– Plej trafa maniero! Mi miras, kiu helpis al vi elekti tute nekonvenan al vi profesion! Vi devus esti prokuroro! Tamen, kial Vinokurov ne povus paroli kun mi?.. Ĉu ĝi estas malpermesata? Mi ne havas ion por kaŝi! Vinokurov unufoje estis veniginta min hejmen per sia maŝino. Mi estis tute senpova kun Injo, sur granda placo! Mi neniel povis eniri la tramon. Vi scias, kiel mi timas la straton, grandan trafikon, homamason, tumulton! Kaj via metropoliteno, verŝajne, neniam estos konstruita!
Tuj trankviliĝinte kaj ne sentante la ĵaluzon Vitalij lace oscedis. Olga mokeme ekridis.
– Ĉu vi volas dormi? Mirinde, kiel vi ŝanĝiĝis! Kaj vi ŝajnigas vin viro?
Vitalij returnis sin, ekflaminte.
– Kion vi deziras diri? Ĉu vi opinias, ke en la mondo ne ekzistas aliaj virinoj, krom vi?
– Nu certe ekzistas! – grimacis Olga . – Sed nature, ne por tiaj, kiel vi!
Komence Vitalij eksentis en tiuj ĉi vortoj la kaŝitan maltrankvilon, sed li estis tuj miskomprenigita.
– Ne opiniu, ke mi tre bezonas vin! Mi jam diris, ke mi delonge forirus, sed mi ne havas kien foriri! – Ŝia voĉo krudiĝis, – ne estas granda ĝojo posedi tion, kion neniu alia bezonas!
Stranga afero: pro bagatelo, pro tuŝita, pure vira ambicio, Vitalij perdis la animekvilibron! Olga vekis en li deziron tuj pruvi, ke ŝi eraras. Kaj, ne plu retenante sin, li rakontis al ŝi ĉion pri Zoja . Olga aŭskultis lin kun malfermitaj okuloj trankvile, kaj iufoje, demandis nur pri detalaĵoj.
– Ĉu ŝi fordonis sin al vi tuj, subite? Jes? Kaj ŝi estis virga?.. Aŭskultu, Vitalij , ĉu ŝi estis malpli kreska, ol mi?.. Ĉu plaĉis al vi ŝiaj kisoj?
Vitalij intertempe estis skuanta la kapon kaj rapidis paroli, zorgante komence nur pri la sola: ke Olga komprenu, ke ŝi ne faras grandan favoron, restante kun li. Sed Olga ĉiam demandis:
– Kia ŝi estis? Gaja? Ĉiam ridis? Muzikis per la gitaro? Ĉu ŝi ne plendis al vi, ke ŝi laciĝas, ke estas malfacile al ŝi vivi?.. Ĉu ŝi ne malĝojigis vin iel!
Kaj subite Vitalij malblindiĝis. Kion li faras?.. Kia estas la fino?.. Li silentiĝis. Olga kuŝis apude, alpreminte sin al li. Ŝian varmegan spiron li sentis sur sia vango. Per la dekstra brako ŝi eĉ ĉirkaŭprenis lian kolon kaj atendeme rigardis lin fikse, ne forturnante la okulojn. Vitalij ektimis.
– Kial do vi silentiĝis? – trankvile demandis ŝi. – Diru, ĉu vi amis ŝin?..
La koro de Vitalij falis ien malsupren, malaperis en abismo kaj en ĝia loko formiĝis faŭkanta malplenaĵo. Kun la koro foriris la sango kaj malvarma tremo kaptis la korpon.
– Olga ! – diris li mallaŭte, – pardonu min!
Olga nenion respondis kaj fermis la okulojn. Vitalij kuŝis kelkajn minutojn silente, timante fari la plej etan movon.
– Olga , Onjo! – ripetis li, – pardonu min, malsaĝan!..
Kaj, ĉar Olga nenion respondis, li komencis pravigi sin. Kaj, pravigante sin, li ĉiam pli turmente sentis la elkreskintan en loko de la koro malplenecon.
– Onjeto! Komprenu min! Mi ne amis ŝin!.. Mi amis ŝin eĉ nek unu minuton! Mi malestimis ŝin kaj min mem!.. Por kio mi ĝin faris? Jes, vi pravas! Por kio mi faris ĝin? Mi ne scias! Eble, ĉar la vivo ne kontentigis min, same, kiel vin. Eble, ĉar hejme estis malfacile por mi...
Trafinte la penson pri malfacileco de la vivo, Vitalij disvolvis ĝin:
– Vi scias mem, kiel ni pasigas la tempon! Ĉiutage ni malpaciĝas. Ĉiunokte ni senfine disputas!.. Onjeto, mi ja bezonas ion alian!..
Vitalij denove silentiĝis, kompreninte, ke li diras mizerajn, al neniu bezonajn, nenion pruvantajn kaj mensogajn vortojn. Olga returnis la nebuliĝintan rigardon. Vitalij flateme ekrigardis ŝiajn okulojn kaj subite ekvidis starantajn en ili larmojn.
– Onjo! – kun timo ekkriis li, – ne ploru! Estis kaj pasis!
Aŭdiĝis stranga subpremata krio. Per la tremantaj manoj Olga ŝovis sian gorĝon, penante ion diri. Vitalij timigite rigardis ŝin. Dum la turmentiga spasmo premis ŝian gorĝon, li penis ŝin konsoli:
– Kara mia, ĉesu! Trankviliĝu! Nenio terura okazis! Ĉio pasis!
La vizaĝo de Olga kovriĝis per la purpura koloro. Frosttremegante, ŝi abrupte forsaltis de la lito kaj sin ĵetis al ŝranko. Vitalij sekvis ŝin per maltrankvila rigardo. En nura ĉemizeto Olga aspektis, kiel deksesjara knabino. Ŝi sursaltis seĝon kaj komencis ion serĉi sur la supra breto. Boteletoj, sonorante, forfalis planken.
– Olga , kion vi faras? – per nehoma voĉo kriis Vitalij . Ŝi rapide verŝis en la buŝon boteleton de la vinagra esenco.
– Olga !..
Vitalij elbatis la boteleton el ŝiaj manoj, perforte fortirinte ilin de buŝo.
– Vi freneziĝis! – ekkriis li krude kaj, subite, kaptita de la profunda emocio, li rimarkis, kiel violkolora vizaĝo de Olga konvulsiis pro terura turmento. Ŝi senbrue falis sur la liton.
Vitalij sin ĵetis al la tablo. Ĉi tie staris kruĉo da lakto. Per tremantaj manoj li verŝigis ĝin en ŝian buŝon. Olga trinkis, kunpremante per la frapantaj dentoj randon de la kruĉo, trinkis je grandegaj glutoj, sufokiĝante kaj forpuŝante la kruĉon for de si. Vitalij ĉiam verŝis kaj verŝis, ĝis restis en la kruĉo nek unu guto. Tiam li alkuris la telefonaparaton.
* * *
... de februaro 1929.
Mi ne memoras jam, kiom da tempo mi ne prenis la plumon. Dum ĉi tiuj monatoj mi havis grandan laboron je la konstruo. Berg opinias, ke mi mian taskon jam estas plenuminta. Sed al mi ne plaĉas liaj konkludoj. Hieraŭ li diris al mi:
– Vi povis propraokule konvinkiĝi, ke ni konstruas multe pli malkare, ol la francoj.
– Preskaŭ je unu miliono kaj duono da rubloj. Sed...
Lin indignigis mia “sed”.
– Kia “sed”?
Mi estis rigardanta la malordigitan pavimon, la disfositan malsekan grundon, la pezajn kvarangulajn vagonetojn laŭlonge de la lignaj ŝildoj. Berg surhavis pluvmantelon. La mantelo estas malseka, sed la vesto sub ĝi – seka. La samo ne estas direbla pri la laboristoj... Ni iris sur fundaĵo de la estonta tunelo kaj pluvo libere fluis el la griza ĉielo tra intervaloj inter la metalaj stangoj. Mi por unu minuto imagis min en la centro de Moskvo dum vintra frostego. Efektive, ĝi estas treege neoportune! Sed laŭ la pariza maniero ni elfosus en du-tri lokoj de Mjasnickaja strato ŝaktojn. El ĉi tie ni per varmigitaj fermitaj koridoroj farus nian subteran ofensivon! Kaj, krome, la pariza metropoliteno estas arkoforma, altega, sed ĉi tiu estas malalta, subpremata!..
Berg nomis min filantropo.
– La socialisma patrolando! Zorgo pri laboristoj! Por tio ĉi vi estas pretaj malŝpari plurajn milionojn! Mi havas nenian deziron disputi kun li.
... de februaro 1929.
Ĉe metropolitenkonstruo denove ne ĉio estas en ordo. La antaŭnelonga striko finiĝis, kiel malvenko de l’ administracio. Sed Berg , evidente, retiriĝis nur por la nova atako. Lastatempe li estas mirinde malĝentila kaj insultema kontraŭ la laboristoj. Se tiel daŭros, ni ne evitos la ŝtormon.
... de marto 1929.
Hodiaŭ je la dekdua la laboro ĉe konstruo de la nova metropolitenlinio ĉesis. Du tagojn antaŭe Berg eksigis tri laboristojn, agitintajn kontraŭ nova formo de laborregistrado. Tio havis sian efikon. Hieraŭ matene inter la konstrulaboristoj regis ega incito. Vespere la polico fermis la maldekstran sindikaton de l’ konstrulaboristoj kaj sigeligis ĝian ejon.