Jen malsupre bruas ŝarĝaŭtomobilo kaj la policanoj ion militeme krias, minace svingante per la manoj. De l’ balkono rigardas du virinoj kaj ridetas. Krak, krak!.. Kaj la virinoj ne plu vivas en tiu ĉi mondo... Knabaĉo kuras tra la strato. Por kio, li, malsaĝa, kuras? Oni ne devas kuri!.. Estas prete! Li neniam plu estos kuranta! Sen krio, sen spiro li sidiĝas la trotuaron. En la najbara domo elflugas vitroj. El la pordo du ŝupoj trenas iun malfeliĉan viron. Du knabinetoj, elkurintaj la trotuaron, laŭte ploras kaj krias:
– Paĉjo, paĉjo!..
La patrino kun timo entrenas ilin en la peronon, lasinte la edzon al la policanoj. Tuj komenciĝas la batado. Ho, kiel estus oportune pafi tuj ĉi tiun oficiron, sidantan sur ŝtupo kaj trankvilege englutantan la cigaran fumon!..
La malfeliĉa viro, ŝajne, jam perdis la konscion. Lia sangokovrita vizaĝo prezentas el si pecon da karno. Unu el la policanoj ŝovas la botpinton en la elfluintan okulon kaj kun kruda rido ion diras al la oficiro. La oficiro kapsignas sur la pordon. Post kelkaj minutoj la policano eltrenas el la domo la edzinon de la malfeliĉulo, kovritan de larmoj, kun malordiĝintaj haroj, kun sitelo da akvo en la manoj.
– Verŝu! – diras la oficiro rikanante.
Fiksinte frenezan rigardon sur la senspira edzo, la virino komencas per la tremantaj manoj verŝi akvon sur lian disŝiritan vizaĝon kaj bruston.
– Verŝu pli bone! – krude krias la oficiro kaj, rapide leviĝinte, puŝetas la virinon sub la kubuton.
Freneziĝante, ŝi faligas la pezan sitelon sur kapon de l’ edzo. Tremetante, tiu aŭdigas malfacilan ĝemon, konvulsie disĵetante la brakojn. Tuj la oficiro piedbatas lin sur la dekstran flankon.
– O-o-o! – krias la virino sovaĝe kaj falas la trotuaron.
Mallonga fajfo kaj el-post la angulo aperas kvin homoj. Ĝi estas restaĵo de l’ grupo, kiu batalis ĉe la barikado. Berta ankaŭ estas ĉi tie. Erich deiras de la kamaradoj kaj rapide aliras la oficiron. En minuto de la mirinda silento, kiam la konsternitaj policanoj kaptas tenilojn de la revolveroj, klare sonas la voĉo de Erich :
– Sinjoro Hoetzke ! Tian abomenaĵon oni ne estis atinginta eĉ dum la milito! Antaŭ vi estas nearmita viro! Lasu lin! Li havas du infanojn!
Hoetzke subrigardas komence Erich ’on, poste liajn kamaradojn, starantajn je kelkaj paŝoj. Kelke da preterpasantoj scivoleme haltas sur la kontraŭa flanko de la strato. Unu el la policanoj kuras al ili kaj svingas la manon:
– Preterpasu! Preterpasu!
– Mi konas vin, – malrapide diras Hoetzke , ne forturnante de Erich la okulojn. – Ni konatiĝis kun vi ĉe fraŭlino Alice Berg .
– Tute ĝuste, sinjoro oficiro! Sed nun ne estas tempo por la konversacio! La homo mortas. Fordonu lin al ni!
– Ĉu vi ordonas? – sarkasme ridetas la oficiro.
– Ni tion postulas! – obstine respondas Erich . – Vi devas havi la kompatemon!
– Kompatemon?.. Hm!.. Kio estas la kompatemo?
Otto kun streĉita atento rigardas malsupren. Berta staras la plej ekstrema kaj ŝia mano kunpremas ion en la poŝo. Ŝi ankoraŭ estas armita. Otto kontente ekspiras.
– Permesu proponi al vi... – la leŭtenanto mallevas la manon en la poŝon (ne en revolverujon, sed en la poŝon), – cigaron!
– Sinjoro oficiro!
Erich ne sukcesis fini. La kuglo trafas lian frunton. Kaj en la sama momento falas teren la oficiro.
Forgesante pri la danĝero, Otto elŝovas sin de post la kamentubo kaj krias plenvoĉe malsupren:
– Brave, Alice , vi trafis!
* * *
“Preussen” estas nun unu el la plej bonaj germanaj vaporŝipoj, naĝantaj inter Stettin kaj Leningrad . Se rigardi ĝin deekstere, ĝi aspektas fiera, alta, rekta, kun forta kruta brusto. Kompare al la renkontataj ŝipaĉoj, similaj al malpuraj fulgokovritaj kaj grasmakulitaj supujoj el kuirejo de malpurema kuiristino, “Preussen” estas belulo. Ĉio, kio estas sur ĝi kupra, brilas, kvazaŭ zorge purigita primuso: vergoj de l’ balustrado sur la ŝtuparoj kaj pontetoj, kadretoj de l’ kompasoj kaj kronometroj, paroltuboj, fajfiloj kaj la cetera. La ferdeko estas striglita kaj lavita de la ŝipanaj laviloj ĝis la pargeta brilo. Sur la ferdeko nenio estas superflua. Ĉio estas ordigita, ĉio nebezona estas metita en la internaĵon, ĉio estas kovrita per peza vakstolo kaj alpremita de la holda fermilo.
“Preussen” estas memfida kaj sufiĉe obstina. Ĝi malatentas la veteron. Por ĝi estas indiferente, ĉu pluvas, ĉu lumas la suno, ĉu turmentas la malfeliĉan Baltan maron ŝtorma febro, aŭ la senlima arĝenta supraĵo rigidiĝis en la profunda kvieto.
Hieraŭ nokte furiozis la ŝtormo. De post Stettin , tuj post kiam ĝi postlasis la labirinton de l’ fajroj, la ŝtala belulo trafis potencan ĉirkaŭprenon de la ŝtormo. La kolerega ciklono kaptis ĝian bruston per la larĝa mantelo, kun sovaĝa ĝemego kontraŭbatante sur pintojn de la mastoj kaj tamburante sur la ferdekojn grandajn gutojn de la pluvo. La furioziĝinta maro estis ĵetanta pezajn tavolojn de l’ akvo en hermetike ŝlositajn vitrojn de l’ iluminiloj, superverŝante ilin per rapide ruliĝantaj larmoj. Kuntirinte la fortojn kaj sin streĉinte, ĝi suprenĵetis la malvarmajn kaj glitajn brakojn ĝis la rando de l’ ŝipobordo. Ĝi alkroĉiĝis al la balustrado kaj kun tondrego faladis, disfluis sur la ferdekoj, ĉirkaŭlavante vandetojn de l’ kabinoj. “Preussen” spiteme rektigadis la dronintan en la abismo stevenon, simile al malseka kato forskuis de la dorso kaj flankoj riveretojn da akveroj. La vento furioze ŝiris vilojn de la nigra fumo, la maro kun senpova kolero aŭskultis momente la trankvilan frapadon de l’ maŝino en la fera korpo kaj denove ĵetadis sin por sensukcesaj atakoj. “Preussen” ne timis la ŝtormon.
Sed malsupre, en kabinoj, en koridoroj, sur ŝtuparetoj, en necesejoj – ĉie klakadis la maldikaj pordetoj, ĉie aŭdiĝis daŭraj ĝemoj de l’ pasaĝeroj. Frostotremantaj, de la piedoj ĝis la kapo kovritaj per malvarma ŝvito, ili provis alkroĉiĝi la murojn, la balustradon, sed ili ĉiam ree falis sur plankon, ruliĝis tra la kabinoj, sentante puŝojn en la dorson. Rigidaj pro la teruro okuloj petis indulgon, sed la indulgo mankis.
Kaŭrante en dormovestoj, geviroj renkontiĝis en la koridoroj, per la malplenaj okuloj rigardis unu la alian kaj ĝemkriis kune kun la vento. En fragmentoj de la pensoj briletis la espero: eble, finiĝos? Eble, ĉesos?.. Sed tuj la larmoj hajlesimile ŝprucis el la okuloj, la kapo enfaladis iun abismon kaj ĉio rekomenciĝis...
Hodiaŭ regas silento. Jungo lavas la ŝtuparon, neniigante la postsignojn de la hieraŭaj okazintaĵoj. En la kabinoj estas mallevitaj kurtenoj.
Fine trankviliĝintaj pasaĝeroj enŝovis sin en kusenojn, surmetinte sur sin ĉion, kio estis ebla, por varmiĝi, kaj sin enigis en feliĉan maleston.
La sonorilo vokas al la matenmanĝo. La jungo frapas la kabinojn, duonvoĉe invitas: “Früstück” * . Ĉio estas vana. Nur kelkaj dormemaj figuroj klakas per pantofloj en direkto al la manĝejo, envolvinte sin en la malpurigitajn vestojn, kiujn ili sukcesis surĵeti nokte.
* Früstück : Matenmanĝo.
Nur antaŭ la tagmanĝo la publiko aperas sur la ferdeko. La venkita maro vastiĝis ĉirkaŭe, kiel smeralda ebenaĵo. De l’ vaporŝipo al la horizonto kuras lumantaj oraj briloj. La blua ĉielo, kvazaŭ per japana taso kovris la akvon. La sala aero estas freŝa kaj agrabla. Malproksime tranaĝas bluetaj buloj de la fumo. Aliam ili iras renkonten kaj elkreskas pasaĝerajn kaj ŝarĝajn ŝipojn. Tiam “Preussen” aŭdigas harmonian sonon kaj sur randoj de ambaŭ ŝipoj la deĵorantoj svingas larĝajn flagojn. Tiam la pasaĝeroj malrapide elpoŝigas la kodakojn * kaj, celante, klakas.