Выбрать главу

“Via edzino apenaŭ ne estis perfortita!”

“Jes, mi scias. Ĝi estis atendenda”.

“Vi, ŝajne, ne estas per tio prizorgita?!”

“Sed, ja finfine oni nenion al ŝi faris!”

“Kaj se oni farus!”

“Ĝi estus la plej bona leciono!”

“Por ŝi – jes, sed ĉu ĝi estas al vi indiferente?”

Vitalij  sentis pikon en la koron kaj, returninte sin al Olga , interrompis ŝin:

– Rakontu, kiel li kondutis en la komenco?

– Komence li kondutis tute konvene. Multe pli bone, ol tiuj aliaj... Tie regis tia malĉasto!.. Li sola ŝajnis esti preskaŭ sobra kaj mi esperis lian prudenton...

– Kaj vi mem?..

– Aĥ, mi mem estas pri ĉio kulpa!.. – Olga  profunde ekspiris kaj ekploris, – mi respondis liajn kisojn!..

– Kia do malprudenta vi estas! – kun delikata riproĉo diris Vitalij .

– Jes, jes! Sed mi ne sciis... Mi supozis... Li promesis...

Kaj misuzante la vortojn, ofte perdante la sencon, Olga  estis pentranta antaŭ li bildon de la sceno en la gastoĉambro. Vitalij  deturnis sin al la muro kaj silentis. La pensoj daŭris interparoli:

“Ĉu vi vidas, kiel kondutis via edzino? Ŝi, sekve, vin tute ne amas! Ĉu vi ne ĵaluzas?”

Vitalij  ree eksentis facilan pikon, sed tiel malproksiman kaj malfortan, kiel alportita per vento el post rivero la krio.

“Mi ja mem kulpas antaŭ ŝi sammezure!” – rapide respondis anstataŭ li iu.

“Do, vi opinias, ke ŝi pravas, kaj tio ne ofendas vin?..”

“Min ofendas?.. Ne, tute ne!”

“Sed ĉu vi ne komprenas, ke ŝi estas nur la kaptita viktimo? Ĉu vi ne sentas, kia disrompo estas en ŝia animo? Ĉu vi ne kompatas ŝin?...”

Kaj, kvazaŭ ripetante ĉi tiun penson, Olga  enrigardis lian vizaĝon per la larmoplenaj okuloj kaj sopire demandis:

– Karulo, ĉu vi min ne kompatas?..

Li tuŝetis ŝian vangon.

– Jes, Onjo, mi kompatas! Estu certa, ke mi ne lasos ĝin tiel! Morgaŭ mi havos ankoraŭ tempon ĝis la vespero.

Olga  ektimigite formoviĝis.

– Ne, ne! Pro dio ne faru tion! Kio ajn, nur ne tio. Mi petegas, al neniu nek unu vorton!

– Onjo, kiel do? – embarasiĝis Vitalij . – Ja oni devus ĉion malkaŝi!.. Vi ĉeestis tion. Vi povas ĉion atesti...

– Karulo! Mi petas! Mi tre petas! Nenion al neniu diru!

Vitalij  ne respondis.

* * *

... de aprilo 1929.

Do mi adiaŭas Germanion. Stettinon estas forsenditaj miaj valizoj, Moskvon – la telegramo kaj mi mem transveturas la germanan grundon lastfoje. La berlina polico povas esti kontenta. La agento de Komintern  forlasis la metropolon. Anstataŭ li en malnovaj germanaj provincoj aperis fremdlanda turisto, uzanta la lastajn tagojn de sia restado en la demokratia respubliko por vizito de vidindaĵoj. Efektive, mi la tutan jaron loĝis en Berlino kaj nun mi unuafoje vidas Germanion!

Jen estas Danzig . Antikva belega urbo ventumas sur min per ĉarmo de la malnova fabelo. Oni povas forgesi pri la kapitalisma epoko, vagante tra ĝiaj mallarĝaj stratetoj, – tiom maloftaj estas ĉi tie eŭropaj konstruaĵoj. La mezepoko, profunda, muskokovrita mezepoko rigardas min el la gotstilaj fenestroj. La mezepoko estas sentata en la akropintaj tegolaj tegmentoj, en feraj pivotoj, en skulptitaj ornamoj sur la antikvaj nigriĝintaj brikaj domoj, la mezepoko vidiĝas en mallarĝaj arkoj, en kolosaj, forirantaj ĉielen preĝejturoj, en ŝtonaj verandoj antaŭ la loĝejoj. Ĉiun kvaronhoron la turhorloĝo muzikas simplan kaj samtempe tian kortuŝan melodion. Nigraj kanaloj kun bordero el gisa balustrado tratranĉas la stratojn kaj en ilia nigra akvo tremas lanternaj fajroj. Neimageble dikaj cibolvendistinoj kaj kamparanoj, venintaj ĉi tien por vendi brasikon, estas mirinde apatiaj. La vivo dormetas en tiu ĉi malnova urbo...

Cetere mi, ŝajne, eraras!.. La antikvaj blazonoj de iam enirintaj en “Hansa”  liberaj urboj preskaŭ forviŝiĝis; en la plej eleganta konstruaĵo “Artus-Hof”  troviĝas la borso; interne de la historia “Hohtor”  enlokiĝis la vaporŝipa kompanio; kaj en mezepokaj drinksalonoj kun malaltaj plafonoj aranĝis sin superverŝitaj per la lumo restoracioj. En la ĉirkaŭaĵo de la malnova urbo, sur la bordo de tiom trankvila ĉi tie maro, pitoreske kuŝigis sin ludil-urbetoj kun kartludejoj. Ili estas speciale kreitaj por la venanta ĉi tien de la tuta mondo burĝaro. Ĉi tie dum tagnokto tondras la muziko, la bordo estas superverŝita per milionaj fajroj, ĉi tie regas la mono, hazardludo kaj la virina korpo!.. Ne plu ekzistas la antikva beleco! Ĉie regas la malĉasta nuntempo!

...Mi balanciĝas en motorboato. La bordo brulas en ĉiuj koloroj de la ĉiela arko. Mi rigardas jen la bruantan brilantan kajon, jen la malluman, superŝutitan per la steloj ĉielon, jen la senliman iom ŝaŭmantan maron. Mi aŭskultas la sonojn de “charlstown” ...

Ne, eĉ la operetaj melodioj eksonis sopireme kaj en taktoj de la “charlstown”  ventumas hodiaŭ la malgajo...

La 30 de aprilo 1929.

Ĉi tiuj linioj estas dediĉataj al vi, Alice , sed vi neniam estas ilin legonta. Kial, miras vi. Ho, ĝi estas simple! Forlasante vian patrion, mi deziras interparoli intime kun tiu Alice , kun la antaŭa. Alice  de la hieraŭa tago min ne komprenos. Cetere, mi ne tute kredas, ĉu ekzistas du Alice ’j. Iam mi sonĝis, ke mi havas du Olga ’jn. Ĝis nun mi ne scias, ĉu ĝi estas fakto?..

Ĉu estas eble renaskigi nun la trairitan de ni vojon, tiel luman kaj helan, kiel ŝtala strio sur la malluma ĉielo? Ĉu estas eble rememori ĉion, kio okazis? Ĉu estas eble haltigi tremon de la koro kaj enpugniginte sian volon, igi sin forgesi pri la vundo, kiu ankoraŭ tranĉas la konscion per peza doloro?.. Ne skuu riproĉe la kapon! En tiu ĉi momento mi tutkore apartenas al mia amo...

Nu, jen, mi provas. Mi rememoras mian tritagan promenon sur Volga. Blanka larĝflanka vaporŝipo, brilanta pro la pureco, kiel pargeto de la berlinaj mastrinoj, ĉiuvespere lumanta en fajroj, kiel superverŝita per la reklama lumo Friedrichstrasse . Sur vakstolaj tapiŝetoj de la koridoroj senbrue, kvazaŭ pneŭmatikoj sur la asfalto, glitas la oficanto kun tuketoj subbrake kaj kun tremantaj rondformaj tekruĉoj sur la metalaj pletoj. Sonas arĝentaj sonoriloj kaj tiu sono malaperas en molaj tapiŝoj de la unua klaso (ĉu vi ankoraŭ memoras la Schloss ’ajn gobelenojn?). En la salono, kie sonoras lustroj kaj en bluaj vazoj sidas purpuraj rozoj, la helbruna fortepiano kun orsimilaj kandelingoj aŭdigas malaltajn densajn akordojn. Sur la larĝaj ferdekoj briletas malgrandaj lampetoj kaj laŭsomere vestitaj festaj ornamitaj knabinoj ridas duonlaŭte. Kiu estas ili, ĉi tiuj nekonatulinoj en helaj roboj? Pri kio flustras al ili, sin klininte al la oreloj mem, ebriigitaj per la varma vespero junaj viroj? Kio okazas post la silkaj kurtenoj, kiam la virina mano por unu minuto malfermetas la fenestron kaj tie vidiĝas blueta duonlumo? Kio okazas tie post la seka krako, kun kiu fermiĝas ligna netravidebla krado de la fenestro?

En ardo de la malleviĝanta somera nokto la rivero ventumas freŝecon de nefinfalĉitaj herbejoj kaj narkotantan aromon de la kampofloroj. Dum la vaporŝipo staras en golfo senmove, kiel arboj de Tiergarten  en silenta nokto, aŭdiĝas de la rivero, kune kun regulaj plaŭdiĝantaj eksvingoj de remiloj, fragmentoj de la knabina rido, ŝercoj, konversacioj, kantoj. La nokto venas senbrue kaj delikate, kvazaŭ kara amata virino kaj kune kun la nokto eniras la animon stranga sopiro, neklara, nebulaj deziroj, pro kiuj kunpremiĝas la koro...