Выбрать главу

– Ŝajne, troviĝis por mi la advokato?

Malvarma ŝvito kovras mian frunton. Mi kuntiras la forton.

– Mi estis dironta, ke mi aprobas la proponon de Erich !

... de decembro 1928.

Neniu korektas mian manuskripton. Mi eĉ ne estas certa, ĉu ĝi taŭgas por io. Mi ne kredas, ke ĝi estas presota. Tamen, pli, ol kiam ajn, mi deziras verki.

* * *

Vitalij  memoras la okazon, kiam li nokte revenis de Zoja  kaj kontraŭ la demando, kie li estis, respondis, ke li havis raporton pri la kooperado. Olga  estis strange seka kaj malvarmetone demandis, ĉu li atentis mankojn de l’ kooperativoj? Mirigita pri malamikeca tono, li tuj forgesis ke li estis leginta neniun raporton. Momente antaŭ li elnaĝis folietoj de imagata notlibreto.

– Pri kiuj mankoj vi diras?

– Nu, mankoj de varoj, longaj vicoj, multekosteco!.. En tuta Moskvo ne estas trovebla drapo. La drapo kaj lano transformiĝas iun legendon. Batalo kontraŭ privataj komercistoj, tamen nur sola privatulo profitas ĝin!

Li estis pasie kontraŭdironta, sed eksentis en la aero odoron de bona tabako. Tuj interrompinte sian paroladon, li returnis sin. En la cindrujo kuŝis kelke da cigaredrestaĵoj. Olga  surhavis belan robon kaj, protektata de la blanka antaŭtuko, lavis la teilaron. Li komprenis kaŭzon de ŝia malvarma tono. Por unu momento la ekflaminta demando “Kiu?” estis tuj anstataŭigita per maldolĉa ironia rideto. Ĉu ne tute egale?, ĉu li rajtas ĵaluzi?

Sed de post iam Vitalij  ĝenerale ne disputis kun Olga . Por ne permesi al siaj propraj pensoj elkreski ĝis ampleksoj de duboj, li penis koncentrigi ilin ĉirkaŭ la okazonta forveturo eksterlanden. Li pli ofte nun restis hejme kaj longajn vesperojn pasigis apud la skribotablo. En la ĉambro neniam estis pli ol 1° kaj dum fortaj frostoj la temperaturo malaltiĝis ĝis 7-8 gradoj. Tiam nevidebla mano desegnis sur la fenestroj arĝentajn pejzaĝojn kaj brilantaj sagoj radiis en la vitroanguletoj sub blanka lumo de la elektra lampo. Glimsimila glacieto malleviĝis sur la subfenestron kaj estis atendanta ĉi tie sian sorton. Ĉiumatene Injo estis foriganta ĝin per malnova rustinta tranĉilo. Kiel bona mastrino, ŝi per granda ĉifono forsvingis de la subfenestro lagetojn de la malpura akvo.

Vitalij  laboris ĝis la dua-tria horo nokte. Liaj piedoj estis frosttremantaj kaj la malvarmo kuris sur la dorso. Li estis entiranta la kapon en la ŝultrojn, ankoraŭ pli fleksiĝis super la tablo, sed daŭrigis la skribadon. Ellitiĝante nokte por Injo, Olga  riproĉe skuis la kapon. Alirinte al Vitalij  deposte, ŝi ofte estis ĵetanta sur liajn ŝultrojn sian lanugan kaptukon, aŭ la malnovan trikitan jakon.

Tiumomente fariĝis Olga  proksima, parenca kaj komprenebla, kiel iam. Tiumomente aperadis treega deziro por plena interpaciĝo.

Sed tagoj pasadis post tagoj. Kiam Vitalij  estis venanta hejmen Olga  rapideme lavis la manĝilaron, trinkigis Injon, enlitigis ŝin, poste iris la kuirejon finlavi, aŭ gladi la hieraŭan tolaĵon. Kaj nur unufoje ne estis retenita la turmentiga silento.

Laciĝinta super ĉiu mezuro, Olga  enlitiĝis pli frue, ol kutime. Vitalij  ŝin trovis jam en la lito. Li mallaŭte eniris la ĉambron, penante ne brui, senvestigis sin kaj aliris la tablon. La nikelita tekruĉo estis kovrita per malnova pelto, por ke la akvo ne malvarmiĝu. Apude estis preparitaj la sukero, butero, vazeto kun areto da malkaraj bombonoj kaj peco de l’ pano. Manĝinte, li komencis laboron. Ĉirkaŭ la dekdua horo li subite eksentis, ke lian dorson iu streĉe rigardas. Ĉi tiu sento igis lin returni sin. Li ekvidis du senmove rigardantajn okulojn. Olga  kuŝis sur la lito, metinte la kapon sur la brakojn. Vitalij  estis embarasita.

– Ĉu vi, – demandis li, – ne dormas?

Olga  senbrue skuis la kapon.

– Ĉu delonge?

– Ne.

Vitalij  komprenis, ke ŝi ne dormis de post lia reveno.

– Ĉu vi estas malsana? aŭ vi havas malbonan humoron?

– Tute ne! – ekspiris Olga .

– Do kio okazis?

– Nenio!

Vitalij  estis jam rekomencanta la laboron, sed aŭskultinte, kiel Olga  kelkfoje profunde ekspiris, ĉesis labori.

– Kio okazis al vi, Olga ?

– Nenio. Simple mi ne estas gaja.

Olga  faligis la kapon sur la kusenon. Vitalij  sidiĝis apude sur la lito kaj ŝi tuj formovis sin.

– Min ne kontentigas tia vivo.

– Kia? – demandis li retenante la spiradon.

– Jen tia, kun vi...

Iom ofendita de ŝia sincereco, li singarde rimarkis:

– Sed mi ja ne igas vin nepre vivi kun mi!

– Mi scias. Se povus mi foriri, mi jam delonge estus foririnta. Sed kien?

– Nome? – kontraŭdiris li, – kiel vi opinias, kien foriras la aliaj?

– Ho, kiel vi ĝojus liberiĝi de mi! – ĉagrenigite ekkriis Olga . – Tamen, eĉ la ĉambro ne estas trovebla! Kaj krom la ĉambro! Ja oni devas vivi!

– Mi ne rifuzas helpi.

– Kiamaniere? Ĉu vi donos cent rublojn monate? Sed ĉu ĝi estas mono. Mi ja devos rifuzi la plej bezonan al la infano! Diru, ĉu ĝi longe daŭros?

– Kio nome?

– La industriigo?

– Kian rilaton havas al ĉi tio la industriigo? – levis la ŝultrojn Vitalij . – La industriigo estas konstruado de la socialismo. Kiel vi ĝin ne komprenas?

Olga  ekspiris.

– Diru, Vitalij , kial oni ne donas al ni malkarajn kaj bonajn varojn! Kial niaj konsumkooperativoj, kiuj prenas tiajn altajn kotizojn (ja eksterlande mankas tiaj kotizoj?), estas tiel senespere malplenaj? Kial oni ne enlasas el eksterlando teksvarojn kaj ŝuaron, kiuj estas tie trioble malpli karaj?

Vitalij  rememoris la cigaredrestaĵojn en la cindrujo. Penante tamen ne deflankiĝi, li kontraŭdiris:

– Tiam ni devus malpligrandigi importon de maŝinoj kaj instrumentoj kaj per tio sama prokrastigus konstruadon de la propra industrio.

– Sed ĉu ni bezonas ĝin, se la eksterlandaj varoj estas fortikaj kaj malkaraj kaj la niaj karaj kaj tre baldaŭ disfalas!

– Sed konstruado de l’ socialismo...

– Konstruado de l’ socialismo! Ĉu estas atingebla la socialismo? Ĉu kredas tion la komunistoj mem? La komunistojn mi prezentas al mi, kiel geniajn trompulojn! Al mi ŝajnas, se la religio konsentus servi al la komunismo, ili igus nin viziti la preĝejojn!

Vitalij  preskaŭ eksaltis.

– Olga , tio ne estas viaj propraj pensoj!

– Malsaĝe! – levis ŝi la ŝultrojn. – Ne ĉiuj, simile al vi, vivas kun fremdaj ideoj! Ho, kiom mizera estas via pensmaniero, Vitalij ! Ĉu definitive pereis en vi iu ajn kritikema rilato al la ekstera mondo.

Kunmetinte la manojn post la dorso, Vitalij  komencis paŝadi tra la ĉambro.

– Bonvolu sidiĝi! Vi nervumigas min!.. Ĉu oni povas klarigi per bonintencoj de l’ komunistoj, ke ili igas apenaŭ vestitajn virinojn kun suĉinfanoj sur la brakoj staradi dum frostoj antaŭ la kooperativoj kvin-ses horojn? Kaj por tiu ĉi plezuro ja oni pagas kotizon, iufoje egalvaloran al la monata salajro! Kaj, rimarku, la komunistoj mem ne deĵoras en la vicoj! Ili eĉ ne sendas tien siajn edzinojn!

– Olga , Olga ! Ĝi estas la malplej efika punkto de via filozofio!

– Kial?.. Ekzemple, viaj Serebrovskij , Popov , Vinokurov !..

– Ĉu pri tio sama parolis kun vi Vinokurov ?