Walter Ulmann asertas, ke jes, ili povus... De post kiam li loĝas en la legomĝardenoj, en mia animo fariĝis pli lume. Li estas tia granda kaj mallerta, kaj iom ridinda. Li povas aŭskulti, ne palpebrumante, la plej terurajn konfesojn kaj ne pendi al la rakontanto fidon.
Mi klarigis al Walter mian infanan ameton al Reingold . En tiaj familioj, kiel la nia, Reingold estis opiniata, kiel taŭga fianĉo. Li ja estis lernanta en milita lernejo, en li oni vidis estontan oficiron. Mi do estis knabineto kaj revadis pri bela amo. Sed mi nenion promesis al li. Mi nenion povis promesi. Mi estis tro juna.
Ulmann ne demandis min pri la detaloj. Sed mi ja ilin ne havis. Mi fiere traportis mian virgan purecon tra la jaroj de tentoj kaj nur Vitalij ... Ne, ne, mi ne volas pensi pri ĝi, mi ne volas rememori! Tri monatojn da turmento! Ĉu ne sufiĉas?
La 24-an de marto 1929.
Ulmann demandis hieraŭ, ĉu mi delonge ĉesigis la rilatojn al Reingold ? Mi eĉ forgesis. Ŝajne, mi havis tiam deknaŭ jarojn. Li estis ankoraŭ servanto en la armeo. Ja tute antaŭnelonge mi eksciis, ke li servas nun en la polico.
Ulmann insultetis min. Mi devis ĝin klarigi al la komisiono.
La 18-an de aprilo 1929.
Walter proponas al mi laboron en Wedding . Kiom da jaroj mi laboris en volframa fako? Ho, Walter , de post la 1922 jaro. Ĉu vi miras? Jes, jes, de la deksesjara aĝo. De post fino de la lernejo, kiam mi, antaŭ ol aniĝi universitaton, laŭ deziro de la patro, por unu jaro iris en fabrikon “Osram” . Kial mi restis tie pli, ol unu jaron? Jen ĉi tie estas solvo de l’ problemo, kara Walter !
En la fabriko mia mondo duoniĝis. Inter la laboristoj estis pli da faŝistoj, ol komunistoj, tamen mi ekhavis intereson por “Rote Fahne” . Kaj mi konatiĝis kun kelkaj libroj, el tiuj, kiujn al mi ŝovis komsomolano Til Spielgritz . Li, cetere, ne sciis, tiu Til, ke mi estas filino de burĝo, kiam li rekomendis min en la Regionkomitato de Komsomolo. Ĉu vi komprenas, Walter ?.. Poste Til estis arestita kaj mi longtempe restis sola komsomolano en la fabriko. En la pasinta jaro oni forpelis ankaŭ min.
La patro? Kun la familio mi rompis ĉian interligon ankoraŭ en la dudek tria, kiam ili estis aliflanke de l’ barikadoj.
La 28-an de aprilo 1929.
Hieraŭ estis transdonata la ruĝarmeana standardo al la nia taĉmento. Mi diras, al la nia, kaj la koro kunpremiĝas pro la doloro. En la pasinta jaro mi estis membro de la Internacia Komisiono. Ĝuste mi iniciatis la esperantan korespondon kun la ruĝarmeanoj. Kaj hodiaŭ mi venis la solenon kaŝe, sen la permesilo. Mi kaŝis mian vizaĝon en la homamaso, timante esti rekonita. Mi vidis Otton, mi vidis Erich ’on, mi vidis Vitalij ’on!.. Jes, mi vidis lin!..
Li staris sur la grandega malplena estrado antaŭ dekkvin mil aŭskultantoj kaj tradukis el esperanto la leteron.
“Karaj kamaradoj! La ruĝarmeanoj de N-regimento sendas al vi, okaze de la unua de majo flaman saluton kaj la standardon, faritan je niaj laborgroŝoj”.
Vitalij ne vidis min. Liaj radiantaj okuloj ĉirkaŭvagadis. Ja li hodiaŭ ne estas moskva inĝeniero, eĉ nek reprezentanto de Sovetunio. Li hodiaŭ estas ruĝarmeano.
Otto frapis per la piedoj sur la ligna estrado kaj malvolvis la ruĝan tolon kun falĉilo, martelo kaj ora surskribo:
“Ruĝarmeanoj de N-regimento al berlinaj ruĝfrontanoj”. La ĥorejo, ŝtuparoj, partero, amfiteatro, muroj, ĉio, kio estis kun mi, super mi kaj sub mi, ĉio ektondris en potenca kriego:
“Rot Front! Rot Front! Rot Front!”
Mi ne povis min deteni, mi ekkantis kune kun ĉiuj, kiam sin turnis al la salono fanfaroj, trumpetoj kaj cimbaloj.
“Völker, hört die Signale
Auf zum letzten Gefecht!
Die Internationale
Erkämpft das Menschenrecht!”
Mi estis kantanta kaj la larmoj bruligis miajn okulojn. Erich ĉirkaŭprenis talion de Vitalij . Li venigis lin al rando de l’ estrado. Ekestis la momento, kiam ne plu restis loko por la personaj travivaĵoj. Mi eltiris min je la plena kresko kune kun la tuta salono.
– La rusa kamarado transdonu al la sovetia proletaro ĵuron de la ruĝfrontanoj sub la ruĝarmeana standardo.
Erich solene levis la manon. Miloj da laboristaj pugnoj ekŝanceliĝis en la aero.
– Ni ĵuras uzi niajn fortojn por la liberiga batalo. Ni ĵuras kun ferdisciplino en la vicoj marŝi al la decida lukto. La plej granda malestimo de laboristaro estu puno al tiuj, kiuj perfidos la ruĝan fronton. Nia pugno estas levita. Ni ĵuras venki, aŭ morti por la standardo de la proleta diktaturo.
Mi ripetis la ĵuron kune kun ĉiuj. Ĉu vi aŭdas, Erich ? Ĉu vi aŭdas, Vitalij ? Mi ripetis la ĵuron...
La 1-an de majo 1929.
Jen la tuto. Mi ree marŝas en la berlinaj stratoj. Sed apud mi mankas Erich , mankas Otto , mankas Vitalij . Anstataŭ Erich apude paŝas Walter . Mi ja laboras nun en la alia kvartalo. Sed Vitalij ... Ne, ne!..
La 1-an de majo, vespere.
Mi malvarmumis, ŝajne, hieraŭ sub tiu ĉi pluvego, revenante de la mitingo. Treega kapdoloro. Mi sentas, kiel altiĝas la temperaturo. Sed Wedding estas fortranĉita de la urbo. Ni estas sieĝataj.
Ĉi tie, en malvasta loĝejeto en kvina etaĝo, estas aranĝita nia sanitaria punkto. Tute proksime, ĉe la stratangulo seninterrompe kantas mitrajlilo. Sed oni aliras la fenestron kaj rigardas malsupren, oni vidas flavajn steletojn, ekflamantajn en mallumo.
Tiujn strangajn, nehomajn ekkriojn mi alkutimiĝis. Ho, kiel rapide la homo akiras kutimojn!..
Ree oni alportas la brankardon. Mi klinas min kaj vidas sangoverŝantan karnon.
– Paciencon, kamarado, paciencon! Tiu ĉi vundo ne estas grava. Vi ne maltrankviliĝu! – Sed mia propra animo ne estas trankvila. En ĝi brulas alarmo, jes, alarmo, kiu rompas la kapon, per fajro superverŝas la vangojn. Oni devas ŝtopi la orelojn kaj bindi la vundojn. Jen tiel! Mi provu almeti la polmon al frunto de la homo kun disŝirita makzelo. Eble, li ĉesos krii.
Ho, kiel malvaste estas ĉi tie! Ĉiuj tri litoj estas okupitaj. Du viroj ŝanceliĝas sur seĝoj. La mastrino sidas sur la planko, sur ĉifonaro, kaj mi vidas en duonmallumo ŝiajn grandiĝintajn okulojn. Ŝi ektremas post ĉiu pafo. Ŝiaj filoj estas tie, apud la barikado. Ni ne havas elektran lumon kaj petrollampo fumizas. Fumaĵo kaj acida odoro de la sango. Mi komencas frostotremi.
Kion ili parolos, miaj kamaradinoj?..
– Alice estas malsana. Oni devas forsendi ŝin hejmen.
– Lasu ŝin sidi. Eble estos pli bone tiel. Mi estas ekstaronta.
– Sidu, Alice , sidu!
Naĝas nebulo. Malforta naŭzemo. Estas malfacile spiri. Mi aŭdas ke frapas la dentoj. Iu enŝovas en mian buŝon malvarman randon de glaso. Mi trinkas. La tutan korpon kaptas treega laceco. La frunto ŝvitiĝas. Ne forlasante la lokon, mi eltiras la piedojn...
Haveno... Profunda nokto. La grumblemaj arganoj ĉesas interparoli per knarantaj voĉoj. Nigra faŭko de la holdo kovriĝas per peza fermilo. La fera besto, satiĝinte, trankviliĝis.
Mi elŝiriĝas el ĉirkaŭpreno de Vitalij . Mi kisas lin lastfoje, arde. Mi larĝe malfermas pordon de la eta kabino, frapinte ĝin sur randon de lavilo. Mi kuras sur la kruta ŝtuparo supren. Li iras post mi, balanciĝante, kiel ebriulo, apogante sur vergon de la kupra balustrado.
Kaj jen mi staras sur la bordo en amaso de l’ adiaŭantoj. La vaporŝipo malrapide debordiĝas. Mi aŭdas malsonan klukadon de l’ maŝino kaj laringajn ekkriojn de l’ ŝipestro. Grandega orumita titolo (mi ne scias, kia) sur la steveno, lumigita de la bordo per malbrilaj lanternoj, dronas kaj dronas en la mallumo. La rondaj iluminfenestretoj ĵetas flavajn radietojn malsupren, en la nigran akvon. Komence ili similas la efektivajn fenestrojn. Poste ili fariĝas nur briletantaj punktoj. Verdaj lanternetoj sur la mastoj ekpendis en la aero. La vaporŝipo malaperas en la maro...