Выбрать главу

– Ni foriru! Ni tuj revenu hejmen! Ĝi estas abomene! Mi ne povas! Vi devas! Mi ne sciis!.. Tuj!.. – murmurante neligitajn vortojn, ŝi ekploris.

– Absurdo! – interrompis ŝin Vinokurov , – Absurdo! Ni nur iros la alian ĉambron. Ili restu ĉi tie! Ni foriros kaj venos tien, kie mankos tiuj malsobraj vizaĝaĉoj!

Li helpis al Olga  leviĝi kaj forlogis ŝin en la malluman gastoĉambron. Post ili leviĝis ankoraŭ du paroj. Serebrovskij  silente montris al ili la pordon, drapitan per la peza pordokurteno en la kontraŭa direkto de la gastoĉambro kaj iris mem tien kun Zoja . Nun en la manĝoĉambro restis solaj viroj kaj tri publikulinoj.

– He, rapide, senvestigu vin, karulinoj! – laŭte kriis Popov , kaj malpacience, ĉirkaŭkaptinte unu el la knabinoj kaj sidiginte ŝin sur la genuojn, komencis fortiri de ŝi la bluzeton.

* * *

... de aprilo 1929.

Dudekkvin tagojn daŭris la striko. Se ne malhelpus socialdemokratoj, la administracio kapitulacus ankaŭ ĉi-foje!

Sed hieraŭ mi propraokule vidis, kiel estas efektivigataj la perfidoj.

Ni kun Erich  estis veturontaj kunsidon de la arbitr-komisiono. La perfidema berlina ĉielo donacis al ni neĝan ventegon. En krepusko de la griza tago la kvazaŭ lanugaj blankaj metalfadenoj ŝajnis esti arĝentaj ornamaĵoj de la kristnaska abio. La fleksiĝintaj pro malvarmo arganoj mirigite eltiris la kolojn, aŭskultante, ĉu ie ne ekpepos iu vekiĝinta vagoneto? Sed la vagonetoj, zorgeme enkovritaj de la vento en neĝokovrilon, dormis kune kun la reloj en disfositaj tranĉeoj. En la krepuska aero tumultis la homamaso kaj aŭdiĝis interparoloj. Kurbiĝinte kaj dancetante, tenante per unu mano la biciklojn, la laboristoj atendis surstrate la rezultojn.

Por unu minuto ni haltis apud la distribuejo de internacia Laborista Helpo. Super la enirejo pendis rado kaj la devizo: “ Die IAH verschickt die Kinder der Arbeiter” . Al la pordo en ĉeno tiriĝis infanoj kun malsanaj okuloj. Berta  klopodas apud la kaldrono kun grandega kulero. Ŝi kaj ŝia Otto  neniam lacas! Jen kiun oni povas envii! Ili estas ĉie, kie oni bezonas ilin! Ili faras neniun diferencon inter la siaj kaj fremdaj.

– Bonan tagon, Berta !

– Bonan tagon, Vitalij ! Se vi deziras, mi diros al vi la rusan proverbon! “Polno, prat, moljodec, ti vetj ne djevica!” * ..

*   “Polno, prat, moljodec...” : El la popola rusa kanto: “Ne verŝu larmojn, bravulo! Vi ja viro estas, ne knabino!”

Ĉu ŝi diras tion speciale por mi, aŭ nur pro lernado de la rusa lingvo? Mi estis ekridonta, sed ŝi minace fingroskuis.

– He, ne tordu la voston, Vitalij ! Konsentu, ke via vizaĝo aspektas sufiĉe strange! Ĉu vi scias, kiom da tagmanĝoj ni disdonas? Ĝis sescent tagmanĝoj ĉiutage! Kiel oni diras ĝin ruse? Funt izjuma * ?

*   Funt izjuma : “Ĝi ja ne funto de rosino estas!” (en senco, ke ĝi estas io pli grava).

Kaj Berta  tuj forgesis min. Iu maljunulino eldiris timon, ke finfine la tagmanĝoj ne sufiĉos. Ĉu ne pli bone estus ĉesigi la strikon? Pri tio jam delonge diras al ŝi la pastro!.. Sed Berta  havas akran langeton.

– Ĉu ofte li vin vizitas, Frau Genzel ? De la laboro forlogas? La infanoj, certe, ploregas, dum li al vi la Sanktan Skribon predikas?.. Sed se vi unufoje batus lin per karbŝovelilo sur la kalvon?!.

Berg  deklaris en la kunveno:

– La pariza konstrufirmao duobligis ĉe metropolitenkonstruo la laborproduktivon. Ĝi metas nin en malprofitan situacion. 50% de laboristoj estas senĝene eksigeblaj. La ceteraj, faros la saman laboron, kiel ĉiuj antaŭaj.

Ĉi-foje mi ne retenis min. Mi forgesis, ke mi estas en la kapitalista lando.

– Ĝi estas senhomeco! – diris mi.

– En USSR ankaŭ ekzistas la raciigo! – ironiis Berg . Erich  respondis anstataŭ mi:

– En USSR la laboristoj laboras por si mem! Kaj ĉi tie por viaj poŝoj, sinjoroj burĝoj!

Berg  indiferente levis la ŝultrojn. Li proponis la liberan elekton: pligrandigon de la labornormoj ĉe la sama salajro, aŭ malpligrandigon de la salajro ĉe la samaj normoj.

– Kamaradoj socialdemokratoj min subtenos! – kapmontris li la benkojn, kie amasiĝis dikegaj grasaj nukoj.

Kiam ni estis elirantaj de la kunveno, subpremitaj per la kapitulaco sen batalo, nin oni superŝutis per la insultoj.

– Lakeoj! – oni kriis al ni, supozante, evidente, ke ni estas la sindikataj funkciuloj, – gardohundoj!

Social-demokratoj elflugis el bierejoj por nin helpi, opiniante, ke ni bezonas ĝin. Sed al la unua miskompreninta alkurinta socialisto, Erich  sigelis sonan vangfrapon. Ĝuonte grandan skandalon, mi subite estis devigita fermi la okulojn pro hela elektra lumo.

– Zurück! *

*   Zurück! : Malantaŭen!

Antaŭ mi, kiel minaca averto, staris policano.

Punkto, mia kara sovetia civitano! Vi venis Berlinon por studi konstruadon de la metropoliteno, sed ne por promeni tra la laboristaj kvartaloj. Se vi havas vespere neniun laboron, verku romanojn! Ĝi, almenaŭ, ne maltrankviligas sinjoron Zergiebel  kaj ne detruigas la animan trankvilecon.

Cetere...

* * *

Dume Vinokurov  estis konsolanta Olga ’n en la gastoĉambro. Ŝi ne plu ploris kaj nur plendis, alpreminte sin al lia ŝultro kaj malhele sentante malagrablajn pensojn, naĝantajn en la kapo.

– Dio mia, kia abomenaĵo! Por kio vi min venigis ĉi tien?

– Bagateloj, Olga Alekseevna ! Lasu ilin amuzi sin! Ĝi ne estas nia afero!

– Oleg Jurieviĉ , karulo, mi estas tiel malfeliĉa! Ja tio nomiĝas, el fajro en flamon!.. Aŭskultu, mortigu min! Vi havas la revolveron. Ni eliru la kampon. Vi pafos min kaj al ĉio la fino! Neniu ekscios!

– He, lasu, Olga Alekseevna ! Ĉu la edzo ne amas vin? Diablo lin prenu! Ĉu li estas sola viro en la mondo?

Vinokurov  ĉirkaŭprenis Olga ’n kaj ĉiam pli forte alpremis al si. Ŝi ektremis.

– Ne!.. Ne faru tion! Mi timas!

– Absurdo! Mi nenion al vi faros. Vi simple plaĉas al mi!..

Olga  por unu minuto silentiĝis.

– Mi estas tute sola! Ĉirkaŭ mi estas plena indiferenteco, aŭ jen simila abomenaĵo!..

– Vi ne pravas, Olga Alekseevna ! Ekzistas ankoraŭ io. Ekzemple...

Vinokurov  rapide sin klinis kaj penetrigis la lipojn en molajn lipojn de Olga . Ŝi ne kontraŭstaris. Kun ĉiu sekundo ŝi pli akre sentis venenan fluon de la vira pasio. Ĉiam pli forte sin kaptis la timo kaj tamen ŝi ne povis fortiri siajn lipojn.

– Ne faru tion, karulo, mi petas!

– Kion vi timas? Neniam mi prenas la virinon sen konsento.

Tamen Vinokurov  ne plu kontentiĝis je la kisoj. Ŝi ekkonvulsiis en liaj brakoj.

– Ne, ne, vi ne rajtas tion fari! Mi ne permesas!.. Ĉu vi aŭskultas, mi ne permesas!..

– Sen bruo!.. Nin oni povas aŭdi! Mi ne ekposedas vin! Mi simple deziras tuŝi vian korpon!

Per subita movo li disŝiris sur ŝi la suban tolaĵon. En la ĉambro iu ektimigite ekkriis. Olga  elŝiriĝis kaj, alkurinte la pordon, ŝaltis la lumon. Profunde en angulo de la pluŝa divano, kun larĝe malfermitaj, plenaj de timego okuloj, sidis tie Vera Velikonskaja .

* * *

... de aprilo 1929.

Mi tagmanĝas en malgranda restoracio nemalproksime de mia loĝejo. Mi ŝatas ĝin pro la verando, elstaranta super Spree . Dum varmaj tagoj la publiko ne sidas en la sufokaj salonoj kaj ĝuas la freŝan aeron. Por oportuneco de la vizitantoj, la verando estas disigita en apartaj kabinetoj. Disigas ilin tamen nur maldikaj lignaj vandetoj.