Выбрать главу

Vitalij  returnis sin al Vinokurov  kaj ekrigardis lian vizaĝon. Eĉ per eta supraĵa tavolo la bruneco ne kuŝis sur lia haŭto!

Vinokurov  parolis varme kaj pasie:

– Pri kio nur oni ne kulpigas nin, defendantojn de l’ metropoliteno! Komence, oni diras, la pavimojn asfaltigu, la elektron aranĝu, la akvon donu al la antaŭurboj! Komence, oni diras, la tramon nur sur relojn bone metu kaj poste pri la metropoliteno revu! Ĉu estas nun la metropoliteno reala ideo? Ĉu ĝin bezonas la socialisma urbo? Tramo, tramo, kaj ankoraŭfoje tramo! Sed pro tiu sama tramo la moskva mastrumo troviĝas (sen trograndigo) sur rando de abismo! Nin minacas ŝtopo, nevidita ĝis nun, pereiga ŝtopo, kiu fermos niajn arteriojn! Ĉu vi komprenas tion, kamaradoj?

Vitalij  silentis, silentis ankaŭ la kunveno. Vinokurov  pentris bildon de piedironta Moskvo post du jaroj, se la metropoliteno ne estos konstruita. Ĉio ĉi estis konata al Vitalij . Vinokurov  uzis liajn proprajn argumentojn.

Tamen lia pledo efikis la ĉeestantojn pli, ol vortoj de Vitalij . Iom post iom cedis la defendantoj de la tramo. Kaj tiam la reprezentanto de la Inĝenier-teknika sekcio, definitive ne trovinta la kontraŭdirojn, ekkriis:

– Jes, kamaradoj, jes, ĝi estas komprenebla! Sed kiu do ĝin konstruos? Ni ne povas!

Vinokurov  senhezite kaj trankvile en la streĉita silento respondis:

– Konstruos ĝin bonega germana firmao. Tiu ĉi firmao priservas Berlinon, Vienon kaj Hamburgon. Ĝi estas la plej bona konstrufirmao. Ĝi ensuĉis en sin plej perfektajn metodojn de l’ konstruado de la eksterstrataj vojoj. Inĝeniero Zorin  mem raportos la impresojn pri la berlina metropoliteno kaj, espereble, subtenos min!

Vitalij  eksaltis.

– Vi freneziĝis! – kriis li, – Vi ankoraŭ kuraĝas esperi mian subtenon!

Ĉiuj mirigite turnis sin al li. Vitalij  tuta brulis pro la indigno.

– Mi alvokas ĉiujn ĉeestantajn reprezentantojn de l’ uzinoj diri fine sian vorton! Ĉu ĉion oni devas transdoni, kiel koncesion? Ĉu ni estas tiel senpovaj? Jes, la fremda sperto estas bezona al ni, sed ĉu nepre en la formo de la privata kapitalo? Kaj tio estas parolata nun, kiam la tuta lando estas okupita pri la plej grandega socialisma konstruado, kiam la laborista klaso de nia ŝtato pruvis per neniam viditaj limtempoj de l’ konstruo, kion kapablas la proleta lando!

Kaj nun Vitalij  rimarkas, kiel en la postaj vicoj aŭdiĝis iu bruo.

Tra la salono al la tribuno ekmoviĝis Ivagin . Vitalij  rigidiĝis. Li ne vidis lin ĝis nun. Ĉio en la salono streĉiĝis. Ivagin  formetis la okulvitrojn kaj akurate metinte ilin en specialan ujon, ektondris tra la ĉambro:

– Ni postulas klarecon! La laboristoj de la plej grandaj sovetiaj uzinoj rajtas la atenton! Ha? Mi alportis la instrukcion postuli klaran respondon: ĉu ni deziras vendi al la kapitalistoj kune kun la metropoliteno nin mem, aŭ ni havas sufiĉe da forto, kaj ni komencos tiun ĉi laboregon mem? Malfacile, ni scias! Sed ĉu malmulte da malfacilaĵoj ni jam transpasis? Ĉu malmulte da kolosoj ni estas konstruontaj laŭ la kvinjara plano? Ha? Ĉu ni ne povas preni ankoraŭ unu koloson, la transportan koloson de l’ sovetia metropolo?..

Vitalij  neniam ankoraŭ vidis lin tia. Ivagin  elkreskis, fortikiĝis, lia voĉo akriĝis kaj martelis la koncesian teorion. Vinokurov , sulkiĝinte aŭskultis. Popov  malage ridetis, esperante, verŝajne, ke iu ankoraŭ estas al Ivagin  kontraŭdiranta. Sed Ivagin  fariĝis subite la plej brila oratoro. Tiel, certe, okazis dum la civila milito, kiam al la plej malfacilaj, al la plej danĝeraj kaj respondecaj frontoj estis sendataj homoj el la fabrikoj kaj tie ili faris miraklojn.

La laborista parto de l’ aŭskultantaro aprobe ekzumis.

Fininte agitan parton de la pledo, Ivagin  tuj trankviliĝis, prenis la okulvitrojn, traviŝis ilin, surmetis sur la nazon kaj komencis ordinarvoĉe legi la rezolucion. Atento de la kunveno atingis apogeon.

– Ĝi estas propono de nia uzino, – klarigis li, – ni postulas la plej baldaŭan kaj senkondiĉan konstruadon de l’ metropoliteno. Apud plibonigo de la tramo, aranĝo de la profunda fervojenkonduko kaj elektriko de la apudurbaj fervojoj la metropoliteno estas plej grava tasko. Ni postulas transdoni ĉi tiun demandon por larĝa diskutado publike kaj en la gazetaro. Ni proponas ne doni la metropolitenon en la koncesion kaj konstrui ĝin per la propraj fortoj. La uzino mobilizas por konstruado la plej bonajn specialistojn elektristojn-inĝenierojn, teknikistojn kaj laboristojn. Ni alvokas fari la saman la plej bonajn uzinojn de Moskvo. Ni proponas mobilizi monrimedojn de la loĝantaro. Ni postulas ellason de speciala prunto kaj la unuaj aĉetas la obligaciojn en amplekso de la monata salajro.

Ĵus, kiam Ivagin  estis fininta, Serebrovskij  tintigis la sonorilon kaj anoncis paŭzon. En la koridoro Ivagin  ĉirkaŭprenis kaj kisis la amikon.

– Nu, amiko, malgrasiĝis vi eksterlande? Ha? Ĝi, frato, ne estas ripozejo! Ĉu mi bone ilin kontraŭdiris? Ha? Ĉu vi estas kontenta? He, amiko! Ni ĉiujn uzinojn alvokos!

Li ne lasas al Vitalij  diri eĉ unu vorton. Vitalij  rigardis lin per karesaj okuloj kaj ridetis.

– Ĉu la mondrevolucio, viaopinie, proksimiĝas? Ha? Kiel statas tie, en Germanio? Ĉu Zergiebel  furiozas?.. Nu, ne gravas! Baldaŭ ni kaptos lin je la vosto! – Rimarkinte dubon en la okuloj de Vitalij , li prenis lin je la maniko: – Ĉu vi ne kredas, diablaĉo? Vi mensogas! Ni kaptos! Estu certa!

– Mi ne pri tio! – kontraŭdiris Vitalij , – mi pri la trusto!

– Ha? Ĉu pri tiu ĉi kompanio? Estu, amiko, trankvila! La afero estas gajnita! Estas klare!

Vitalij  mirigite levis la okulojn. Ivagin  batis lin sur la ŝultron kaj ekridegis.

– La patron Semjonov  havas, kanajlo! Vi ankoraŭ kontraŭdiras! – Kaj tuj li aldonis alitone: – De l’ edzino kaj filino mi vin salutas. Ili estas tute sanaj kaj intencas veni Moskvon en la aŭgusto. – Ivagin  esploreme ekrigardis al Vitalij  kaj aldonis: – Vi havas nemalbonan edzinon! Interalie, dumvoje ĉi tien, mi laŭ la malnova kutimo vizitis la kancelarion kaj demandis la leterojn. Por mi mankas, sed al vi, amiko, jen oni skribas el Germanio!

Vitalij  kaptis la koverton el manoj de Ivagin  kaj subite paliĝinte, malleviĝis sur benkon. Li tuj rekonis sur la koverto skribmanieron de Alice .

El notlibreto de Alice Berg

28 de februaro 1929.

Mi ne scias, ĉu rememoris min Vitalij  almenaŭ unufoje. Mi ne kredas, ne kredas al li. Mi lin komprenis ĉiam. Li estas min komprenonta nur unufoje. Li ne faris eĉ tion!..

Kaj jen li petas min pri la renkonto. Se iu scius, kiel ĝoje ektremis mia koro kaj kiel ĝi rigidiĝis tuj post ĉi tio!.. Por kio ni, Vitalij , renkontiĝu? Ja antaŭ, ol nomi min via Alinjo, vi estos petinta min sidiĝi, mem formoviĝos la alian randon de la benko kaj komencos la oficialan juĝesploron. Vi pravos. Mi ne riproĉas vin. Ja vi devas esti konvinkita, ke via amatino ne estas perfidulino...

Ne, Vitalij ! Ne valoras renkontiĝi!..

La 10 de marto 1929.

Mi scias, mi kulpas, mi faris la eraron. Sed neniu scias, kiom kostas al mi ĉi tiu eraro. Mia patro neniam estis laboristo. Li estas fidela servanto de la kapitalistoj. Li estas social-faŝisto. Sed ĉu vere, ke ili povus min kompreni, se mi ne mensogus?..