Voĉdonigu Popov , pro kia diablo vi malrapidas?
Popov ekrapidis.
– La ĉelestraro proponas jenan rezolucion: “La ĝenerala kunveno konstatas, ke grupo de partianoj en nia ĉelo sisteme subfosadis gvidadon de nia partia kaj administracia laboro. La ĝenerala kunveno rimarkigas, ke unu el la plej evidentaj esprimintoj de humoroj kaj agado de tiu ĉi grupo estas partiano Ivagin . Por ĉesigi la subfosan kontraŭpartian laboron de ĉi tiu grupo, la ĝenerala kunveno opinias necesa aprobi la decidon de la ĉelestraro pri eksigo de Ivagin el la partio.
Samtempe, por ke trockismaj elementoj ne malbonuzu la incidenton por akuzi la partiorganizaĵon pri malpermeso de la memkritiko, la ĝenerala kunveno alvokas ĉiujn kunlaborantojn de Mosĥozupr , ĉu partianojn, ĉu senpartiajn kamaradojn – devualigi negativaĵojn kaj helpi al la administracio kaj la ĉelo decide forigi nigrajn makulojn en nia laboro”.
– Ĉu ekzistas aliaj rezolucioj kaj tiel plu? Ne? Kiu estas kontraŭ? Kvar personoj. Do la ĝenerala kunveno estas fermita!
* * *
... de novembro 1928.
Super la malsekaj tegmentoj ŝvelas nuboj. La plumba ĉielo verŝas larmajn torentojn sur nigrajn pavimojn. La akvo kun furioza bruego deruliĝas en defluejojn, ŝaŭmante sur metalaj kradoj de la kavoj. La malvarma vento turniĝas en la stratoj, glitas sur malsekiĝintaj muroj. La aŭtomobiloj sin kovris per pluvmanteloj. La homoj kuras kun ombreloj, tamen sen galoŝoj, ĉar kiu do en Germanio uzas la galoŝojn!.. En la lokalo, kie staras ruĝaj standardoj, pendas devizoj kaj la tuta angulo estas okupita de la internacia korespondo, naĝas vaporo pro la sekiĝanta vestaro. La homoj ĝibiĝas, kvazaŭ malsekaj kokoj.
Do Alice estas akuzata! Alice estas juĝata! Ŝiaj okuloj estas mallevitaj... Ŝajne, mia koro kunpremiĝis? Bagatelo!..
– Do vi, kamaradino, ne neigas fakton de via konatemo kun la polica oficiro, sinjoro Hoetzke ?
La prezidanto mordetas pinton de kemia krajono. Li ne rimarkas, ke liaj lipoj bluiĝis.
– Ne, mi ne neigas.
Ĉu tion elparolis Alice ? Mi ne rekonas ŝian voĉon. Kial ĝi sonas tiel mallaŭte?
– Kiamaniere vi kun li konatiĝis? Kiaspecajn interrilatojn vi havis?
... Aha, bele! Alice ne deziras respondi la demandon! Ŝajne, mi ne estas la escepto. La tuta organizaĵo ne sukcesas ricevi de ŝi eĉ unu vorton pri tiu ĉi policano... Alice , vi vane faras ĉi tion! Se vi sentas vin prava vi ĉion devas rakonti, ĉu vi komprenas, ĉion?.. Alie...
– Via patro neniam estis laboristo, Alice Berg ! Via patro estas malamiko de la laborista klaso. Kial vi kaŝis ĉi tion, Alice Berg ? Vi estis nomanta vin filino de laboristo...
Alice havas la vizaĝon pli pala, ol ŝia bluzeto.
– Mi estas kulpa! – diras ŝi, – mi estas kulpa, ke mi kaŝis tion! Sed mi ne povis alie! La filino de burĝa inĝeniero ne estus akceptita en via rondo!
– Sed ĝi estas strange, Alice ! Ĉu vi ne komprenas mem, ke tutaĵo el kunmeto de la polica oficiro kun la burĝa deveno igas la publikon malkonfide akcepti viajn parolojn. Eble, vi ankoraŭ ion diros, Alice ?
La prezidanto rompas la pezan silenton.
– Ĉio estas klara. Kiu deziras paroli?
Mi estas leviĝonta, sed peza mano de Erich kuŝiĝas sur mian ŝultron.
– Vi poste diros.
Li memorigas min, ke mi ne estas egalrajta. Tamen mi diros ion!.. Erich ĉiam aspektas serioze, sed hodiaŭ li estas tute malserena. Li fidis al Alice , li estis konvinkita pri ŝia sincereco, pri ŝia labordeziro, li kruele trompiĝis. Kion signifas tiu ĉi konateco kun la polica oficiro? Li ne riskas eldiri la suspektojn, pri kiuj oni parolas en la taĉmento. Kion signifas tiu ĉi mensogo pri la socia deveno?.. Alice ne estas infano kaj oni povas malfacile kredi ŝian naivecon. Estas tute klare, ke ŝi povus eviti la mensogon! Certe, oni ne tute konfidus ŝin, sed dum unu-du jaroj ŝi povus pruvi sian sincerecon. Iom riske estas havi en la komsomolo la homon, ĝis nun kunligitan kun la fremda mondo kaj kaŝantan tiun ĉi interligon de la organizaĵo! Krom tio, stranga konduto de Alice en la vilaĝo kiu malutilis al la loka komunista ĉelo!
– Ĉu eksigi? – demandas la prezidanto.
Mi ne plu povas silenti. Mi eksaltas. Mi estas tiom multe dironta! Mi sentas, ke oni rigardas min kun ekskluziva, streĉa atento. Mi sentas kiel ruĝiĝas Alice kaj kiel severe skuas la kapon Erich .
– Kamaradoj! Mi bone konas Alice ’n! Mi...
La vizaĝo de Alice turniĝas al mi kun mokema rideto.