Выбрать главу

Hodiaŭ, dank’ al tiuj vandetoj, mi estis aŭskultanta interesan interparolon. Parolis, evidente, kvar personoj. El ili tri personojn minimume mi konas. Kiam ili estis enirintaj sian kabinon, la maljunula voĉo, jam aŭdita de mi unufoje en Admirals-Palast , diris:

– Mi petas, sinjoroj, konatiĝi: sinjoro Seleznjov ! Ni servis iam kune en la sama regimento en Siberio. Energia kaj brava estis la oficiro!

Responde mi aŭdis vere tre strangan ridon. Iu duonvoĉe rimarkis:

– Por kio memori la pasinton? Via fratino insiste petis min: igi vin pli mediti pri la estonto de via filino, ol pri via propra pasinto.

Ĉi tiu memfida voĉo ŝajnis al mi tre bone konata, sed strange sonis la rido. Mi neniam aŭdis, ke la homo, posedanta ĉi tiun voĉon, ridis.

– Pri la estonto de la filino? – ekspiris la maljunulo, – Kion do pensi pri ĝi? Ĉu mi pensu, ĉu ne, tutegale! – Kaj li turnis sin tuj al la kunparolantoj:

– Tio estas inĝeniero Berg , sinjoro Seleznjov . Li estas socialisto, sed la homo, iom konata al vi.

La voĉo de Berg  flankiĝeme kaj afable rimarkis:

– Mi petas, sinjoro Seleznjov , atenti, ke min interesas nur la praktika flanko! Interalie, demando pri la koncesioj. Ni esperas. Kio koncernas la politikon...

Seleznjov  denove ekridis kaj la rido denove eksonis eksterordinare por ĉi tiu konata al mi voĉo.

– La politiko estas koncentrigita ekonomio, – diris Lenin ! Ĉu, vere, Genosse ?

– Mi estis nur esprimonta la penson, ke la politikon ni havas nian propran! La kontrakton kun vi ni povas fari nur ĉe la certaj kondiĉoj!

– Nature! Iam poste ni pridiskutos niajn familiajn aferojn!

Mi komprenis eĉ nek unu vorton plu. En la najbaran kabineton eniris, ŝajne, ankoraŭ du personoj kaj oni ekparolis france. Mi tuj eliris el la restoracio kaj kelkajn horojn staris sur la trotuaro. Al mia miro, neniu aperis. Perdinte la paciencon, mi reeniris, sed ili jam mankis.

...de aprilo 1929.

Mi dediĉas la tempon por la pasinta jaro lastfoje.

* * *

La printempo komenciĝis subite kaj frostaj ventaj tagoj ŝanĝiĝis je hela varma vetero. La neĝo estis rapide degelanta, nudigante la malsekan teron kaj la homoj piedpremis fluidan kotaĵon sur la pavimoj, dispremante ĝin per la galoŝoj. Vitalij  kun Ivagin  estis traŝovantaj sin tra la homamaso en Oĥotnyj Rjad * . La hela suno kvazaŭ ora dukato pendis en la aero kaj amikece grimacante ĉirkaŭverŝis la homojn per varmoondoj. Ivagin  paŝis vigle kaj aspektis dank’ al sia studenta ĉapo kun teknika insigno kaj mallonga konsumiĝinta jako, tute knabece. Senbrova larĝa vizaĝo kun miopaj okuloj karese ridetis renkonte al la suno. La grandaj oreloj, elstarantaj el post la ĉapo, iom movetiĝis.

*   Oĥotnyj Rjad : Moskva placo; tiam okupita de la komercejoj.

– Diablo scias, kiel bone! – rikanis li, montrante la dentojn.

Vitalij  brue enspiris la sunan aeron kaj ekridis.

– Ni, Ivagin , staras nun sur tiu sama loko, kie troviĝos la metropolitenstacio “Oĥotnyj Rjad” .

– Nun mi komencas ĝin kredi! Se Zorin  estas forveturonta eksterlanden, do ni havos la metropolitenon! Ha? – ŝercis Ivagin .

Super Oĥotnyj Rjad  pendis bruego. La degelintaj komercistoj sidis sur lignaj kestoj kaj kriegis:

– Kiu do bezonas la kokon?

– Anseron mi vendas malkare, anseron!

– Terpomo, terpomo!..

Ankoraŭ demalproksime ekvidis Vitalij  ruĝebluan nubon de aerglobetoj, balanciĝantan super la kapoj.

– Haltu, Ivagin ! Mi aĉetos al la filino donacon por adiaŭo!

Invalido en griza palto el soldata drapo kaj sen ĉapo, estis sieĝata de la homamaso same diverskolora, kiel liaj globoj. Luksa sinjorino en astrakana mantelo kaj elegantaj gantoj estis tiranta de li longan verdan kolbason, penantan forflugi ĉielen. Samloke marĉandis malriĉe vestita virino en mallonga konsumiĝinta jaketo. Maljuna avino, envolvita en grandega truiĝinta ŝalo, petis rabati dek kopekojn.

Vitalij  elektis helan ruĝan globon, ridetante ligis ĝin al la butono kaj estis jam forpaŝonta, kiam denove subite haltis. Juna bubo en grasmakulita jako turnis en la manoj bukedon de galantoj.

– Nu, denove li haltis! Ha? – miris Ivagin .

– Jen la galantoj!.. – konfuzite ridetis Vitalij .

– Ha?

– Ke aĉeti...

– Al kiu?..

Vitalij  mallevis la kapon, kvazaŭ estus al li honte.

– Al la edzino!

Ivagin  varme ridetis.

– Aĉetu kaj ni iru rapide! Mi deziregas manĝi!

Ĉe Ivagin , en lia ĉambraĉo en la sesa etaĝo, Vitalij  faris tri paŝojn tien kaj tri reen, ĝuste de la pordo al la fenestro, kaj rapideme parolis, dum Ivagin  estis formanĝanta la malgrasan supon:

– Ĉu vi komprenas Ivagin , iu diablaĵo al mi okazas! Senrezulte pasas la laboro!

– Ĝi estas malpli bone! Ĉu vi ĉiam pri la eksterlando revas? Ha?

– Diablo ĝin scias! Eble, jes! Precipe en la lasta tempo! Ja, vere, ĝi estas granda okazintaĵo! Antaŭe mi tion ne multe meditis. Ĉu vi scias, ĝi estis neatendite kaj ĝis la lasta tago, jen ĝis hieraŭ, ĝis mi la pasporton ricevis, mi ne kredis!.. Sed nun, jen estas ĝi!..

Vitalij  elpoŝigis la ruĝan libreton kun ora sovetia blazono sur la eksteraĵo.

– Montru, ĝi estas interese! – eldiris scivolemon Ivagin  kaj transrigardis la maldekstran brakon. – Franclingve, vi diras, oni skribas? Ha? Nu, sekve, vi duone estas jam eksterlandano! Ĝi ne gravas! Vi taŭgas por tia afero! Ĉu ni konstruos la metropolitenon laŭberline, aŭ laŭparize, mi opinias, ne tio estas grava! Gravas tio, ke ni mem ĝin konstruu kaj neniujn koncesiojn! Ha? Ĝi, amiko, estas facile, arendigi tion al la fremduloj! Ne, ni lernu de ili, sed konstruu per la propraj fortoj. Ha? Vi kiel opinias?

Ivagin  gaje ekridis, leviĝis, metis la manojn sur la mallarĝajn ŝultrojn de Vitalij .

– Jen kio, amiko! Mi konas vin, kiel min mem! Senpartiulo vi estas, sed tute nia! Mi ankoraŭ konsilas al vi: se vi havos liberan tempon, ne vizitaĉu vi la drinkejojn! Pli proksime al nia frato, al laboristo vin tenu! La propagandon tie vi ne aranĝu (sufiĉas sen vi), sed kun la germanaj kamaradoj amikiĝi, ekvidi, kiel ili vivas, al ili pri ni rakonti kaj al ni poste pri ili, ĝi estas laŭ mi, via devo!

– Bone! – diris Vitalij , – la konsilon vian mi elkore akceptas! Sed via propra afero, Ivagin , min serioze zorgas. Ni amikiĝis kaj via sorto ne estas indiferenta por mi. Se la Kontrolkomisiono viajn rajtojn ne redonos al vi?

– Do kio sekvos? Ĉu la revolucio pereos? – mokeme interrompis Ivagin , – He, vi!

Vitalij  eksentis sin ofendita, sed tro amikece kaj simple etendis al li Ivagin  la manon.

– Donu la viajn kvin!

Kiam Vitalij  estis revenanta hejmen, Moskvo estis plena de la varmaj sorĉoj. La ĉielo, kvazaŭ sur bele ilustritaj poŝtkartoj, estis delikate sorpkolorigita. Blueta vualo de la nebuleca aero moligis konturojn de la novaj ok- aŭ deketaĝaj konstruaĵegoj. En nigraj vitroj de la domoj purpuris ankoraŭ lastaj rebriloj de la foriranta suno, kaj sur Tverskaja  jam estis ekflamantaj la lanternoj. Amasoj de promenantoj knedis kotan fluidaĵon sur la trotuaroj. Razita nepulo *  en printempa mallonga palto kaj mola ĉapelo sin klinis al sia kunulino en astrakano kaj eksterlandaj diafanaj ŝtrumpoj. Kaj post ili proleta studento en truiĝinta jako kun levita kolumo kaj en konsumiĝintaj ŝuoj, trenis subbrake la amikinon samkursaninon en malkara ruĝa ĉapeleto. Diverskolora, multfarba moskva homamaso!..