Выбрать главу

Vespero, la unuan de majo. En Neŭkeln  estas konstruataj barikadoj. Grupo da laboristoj, estrata de Erich , elruligas el korto panveturigilon kaj renversas ĝin sur la pavimo. Ĝi falas flanken, senpove skuante la radojn. Kion do diros la bakisto, onklo Peter?

– Rapidu, kamaradoj, rapidu!

La laboristoj surstratigas barelojn, trabojn, kestojn, tabulojn. Ĉio ĉi estas metata deflanke kaj desupre al la renversita veturigilo. La alia grupo samtempe rompas la pavimon kaj fosas tranĉeon. El ĉi tie la batalantoj ne facile estas elbateblaj. Amaso da scivolemuloj kaj buboj haltis sur la trotuaro kaj rikanas. Alkuras Otto .

– Nu, ĉu vi trovis? – rapide demandas Erich .

– Certe! Dekdu!

Otto  fiere elŝarĝas el la senfundaj poŝoj rustintajn pistolojn. Aliras kelke da viroj kaj virinoj.

– Mi estos kun vi, Otto , ĉu ne vere? – dolĉe demandas Berta .

– Jen, ankoraŭ! – malestime revokas Otto . – Vi perdos la jupon! Mi la tegmenton ja grimpos!

– Otto , karulo mia, kion do mi faros? Ĉu vi batalos, kaj mi sen afero sidos?

– Do ŝi restu, – rimarkas Erich , forĵetante de la dorso trabon.

– Ĉi tie ŝi restu, sed sur la tegmenton mi sin ne prenos. Ŝi verŝajne, falos de tie sur kapon de iu ŝupo!

– Mem vi falos! – kolere kontraŭdiras Berta , – Diablo vin prenu!

Otto  viŝas per malpura naztuko la malsekan frunton, forigante de ĝi algluiĝintajn blondajn harojn.

– Mi pensas, mi sukcesos ankoraŭ kruĉon da biero trinki! – diras li.

– Lasu vi la bieron! Ĉu povas ni pensi nun pri la biero?

– Mi rapide, Erich ! Je dio, mi ne povas! La laringo estas tute seka!

Li kaŝas sin post la angulo en malhele lumigita bierejo. Post kvin minutoj li kun du kamaradoj estas jam sur la tegmento de kvinetaĝa domo super la barikado. Ili tute ne estas videblaj en la krepusko. Ie tute proksime aŭdiĝas aŭtosiblado. Erich  komandas:

– Atenton!

Ŝarĝaŭtomobilo aperas el post la angulo kaj heziteme haltas en la distanco de kelkaj metroj. Ĝia brusto estas metala, sed la flankoj kaj supro malkovritaj. La barikado silentas, sed ŝajne el la ĉielo frapas du facilaj pafoj. La ŝoforo falas sur la sidejo. La aŭtomobilo komencas senordan pafadon kontraŭ la barikado, sed tie estas silente. Ankoraŭ kelkaj pafoj desupre kaj inter la policanoj komenciĝas paniko. Forlasinte la aŭtomobilon, ili fuĝas strateton.

– Antaŭen! – komandas Erich .

Ĉirkaŭ dek du laboristoj elsaltas el post la barikado kaj post kelkaj minutoj anstataŭ la aŭtomobilo restas malplena loko. Tamen, la policistoj ne estas tre kuraĝaj! Uzante la kvinminutan paŭzon, sur la lokon rapidas sanitaria taĉmento. La vojon neatendite baras kirasaŭtomobilo. Oficiro krias de la piedŝtupo:

– For de ĉi tie! Nenian sanitarian helpon!

La ektimigitaj sanitariistoj malaperas en la strateto. Per trafa pafo Otto  faligas la starantan sur la piedŝtupo oficiron. Rekomenciĝas la senorda pafado. La barikado respondas malofte, sed trafe. Berta  kuŝas sur la tero kaj ŝia revolvero estas metita super randon de la tabulo. Post ĉiu trafa pafo ŝi direktas al la kuŝanta apude Erich  sian triumfantan rigardon. Erich  estas, kiel ĉiam, malserena. Post dudekkvinminuta pafado la kirasaŭtomobilo forveturas. La batalantoj formetas la armilojn kaj ekfumas. Otto  eliras, kvazaŭ nenio okazis, el korto de la najbara domo, subtenante la defalantan pantalonon.

– Diablo scias, – diras li, – krevis la butonfadenoj! Eble, Berta , vi alkudros?

Sed Berta  ĵetas sur lin malestiman rigardon. Penante ne vidi ŝin, li pli firme kuntiras la zonon.

– Nu, kiel plaĉas al vi, kamaradoj? Ĉu ĉiuj estas sanaj?

– Kiel vi vidas! Vi, amiko, estas ja bona pafisto!

Otto  levas la nazon.

– He, mi ne similas vin! Lernu de “Sniper” * ! – Li batas sin sur la ventron kaj ne plu havante la fortojn elteni, allogas Berta ’n al si.

*   “Sniper” : Pr. “Snajper” , ĝustsence – milita esploristo. Ankaŭ uzate en la senco – bona pafisto.

– Bertchen, Bertchen, mia stultulineto! Ĉu ne revenus vi hejmen?

Berta  indigninte forpuŝas la edzon.

– Mi ne sciis, Otto , ke vi estas azeno! Se vi deziras, vi povas mem reveni!

– Nu, bone, ni ŝercas! Mi estis dironta, ke vi eble iru kaj alportu al ni du botelojn da biero!

Ĉi tion Otto  diras jam tute malkuraĝe, sed lin subtenas ĝenerala aprobo.

– Otto  pravas! Kuru, Berta ! Efektive, oni povas morti pro la soifo!

Berta  hezitas nur sekundon. Ŝi rapide decidas, ne, sen biero la viroj ne povas longe resti, tamen ili ankaŭ ne povas forlasi la barikadon.

Kaj en la sama tempo en densiĝinta mallumo jam grimpas al la barikado ŝtelirantaj ĉenoj de la verduloj kaj en la apudaj stratetoj estas kaptitaj kaj forsenditaj ien ĉiuj preterpasantoj. Tiumomente, kiam la pafistoj, turmentataj de l’ soifo, antaŭsentas la maldolĉetan fluidaĵon en la sekiĝinta kaj ardanta gorĝo, tiumomente la polictaĉmento, alirinte la barikadon, subite atakas ĝin. Erich  sukcesas nur laŭkondiĉe fajfi, sed tio ĉiujn savas. Nek unu pafo, nek iu kontraŭstaro, spite atendoj de la polico. La pafistoj malaperis en peronoj kaj kortoj.

Kiam Berta  estis revenanta la barikadon, portante sub la ŝalo kelke da boteloj, ŝi mirigite ekvidis apud si la neinvititajn gastojn. Rikanante, ruĝvanga policano vokis ŝin per la fingro.

– Kion vi havas, belulino, sub la ŝalo? Ĉu ne kartoĉojn?

Berta  faris la plej mirigitan mienon.

– Mein Herr ! Kiel vi povas pensi? Al la mastro venis gastoj. Mi estis en la bierejo.

Kaj ŝi montris la botelojn. La policisto ĉagrenite kraĉis trans la maldekstra brako.

La duan de majo kaj nokte al la tria ankoraŭ oni batalas kaj la laboristoj anstataŭ la perditaj barikadoj, konstruas la novajn. Neŭkeln  estas la sieĝata fortikaĵo. Miloj da policanoj, armitaj laŭ la plej lastaj postuloj de la militscienco per fusiloj kaj grenadoj faras ofensivon kontraŭ la laborista urbo. En la aero zumas aeroplanoj kaj blankaj reflektoroj lumigas la defendantajn sin stratojn. La kirasaŭtomobiloj minace montras maŝinpafilojn kaj plumba pluvo superverŝas la ribelantajn kvartalojn.

Erich  fariĝis specialisto en fako de l’ barikadoj. Otto  – en fako de l’ tegmentoj kaj mansardoj. Kun lerteco de l’ kato glitas li sur kornicoj kaj glata fersupraĵo inter kamentuboj kaj mansardaj fenestroj. Apenaŭ tenante la ŝtonajn elstaraĵon kaj deklivan feron per unu mano, per la alia li celas malsupren, en la stratan puton.

Sed de post la tria mateno, la laboristoj ne plu pafas. La batalo estas malsukcesa. La malamiko estas pli forta. Perdante la edzinon kaj kamaradojn elvide, transkurante de unu tegmento al la alia, Otto , blasfemante, ĵetas sian revolveron en kamentubon. Oni devas sin savi...

Malsupre jam rebolas la vivo. Restariĝas la normala trafiko. Detruiĝas la barikadoj kaj repuriĝas la stratoj. La magazenoj rekomencas la komercadon. Onklo Peter, grumblante, riparas en la korto sian panveturigilon. Sed kio do okazas en la civilizita eŭropa metropolo? La bestiĝinta polico kaptas ĉiun suspektindan preterpasanton, hazarde komencas pafi la fenestrojn. balkonojn, mortigas senkulpajn homojn. En policejoj oni metas la vunditojn unu sur la alian, ĝis la morto batas ilin per kolboj kaj bastonoj. Sango, malpuro, ŝvito kaj putrodoro...