Выбрать главу

Kaj hodiaŭ la regiono estas superplenigita de la policanoj en batalhelmoj kaj kun plena armilaro. Berg  deklaris, ke li estas faronta neniujn cedojn.

... de marto 1929.

La altrudita al mi kaj ĉifoje, ŝajne, tre daŭra “senlaboreco” revenigas min al laboro je la romano.

Nun estas printempo. Denove printempo!.. Sed en mia koro faŭkas malplenaĵo! Do restas al mi forflugi per la penso en la pasinton, ŝajne, tute nemalproksiman!.. Nur unu jaron malantaŭen!..

* * *

Serebrovskij  transloĝiĝis la novan domon marde, kaj dimanĉe li jam festis ĉi tiun feliĉan okazon.

Ĉirkaŭ la oka horo apud la gisa balustrado staris du maŝinoj kaj kelke da fiakroj. La ŝoforoj pace dormetis en profundaĵo de l’ aŭtomobiloj kaj la fiakristoj dancetis sur la malseka neĝo, en verda lumo de gaslanterno. Senbrue alglitis la tria, freŝe kovrita per blua farbo maŝino. Viro en leda jako lerte elsaltis la trotuaron, malferminte la pordeton. La fiakristoj eksilentis, subrigardante ilin. El la aŭtomobilo eliris juna virino. Surtrotuariĝinte, ŝi haltis kaj embarase ĉirkaŭrigardis.

La printempa vespero estis mirinde kvieta. Delikataj bluetaj lunrebriloj kuŝis laŭlonge de la strato, alternante kun grizaj ombroj de la domoj kaj fantaziaj desegnaĵoj de l’ branĉoj, elrigardantaj el post kortbariloj. La malseka neĝo kuŝis, kiel pezaj ĉapoj sur akraj pintaĵoj de la gisaj stangoj kaj sur la grizaj ŝtonaj kolonoj.

La viro diris ion duonvoĉe al la ŝoforo. Preninte la kunulinon subbrake, li iris al la domo.

Al ili malfermis la pordon servistino de Serebrovskij , Manjo.

– Ĉu multe da gastoj? – demandis Vinokurov , helpante al Olga  demeti la palton.

– Ĉirkaŭ dekkvin personoj.

Formetinte la supran veston, Olga  restis en sia sola festa robo. Ŝi paŝis al spegulo. En la spegulo ŝi ekvidis la ĉambron, remburitan per bruna tapeto. Sub la plafono estis enŝraŭbigita senbrila duonglobo de la elektra lampo. Sur flava ligna vesttenilo, rampante unu sur la alian, pendis viraj manteloj kaj virinaj paltoj kun multekostaj feloj.

Vinokurov  ekfumis kaj strabe rigardis Olga ’n.

– Ĉu la edzo definitive ne venos? – demandis li subite.

– Mi kredas! – respondis Olga  kaj ridetis. Unuafoje post la edziniĝo ŝi sentis spiron de la libero. Ili eniris la gastoĉambron kaj Vinokurov  prezentis Olga ’n.

– Konatiĝu, kamaradoj: Olga Alekseevna , edzino de inĝeniero Zorin !

Olga  konfuzite ĉirkaŭiris la duonrondon de l’ gastoj.

– Kaj la edzo? – turnis sin al ŝi Bobrov , – ĉu li ne bonvolos veni?

– Bedaŭrinde, bedaŭrinde! – rimarkis ĝoje inĝeniero Kiselov . Ĉiuj kunsentante ekmovis la kapojn. La konversacio tuj rekomenciĝis kaj pri Olga , ŝajne, oni forgesis. Vinokurov  sidigis ŝin en verdan pluŝan apogseĝon apud malgranda lakkovrita tableto.

La gastoj seninterrompe estis venantaj, plenigante la ĉambron, kaj la mastrino jam dufoje estis eliranta la najbaran ĉambron por preni plurajn seĝojn. Venis Ĉernjaev  kun Vera Velikonskaja . Li aliris al Olga  kaj staris rekte, kvazaŭ fumtubo, eltirinte sian malgrasan malflekseblan korpon.

– Ĉernjaev  kun la edz... edzino! – prezentis lin Vinokurov , – Kie vi laboras nun, kamarado Ĉernjaev ?

– Ho, li estas nun granda estro! – respondis anstataŭ Ĉernjaev Kiselov , per unu rigardo ĉirkaŭkaptante gracian figureton de Vera . – Li estas nun apenaŭ atingebla de ni, mortemuloj! Ĉu ne vere, Ĉernjaev ? Ja oni vin altigis en la rango?

– Per zorgoj de la multestimataj kamaradoj!

Popov  ion aprobe murmuris el profundo de la apogseĝo, siblante per la nazo. Li jam dufoje estis vizitinta la manĝoĉambron. Ĉi tie Serebrovskij  estis dismetanta la botelojn sur longa bruna vakstola vojeto, kuŝanta trans la kunmetitaj kune tabloj.

Vera  estis konfuzita eĉ pli, ol Olga . Eble pro tio, ekrigardinte unu sur la alian, ili eksentis la reciprokan simpation.

– Kiel multe da homoj estas ĉi tie! – ekkriis Vera , – mi ne ŝatas homamason!

Olga  kunsente rigardis ŝin.

– Vi pravas. Ĝi estas tre malfacile! Mi estas en la homamaso ĉiam pli soleca, ol tute sola!.. Ĉu vi oficas kun ili? – Olga  kapmontris la gastojn.

– Jes!.. Tio estas, ne!.. Mi oficis antaŭe tie, kaj nun mi laboras en la alia trusto!.. – Vera  forte ruĝiĝis. – Kaj vi?

– Ne! – ekspiris Olga , – mi estas hejmmastrino!.. Sed, tiaokaze, vi ilin ĉiujn bone konas? Diru, kiu estas tiu virino, kiu min rigardas?

Vera  vigle returnis sin.

– Estas Zoja Ivanovna Ŝipova , la persona sekretario de kamarado Serebrovskij .

Zoja  estis interparolanta kun ĵus enirinta la ĉambron Serebrovskij , sin klininta super ŝia seĝo, kaj samtempe ŝi ne forturnis la okulojn de Olga . Ŝi estis en nigra velura robo, lasanta malfermitaj ŝiajn grasetajn ŝultrojn, kolon kaj parton de la dorso.

– Kaj tiu virino? – demandis Olga , montrante la enirantan tra la pordo Anna Petrovna , – Ho, ŝi estas edzino de Serebrovskij ?.. Tiaj virinoj plaĉas al mi!..

– Kial? – miris Vera .

– Tiaj virinoj estas energiaj! Ili tenas virojn en la brakoj! Ĉu vi ne vidas, ke tiu ĉi mola meblaro, tapiŝoj, bagatelaĵoj, silkaj kurtenoj estas plenumo de ŝiaj deziroj?

Vera  embarasite rigardis Olga ’n.

– Mi ne riproĉas ŝin! – rapidis tiu ŝin trankviligi. – Ĉu la bona meblaro kaj komfortaj ĉambroj estas iu malkonvenaĵo? Diru sincere, ĉu vi ne dezirus la samon?

Anna Petrovna , penante venki la kreskantan en la brusto koleron, afable salutis Zoja ’n. Ĵetinte malestiman rigardon sur la algluiĝintan al ŝi edzon, ŝi aliris al Vinokurov .

– Kara Oleg Jurjeviĉ ! – trakantis ŝi delikate sed tiom laŭte, por ke la edzo aŭdu, – kiel malfrue vi venis!

La pordo malfermiĝis kaj, dismovante la pordokurtenojn, sur la sojlo aperis Dobroĥotov .

– Oh-ho-ho! – gaje kaj densbase ekblekis inĝeniero Bobrov , – Mem la ĉefo venis!

La hejmmastro afable ekrapidis renkonten.

– Petro Ivanoviĉ ! Ĉu oni povas tiel?! Vi ĉiujn nin tenas! Ni ja ne komencas sen vi la vespermanĝon!

– Pardonu, sinjoroj, pardonu! – bonkore ekridis Dobroĥotov , – Iom mi malfruiĝis! Aferaĉoj diversaj! Saluton, saluton! Nu, mi gratulas vin, Mikaelo Sergeeviĉ  je la nova loĝejo! Kvankam ĝi, ŝajne, estas la kooperacia domo, sed ne gravas! – li larĝe ridetis kaj responde tuj ridetis la gastoj. – Kiu do estas la konstruinto?

– La konstruinto estas nia konato, Petro Ivanoviĉ ! Rimarkinda, mi al vi diros, la konstruinto! Jen li estas!

Dobroĥotov  etendis sian larĝan haraĵan manegon al Vinokurov .

– Tre agrable! Mi aŭdis, ke vi ĉe la konstruo vian propran inventon realigis. Laŭdire, vi inventis fajrosendanĝerajn vandojn el iu speciala materialo?

– Tute ĝuste, – modeste aldonis Vinokurov , – el malkosta materialo: specifa miksaĵo de ŝtonoj kun ligno. Malkare kaj fortike!