Выбрать главу

De senhomaj, superverŝitaj per sunradioj, stratoj de la provinca urbeto, kovritaj de verda herbo, de senmova arĝenta glataĵo de l’ rivero, sur kiu, iom susurante, flue malsupreniĝas festornamita boato, de deliraj noktoj, de ĉie ĉi, jam forviŝiĝanta el la memoro, la tempo transĵetis pezan ponton al la hodiaŭo: la ponton trans abismo, disiganta mondon de la senzorga juneco kaj la mondon de maltrankvilaj zorgoj kaj streĉita laboro. Ĝi estas Olga , kiu petegis lin donaci al ŝi la infanon, ne pereigi la embriigitan vivon, ĝi estas ŝi, kiu sen ia ajn hezito estis prenonta sur sin la tutan pezon de la patrina devo, rifuzi ĉiujn rajtojn kaj privilegiojn de la seninfana virino, fordoni ĉiujn fortojn al la nova estaĵo. Jes, ĝi estas ŝi, Olga .

Kaj jen la malpura ĉambro kun ŝtonaj arkoj ĉe la rando de Moskvo, premanta silento, interrompata nur per profundaj ekspiroj de Olga . Apud kahela forno en la eta infana liteto aŭdiĝas malfacila, malsana varma spirado, timiga raŭko en la gorĝo, sensenca infana murmuro, kiun tiel strange enplektiĝis la prunteprenitaj de plenaĝuloj vortoj:

– Paĉjo, metu la pupon en la elspezon!... Nun vi ne plu havas la monon... La ĉevaleton en la sekvonta monato...

Kion portas la morgaŭo? Kion venigos la nekonato? Ĉu diros la morgaŭo la decidan parolon, aŭ denove fluos sendormaj noktoj kaj tagoj, kiel en malsana deliro, kiam nenio ankoraŭ estas sciata? Du vivoj estas enŝlositaj en ĉi tiu malgranda estaĵo. La blanka orkapa bukloza knabineto kun saĝaj viglaj bluaj okuletoj, karesema kaj tiom delikata, kiom povas esti nur bluokulaj malgrandaj feinoj, la malgranda knabineto kun miriga neinfana prudento; kaj ŝia patrino, la plenaĝa virino, lia Olga , kun la rompita de la vivo animo. Lia pasinto. Jes, jam la pasinto!...

Kaj tamen, neelportebla, netolerebla estas tiu peza ekspirado sur la lito, tiu rapideco de la movoj, kun kiu Olga  ĉiuminute eksaltas, por alkuri la infanon kaj konvinkiĝi, ke la temperaturo altiĝas. Kaj tamen ne tolerebla estas ĉi tiu memoferemo, ĉi tiu kontraŭstarigo de la infano al ĉio cetera, ĉi tiu senekzempla patrina egoismo, ĉi tiu malamo, ĉi tiu postulemo. Lin nervozigas foresto en Olga  de iu ajn laciĝo, ŝiaj sendormaj noktoj, ŝia malĝoja atendado de la plej malbona, ŝia obstineco en la deziro, ke li, Vitalij  sentu la samon. La sovaĝa malkontento instigas lin kontraŭdiri ŝin, serĉi malpacigon en la momento, kiam la devo igas lin esti por Olga  la subteno.

Jes, la junaj knabinoj pasie disputas pri la libro de Buĥarin , emociiĝas pro la diskutado, komencita en “Komsomolskaja Pravda”  (“ĉu oni devas uzi la kosmetikon?”), kuras teatron, forgesante, ke sur la piedoj estas truiĝintaj pantofloj kaj ne tute freŝe aspektas la robo, entuziasme aplaŭdas al la aktoroj en “Rigoletto”  kaj kaŝe forviŝas larmeton, kiam trompita Ĝilda  konfesas antaŭ la patro:

Estis paroloj dolĉaj.

Kaj tiom varmaj kisoj!..

La junaj knabinoj gaje ĵetas pezajn lignerojn dum volontula komsomola ripoztaglaboro, aŭ vigle marŝadas la asfaltajn kilometrojn, kantante revoluciajn kantojn dum demonstracioj. La junaj knabinoj plenigas lernejojn, universitatojn, kursojn, rondetojn kaj organizaĵojn. Sed la junaj patrinoj, kiel Olga , kunvenas en kuirejoj, apud petrolmaŝinetoj, kaj elfluigas la koleron, kolektive malbenante sian sorton. Cirklo de iliaj interesoj mallarĝiĝas ĝis la vico por ricevi viandon, lakton, ovojn, ĝis la zorgoj pri pureco de la ĉambro, kaj infanoj, ĝis la revo almenaŭ pri unu libera horo, por iomete ripozi.

Al Vitalij  la malnovaj konatuloj dum la renkontoj diras:

– Vi nemulte ŝanĝiĝis, nur iom pli malgrase aspektas!

Kaj ĵus konatiĝintaj virinoj, ĉiam ripetas:

– Vi havas belan, senteman animon, Vitalij !

Ĉu? La belan animon? Ĉu ne obskuran animon de l’ egoisto?.. Ho, por kio li trompis Olga ’n, promesinte al ŝi la feliĉan vivon kaj preninte sur sin nesolveblan taskon? Kion nun fari?

Forkuri de la zorgoj, elgliti el la jugo, ĝi estas iĝi trompulo, mensogulo, forkuranto de la batalkampo.

Vitalij  sidas apud la tablo kaj laboras. Antaŭ li estas kelkaj libroj en la germana lingvo, aro da skizaĵoj, ĉirkaŭskribitaj folioj da papero. Vitalij  studas konstruadon de l’ metropolitenoj en Germanio. En la ĉambro estas mallume kaj la tablolampo estas envolvita en la ruĝa ŝtofo, lasante nur mallarĝan strion de la radioj, falantaj rekte la manuskripton. Sed eĉ ĉi tiu lumo malkontentigas Olga ’n.

– Enlitiĝu, – ŝi diras, – via lumo malhelpas al mi.

Vitalij  levas la ŝultrojn. Li esperas, ke Olga  ne insistos. Sed ŝi, silentinte kelkajn minutojn, denove ripetas:

– Ĉu vi aŭdas, mi diras, ke vi enlitiĝu. La lampon kovru ankoraŭ per io. La infano povas vekiĝi.

– Mi ne komprenas, – kontraŭdiras Vitalij , – al la infano ĉi tiu lumo tute ne malhelpas. Ĝi estas tro malforta. Cetere, mi baldaŭ finos.

– Vi jam kelkfoje tion estas dirinta. Enlitiĝu tuj, alie vi igos min perdi la paciencon!

Vitalij  silentas kaj ankoraŭ daŭrigas la laboron, strekante la ĵus skribitan kaj penante koncentrigi la atenton sur nova penso. La penso ŝajnas esti jam kaptita, sed ĝi estas tiom glita, ĝin deteni estas tiel malfacile! Se oni permesus al li iom mediti! Ĝi estas tiel originala kaj interesa penso!..

Olga  eksaltas kaj alkuras la infanon. La knabineto retiriĝis al rando de la lito kaj ŝiaj nudaj piedetoj traŝoviĝas tra la reto. Olga  rapidas kovri ŝin, gardeme returnante kaj aranĝante la littukon. Foririnte de la infano, ŝi staras silente post Vitalij  kaj sulkoj de ŝia frunto streĉe kuntiriĝis. Ŝi profunde enpensiĝis kaj penas solvi iun malfacilan taskon. De ŝia severa figuro, de ŝia laca vizaĝo ventumas oferemo kaj senindulgo. Ĉi tiujn kelkajn minutojn Vitalij  travivas kun la kreskanta koleriĝo; la penso forglitis.

* * *

Ne, maltaŭgas! Ne estas bona tia komenco! La leganto estos justa, se insultos min. Kiu bezonas tiun majestan stilon? “Patrina devo!.. Bela sentema animo!.. Bluokula feino!.. Forglitanta penso!..” Mirinda banalaĵo! Oni devas iom distri sin. Mi multfoje rimarkis: Komenco bona – laboro duona kaj inverse.

Krome, hodiaŭ mi sufiĉe laciĝis kun tiu ĉi Rummelsburg  kaj miaj pensoj tute ne havas poezian karakteron. Ĉu ne pli bone estus skribi por moskva ĵurnalo artikolon pri Rummelsburg ?

Vere! Ĝi ja estas bonega elektrostacio. Al mi oni diris, ke ĝi estas unu el la plej bonaj en la mondo. La konstruaĵoj de rummelsburga stacio estas severaj kaj simplaj, kiel malliberejo. Inter ĉiuj ses fenestroj altiĝas rektangulaj turoj. La fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne, en la centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Ĝi penetras ĉi tien tra la vitra plafono. La kruciĝo de la ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur la absolute puran plankon ombran kradon. La ĉambrego estas vasta kaj pura. Meblaro en ĝi konsistas nur el du tabloj kaj du seĝoj. La tuta ilaro estas sur la muroj.

Mia berlina kolego, ĉi tiea inĝeniero, ameme haltas antaŭ ĉiu brilanta ŝraŭbo. Li fieras pri sia stacio.

– 3.270.000 kw  horoj ĉiutage. Kvarmiliona berlina loĝantaro ne bezonas pli multe.

Ĉu ne tro malŝparema estas Berlin ? Por kio tiel multe?

Mi fermas la okulojn pro la hela suna lumo kaj strabas sur la laboristojn en blankegaj ĥalatoj. Ili ridetas al mi, starante apud la moviloj kaj amike salutas per la kapoj. Mi deziras eldiri mian delongan penson:

– Dum la socialismo la laboristoj estos nur tiaj kaj la fabrikoj aspektos, kiel palacoj.