Выбрать главу

Ivagin  aliris fiakriston, dormetantan en sia veturilo.

– Ĝis la urbo, amiko, vi venigos min? Ha?

– Jes, por tri rubloj!

– Kial tiom kare?

– Kvar kilometrojn!

Ivagin  embarase staris, rigardis laŭlonge de la polvoza vojo, foriranta la mallumon. Ĉu iri piede?.. Li butonumis la kolumon de l’ jako kaj decideme direktis la paŝojn al la urbo. Envoje li atingis preterpasanton. La preterpasanto surhavis duonmilitan, duoncivilan veston. Sur la kapo lia sidis civitana ĉapelo, kaj sur la korpo ruĝarmeana ĉemizo.

– Ĉu hejmen, amiko, vi revenas? Ha? Ĉu la servon finis?

– Jes, similas ĝin. Ĉu vi la saman vojon havas?

– Jes, ankaŭ tion similas! – samtone respondis Ivagin .

– Ĉi tiea?

– Ne, al Taraseviĉ ! Eble, vi konas? Ha?

– Taraseviĉ ? Tia maljunulino ĉi tie loĝas. Ŝi havas domaĉon sur Semenovskaja . Jes, mi aŭdis. Do, vi al ŝi?

– Preskaŭ. Kaj ĉu la filinon vi konas?

– La filinon – ne!..

– Nu, do amiko, nun ĉi tie estas ŝia filino! Ha?

– Do vi al la filino?

Ivagin  laŭte ekridis kaj lia rido, traglitinte inter la arboj, dronis ie en arbustoj. Fortimigita birdo transflugis de unu arbo sur la alian, malrapide svinginte la flugilon.

Ili estis nun trapasantaj betulan arbaron. La malseka herbo mole ĉifiĝis per la piedoj. En la aero parfumis freŝa verdaĵo.

Kiam ili eliris el la arbaro, ĉeneto de fajroj jam ne similis tiun, kiu estis videbla el la vagonfenestro. Nun tio estis maldense disĵetitaj, malgrandaj, lumantaj per flava lumo fenestretoj. Malantaŭ ili, kiel noktaj gardistoj sin eltiris grizaj preĝejturoj. Sur la angulo de dormanta strato Ivagin  adiaŭis la kuniranton kaj komencis dekalkuli la domojn. Antaŭ la sepa unuetaĝa dometo kun tri fenestroj, profunde enradikiĝinta en la grundon, li haltis. Ĉirpinte per alumeto, li lumigis rondan ladan numeron. La fenestro estis kurtenigita per diverskolora katuno. La maldika ŝtofo tralasis neklaran lumon. Li mallaŭte frapis dufoje sur la vitron. Iu formovis la kurtenon kaj almetis la nazon al la vitro.

– Ĉu kamarado Ivagin ? – demandis voĉo elinterne. – Unu minuton!

Ivagin  leviĝis la lignan peroneton kaj sidiĝis sur la balustrado. Pasis ĉirkaŭ tri minutoj, ĝis oni malfermis la pordon. Li fumis kaj aŭskultis noktajn sonojn. De la stacio aŭdiĝis fajfoj. Ie, ektimigita per malbona sonĝo klukis kokino. En la najbara korto bojis hundo.

– Mi jam decidis, ke vi ne estas veninta, – diris Olga , malfermante kaj ventumigante sur lin varmon de la dormanta ĉambro. – En la telegramo estas dirita, ke vi venas kun la vespera vagonaro. Sed, laŭ mia kalkulo, la vagonaro estas jam delonge veninta. Ni kun la patrino estis ĵus enlitiĝintaj.

Ivagin  premis ŝian manon.

– Antaŭ ĉio ni konatiĝu! Mi iris piede. Tial estis longe. Ha? Ĉu mi ne vekis la infanon?

– Ne, ne! Ŝi dormas. Mi petas eniri. Vi estas noktonta ĉi tie, en la kuirejo. Ĉio jam estas ordigita, sed komence trinku la teon!

Olga  venigis lin tra la koridoro en malgrandan puran kuirejon. Sur tablo staris jam estingiĝinta samovaro, manĝilaro, vazo da konfitaĵo, pano, butero kaj kruĉo da lakto. Olga  sidiĝis, kun kaŝita scivolemo rigardante al Ivagin . Iom konfuzita, li embarase miksis la lakton per kulero.

– Vi, verŝajne miris! – diris li. – Iu nekonata persono kaj la cetera! Ha? Sed ĝi estas ja bagatelo, ke mi ne estas konata! Petis min Vitalij  treege!

– Tutegale, li skribis, kie vi (ĝi estas mi) pasigos la festojn, sed mia edzino tie pro la enuo mortas! Ha?

Olga  ekspiris.

– Bonan edzon mi havas, kamarado Ivagin , ĉu ne vere?

– Mi tion ne scias, ĉu bonan, ĉu malbonan, sed li iufoje stranga estas! Nu, ni pri tio poste parolos. Ĉu vi sola ĉi tie loĝas? Ha?

– Kun la patrino kaj filino.

– Nu, jes, tion mi scias!.. Ĉu la patrineto via dormas jam?

– Dormas. Morgaŭ vi konatiĝos. – ridetis Olga . – Vi intercetere devos al ŝi en mastrumaj aferoj helpi. Mi ja laboras nun! En vico por aĉeti viandon, sendube vi estos staranta!

– En la vico por viando? Ha? – maltrankviliĝis Ivagin . – Nu, jes, cetere ne gravas! – Li ekridis. – Ĉu vi scias, kial mi tiel? Mi neniam en la vicoj staris! Mi eĉ ne scias, kiel ĝi estas farata!

– Infaneto! – svingis Olga  la manojn. – Jen kia vi estas! Ne estas tro malfacile ĝin studi! Alie vi sen la tagmanĝo restos! Mi ja laboras!

– Interalie, Vitalij Nikolaeviĉ  evidente ne scias, ke vi laboras?

– Evidente, ne scias! – ridetis Olga . – Li kredeble opinias, ke mi ankoraŭ pasigas la tempon apud trogo kaj primuso. Sed ĉi tie kvankam estas ursangulo, kvankam la trotuaroj mankas kaj la preĝejoj nombras pli, ol duetaĝaj domoj, kvankam oni renkontas la venantajn el gubernia centro estrojn kun ruĝaj flagoj, tamen estis pli facile al mi forlasi la trogon!

– Ĝi estas bone, se tiel! – grumblis Ivagin . – Sekve, kian profesion vi prenis?

– Mi laboras en la infana domo. Nun ni legomĝardenojn prilaboris. Antaŭ la unua de majo la specialan taskon ni plenumis! Lumas la suno, en la arbaro birdoj kantas, apude fluas la rivero, – bone! Estas sentata la vivo ĉirkaŭe! Sed ja tie... – Sed Olga  silentiĝis kaj malfideme rigardis al Ivagin .

– Ĝenerale! – aldonis ŝi, ridetinte. – Vi rakontu al mi, kiel fartas Vitalij ! Ĉu li la morgaŭan tagon ankoraŭ en Germanio pasigos?

– En la vojo, se ne en Moskvo! – kapsignis Ivagin . – Ĉu li ne skribis al vi? Oni forpelis lin de tie! La trian tagon mi jam komencas post forveturo el Moskvo. Intertempe li povis veni.

– Kiel? – La okuloj de Olga  profundiĝis kaj fiksiĝis sur la vizaĝo de Ivagin . – Kion ĝi signifas?

– Ofensivon de l’ kapitalistoj, Olga Alekseevna , jen kion! La ĉeesto de granda kvanto de sovetiaj civitanoj en Berlino unuan de majo estas neoportuna! Ĉu vi aŭdis, kion Zergiebel  tie aranĝis?

Ivagin  eksaltis de la seĝo kaj komencis varman agitadon je temo pri la finiĝo de la stabilperiodo. Olga  ne interrompis lin. Metinte la kapon sur ambaŭ manojn, ŝi iom fleksiĝis kaj meditis pri io sia.

Matene Ivagin  de neniu estis vekita. Tra la dormo li aŭdis, kiel la maljuna mastrino forigis de la fenestroj lignajn ĵaluziojn, kiel ŝi per kenoj bruligis la samovaron, kiel hejtis la rusan fornon, kiel bakis aromajn grasajn kukojn... Vekiĝinte, li longe kuŝis sur transportebla lito kaj rigardis tra la malfermita fenestro en ĝardenon, orumitan per ia varma suno.

La birdoj fajfis sagacajn trilojn. Aŭdiĝis hela rido de Injo kaj ŝia nuda, iom rozkoloriĝinta korpeto briletis inter la verdaĵo. Dufoje preter la fenestro estis pasinta Olga  en fantazia kostumo, farita el malnova patrina kapoto, kun balailo en la manoj. Poste Ivagin  aŭdis susuron de la kunbalaataj pasintjaraj folioj. Poste al voĉo de Injo aliĝis ankoraŭ aliaj infanaj voĉoj kaj la ekscititaj infanoj estis kurontaj al la barilo observi ion tra la fendo. Sed la metropola loĝantino haltigis ilin per malestima rimarko:

– Kia bagatelo! Sola aŭtomobilo por la tuta urbo!

Tiu ĉi rimarko sekvigis patriotajn protestojn de la aliaj infanoj kaj Injo ekkoleris:

– Foriru vi, kotmakulita! – diris ŝi al unu el la amikinoj. Post tio komenciĝis vigla infana insultado. Ivagin  malrapideme surtiris sur sin la pantalonon kaj eliris la korton. La hela suno igis fermi la okulojn. Injo sidis jam sur la perono kaj instruis la infanojn kalkuli: