– Vi ne tiel kalkulas! – diris ŝi al sia kotmakulita amikino. – Jen kiel kalkulu. Sepcent, okcent, naŭcent, dekcent, dekunucent, dekducent...
Tiam ŝi ekvidis la gaston, rapide leviĝis kaj etendis la maneton.
– Ĉu estas onklo Ivagin ? Saluton! Mi estas Injo!
– Do vi estas Injo? – ekinteresiĝis Ivagin . – Interese! Bone, ni konatiĝu! Ĉu tiuj estas viaj geamikoj? Ha?
– Jes, ili estas miaj geamikoj! – faris Injo duonrondon en la aero per la maneto. – Kaj ĉu vi portas okulvitrojn? – Vi formetu ilin, ili malhelpas al vi!
Ivagin ekridis.
– Nun mi malbone vin vidas! – diris li. – Permesu, mi pli proksime vin rigardos!
Li kaptis ŝin kaj levis sur la ŝultron. Injo gaje ekridis.
– Nu, kia vi forta estas! Mi tion ne sciis! Mi ja estas peza! Panjo diras, ke mi pezas jam pli, ol dekses kilojn!.. Sed, onklo Ivagin , kiam viaj okuloj ridas, ili tre similas du fiŝetojn!..
– Fiŝetojn? Ha? – admiris Ivagin .
– Jes! Kaj la brovoj estas kvazaŭ du flavaj skioj! Sed kial vi konstante “ha” ripetas?.. He, onklo Ivagin , vi mem ne scias, kial! Nu, klinu vian dorson pli bone! Mi volas, ke vi min galope promenigu! – Kaj ne atendante la konsenton, ŝi ordigis sin pli oportune sur lia ŝultro. – Nu, rajdu, rajdu!..
Tiaspekte ili engalopis la ĝardenon kaj trakuris sub la florantaj pomarboj. Poste ili revenis sur la peronon. Olga staris en la pordo, reveme rigardis korvon kaj kun evidenta ĝuo aŭskultis klukadon de la kokino, tumultanta meze de sia flava idaro. Ekvidinte ilin kaj iom ruĝiĝinte, ŝi etendis la manon.
– Mallevu Injon, – diris ŝi, – ŝi estas tro batalema! Ŝi kiun ajn seli scipovas!
– Kaj kion sekvas? Bonvolu min seli!.. Mi ne kontraŭdiras!.. – Ivagin ridetis. – Bone estas ĉe vi, Olga Alekseevna ! – Li ĉirkaŭrigardis la malgrandan malrektiĝintan staleton, pordeton en la verdan ĝardenon, bedojn, fositajn de la manetoj de Injo, kikerikantan kokon, saltantan korvon. Li altiris al si la kuŝintan surflanke malplenan keston kaj sidiĝis.
– Sed mi opinias, kamarado Ivagin , vi iom ironie ĝin diras. Verŝajne vi la alian pensas. Pri et-burĝeco nia vi, kredeble, mokas!
Ivagin gratis la bruston iom embarasite.
– Ĝuste mi divenis! – ekkriis Olga . – Mi ja konas vin, komunistojn! Ankoraŭ penti vi komencos, kial vi venis ĉi tien?!
– J-jes, – murmuris Ivagin , – vi estas virino divenema! Sincere dirante, mi pensis ankaŭ pri la etburĝeco. Sed se vi la fremdajn pensojn divenas, mi ne plu riskas pri ĝi pensi. Ha?
Ivagin rigardis Olga ’n, ŝian saĝan rozkoloriĝintan vizaĝon, ŝiajn nudigitajn iom bruniĝintajn brakojn kaj miris enpense, miskomprenante, kion ankoraŭ bezonas Vitalij .
– Ĉu vi deziras, kamarado Ivagin , akompani min hodiaŭ en nian infandomon? Vi vidos niajn infanojn. Intercetere, vi Injon estos trenanta sur la brakoj. La tutan tagon ŝi ne sukcesos piede iri, ŝi rapide laciĝas. Kaj vi, mi vidas, jam amikiĝis kun ŝi. Hieraŭ ni ĉion por la vespero estis aranĝantaj, – iom silentinte daŭrigis Olga . – Oni alvenigis el la arbaro branĉojn, florojn, betulojn. Kun la infanoj ni estis ripetantaj la prezentaĵojn. Okazos lumbildo “Printempo”, poste la pionira himno, poste marŝado kun ruĝaj flagoj, poste solo-elpaŝoj. Mia Injo estos deklamanta.
– Ĉu vi nur por ŝi tiel klopodas aŭ ĝenerale? – malkonfideme demandis Ivagin .
Olga kuntiris la brovojn kaj mallaŭte kontraŭdiris:
– Sed tute antaŭnelonge mi, kamarado Ivagin , eĉ por mia propra infano ne kuraĝus tion aranĝi! Mi estis timanta homojn kaj ne komprenis, ke la infano bezonas socion. Ĝi okazis tial, ke mia sorto estis nur – la hejmmastrumado ĝis la malfrua nokto. Vere, la vivo ŝajnis esti nur senkompata kaptilo!
– Kial do? – ŝajnigis sin nekomprenanta Ivagin , – Ĉu do tiel malbone?
– Kiel vi opinias? Se de tago al tago viaj intencoj disbatiĝas kontraŭ la neceso restadi hejme kun la infano, apud la primuso kaj trogo, kaj tiel daŭris seninterrompe kelkajn jarojn, kio povas resti de tiuj intencoj? Ĝi ja estas malliberejo! Nu, imagu, ke oni limigis cirklon de viaj okupoj per la hejma laborado? Ke oni malpermesis al vi ofici, esti membro de l’ partio, partopreni la sindikatan vivon kaj t. p.?
– Ne, tion mi eĉ imagi ne povas! – eksvingis Ivagin la kapon, – sed ĉu vi ne uzis manĝosalonojn, vartejojn?
– Estas bone pri ĝi nur paroli! Komence oni devas krei tian manĝosalonon, kie la infano povus kvar-kvin foje dum la tago ricevi la bezonan kaj sanigan nutraĵon! Kaj ĉu la vartejoj ĉe ni sufiĉas? Kaj ĉu tiel bone estas ĉio aranĝita, ke la patrino, kroĉeme tenanta en la manoj tiun malgrandan parueton, povus kuraĝi fordoni ĝin al fremdaj manoj? La infano, ve, estas tro rompebla!
Ivagin svingmoviĝis sur la kesto, sed Olga tuj trankviligis lin:
– Jes, mi scias tion! Mi mem ĝin komprenis nun! Mi antaŭe tion ne komprenis. Sed nun, ripozante, mi tion pripensis kaj ĉion komprenis! Vi ja vidas, ke mi laboras!..
* * *
Vitalij eliris de Serebrovskij kun prema sento. Li restis ĉe li nur duonhoron, sed ĉi tiu duonhoro pruvis al li sensencon de lia vojaĝo. Serebrovskij fosis ion per la tremantaj manoj en la paperujo, skuis la telefontubeton, vantis, ridetis al Vitalij rigide, kompatinde. Li maljuniĝis. En la haroj estis pli da grizaĵo, kaj sur la vangoj pli da sulkoj. Malbriliĝis definitive la okuloj.
Li ne kuraĝis eldiri sian opinion pri la propono de Vitalij . Konstrui la metropolitenon per la propraj fortoj, nur kun altiro de la fremdaj specialistoj kaj kun larĝa eluzo de la eksterlanda sperto, sed per la propraj fortoj? Allogi la socion al larĝa pridiskuto de la projekto?.. Ne, li ne diros tuj la respondon! Oni devas peti konsilon de la specialistoj, invititaj dum foresto de Vitalij . Oni devas kunvokigi la ĉelestraron. Oni devas ĝenerale mediti, priparoli, ricevi la opiniojn...
Vitalij ne forturnis de li la okulojn, dum li telefonis al Popov , sed la stacio ne respondis kaj pasis minutoj de la enuiga silento. Serebrovskij nerveme puŝis forkon de la telefono kaj balbutis:
– Jes, sekve, jes!..
Vitalij apatie rakontis, kiel estas konstruata la metropoliteno en Berlino.
– Tion vi scias, de la stratsupraĵo, pere de neprofundaj tranĉeoj, kun plata kovraĵo. Certe, tiamaniere pli malkare kostas grundlaboroj, kvankam antaŭe oni elprenas la grundon kaj poste denove enŝutas. Tamen pli kara estas la metalo. En Berlin multe da metalo estas uzata por la kovriloj, fermigiloj kaj armaturo. Precipe granda diferenco estas en kosto de la kromaj laboroj. Ja en la tuta distanco oni devas rompi la pavimon kaj meti ŝildojn.
Venis Popov kaj seke ŝovis al Vitalij la manon.
– Saluton, Vitalij Nikolaeviĉ ! Jam ni laciĝis vin atendi! Kion diris la germanoj pri la koncesio?
Vitalij ekrigardis en la kurantajn okulojn de Popov kaj malaperis ĉe li iu ajn deziro paroli.
– Antaŭ, ol komenci intertraktadon pri la koncesio, oni devus konvinkiĝi, ke ni mem ne kapablas fari tiun ĉi laboron!
– Ĝi estus bone, – rikanis Popov , sed ĝi ne sukcesos! Sed kial, Vitalij Nikolaeviĉ , vi tamen, ne plenumas niajn ordonojn? Se oni skribas al vi, ke vi intertraktu kaj tiel plu, vi, ŝajne, devas intertrakti!