Выбрать главу

*   kodako : Foto-aparato.

– Ĉu vi komprenas, kamarado, – diras al Vitalij  germanigita militkaptito, – la koro mia batas nenormale, kiam mi pensas, ke mian vilaĝon veni devas. Mi estas jam de post la dekkvina jaro el Rusio.

– Kaj en Germanio kion vi faris? – demandas Vitalij .

– Ich arbeitete . Mi laboris. Ĉu vi povas min kompreni? Mi laboris komence en kamparo, kaj poste oni estis min akceptinta la fabrikon. Porzellanfabrik .

– Porcelana fabriko? Por porcelana ilaro?

– So, so!

Dekstre vidiĝas strieto de la tero.

– Latvio! – diras blonda junulino. – Ni estas preterpasontaj Riga ’n.

Aspiranto de la Moskva Komunista Akademio, revenante hejmen, miope enrigardas ŝiajn okulojn kaj provas ŝerci:

– Sed ni ja vizitis unufoje Riga ’n * , Fräulein , ĉu ne vere?

*   vizitis unufoje Riga ’n : Vortludo (ruslingva – viziti Riga ’n – vomi).

Maljuna hebreo, kun densa krispa nigra barbo, sensukcese forbatas atakojn de la filo. La filo tenas lin je faldoj de la malnova palto, skuas la seĝon, forŝiris de li la ĉapeton. La patro severe butonumas la palton kaj, klininte sin al Vitalij , demandas duonvoĉe:

– Do, vi opinias, kamarado, mi pagos por la maŝino limimposton?

Vitalij  levas la ŝultrojn. Li nenion pensas pri la maŝino de l’ sukeraĵisto. Ĉu ili ne komprenas, ke ne povas li nunmomente kunsenti zorgojn de la maljuna metiisto, timanta perdi sian propraĵon, nek ĝojon de la militkaptito, revenanta la patrion, nek eĉ naturan senton de la junulo al la ĉarma knabino. Sin apogante per la tenilo de l’ balustrado, li malrapide iras la stevenon. Levebla ŝtupareto estas malsuprenigita sur la suban ferdekon. Tie ĉi, konkurante kun bruo de la ondoj, maristo muzikas per harmoniko. La motivo estas konata kaj dolorige malgaja. Ĝi estas “Lorelei” .

“Ich weiss nicht, was soll es bedeuten,

dass ich so traurig bin...

Ein Märchen von uralten Zeiten,

es kommt mir nicht aus dem Sinn!” *

*

“Ich weiss nicht, was soll es bedeuten...” :

Ne scias mi, kial mi estas

malgaja en la kor’

Malnova fabelo restas

por ĉiam en mia memor’!

La aŭskultantoj enpenseme tordas en la fingroj cigaredojn kaj rigardas planken. Vitalij  aliras la stevenpinton mem kaj sidiĝas sur malvarman forĝitan randon de la balustrado duonturne al la maro. La verdaj ondoj rapidas renkonten. Kunpuŝiĝinte kun la vaporŝipo, ili eksplodas bruegante, kiel fontano de la brilantaj akveroj. Se klini sin malsupren, la potenca muziko de l’ ondoj malaŭdigas la harmonikon. Se returni sin, tiam:

“Belega knabino jen tronas kun ora juvelar’.

La belan vizaĝon kronas mirinde la ora harar’”...

Al Vitalij  ŝajnas, ke li rememoras:

... Alice  metis sur lian ŝultron la orkoloran kapeton... La bluaj okuloj estas fermitaj per iom tremetantaj palpebroj. Li prenas ŝian flamantan vizaĝon en siajn manojn kaj kisas la palpebrojn per facila tuŝo de la lipoj. En la kabino neniu, krom ili, estas. Ĉiuj foriris la supran ferdekon, aŭ adiaŭas sur la bordo. Super la kapo sonas frapado de dekoj da paŝoj, pepkrio de argano, abruptaj ekkrioj, bruego de la falantaj en kelon pakaĵoj. Ies voĉoj kaj metalaj paŝoj sur la ŝtuparo. Tra la iluminfenestreto briletas fajroj kaj ombroj. Sub la plafono pendas blua lampeto. La lumo en egalformaj strioj falas sur la fermitajn valizojn, duetaĝajn litojn kun ŝtuparetoj, la marmoran lavujon kaj tabletojn...

Li rememoras nur la sonĝon. Ja li forveturis, ne vidinte Alice ’n. Kaj ĝenerale, por kio rememori?.. La maristo kantas duan kanton:

“Alligu la boaton.

Ho, bela fiŝistin’!..”

Vitalij  ektremetas kaj returnas sin al la homoj. Ili sidas silente, ne rigardante unu la alian. Bruego de l’ maro batas en la orelojn kiel monotona kaj obtuza akompano. Blanka velo arĝentumas dekstre. La vento preskaŭ mankas kaj la ŝipo kvazaŭ haltis sur la loko. Ie proksime estas la tero, ie proksime kuŝas bordoj de Baltiko, ie proksime bruas la vivo, zorgema, maltrankvila, malkvieta, tia, kia restis malantaŭe. Kaj ĉi tie etendiĝis senlima vasteco, malluma kaj timiga profundaĵo...

“Ho, kor’ similas maron.

Ĝi ondas en pasi’

Kaj same perlojn karajn

Al ni donacas ĝi!..”

Je la tria tago “Preussen”  venis Leningradon. Ŝtalaj bastionoj de la limfortikaĵoj, tie kaj aliloke, kreskis el la mara fundo, malhele briletante per plumbo. “Preussen”  malrapidigis la iron kaj iom post iom estis trairanta la ĝuste reguligitan vojon. Kun densa siblado ĝin preterpasis sovetiaj kirasŝipoj. La pasaĝeroj de “Preussen”  amasiĝis ĉe la ŝiprando, svingis naztukojn kaj ĥore kriis:

– Vi-vu U-S-S-R! Vi-vu la ru-ĝa ar-me-o!

La ŝiparo de la kirasŝipoj respondis:

– Hur-ra-a!

Delikate susurante sur la supraĵo, sub la ŝipbordo mem tranaĝis longa kaj mallarĝa submarino. Maristo purigis kupran kadreton sur ronda vitro de la tureto, kraĉis sur la manojn kaj larĝe rikanis, levante la kapon al la ŝipo.

La rusaj pasaĝeroj seninterrompe ridis, vigle babilante kaj en iliaj okuloj kuris gajaj fajretoj. La germanoj nervumis. Ili timeme atendis la neeviteblan renkonton kun la “ruĝaj ĝendarmoj”. “La ĝendarmoj” baldaŭ aperis sur eta kutro. “Preussen”  kelkfoje mallonge fajfis, la kutro albordiĝis al la ŝipo kaj la amasiĝintaj apud la balustrado pasaĝeroj estis vidantaj, kiel la ŝipon supreniris du viroj kun paperujoj, en verdkoloraj jakoj kun metalaj butonoj. La viroj estis ordinaraj, havis trankvilan aferan aspekton kaj se ne la revolverujoj ĉe la zonoj, la germanoj ne farus diferencon inter la stettinaj limoficistoj kaj la ruĝaj “ĝendarmoj”.

Dum la kapitano estis transdonanta la dokumentojn, la pasaĝeroj rigardis la sovetian havenon. “Preussen”  eniris longan kaj mallarĝan kanalon inter du profundiĝintaj en la golfon terstrioj. Sur tiuj fumis brulfajroj kaj fiŝistoj kuiris terpomojn. Sur la vojo balanciĝis kamparana ĉaro kaj rapide kurinta inter la arboj ĉevaleto, mirigite rigardis la marmiraklon. Diverskoloraj buoj kaj bordmastoj montris la vojon.

En delto de Neva amasiĝis eksterlandaj ŝipoj. Ĉi tie, kiel en Stettin , knaris arganoj kaj bruis la havena vivo. De la bordo iu kriis per paroltubo:

– La kaj-o de leŭ-te-nan-to Ŝmidt !

Kun la lasta afabla saluto de l’ ŝipestro ( “Auf Wiedersehen, mein Herr” ) elvaporiĝis definitive Germanio kaj komenciĝis Sovetunio.

Sur la kajo luktis por pasaĝeroj fiakristoj, fuŝpaŝante faldojn de siaj vestoj kaj ŝoforoj invitis en maŝinojn, elŝirante unu de la alia la valizojn.

Vitalij  luis fiakriston. Metinte apud la piedoj la valizon, li rigardis ĉirkaŭe kun sento de la homo, la tutan jaron pasiginta en hospitalo.

Jam krepuskiĝis kaj sur Nevskij *  eklumis lanternoj. La promenanta homamaso plenigis la larĝajn trotuarojn. En la aero pendis gaja bruo de la voĉoj. Kiel kvieta estas la strato, kiel simpla kaj parenca la homamaso! La knabinoj sen ĉapeloj, en simplaj bluzetoj, la junuloj sen tradiciaj por Germanio kravatoj! Senĝena, senzorga rido!