Выбрать главу

Kial mi ĉi tion rememoris? Kiel ĝi rilatas al vi?.. Alinjo! Ne, ne Alinjo! Kaj eĉ ne Alice ! Genossin   Berg ! Ĉu vi memoras tiun plenan de vivo tagon, kiam leterportisto alportis al vi el malproksima lando la malgrandan poŝtkarton kun volga vaporŝipo?

Ho, Genossin   Berg ! Vi, eble, jam amas la alian kaj estas plena de sorĉoj de via nova sento? Eble la alia estas por vi kara kaj vi donas al li viajn kisojn kaj la feliĉan ridon? Tiuokaze vi ne komprenos tiujn liniojn!..

... Ardaj tagoj kaj sufokaj vesperoj en pinarbaro. Varmega suno, bruliganta la korpon ĝis la ostoj, bruniganta la vizaĝon kaj blankiganta la harojn kaj okulojn. Furioza galopado en la arbaro sub la komenciĝanta pluvego, rulado de tondro kaj sagoj de fulmoj meze de mallumo kaj batantaj sur la okulojn branĉoj. Ĉarmo de la krepusko, kiam la ĉevalo kun mallevita kondukilo lace paŝas sur la malseka herbo kiam la suno, por unu momento, aperinta apud la horizonto el post forfluganta nubego, malleviĝas, rozkolorigante la firmamenton. Signaloj de la kampadeja trumpeto sur bordo de la silenta profunda lago inter kamptendoj, en kiuj oni dormas preskaŭ sur la tero, sur freŝa fojno...

Tiam interrompiĝis nia korespondado. Al la alia estis fordonita koro, kaj la malproksima korespondantino Alice Berg  restis nekonata kaj fremda...

... Ho, mi ne tuj komprenis vian ĉarmon! Mi ne tuj permesis enforĝigi min en katenojn de la turmentiga pasio! La unuaj renkontoj ne havis intiman karakteron, tamen ili kunfandis nin en unu tuton. La malplej eta tuŝo de viaj fingroj emociigis min kaj mi sciis, ke mi estas dezironta ĉiam pli kaj pli. Tiutempe ni amis ne kun egala forto kaj ne same. Perdante la konscion, vi svenis en miaj brakoj, malfortigita de la unuafoje eksciataj deziroj. Vi suferis kaj turmentiĝis, sed mi serĉis la solan ĝuon. Ho, mi bonege komprenas nun, ke en mia unua kiso estis pli da ofendo, ol de l’ kareso!

“Admirals-Palast” , “Die Bajadere” , “Variété” , pluŝo kaj oro, gigantaj lustroj, molaj seĝoj, spegulantaj salonoj de l’ koridoroj, kie ĉiuflanke oni vidas sin mem... Interparoloj de niaj manoj kaj kaŝaj ĉirkaŭprenoj dum la spektaklo, kiam en la salono kaj loĝioj estas mallume. Elektraj fluoj tra la tuta korpo kaj plioftiĝanta batado de la koro. Dezirego alpremi sin unu al la alia, kiel eble plej proksime, sin dronigi en la senfunda akvo!..

Mi admiris graciecon de viaj gamboj, vian elastan talion, mi sentis tra ŝtofoj de viaj roboj delikatan haŭton de viaj brakoj kaj mi deziris ĉiam pli!.. De la unuaj timemaj tremetantaj kisoj ĝis la furiozaj pasiaj karesoj estas nur unu paŝo. Kaj ni havis tiajn rendevuojn, kiam la knabinoj fordonas sin la tutajn, forgesante pri la moralo, pri postsekvoj, pri honto, pri ĉio en la mondo. Scias mi, ke ankaŭ vi povus fordoni vin al mi. Sed ni haltis ĉe la limo.

Ĉu vi memoras la vesperon en Grunewald  post la sport-festo? Ĉu vi memoras la malsekan nebulon, leviĝintan el la lago? Ĉu vi memoras, kiel reĵetinte malantaŭen la kapon, vi respondis al mi per longaj varmaj kisoj, kiel, alpreminte mian kapon al via brusto, vi kisis mian vizaĝon kaj miajn harojn?. Ĉu vi memoras ĉi-ĉion?..

Kaj ĉu vi memoras ankoraŭ la frostan ventan tagon en la februaro? Kie vi estis dum ĉi tiu vespero?.. Superkovrita de la neĝo Tiergarten  kuŝis antaŭ mi. Super mi estis la ruĝa ĉielo. Apude, post la barilo, ĝembojis sirenoj de aŭtomobiloj kaj flavaj fajroj estis ekflamantaj en la plidensiĝanta krepusko. Vi ne venis... Adiaŭ!

... La 1-an de majo 1929.

Ĉi tie kunfluiĝas la pasinto kun la estanto. Sed la romano ne estas finita. Ĉu mi fariĝis Vitalij Zorin , aŭ inverse? Tio kaj alia! Nenio ŝanĝiĝas pro tio. Nur atentu: la romanon mi estas daŭrigonta en nomo de tria persono. Alie la legonto nenion komprenos.

La policprezidanto, socialdemokrato Zergiebel , malpermesis kiajn ajn demonstraciojn la unuan de majo. Malgraŭ tio senfina torento de demonstrantoj fluas tra la stratoj, kantante “Internacion”. Ŝajne, tuta Berlino eliris sub la ruĝajn standardojn. Jen iras dekdujara knabo en mallonga pantaloneto kaj blua maristforma ĉemizeto. Apud li estas sesdekjara maljunulo en ĉifita jako; junaj knabinoj en malkaraj ĉapeloj; maljunaj laboristinoj en flikitaj paltoj.

Mirinde varma tago! Ĉu ne la suno ekbruligis la purpurajn flagojn, dependantajn el la fenestroj de ĉiuj kvin etaĝoj, renkontinte al la demonstrantoj?

Berta  paŝas apud Otto  kaj Erich . Ĉiuj ili estas vestitaj hodiaŭ “civitane”, sed havas – viroj sur la ĉapoj, kaj Berta  sur la brusto – la ruĝan insignon kun levita pugno.

– Ŝajne, ĉiuj ĉeestas! – diras Erich , kontente ridetante.

– Nur la sola certe ne estas trovebla, li estas Rudolf , – diris Berta .

– Rudolf ? Kion vi deziras? Ke Rudolf  sin endanĝerigu?.. Estu trankvila!

– Ĉu vi opinias? – malfide strabas Erich .

– Kaj vi opinias, ne?

Erich  deturnas sin, por kaŝi maltrankvilan vizaĝesprimon.

– Mi diros al vi, kiel li kondutis tiam en Treptow , ĉe la sindikata festo. Ĝi estas abomenaĵo! Li sidiĝis kun sia Elsa  apud tableto kune kun iu sindikata oficisto. Kiam ni estis preterpasantaj, li ne deziris nin rekoni.

– Mi apenaŭ ne mortis pro la rido. – aldonas Berta .– Li ŝajnigis, ke li analizas kruĉon da biero. Sed Elsa , ŝajne, estis tute en sia propra loko. Ŝi tiel koketeme ridetis al ĉi tiu oficistaĉo!

Erich  deflanke rigardas Otton.

– Kial vi tuj ne rakontis ĝin al mi?

– Plej ridinde estis, – ne lasinte la edzon respondi, ree enmiksiĝas Berta , – kiam mi proponis al Elsa  agiti kun mi kontraŭ la kirasŝipo en la publiko.

Ŝi tiel kompatinde min rigardis! Sed ekmuzikis la orkestro kaj ili solvis la problemon. “Mi invitis Frau  Elsan por charlstown ”, – diris la sindikata oficisto. Rudolf  aldonis: “Jes, mi opinias, ke Elsa  devas sin iomete distri. Ja ne eblas dum la tagnokto pensi nur pri la propagando!”

– Rudolf  estis abomene malsobra ĉi-vespere! – rimarkas Otto . – Feliĉe, lin nemalmultaj konas kaj li en nenio diferenciĝas de la social-demokratoj. Li gajnis tie en loterio kuirpoton kaj entuziasme disbatis ĝin tuj publike meze de la placo.

Erich  vigle returnis sin.

– Ĝi ne estas pardonebla, Otto ! Vi ne rajtis silenti pri tio!

– Erich . Erich ! Ĉu ne estis ni okupitaj pri la pli gravaj demandoj?

Ĉe la stratangulo la demonstracio renkontas ekscititan homamason. Oni diras, ke el najbaraj stratoj estas senditaj grandaj taĉmentoj de la polico. La demonstrantoj ekkantas “Internacion”, sed ne sukcesas fini eĉ la unuan strofon. Centoj da ŝupoj *  en brile ŝmiritaj botoj kaj verdaj uniformoj engalopas el la proksima strateto. Neniu averto. La bastonetoj senprokraste falas sur la kapojn. Aŭdiĝas neimagebla kriego. La viroj sendas malbenojn kaj blasfemojn. La virinoj ploras. La infanoj falas meze de la vojo kaj ploregas. En diversaj anguloj de la strato krakas la revolveraj pafoj. Otto  laŭte krias:

*   Ŝupoj : speciala gardpolico en Germanio.

– For Zergiebel ! For la perfidulojn! Vivu la komunismo!

Super li ekpendas la bastono, sed lerte sin elturninte, li elglitas kaj la bastono falas sur kapon de lia najbaro. Kaptinte Bertan je la brako, Otto  malaperas en la homamaso.