Выбрать главу

Nokte ni estis transveturantaj iun riveron. La ondoj batis apud la radoj mem. Ruĝa luno estis subakviĝanta, forsaltante el la krispaj nubetoj kaj kuris sur briletantaj ondoj, kvazaŭ kupra turniĝanta ŝraŭbo. Maloftaj arbustetoj elstaris el sub la akvo kaj sur ŝaŭmantaj ondokrestoj balanciĝis nigraj fiŝistaj boatoj. Nun renkonten turniĝas ĉapoj de verdaĵo, brilas bluaj rubandetoj de riveretoj, tondrante trasaltas pontoj. Ridinde estas vidi, kiel ĉe la stacioj la pasaĝeroj elkuras el vagonoj, kaj kunpuŝiĝante, ien fulmorapidas kun tekruĉoj en la manoj. Dum mi ripozas de la laciga radfrapado, tra la malfermita fenestro enflugas birdpepado, knarado de kamparana ĉaro sur la polva vojo kaj voĉoj de la renkontanta nin publiko.

Moskvo elnaĝas el la rozkolora nebulo. Tuj mi revidas lin, Vitalij ’on. Mi elŝovas min el la fenestro, eltiras la kapon. Mi penas sekvi la brilantan duonrondon de la reloj, sur kiuj glitas verda rubando de la vagonaro. Jam estas videbla la stacidomo.

Jam estas videblaj la ruĝaj devizoj sur la platformo ( “Gruss den Berliner Barikade-kämpfern!” ). Jam estas videblaj la standardoj kaj jungŝturmaj vestoj. Jam estas aŭdebla la tamburado kaj sonoj de l’ Internacio. Jen aperas la ĝojaj vizaĝoj, ruĝaj tuketoj kaj rubandoj. Mia vidsento dekoble akriĝis. La entuziasma homamaso kuras sur la platformo. Halt! Ni estas venintaj.

Hu, ĝi estas jam tro! Mi ne povas eĉ leviĝi! La kamaradoj eliru! Mi tuj!..

Mi kaŝe rigardas tra la fenestro. La niaj estas ĉirkaŭitaj de la amaso. Ha, jen li estas, Vitalij ! Li maltrankviligite ĉirkaŭrigardas la alvenintojn. Mi vidas sur lia vizaĝo doloran rideton. Konvulsio kuras de lia buŝo. Li ne vidas min. Li serĉas, serĉas per la okuloj. Li konvinkiĝas, ke mi ne venis. Li paliĝis. Sed li ne volas ĝin montri. Li ja renkontas ne solan min. Jen, li reakiris sian spiritostaton. Leviĝante sur la piedpintoj, li suprenĵetas la pugnon kaj laŭte krias:

– Rot Front!

Mi ne plu havas la paciencon. Mi respondas al li el la fenestro:

– Rot Front, Genosse   Zorin !

Permesu al mi rekonsciiĝi. Antaŭ mi estas ankoraŭ la plena tago... Sed sur miaj lipoj kuŝas ankoraŭ varma sentimento de la kiso...

Ŝajne, mi estis parolanta sur la placo. Poste mi respondis la sennombrajn demandojn. Poste mi konatigis Walter ’on kun Vitalij . Walter  firme premis lian manon kaj ne povis deteni sin de la komplimento miaadrese:

– Se vi, kamarado, konas niajn amikojn, mi povas fiere al vi raporti, ke niaj amikoj estas bonaj! Jen, ekzemple, Alice ! Flamo! Kun tiaj mirakloj estas fareblaj!

– Nin oni forveturigis per aŭtomobilo hotelon “Lux” . Iu kamarado kun kim-insigno preskaŭ seke diris al Vitalij , ke li ne trudu al ni siajn interparolojn. Mi devis enmiksiĝi. Estas ridinde! La kamarado miris kaj demandis:

– Ĉu vi lin konas?

Vitalij  venis “Lux” ’on dum la tagmanĝo. Mi sidis apud Ulmann . Li burleskis, penante almeti al mi la duan kokidaĵon. Ĉiuj ridis. Eĉ la oficistoj de la manĝsalono ridetis. Tra larĝaj fenestroj en la ĉambron estis falantaj lumgarboj, superverŝante nin per orsimila polvo. Vitalij  aliris min. Walter  ekĝojis, altrenis al si per unu fingro brunan kverklignan seĝon kaj enigis ĝin inter si kaj mi.

Ĉu vi spertis en via vivo senton, kiam la homo, por ĉiam perdita, revenas? Ĝi estas tute eksterordinara sento! Tre, tre nemultaj homoj ĝin konas! Ĉu vi scias la proverbon: kio pasis, ne revenos? Ho, tute malvere! Ja oni povas tiel forte ekami, ke super ni naĝos jaroj de l’ disiĝo kaj post ili la amo estos same hela, kiel en la unuaj tagoj!..

Mi amas lin! Eble, ĝi alportos al mi novajn turmentojn, sed mi amas lin!..

Ulmann  iris por alivestiĝi. Ni kun Vitalij  supreniris en mian ĉambron. Mi iris iom antaŭe sur tapiŝetoj de la larĝa koridoro, kunpremante per la maldekstra mano la bruston kaj detenante la koron. Malferminte la pordon, mi preterlasis lin. En la ĉambro estas duonmallume. La suno en sia rapidega falo estis haltigata per la kremkoloraj kurtenoj, dependantaj de la plafono.

Alproksimiĝinte la liton, mi deturnis min, min klinante kaj kaŝante la ekflamintan vizaĝon. Li aliris deposte, transĵetis la manojn trans mian kapon kaj alpremis min al si. Mi elspiris la tutan aeron kaj pli profunde forĵetis la kapon malantaŭen. Jen estas miaj lipoj, Vitalij !.. Ili tremetas, mi ne scias, pro kio! Ĉu pro antaŭsento de la feliĉo, aŭ de la nova doloro!

Nun ni veturas Parkon de la Kulturo kaj Ripozo. La suno fluas en la brilanta torento el la emajla ĉielo. Ĝi fandas la asfalton, varmigas ferajn striojn de l’ tegmentoj, orumas flor-rumbetojn de l’ ĝardenoj, karesas la nekovritajn kapojn de l’ rapidantaj homoj. Ĝi dispartiĝas en larĝaj fenestroj de l’ magazenoj, sin banas en fluetoj de l’ fontanoj sur grandaj placoj, subrigardas verdruĝajn globojn en apotekoj kaj eĉ provas sidiĝi sur ŝtalaj lanternetoj de nia aŭto.

Mi englutas tiun ĉi sunon. Ĝi estas kiel mirakle saniga trinkaĵo!..

Ĉi tie iam estis restadejo de caroj dum iliaj vizitoj Moskvon el Peterburgo. Sur pitoreskaj deklivoj, kurantaj al Moskva-rivero, inter densa verdaĵo de Neskuĉny  Ĝardeno, sur vasta, traardigita de la suno ekspozicia teritorio estas nun aranĝita la Parko de l’ Kulturo kaj Ripozo. Centmiloj da homoj enfluas la gastemajn pordojn de la alta ligna pavilono kaj disfluas sur sennombraj sablaj vojetoj. Se oni leviĝas supren, sur verandon de la ĉefpavilono, de kie la helpurigitaj tuboj de du orkestroj disaŭdigas en la parko sonojn de bravuraj melodioj, aŭ, knarante per la ligna planko, oni leviĝas la terason-legejon, kie kuŝas en oportunaj apogseĝoj kaj kanapoj la dorlotataj de l’ suno ripozantoj, kun radiotelefonoj sur la kapoj, se de tie oni rigardas malsupren, ĉio kolorbrilas antaŭ la okuloj. Helaj makuloj de diverskoloraj skarpoj, ĉapeletoj kaj roboj ŝvebas inter blankaj ĉemizoj kaj sportvestoj de la viroj. Seninterrompaj torentoj moviĝas ĉiudirekte. Ili penetras la pavilonojn, zigzag-rubande ĉirkaŭvolvante la aranĝitajn tie ekspoziciojn. Preskaŭ ne haltante, ili trapasas laŭlonge de la senfinaj diagramoj, afiŝoj, modeloj, specimenoj, bildoj, nur por unu minuto amasiĝante ĉirkaŭ grupgvidantoj, kiuj, sin streĉante, donas la klarigojn.

Jen estas ekspozicio de la Moskva Soveto. Ĉi tie vi trovos ĉion, kion vi deziras. Funkciantajn teksostablojn, maŝinojn, elkraĉantajn aksingojn, aŭtobusajn partojn, tramvagonon, vitrinojn de manufakturaj kaj galanteriaj magazenoj, facetitajn flakonojn de parfumo, homampleksajn felbotojn, gasbalonojn; piramidojn de kolorkrajonoj; pneŭmatikajn kusenojn; kontraŭincendiajn pumpilojn kaj eĉ vaksan milicanon, en la tuta ekipo kaj municio deĵorantan apud la pordo. Meze de l’ bindaĵo el sunradioj kaj diverskoloraj elektraj lampoj, en la drapitaj per ruĝa ŝtofo koridoroj, en la varmigita de la suno aero, odoranta je freŝa ligno, enlokiĝis ĉi tie la tuta moskva regiono.

Alice  restas en ĉiu fako ne pli, ol la aliaj, rigardante ĉion laŭ la ordo. Vitalij  laŭ la katalogo klarigas. En ekspozicio de l’ inventoj deĵoras la inventistoj mem. Ili raŭkas pro laceco. Tamen ili ĝojas montri al la eksterlandaj kamaradoj, kiel oni povas levi akvon sur la turon, ne uzante tubojn, sed nur spiralon (kio ja estas multoble malpli kara), aŭ kiel nun oni tranĉas bonbonojn en la fabriko “Bolŝevik” , per ŝparema maŝino, inventita de laboristo.

Laŭlonge de Moskva-rivero eltiris sin, alterne kun frukto-vendejoj kaj trinkbudoj, atrakcioj. Longaj kurbaj homvicoj deĵoras sub la ŝtuparo de la “mistera ĉambro”, en sia formo similante la pudroskatolon. Pepkrioj, ridego kaj tamburbatoj aŭdiĝas elpost nealta barileto, kaŝanta la turniĝantan en la tunelo karuselon. La aerrado kun malforta knaro portas al nuboj amatorojn de la fortaj sentoj. Diverskolora homamaso borderas ankaŭ la artefaritan lagon. Ambaŭflanke ĉirkaŭ ĝi estas aranĝitaj lignaj turoj, kunigitaj per la metalaj ŝnuregoj. Sur la ŝnuregoj glitas super la akvo de bordo al bordo vagonetoj. La homoj, en ili sidantaj, gaje interŝanĝas salutojn, renkontiĝante meze de la lago. Sur la alia lago blankaj unuremilaj boatetoj kuras, penante atingi unu la alian. Sub larĝa ŝedo tondras lignaj globoj de bilardoj. Apude estas konkurado de biciklaj modeloj. Samloke troviĝas ĉiuspecaj aŭtomatoj.