Выбрать главу

Ĉu tio estas sonĝo? Aŭ halucino?.. Aŭ malsana deliro? Mi nenion scias pri Vitalij . Ĉu iu diris al mi, ke li jam estas forveturinta?..

Mi ankoraŭ povas malfermeti la okulojn kaj vidi, kio okazas en la ĉambro. De la brankardo oni formetas iun. La mastrino leviĝas de la planko kaj, ekspirante, ordigas la ĉifonaron. Ies vira voĉo kolere krias:

– Ĉu vi scias, la polico uzas kuglojn dum-dum!

Mi sentas grandan emon ekdormi...

La 2-an de majo 1929.

Mi ricevis gripon. Kia sensencaĵo – dum tiaj tagoj... Mi eĉ ne scias, kio tie okazas. En la legomĝardenoj regas silento. La ĵurnaloj ne venas, la radio senzorge translacias charlestown ’on. La vartistino nenion povas ekscii. Se eĉ ŝi ion scias, ŝi ne deziras rakonti. Des pli malbone!

Mi ekdormetis, verŝajne, hieraŭ sur la seĝo. La vekiĝo estis neatendita. Sur mia kapo kuŝis konata mano. La vartistinon prizorgigis mia temperaturo. Viro kun nigra barbo staris apude. La vartistino grumblis.

– Oni pafas ja, vartistino! Kiel vi venis ĉi tien? La ektimo forpelis mian dormon momente. Ŝi entiris la lipojn.

– Oni trankviliĝis tie, fraŭlino bolŝevikino. Nun vi estas revenonta hejmen.

Mi rifuzis. La kolero de l’ vartistino ridigis min. Mi ridetis, sed miaj kamaradinoj ne prenis mian flankon.

– Ne disputu, Alice ! Se vi estas malsana, kion vi povas fari? La pafado ĉesis. Ni sukcesos ĉion aranĝi sen vi.

La viro estas malfermonta la valizon kun instrumentoj. Mi definitive indignis.

– Sinjoro doktoro! Viaj malsanuloj atendas vin sur tiuj litoj!

Li ion tramurmuris. Mi ne aŭskultis kaj returnis min al la virinoj. Mi estis insistonta, ke la kuracisto esploru tiun ĉi, la lastan, kun kugloj dum-dum. Li ion kontraŭdiris kaj mi miris, kiel subtiliĝis lia voĉo. Ĝi sonis el iu malproksimo. Mi eĉ komprenis lin.

– Kioma horo estas? – demandis mi lace. La ceteran mi malbone memoras. Ŝajne, oni prenis min subbrake kaj ien forkondukis.

La 3-an de majo 1929.

Hodiaŭ mi fartas pli bone. Mi povas ellitiĝi kaj iom marŝi tra la ĉambro. Strange!.. Kial tiel maltrankvile batas mia koro? Kiam mi rigardas spegulon, mi ĉiam pensas pri Vitalij . Kial? Eble, pro tio ke mi vidas min per lia rigardo. Kutime mi ne rememoras, ke mi estas bela kaj matura knabino. Sed en la spegulo mi vidas fortan, gracie kunmetitan, brilan korpon... Kaj subite mi komprenas tiujn rigardojn kaj insistemajn movojn, kiuj tiel ne plaĉis al mi en Vitalij . Tiam mi sentas falon de l’ sango en mia korpo. Mi vidas, kiel helaj bluaj okuloj de la orhara knabino en la spegulo malheliĝas kaj rigardas min senmove, vitre. Jen tia estas lia rigardo kaj mi tuta kunpremiĝas pro frapetado de la falanta sango...

Sed kial ŝajnas al mi, ke Vitalij  estas forveturinta? Mi iru al la najbaro kaj eksciu la novaĵojn. Mi surmetas la jungŝturman bluzon. La vartistino ne devas ion kontraŭdiri.

Maljuna Schuman , mia najbaro, staras post palisaro de sia ĝardeneto, apoginte sin sur la pordeton. Sur lia stango, kiel ĉiam, senzorge flirtas la trikolora flago.

– Genosse   Friedrich ! Guten Tag ! Kiujn novaĵojn vi havas?

Schuman  rikanas la sendentan buŝon kaj levas supren la flavan pro la fumado barbeton.

– Multaj estas la novaĵoj, Genossin   Berg ! Ĉu ne sufiĉas?

– Mi deziras scii, kiuj novaĵoj estis dum la lastaj tagoj! Mi estas du tagojn ne elirinta la straton.

Li turnas al mi sian mirigitan vizaĝon.

– Ĉu vi ne plu ricevas la ĵurnalojn? Ho, pardonu, mi forgesis! Vi ja estis ricevanta “Rote Fahne” !

Mi penas reteni la emocion.

– Ĉu vi volas diri, ke “Rote Fahne”  ne plu ekzistas?

– Al via bedaŭro, Genossin   Berg , al via bedaŭro!

– Ne ŝajnigu vin esti burleska, Genosse   Friedrich , vi ja ne estas pulĉinelo! Diru, kiel ĝi finiĝis?

– Ĉu vi deziras scii, kion skribas pri ĝi “Vorwärts” ?

Mi tute koleriĝis.

– Tute egale! Ne malpaciencigu min!

– “Vorwärts”  skribas, ke la komunistoj mem estas kulpaj. Ili ne devus inviti al la demonstracio, se ĝi estis malpermesita.

– Jen, kiel! Ree la komunistoj kulpas!

– Certe! La komunistoj pafis kontraŭ la polico!

– Kaj la polico?

– La polico estis devigata sin defendi.

– Vi mensogas!

Mia voĉo sonas sovaĝe. Friedrich  eviteme levas la ŝultrojn.

– Ĉu mi mensogas?..

– Via “Vorwärts”  mensogas. La komunistoj ne pafas la unuaj. Ili nur sin defendis...

– Kaj eĉ dum la armita ribelo?..

La malicaj okuloj de Friedrich  kareseme mallarĝiĝas. Mi perdas la paciencon.

– Silentu, Schuman , tuj silentu!

– Interalie, Genossin   Berg , vi formetu tiujn ĉifonojn! – Li malestime kapmontras mian jungŝturman bluzon, – tre simple: ĝi estas kontraŭleĝa vesto. Vi demonstras per ĝi apartenon al la krima organizaĵo.

Mi sufokiĝas, apogas min kontraŭ la pordeto.

– Ĉu la Ligo de l’ Ruĝfrontanoj estas malpermesita?

– Jes, jes, – triumfe kapjesas Schuman , – Al via bedaŭro ĝi estas malpermesita!

Mi kuras, mi rapidas, mi senfine longe veturas per tramoj, per aŭtobusoj, per metropoliteno. Poste mi erarvagas en stratetoj. Mi trafas ne tien, kien mi bezonas. Ĉiuj domoj estas identaj. En ĉiu estas kvin etaĝoj, en ĉiu gisa pordego kaj asfalta laŭtsona korto.

La 4-an de majo 1929.

En la loĝejo de Erich  la pordo ne estas fermita. Iom puŝinte ĝin per la ŝultro, mi subite renkontiĝas kun Otto . Li staras antaŭ la pordo kaj riparas la portupeon. Lin ne mirigas mia veno.

– Ĉu estas vi, Alice ? Estas bone, ke vi surhavas la uniformon. Ni ĉiuj decidis ĉeesti la enterigon en la uniformoj.

Mi kunpremas la bruston per la manoj. Kial tiel furioze batas la koro?

– Ĉu li mortis, Otto ? Ĉu li tamen, mortis?

Li senresponde sin klinas kaj pene provas traŝovi malobeeman kudrilon tra dika ledo de la rimeno. La piedoj miaj kontraŭvole subfleksiĝas... Mi malleviĝas seĝon.

– Otto ! Mi ja ne tial venis! Mi ja pensis, ke Erich  saniĝos! Ke li eliros renkonte al mi, ĝoje etendos la brakojn kaj diros...

Mi komprenas, ke mi diras malsaĝaĵojn. Mi silentiĝas. Otto  estas mirigita.

– Kion li dirus? Vi, ŝajne, estas malsana. Do vi komence avertus pri tio!..

– Nu, bone! Sed mi petas vin ne aspekti tiel acide. Mi tion ne toleras.

Subite la terura penso venas mian kapon. Mi larĝe malfermas la okulojn.

– Aŭskultu, Otto , ĉu li estas ĉi tie?

– Kiu?

– Erich ?

Otto  eĉ kraĉas pro la kolero.

– Kiel rapide la homoj malsaĝiĝas! Erich  estas en la mortintejo. Post unu horo ni prenos lin de tie. Ĉu vi komprenas? Sed ĉi tie estas la patrino de Erich .