En la ĉambro de rido Vitalij kaj Alice admiras siajn proprajn bildojn en konkavaj speguloj. Jen ili mallongiĝas larĝajn vezikojn kun dikaj hakpecoj anstataŭ la piedoj; jen ili per la konveksaj speguloj eltiriĝas stangformajn figurojn kun ovsimilaj kapoj.
– Vidu, vidu! – krias Alice jubile, – Kian mirindan talion mi havas, kiajn ŝultrojn, kian bruston!
Apud tenisa ludejo Alice longe staras, apoginte sin kontraŭ la krado kaj fikse observas la ludon. Iufoje ŝi eĉ sentas ofendon por mallerta ludanto kaj la fingroj senpacience kroĉiĝas al la krado. Atinginte la pafejon, Alice eniĝas la vicon kaj sub aprobaj ekkrioj de la ĉeestantoj trabatas per ŝrotero ĉapon de blankgvardiano.
– Jen kiel la ruĝfrontanoj pafas! – fiere diras ŝi.
Fine komencas veni, levante polvonubojn, la unuaj taĉmentoj de l’ demonstrantoj. Sennombraj kvantoj de komsomolanoj en jungŝturmaj uniformoj kun fusiloj post la ŝultroj, aviakemanoj, sanitariaj taĉmentoj, ruĝaj flegistinoj en blankaj antaŭtukoj. La publiko en spaliroj staras ambaŭflanke de la vojoj kaj renkontas ilin per hura-krioj.
La okuloj de Alice brilas. Ŝi memoras, kiel ŝi marŝis sur berlinaj stratoj. Ŝi apogis sin je brako de Vitalij kaj, ekstarinte sur benko, ne mallevas la rigardon. Subite ŝi tuŝas lian ŝultron.
– Jen, rigardu, la niaj iras! – Ŝi pugnigas la manon.
– Rot Front!
Walter Ulmann , marŝanta kun la komsomola taĉmento, mirigite returnas sin kaj rimarkinte ilin, ridetas.
– Tie ni renkontiĝos! – kapsignas li al la placo.
Preterpasanta ruĝarmeana orkestro malaŭdigas liajn parolojn per sonorado de la kupraj teleroj.
“Hej, fusilo, bat’, bat’, hej, fusilo bat’,
Por burĝar’ neniu estos certe la kompat’!”
Regula frapado de mil piedoj kaj poste denove, sed jam en la sekvanta kolono:
“Hej, fusilo, bat’, bat’, hej, fusilo, bat’!..”
Korpkulturanoj portas transparantojn kun surskriboj. Ĝi estas, kiel en patrio de Alice . Kaj ili estas same fortikaj, brunaj, kun bronzosimila korpo. Ho, ŝi ankaŭ ja estas korpkulturanino!
La demonstrantoj estas irontaj ankoraŭ kelkajn horojn. Ili ŝtopis nun la ĉefajn arteriojn de Moskvo, ili intermiksigis kaj haltigis funkciadon de l’ tramoj, ili forpuŝis la preterpaŝantojn en flankajn stratetojn, ili marŝas de l’ rando al rando, tra la tuta urbo...
Laŭlonge de Moskva-rivero, ornamita per flaggirlandoj, arĝentumata de l’ suno kaj superkovrita de l’ boatetoj, vaporŝipetoj kaj motor-boatoj, Vitalij kaj Alice trairas en la ĝardenon Neskuĉny .
Dum la mitingo Alice sidas en la estraro. La placo “Kontakto”, estas granda deklivo, malsupreniĝanta al la scenejo. Desupre ĝin baras la malnova palaco kaj fendiĝintaj kolonoj, kaj deflanke – la antikvaj arboj de l’ ĝardeno. La respektindeco de l’ arboj ne malhelpis tamen pendigi sur ilin multegajn anserformajn laŭtparolilojn. Sur la monto sidiĝas la demonstrantoj. Ili ĉi tie estas en kvanto de sesdekmil homoj. Oni povus laŭte interparoli en la publiko, ĉar tutegale la radio malaŭdigos ĉiujn kaj diros sufiĉe klare tion, kion movetas per la lipoj la oratoro sur la tribuno.
Sed en la publiko regas streĉa silento. Krias la devizoj. La unua de aŭgusto samtempas kun uzurpo de la Ĉin-Orienta Fervojo. Tial tiom streĉe aŭskultas la multmila aŭskultantaro. Tial tiom laŭte alvokas la ruĝaj ŝtofoj.
– Manojn for de USSR!
– For la burĝ-generalan ĉinan kontraŭrevolucion!
– Vivu la subpremitaj laboruloj de Ĉinio!
– Al defendo de USSR!
Tial iom atentemaj kaj solenaspektaj estas hodiaŭ sidantaj en la unuaj vicoj ĉiniaj revoluciuloj, studentoj de Universitato je la nomo de Sun-Jat-Sen.
Sur la tribuno aperas Maksim Gorkij . La placo eksplodas en brua, longe ne ĉesanta ovacio. Aleksej Maksimoviĉ staras, ridetante kaj kapsalutante diversflanken, embarase turnante en la manoj la ĉifitan ĉapelon.
– Kamaradoj! – diras li, – dum la pasintaj jaroj mirinde multe estis farita en fako de l’ kulturo, industrio kaj tuta konstruado. Hodiaŭ vi kreas la novan tagon, grandan tagon pri kiu la memoro longe restados.
Vi, kamaradoj, fariĝis tre bonaj instruistoj. Kontraŭ la raba uzurpo vi respondas per nova helpo al la ŝtato, per la tria prunto de l’ industriigo, montrinte al la tuta mondo, kiel oni devas konstrui la propran ŝtaton!
Walter ’on Ulmann ’on la sesdekmilhoma amaso renkontas per nova tondro ovacia. La laboristoj leviĝas el la lokoj, penante pli bone vidi la heroon de l’ unuamajaj barikadoj.
– Ni venis ĉi tien ne por ĉiam, kamaradoj, – diras Walter . – Ni venis ĉi tien lerni, por kun freŝaj fortoj denove iri la batalon. La Ruĝa Fronto estas malpermesita, sed ĝi vivas! Neniuj Zergiebeloj, neniuj sufokantoj de laboristaj organizaĵoj sukcesos rompi nian potencon! Hodiaŭ, la unuan de aŭgusto, ni denove pruvas nian solidarecon kun Sovetio!
Post la mitingo Vitalij kun Alice vagas laŭlonge de l’ bordo.
La rivero brulas. Dekoj da reflektoroj tranĉas per bluaj radioj la densiĝintan krepuskon. Girlandoj de lanternetoj pendas sur la bordo. Bengalfajroj kaj ilumino ekflamas en diversaj flankoj. Iluminitaj boatoj tumultas en la akvo.
Afiŝoj, lumigataj per lanternetoj, alvokas aĉeti obligaciojn de la tria prunto de l’ industriigo. Akvostacio de l’ sindikatoj, dronanta en diverskoloraj fajretoj, estas superŝutita de popolo. En radioj de l’ reflektoro desegniĝas gracia figuro de l’ saltulo sur la turo. Jen li eksvingis la brakojn kaj flugas, malaperante jen brilo de la diskurantaj ondoj.
– Ĉu ni prenu la boaton? – demandas Vitalij .
– Jes.
Ili malleviĝas al eta boateto, turniĝanta sur la akvo. La boatisto pendigas sur ilian stevenon la fajreton kaj repuŝas per la piedo for de la ponteto. La boateto eniĝas kirlon de l’ karnavalo. Ĉiuflanke saltas diverskoloraj vizaĝaĉoj de l’ karikaturoj. Ĉiuflanke aŭdiĝas kantoj, rido, fajfoj, sonoj de gitaroj kaj harmonikoj. Alice , kiel ensorĉita, ĉirkaŭrigardas. Al la bordo de Neskuĉny sin apogis instrua ŝipo, briletanta per fajretoj. Grandega kapo de Ĉin-Kaj-Ŝi balanciĝas sur ĝi kaj el post ĝi elrigardas ankoraŭ la alia militarista kapo de Ĉemberlen.
– Jen estas ĝi, la kirasŝipo! – diras Vitalij , premante kontraŭ la remiloj.
– Ĉiujn fortojn al la industriigo! – ĥore deklamas la maldekstra flanko de l’ rivero.
– Ĉiujn fortojn al landdefendo! – ankaŭ ĥore respondas la dekstra.
Grandega ĉielrebrilo de l’ fajroj pendas super la parko. Iom pli supre, en la profundo, la ĉielo mallumiĝas kaj ĉi tiun mallumon tranĉas nur krevantaj kun mola krakado raketoj.
– Mi anstataŭigos vin! – diras Alice . Sin apogante sur liajn brakojn, ŝi sidiĝas en la mezo kaj prenas la remilojn. Vitalij foriras en la postan parton.