Выбрать главу

– Do, vi la grandan monon gajnis? Ĉu patento por la invento?..

Dobroĥotov  potence ekridegis kaj sin turnis al Serebrovskij :

– Mi memoras, kiam ni lernis en la Reala Lernejo, mi opiniis vin, Mikaelo Sergeeviĉ , sentaŭgulo! Vere, en kaligrafio kaj la rusa lingvo mi neniam povis vin atingi kaj fine estis forpelita el la kvara klaso. Sed ne havis mi al vi iun ajn estimon! Tro delikata kaj pacema knabo vi estis!.. Pardonu, pardonu, mi sekve, eraris! La tempoj ŝanĝiĝis! La alia materialo estas bezonata!

Nun la gastoj estis aŭskultantaj silente, atenteme rigardante la potencan figuron kun zorge kombita ambaŭflanke barbego.

– Tamen, la domo, ŝajne, ne malmulte kostis? – diris li serioze.

– Ni havas la loĝejkooperativon, Petro Ivanoviĉ , – enmetis la parolon Kiselov , – Tiel diri – Komuno! La komunaj monrimedoj!

– Malfacile estas kredebla, – skuis la kapon Dobroĥotov . – Ĉu granda estis la kotizo?

– Nu, ĉu ni povus pagi la grandan kotizon, Petro Ivanoviĉ ? Ni ja estas laboruloj! Oni povas diri proletoj!

– Ĝi estas alia afero! Certe, konstruas Mikaelo Sergeeviĉ  la socialismon je la ŝtata mono, nu, ankaŭ la dometon intercetere al la socialismo aldonis! Kio estas unu dometo apud socialismo? Bagatelo!

Meze de la ĝenerala gajeco, Anna Petrovna  tuŝis la edzon je maniko.

– Miĉjo, invitu al la tablo!

Apud la tablo oni multe manĝis kaj multe trinkis. Manjo ĉirkaŭportis anseron, poste malvarman porkidon kun kreno, poste sturgon, balanciĝantan en elastaj briloj. La gastoj estis metantaj sur la telerojn sprotojn, sardinojn, pelamidojn, ŝinkon. Ĉiuminute aŭdiĝis klakado de la korkoj kaj en kristalajn diafanajn vezikformajn glasetojn la viroj estis verŝantaj orkolorajn vinojn. Olga , trinkinte du glasetojn, la trian rifuzis, sed Vinokurov  tamen plenigis ĝin.

– Ĝi povas atendi, Olga Alekseevna !

– Oni diris tostojn: por la mastro, mastrino, virinoj, kaj la gastoj. Fine, Vinokurov  proponis toston por la metropoliteno.

– Karaj amikoj! – diris li, ekstarante kaj admirante brilon de la enverŝita en la glaseto portvino, – ĉiuj vi bone konas, kian transportan krizon travivas la metropolo de Sovetoj! Delonge kaj obstine laboras por solvi ĝin niaj eminentaj inĝenieroj. Tamen, lasttempe inter la aliaj rimarkeble elstaras nia juna kolego Zorin . Bedaŭrinde li mankas inter ni! Sed ĉeestas lia edzino! Ni honorigu en ŝia persono la estontan moskvan metropolitenon!

– Hurra ! – kriis Bobrov .

– Vi nepre devas trinki! – diris li al Olga . Ŝi protestis.

– Trinku! Mi jam dek glasetojn estas trinkinta, sed ne efikas! – konvinkigis ŝin Vera , sidinta demaldekstre kaj sin klininta al Ĉernjaev . Olga  trinkis. Vinokurov  tuj plenigis ankoraŭ unu glaseton. Sentante, kiel ŝia kapo turniĝas, ŝi iom tuŝis lian manikon.

– Kamarado Vinokurov , mi ne povas! Ne donu al mi plu!

– He, bagatelo, Olga Alekseevna ! Ni ĉiuj estos tie!

Je la dekdua nokte Serebrovskij  subite ekatentis, ke la kurtenoj sur la fenestroj ne tute bone estas kuntiritaj. Li flustris pri tio al Ĉernjaev . Tiu leviĝis kaj ne residiĝis, ien malaperinte.

– Vi, amiko, tute vane ĝin faras! – murmuris Bobrov , proklamonte novan toston. – Kion ni timu en la propra partio?.. Ni ne bezonas la fermitajn kurtenojn! Ĉu ne vere, Marinjo?.. – Li por unu minuto turnis sin al blonda ruĝiĝinta najbarino kaj, ĉirkaŭpreninte ŝian kapon, kisis je la kolo. Ne ellasante ŝian kapon, li daŭrigis, frapetinte per la fingro sur la botelon:

– Gesinjoroj! Atentu! Estas proponate fondi novan asocion!

– Ĉu socian organizaĵon, tiel diri? – pepridis Osipov .

– Jes, ĝuste, socian organizaĵon!

– Sufiĉas, Bazilo, “IRH”, “Aviakem”  kaj “For Analfabetecon” * .

*   “IRH”, “Aviakem”  kaj “For Analfabetecon” : Multmilmembraj organizaĵoj: Aviakem  – aviakemia asocio por helpi la ŝtatdefendon.

– Vane vi tiel opinias! Tute vane! Ĉu mi ne pravas, gesinjoroj?.. IRH kaj Aviakem  estas necesegaj asocioj! Kial! Aviakem  defendas nian socialisman patrion! Kio estas la socialisma patrio?.. La socialisma patrio estas ni! Ĉu mi pravas?

– Jes, vi pravas! Sed I-Ro-Ho? – kriis Kiselov .

– IRoHo? Vi demandas, kio estas IRoHo?.. – Bobrov  rikanis, – N-ne, tion mi al vi ne diros! Tion vi praktike ekkonos! Jen, kiam, frato, trafos vi malliberejon, tiam vi scios, kio estas IRoHo! Ĉu ne vere, ho-h-ho!..

La ebria ridego kovris liajn parolojn.

– Kian do asocion, kamarado Bobrov , vi proponas fondi? – repepis Osipov .

– Mi proponas, gesinjoroj, renaskigi asocion de glora epoko de la unua revolucio, la asocion de la kastelrestaĵoj!

– Kastelrestaĵoj? – tuj komprenis Kiselov . – Ĝi ne malutilos! Ĉu vi aŭdas, Katrinjo, li proponas la asocion de la kandelrestaĵoj! Oh-ho-ho! – Kiselov  laŭte ridis kaj flustris ion en rozkoloran orelon de la najbarino, ŝovante la nazon en la ŝultron, de kiu forglitis la bluzeto.

– Kial kandelrestaĵoj? – kontraŭdiris Serebrovskij , – Ni prenu ion pli originalan! Ni nomu ĝin, hm... asocio, asocio de bajaderoj!..

– Strange! – diris iu dubeme, – Sed ja bajaderoj estas nur inoj, ni tamen havos ankaŭ ulojn!

– Ĝuste, – konsentis Serebrovskij , – Tiam ĝi estu asocio... de...

– Jen, Mikaelo Sergeeviĉ , – enmiksiĝis Vinokurov , – Oni devas inventi ion pli novan! Mi proponas nomi ĝin Asocio de l’ Dolĉaj Sonĝoj!

Li ekridis, rigardinte Olga ’n. Ŝi kuntiriĝis, tremetante, kvazaŭ pro la malvarmo. Ŝia kapo estis peza. Ŝi provis movi la piedon kaj la piedo ekmoviĝis, kiel ligna protezo. Iu, kvazaŭ en nebulo predikis:

– Ni nenion ĝenu!.. Ni malkaŝe kontentigu niajn bezonojn!.. Drinki?.. Ni drinku! Kaj tiel plu!.. Jen, ĉi tie... Timi unu la alian oni ne devas! La bezonatan publikon ni varbos, kaj se ili ne iros memvole, ni devigos!..

Osipov  per tremantaj manoj enverŝis en sian glason restaĵojn de l’ madejro. La glaseto falis planken, plende eksoninte kaj frakasiĝinte.

– He, glaseto! – sopireme ekĝemis Osipov . – Kial mi vin pereigis?

Li subite ekplendis kaj komencis ploregi super la disbatita glaseto, kvazaŭ super la mortinta infano... Murmurante ion, li subrampis la tablon por kolekti la pecetojn, sed subite ŝovis sin ĉi tie en la genuojn de Anna Petrovna  kaj vomis sur ŝian robon. Malŝateme forskuante la vomaĵon, sed seninsulte, Anna Petrovna  leviĝis. Bobrov  prenis ŝin subbrake kaj kondukis en la dormoĉambron.

El la antaŭĉambro eliris Ĉernjaev  kun triumfa mieno. Li kunvenigis tri nekonatajn virinojn. La viroj aŭdigis aprobajn ekkriojn.

– De kie vi ilin altrenis? – kriis Kiselov , formoviĝante de sia Katrinjo, kiu tuj transbalanciĝis la alian flankon, al la maldekstra najbaro.

– He, ne gravas, de kie mi ilin altrenis! Diablo helpu vin! Prenu kaj ĝuu!

Olga  kaptis la manon de Vinokurov .