– La patrino?.. Ĉu vi diras, la patrino?.. Jes, jes, certe! Tuj, Otto ! mi tuj! Kion ŝi bezonas? Ĉu mi ŝin helpu? Konsolu?.. mi tuj!..
– Kiel mi vidas, vi por nenio taŭgas. Vin mem oni devas konsoli! Nu, vigliĝu, kuntiru la fortojn, kuraĝu! Jen, tiel! Nun vi povas iri. Tie estas ankaŭ Berta .
Mi malfermas la pordon en la dormoĉambron. Antaŭ mi sur la lito estas virino. Ŝi sidas, kunpremante la tempiojn per la manoj kaj metinte la kubutojn sur la genuojn. Ŝi havas ankoraŭ junan vizaĝon, sed ĝi nigriĝis. La sekaj okuloj fikse rigardas en malproksimon. Apenaŭ alpinglitaj nigraj haroj kaŝas en si blankajn tavoletojn. Mi penas kuraĝigi min kaj faras kelkajn paŝojn.
Berta viŝas polvon de la ŝranko. Ŝi forsaltas de la tabureto, metas la ĉifonon kaj etendas la manon.
– Mi tre ĝojas, Alice ! Mi estis certa, ke en la danĝera minuto vi estos kun ni! Mi estis preta al batalo, sed vi faris ĝin antaŭ mi. Ĝi estas bone!
Subite mi rememoras la elturmentitan korpon sur trotuaro, ruĝajn vizaĝojn de la policanoj, afablan rideton de Reingold kaj dorlotitajn manojn, elpoŝigintajn la cigarujon. Mi tro malfrue ĝin faris. Ho, tro malfrue! Ne, mi ne estis batalpreta! Tro malfrue alkuris mi Reingold ’on. Erich jam estis malviva.
Kaj kion mi estis ankoraŭ faronta? Mi, eksfianĉino de tiu ĉi nobla oficiro kun rozkoloraj ungetoj? Kio dekobligis miajn fortojn? Ĉu abomensento al li, ĉu kolerego, ĉu potenco de l’ ĉagreno, ĉu malespero? Li ektimis min, tiu ĉi rozkolora mortigisto! Mi pafis lin per lia propra revolvero...
Mi ne sentas la konsciencturmentojn. Mi nur bedaŭras, ke mi faris ĝin tre malfrue!
Kiel pli aĝa fratino, Berta ĉirkaŭprenas min je la talio.
– Frau Anna ! Tiu estas Alice Berg . Ĉu vi aŭdis ŝian nomon?
La virino, senmove sidanta, iom ektremetas. Levinte la kapon, ŝi rigardas en mian vizaĝon.
– Ĉu mi aŭdis tiun ĉi nomon? Ho, jes! Erich rakontis al mi pri vi.
Mi sentas, kiel la sango ŝprucas mian vizaĝon.
– Li havis malbonan opinion pri mi, Frau Anna , ĉu ne vere?
La virino kapskuas.
– Ho, ne, kara Fräulein ! Nenion malbonan mi pri vi aŭdis!
Mi malleviĝas apud ŝi sur la lito. Mi scias, ke mi devas ion paroli konsolan. Mi scias, ke oni devas certigi tiun ĉi virinon, ke ni ĉiuj komprenas ŝian malĝojon... Anstataŭ tio ĉi mi diras:
– Mi treege kulpas al Erich !
La virino faligis la kapon sur la manojn kaj ekploris. Ŝajne, mi diris ne tion, kion mi devis. Ja la virino ne kapablas tion kompreni.
La 5-an de majo 1929.
Okazas tiel iufoje en kinejo. Vi observas kinokronikon: sportfeston, alvenon de fremda ambasadoro, funkciigon de nova uzino en Sovet-unio... Subite, anstataŭ la ridetanta komsomolano aperas funebra procesio. En severa silento moviĝas la homamasoj kaj malgajaj vizaĝoj kunpremis la lipojn. La pezaj ĉerkoj kun altaj kovriloj estas superkovritaj per standardoj. La fortaj ŝultroj fleksiĝas sub ili.
Ne, ĝi ne estas kinokroniko. Ĝi estas enterigo de la pereintoj. Walter kaj Otto surhavas la uniformojn. Kun funebraj surmanikoj kaj florkronoj ili paŝas antaŭe. Post ili – maristoj en blankaj ĉemizoj kaj ruĝaj kravatoj. La unua ĉerko. Klininte la standardojn, post la ĉerko marŝas nia taĉmento. La dua ĉerko, la tria, la kvara... Dekunu... Ducent laboristaj delegacioj akompanas la mortigitajn kamaradojn. La popolo ŝtopis la stratojn.
“Unsterbliche, Opfer, ihr sanket dahin,
Wir stehen und weinen voll Schmerz, Herz und Sinn,
Ihr kämpfet und stärbet um kommendes Recht
Wir aber, wir trauern der Zukunft Geschlecht”.
Mi kantas kaj ne aŭdas la propran voĉon. La policaj aŭtomobiloj ĉe la stratanguloj silente preterlasas nin. El la fenestroj dependas ruĝaj flagoj kun nigra bordero. Proleta Berlino finas la laboron. Kantante la funebran marŝon, ĝi kunfluiĝas kun niaj vicoj.
“Einst aber, wenn Freiheit den Menschen enstand,
Und all euer Sehen Erfülling...”
Frau Anna paŝas apude, apogante sur mian brakon. Sian griziĝantan kapon ŝi portas fiere.
Ni jam atingis Friedrichsfelde. Taĉmentoj de rajdistoj, piedpolicanoj kaj aŭtomobiloj atendeme staras ĉe vojkruciĝoj. La tondetitaj aleoj de la kvieta tombejo delonge jam ne estis vidantaj tian homamasegon.
“Dann werden wir künden, wie ihr einst gelebt,
Zum höchsten der Menschheit empor nur gestrebt...”
La standardoj sin klinis super la malkovrita tombo. La voĉoj hodiaŭ ne estas simple varmaj. Ili estas trapenetritaj de la ĉagrenego. Mi vidas antaŭ mi la potencan dorson de Thälmann . Li fortike enradikiĝis per ambaŭ piedoj grundon super la kavo. Liaj paroloj flugas en la amason, kiel ardigitaj metalfajreroj.
– La unuan de majo la burĝaro postulis de la social-demokratoj aranĝi buĉadon de l’ revolucia proletaro, La malpermeso de “Rote Fahne” kaj de la Ligo de l’ Ruĝfrontanoj estas nur la unua paŝo de la kruela teroro. Socialdemokrato Künstler nomis la barikadajn batalantojn lumpen-proletoj! La komunista partio plene solidariĝas kun la barikadbatalanoj. La kompartio kaj la ligo de l’ ruĝfrontanoj ne allasos, ke oni ilin malpermesu. Ni alvokas ĉiujn ĉeestantojn ĵuri, ke, kiam venos la decida horo, ili ne formetos la armilojn. La burĝaro kaj ĝiaj socialfaŝistaj lakeoj estos definitive neniigitaj kaj en Germanio regos la proleta diktaturo!
Ĉu vi aŭdas, Erich ? Jam la duan fojon mi ĵuras! La duan fojon! Kaj ĉi-foje mi ĵuras je via memoro. Mi estas nur malsperta virino, sed eĉ miaj malgrandaj fortoj eble ankaŭ estos bezonaj en tiu granda afero, por kiu vi fordonis la vivon. Ĉu vi aŭdas?..
Rot Front!
La 2-an de julio 1929.
Pasis nur du monatoj post la unua de majo. Ĝi estas la monatoj de eksterordinaraj okazintaĵoj en mia vivo. Mi estas reakceptita en Komsomol. Mi denove laboras en la taĉmento. Mia voĉo denove sonas en la lokaloj kaj sur la placoj. Unufoje mi eĉ aŭdis laŭdon el la buŝo de granda komunisto, vizitinta nian regionon:
– Nemalbona agitanto estas tiu ĉi knabino, – diris li post mia dorso, kiam mi estis parolanta, – ŝi posedas la aŭskultantojn kaj komprenas la politikon.
Kiam mi returnis min, al mi ŝajnis, ke Walter Ulmann ridetis. Mi revenis hejmen en tia ĝojo, ke ĝi ridigis mian maljunan vartistinon. Ŝi diris ke jam la tutan jaron ŝi ne estis vidinta tiom stultan radiadon sur mia vizaĝo.
La 31-an de julio 1929.
Mi estas enigita en la delegacion al USSR. Kiun mi devas danki por ĉi tiu honoro? Ĉu Walter ’on, zorgeme kontrolantan ĉiun mian paŝon? Ĉu Otto ’n, kiu denove ŝercas kun mi, kiel antaŭe kaj asertas, ke mi devus lin forĵeti de la fenestro post lia malsaĝa kaj maljusta insultado rilata min dum la komsomola kunveno? Ĉu mian uzinon, kiu preskaŭ unuanime postulis sendi almenaŭ unu virinon-aktivulinon? Mi ne scias, sed fakto restas la fakto. Nia vagonaro alproksimiĝas Moskvon.
La 1-an de aŭgusto 1929.
Mi ne aŭskultas, pri kio oni parolas en la kupeo. Ĉi tie jam sekiĝis la gorĝoj. Estas trakantitaj ĉiuj kantoj, rakontitaj ĉiuj anekdotoj. Nun oni simple okupas sin per rememoroj. Mi staras apud la fenestro kaj atendas. Atendas kun tremetado, atendas kun kaŝita, apenaŭ retenata jubilo. Nun estas varma suna mateno. Ĉe la stacioj oni povas eliri kaj proksime esplori la multkoloran homamason. Ili rave rigardas min, mute esprimante siajn sentimentojn. Oni povas aŭskulti la strangan paroladon. Oni povas saluti ilin en tiu ĉi lingvo, super kiu mi, ŝajne, la kapon rompos.