Vitalij spiteme mallevis la okulojn teren.
– Mi ne konsentas! – decideme diris li, – Mi ne konsentas tute!
– Vian konsenton oni ne petas!
– Vi devas peti, kamarado Popov , vi devas! Mi postulas la specialan kunsidon kun reprezentantoj de la plej grandaj moskvaj uzinoj. Ni devas scii la opinion de la socio!
– Estas dubinde, kion diros la socio! – singarde rimarkis Serebrovskij . – Eble, ĝi ĝenerale estas kontraŭ la metropoliteno? Ja aperas tiaspecaj artikoloj en “Izvestija” kaj “Laborista Moskvo”!
Vitalij leviĝis.
– Mi dezirus paroli kun Vinokurov .
– Li ankoraŭ estas en Krimeo. Baldaŭ li revenos.
– Mi vidas, ĉiuj ripozas!
– Al neniu estas malpermesate! Li havas laŭdekretan libertempon! – seke rimarkis Serebrovskij . – Vi ankaŭ povas ricevi!
* * *
Antaŭ la forveturtago de Ivagin Olga pli frue, ol kutime finis la laboron kaj dumvoje vizitis la kooperativon. Ŝi trovis ĉi tie sian gaston. Li deĵoris en la vico, senpove ĉirkaŭrigardante. Lin dufoje jam oni estis elpuŝanta el la vico kaj ekvidinte Olga ’n, li treege ĝojis.
– Ĉu vi kredos? Ha? Plenajn tri horojn mi jam staraĉas! Diablo scias, kia malsaĝaĵo! Oni satigis min ĉi tie ĝis abomeno per kontraŭsovetaj anekdotoj kaj mi mem fariĝis iu grumblulo. Mi staras kaj insultaĉas kun tiu ĉi publiko! Ha?
Olga ekridis.
– Nun mi vin anstataŭigos. Se vi ne dormus tiel multe matene! Ĉu vi scias, ke la homoj venas ĉi tien je la kvina matene?
Nur por unu minuto ŝi malaperis interne de l’ magazeno, eliris de tie kun hela vizaĝo.
– Kial, nome, vi staras? Ankoraŭ labkoro!.. Evidentiĝis, ke la viandon jam antaŭ unu horo oni ne vendas! Oni trankviliĝis kaj atendas iun klarigon! Se mi ne telefonus al la kontoro, vi ĝis la vespero starus! Nun la afero pli rapide moviĝos!
Vespere ili vizitis urban kinejon. Ĝi estis polvoza ĝardeno, forbarita de la strato per malrekta barilo. Sur la pordego pendis delonge perdinta sian purpuran koloron ŝildo:
“Teatro kaj ĝardeno je la nomo de kamarado Perepjolkin ”.
Kiu estis Perepjolkin , tion eĉ Olga ne sciis. En la ĝardeno vagadis dense farbigitaj knabinoj, kraĉante flanken kune kun sunflora semŝelo malflatajn rimarkojn rilate al amindumantaj kun ili kavaliroj. En ombrigita cirklaĵo la benkojn okupis paretoj. La cirklaĵo estis komence destinita por dancoj, sed poste la dancojn oni transportis sur alian lokon kaj restis dek du nelumigitaj benkoj, situantaj unu kontraŭ la alia. Ili fariĝis la plej ŝatata loko por rendevuoj.
En dancejo malbona orkestro pene aŭdigis “Pas d’Espagne” . Ĉirkaŭ duoncento da paroj apatie turniĝis en la sama loko, susurante per la alplandoj sur la ŝtonoza grundo. Same apatia homamaso, starante, observis la dancantojn. Sub la piedoj balanciĝis diskurintaj radioj de ŝanceliĝantaj supre rondaj lanternoj. Ivagin rigardis komence malsupren, poste supren, poste la homamason kaj kraĉis.
– Jen ne havas la homoj kion fari, ha?, ĉu vi scias, Olga Alekseevna , – aldonis li, okupante lokon en la kinejo, – mi komencas timi vin!
– Kial?
– Jen, vi min jam en la vicojn sendas! La unuan de majo mi viajn komisiojn estis plenumanta, la infanojn portis, dum la infanfesto la dekoraĵojn post la kulisoj transmovis, najlojn enbatis. La filino via sur mi rajdas! Finfine... – Li svingis la manon.
– Kio estas finfine? – demandas Olga miskomprenante.
– Finfine mi neniam edziĝos! Vi tute min disrevigis!
Olga ekridis.
– Sed vi kiel opiniis? Ĉu vi la socialismon estos konstruonta kaj via edzino nur la infanojn vartos kaj en la vicoj deĵoros? Sed ĉu ne deziras vi la inverson? Iu ja devas pri ĉi tio sin okupi!
– Kial do la viro?
– Kial do la virino?
En la kinejo estis sufoke. Ĉirkaŭlekante per la lango febrantajn lipojn, Ivagin samtempe sentis, kiel la ĉemizo, ŝvitpleniĝante, gluiĝas al la korpo. Konservinte la paciencon nur ĝis la tria parto, li petegis:
– Insultas mi min mem, Olga Alekseevna ! Kia diablo! Sur la ekrano estas polusaj glacioj, sed de mi la sepdeka ŝvito fluas! Ni iru aeren! Kaj elirinte la ĝardenon, li serioze rigardis la vizaĝon de Olga .
– Sekve, vi decidis nun la tutan tempon al la laboro dediĉi? Ĝi estas bone! Sed kiel do la edzo kaj infano? Ha?
– Duone!
– Jen, mi ne scias, – dismovis li la manojn, – ĉu ĝi plaĉos al Vitalij Nikolaeviĉ , aŭ ne? Ha? Ĝi devas, diablo ĝin prenu, plaĉi!
* * *
Dum la speciala kunsido en Mosĥozupr Vitalij nervumis. Prezidis Serebrovskij . En apogseĝoj kuŝigis sin grizharaj maljunuloj. Ili volupteme glutis la cigaredan fumon kaj iufoje strabe rigardis al Vitalij . La reprezentantoj de sociaj organizaĵoj estis malmultaj. De la uzino “Svet” neniu venis. Ĉiuj konsentis, ke la tramo ne kapablas solvi la transportan krizon, sed ĉiuj maĉis la malnovan temon, ĉu konstrui, aŭ ne konstrui la metropolitenon. La reprezentanto de la Inĝenier-Teknika sekcio, respektinda profesoro, estis pruvanta, ke la metropoliteno nenion helpos, ke ĝia veturigpovo ne sufiĉas, ke oni bezonas la profundan fervojenkondukon en urbocentron. La reprezentanto de la Transporta Trusto penis konvinki la kunvenon, ke la konstruado de l’ metropoliteno estas prokrastebla ĝis la 1938 jaro, kaj dume sufiĉos tiu sama profunda enkonduko kaj elektriko de la ekzistantaj stacioj. La saman opinion havis reprezentanto de la plana organizaĵo.
Vitalij laciĝis pro kontraŭdirado. Li apogis sian kapon kontraŭ dorseto de la seĝo kaj preskaŭ apatie pensis, kiom granda estas la homa malkultureco! Ĉe la strato pluvis. Sur la fenestroj rulis rapidaj malpuraj fluetoj. Du verdaj branĉoj plende batis sin kontraŭ la vitro per la malsekaj folioj. La vento altvoĉe kantis iun sopireman kanton.
Subite eniris Vinokurov . Li ĵetis al la ĉeestantoj malzorgan “saluton”, singardeme formetis la malsekan mantelon kaj, iom skuinte, pendigis ĝin sur la muron. Vitalij apenaŭ ne eksaltis sur la loko. Vinokurov estis en blanka somera kostumo, sur kiu kutime tiel akre elstaras la suda haŭtbruneco.
Momente, kiel ĉiam, en cerbo de Vitalij ekflamis kunrilato de l’ ideoj. En la antaŭpasinta jaro li ankaŭ vizitis Krimeon. Li memoras, kiel la aŭtomobilo traŝraŭbis la montaron, krute turniĝante ĉiam pli supren. La maŝino flugis super la abismoj, tuŝante per la radoj suprojn de elstarantaj el sub abruptoj sekaj arbustoj. La maŝino kun tremiganta rapideco kuregis al la abrupto kaj subite akre ĵetadis sin flanken, ektimigita per la kruteco.
Malsupre ŝanceliĝis ruĝaj ŝtonozaj montĉenoj, sukplenaj verdaj pinoj, trompemaj ĉapoj de l’ arbaretoj, ĉar ili ŝajnis esti tre proksimaj kaj molaj, kaŝantaj sub si neniujn novajn abismojn. Per mallongaj fajfoj la aŭtomobilo alpremadis al la ŝtono preterpasantojn kaj malaltkreskajn tatarajn ĉevalojn kun knarantaj ĉaroj. Ĉio, kio restis malsupre, estis envolvata iom post iom en griza vualo de l’ nebulo. Sed jen la supraĵo, la lasta suprenflugo kaj de ĉi tie ho, kiel mole falas rapideganta maŝino! Kvazaŭ globo, ĵetita sur la deklivon! La vento fajlas renkonten kaj ie apud la koro penetras internen kun fenda sono.
Kaj jen ruĝaj rokpecegoj, fiŝistaj ŝipetoj, brileganta maro, kaj blindiga banbordo. Kaj nudigitaj, hindsimilaj, bruligitaj de l’ suno figuroj...