Выбрать главу

– Sed?

– Sed, pli bone mi atendu! Li skribas, ke dum la unuamajaj festoj lia kamarado forpermeson havos. Sekve, li sendas lin al ni. Jen tio estas bone!! Mi tre ĝojos!.. Ĉu vi iomete mokas min, Aleksandra Ivanovna ?

– Kial do vi opinias?

– Tro babilema mi estas!

La maljuna edukistino kareseme tuŝas Olga ’n je la ŝultro.

– La homoj ne ĉiam estas tiom malbonaj, kiom ili ŝajnas. Mi ankoraŭ fidas la homojn. Do ni estu amikoj!

* * *

Post la jara foresto Vitalij  sentis sin en la trusto iom ĝenate. La muroj eĉ ŝajnis fremdaj, nekonataj, ĉar intertempe oni riparis fundamente. En la ĝenerala kancelario oni konstruis multajn vandojn kaj la oficistoj, disigite, estis malebligitaj kolektive pridiskuti la familiajn novaĵojn. La kancelarion de la Planfako oni ĉirkaŭigis per dika spegula vitro kun multaj arkformaj fenestretoj kaj orkolorigitaj titoloj de la faketoj. Popov  transloĝiĝis en apartan kabineton. Buro de Vitalij  estis transportita malsupren en grandan vastan ĉambron, kun fenestroj, elirantaj ĝardenon. Ĉi tie sidis nun kelke da inĝenieroj, kiujn Vitalij  antaŭe ne konis. Ĝi estis por li neatendite. La unua, kio lin konsternis ĉe la eniro la vestiblon, ĝi estis multkolora hela numero de la murgazeto kun la devizo: “Memkritiko, sendepende al la postenoj!” En ĝi estis presitaj dek du artikoletoj ( Vitalij  ĉiujn kalkulis) pri mankoj en la laboro kaj unu granda artikolo pri difektoj en la ĉelgvido. Pense ridetinte, Vitalij  sin turnis al alirinta Bobrov .

– Ĉu la senpartiuloj ankaŭ preparas sin al la partia reregistro?

Bobrov  estis afable malfermonta la cigarujon, sed rememoris, ke Vitalij  ne fumas.

– Pardonu, karulo, mi forgesis, tute forgesis! Ja delonge ni ne vidis unu la alian. Ĉu vi pri la reregistro? Jes, jes! Jen, ekzemple, mia artikolo pri la taskoj kaj cetera! Kiel honesta specialisto, mi partoprenas!.. Cetere, rakontu pli bone pri via vojaĝo! Mi opinias, vi havas, kion rakonti! Kiam vi venis? Nur ĵus? Kaj tuj revenis al la laboro? Jen estas heroo de l’ laboro! Oni devas meti vian nomon sur la ruĝan tabulon!

Bobrov  rikanis, strabante la malnovan konsumiĝintan kostumon de Vitalij .

– Ĉu la kostumon, Vitalij Nikolaeviĉ , vi ne renovigis eksterlande? Ja, mi kredas, malkare tie ĉio kostas? Ĉi tie, vi scias, specialaj varkartoj estas enkondukitaj, sed per ili nenio estas ricevebla. Ĉu vi ne venigis la kostumon? Mi ne kredas, ne kredas, Vitalij Nikolaeviĉ ! Kaŝas vi, ne deziras inciti!

Vitalij  forŝiriĝis de la loko kaj silente lin preterpasis. Bobrov  atingis lin en la proksima koridoro.

– La paperujon, karulo, vi forgesis! Tie, apud la murgazeto! Jen ricevu!

En akceptejo de Serebrovskij  apud la tablo de sekretario sidis junulo en komsomola jungŝturma ĉemizo. Vitalij , mirigite, haltis sur la sojlo.

– Kiun vi bezonas, kamarado? – demandis la komsomolano, levante la kapon.

– Mi al Serebrovskij .

– Do, iru, kial vi staras?

Vitalij  rigardis la pordon, kie antaŭe pendis la tabuleto “Sen averto ne eniru” kaj konvinkiĝis, ke ĝi ne plu pendas. La komsomolano rimarkis ĉi tiun rigardon kaj ekridis.

– Oni forigis ĝin! Li ordonis forigi!

– Ĉu delonge? – demandis Vitalij .

– Tuj, kiam estis publikigitaj tezoj de Jaroslavskij  pri la partipurigo.

– Tiel! Kaj Ŝipova  kien malaperis?

– Ĉe Ŝipova  evidentiĝis 33 malsanoj! Ŝi forveturis kun Vinokurov  Krimeon.

Vitalij  estis jam traironta al Serebrovskij , sed ion rememorinte, fikse ekrigardis la komsomolanon:

– Kaj Ivagin ?

– Sed kion vi bezonas? De kie vi estas, kamarado?

Vitalij  ne respondinte, aliris la fenestron, malfermis ĝin kaj sidiĝinte sur la subfenestro, sopireme rigardis en la ĝardenon. La suno en larĝa fluo ĵetis sin en la ĉambron. Gajaj radietoj ekludis en facetitaj inkujoj bruligante fajretojn en la ruĝa diafana inko. Helaj strioj kuŝiĝis sur la verda drapo kaj facila spektra rebrilo de la spegula vitro ekmovetiĝis sur la planko. La venteto susuris per paperrandoj, penante elŝiri la paperojn el sub pezaj sorbpremiloj sur la tablo.

– Ĉu oni eksigis lin, tamen? – diris li finfine.

– Li memvole foriris! – skuis la kapon la komsomolano. – Ne estis eble labori! Nun li denove en la uzino “Svet” . Sed, ĉu vi ne estas, hazarde, kamarado Zorin ?

Vitalij  ĉagrenite rigardis lin.

– Sekve, malsukceso? Sekve, oni lin ne subtenis? Sed li ankoraŭ antaŭ nelonge skribis al mi, ke ĉio estas en ordo, ke vi havas nun fortikan partian kernon!

La komsomolano embarasite gratis post la orelo, fosis iom en la poŝo kaj eltiris grasmakulitan gazeteltranĉaĵon.

– Jen legu, kamarado Zorin ! Ivagin  ĉiam estas diranta: lernu esprimi viajn pensojn mallonge! Facile estas direbla! Kioman monaton mi lernas, sed neniu diablo helpis! Sendis mi kvindek liniojn, oni presigis nur kvin!

Vitalij , skuante la kapon, tralegis la artikoleton.

– Ĝi ne helpos! – kontraŭdiris li.

– Helpos, kamarado Zorin ! Ĝi devas helpi! Kaj mi ankaŭ vin esperas! Ivagin  multe pri vi rakontis. Jen, ekzemple, kun Vinokurov ...

– Kun Vinokurov ? – Vitalij  vigliĝis.

– Jes, la patro ion rakontis al mi. Nun ni devus skribi, demandi, sed mi ne havas la tempon. Mortigas min tute tiu sekretariado, diablo ĝin prenu! Mi opinias, ili speciale min ĉi tie sidigis! Avancigito, ili esperas, tuj enterigos sin sub la paperoj!

La pordo knaris kaj sur la sojlo aperis Serebrovskij .

– Kamarado Semjonov ! – demandis li delikate, – Ĉu mi povas vin peti por unu minuto?

– Kion ĝi signifas? Eĉ la sonorilo estas nuligita? – ridetis Vitalij . – Saluton, kamarado Serebrovskij ! Ĉu vi rekonas?

Serebrovskij  levis la mallarĝigitajn okulojn al Vitalij . Ŝajne, en ili ekbrilis ektimo. Poste ili fariĝis diafanaj kaj afablaj.

– Ha, kamarado Zorin ! Mi tre ĝojas! Bonvenu! – Li larĝe malfermis la pordon kaj preterlasis antaŭen la junan inĝenieron.

* * *

La unua impreso de Semigorsk  – ĝi estas mallarĝa strieto de briletantaj fajroj ĉe l’ horizonto. Dum la vagonaro proksimiĝas al la stacio, turniĝante ĉirkaŭ la envolvitaj per mallumo montetoj, tiuj fajroj zigzagas ĉirkaŭ ĝi, jen elkurante de la maldekstra, jen malaperante.

Ivagin  staris apud la fenestro kun pakaĵeto en la manoj, preta por elvagoniĝi. La vagono profunde dormis. Pala tremanta fajreto de l’ kandelo ĵetis saltantajn brilojn sur longbarbajn vizaĝojn de la kamparanoj. Ĝi estas sur la malsupraj bretoj. Sur la planko kaj sur la supraj bretoj amasiĝis grasaj pezaj sakoj. Kun kio? Kien kaj por kio veturigas kun si la homoj tiom da multpeza, maloportuna, grandampleksa ŝarĝo?..

La monotona frapado de l’ radoj ĉiam malrapidigis la ritmon kaj fine ĉesis, samtempe kun raŭka fajfo de la lokomotivo. La malgranda stacio estis senhoma. Kelke da fleksiĝintaj figuroj kun sakoj siluete trakuris de la vagonaro trans la ĝiba ponto. Senbrila petrollanterno subrigardis per unusola okulo. La deĵoranto aŭdigis akran fajfon, la vagonaro kolere ekgrincis per la bufroj kaj trasiblinte ion dufoje, forŝiriĝis de la loko.