Выбрать главу

– Kien vi direktas? – post unu minuto demandas ŝi.

Li ne respondas. La boato transnaĝas limon de l’ karnavalo. Nun ili naĝas silente. La gajeco kaj brilo de l’ festo restis malantaŭe. Aŭdiĝas nur egalaj eksvingoj de la remiloj kaj plaŭdoj de la mallaŭta, apenaŭ susuranta akvo.

– Lasu, Alice , la remilojn kaj rigardu, kiel bele!

La akvo tremas en fluetoj de krucumiĝantaj fajroj. Lanternetoj de l’ boatoj ŝajnas esti lumantaj skaraboj, disŝutitaj en la herbo. La kanto kaj rido aŭdiĝas ĉi tie dise kaj diverstone. Alice  aŭskultas unu minuton kaj subite mallevas la kapon.

– Mi laciĝis, – diras ŝi, – Ni revenu hejmen!

Vitalij  ĉirkaŭrigardas kaj kun stranga tremeto en la voĉo mallaŭte rimarkas:

– Alinjo, memoru tiun ĉi spektaklon!

– Kial vi diras al mi ĉi tion? Vitalij , diru, kial? – preskaŭ kun timo ekkrias Alice .

La sekvintan tagon, elirinte post la laboro el Mosĥozupr , Vitalij  ne tuj revenis hejmen kaj lace malleviĝis benkon en la kontraŭkuŝanta bulvardo. Ĉirkaŭ li ludis en sablo kun tasetoj kaj glasetoj infanoj. Sur la najbara benko, klakante per manĝataj semoj, la vartistinoj apatie observis la infanojn trans lia eltiriĝinta figuro.

Vitalij  kuŝiĝis la dorson, metinte la manojn sub la kapon. En liaj okuloj respeguliĝis blua koloro de l’ ĉiela altaĵo kaj tuta li, malgrasiĝinta kaj paliĝinta, estis diafana, kvazaŭ trapenetrita per sunradioj la aero.

En tia pozo lin trovis Ivagin . Spasmspirante, li apenaŭ ne preterkuris lin. Li batis lin sur la genuon kaj, returninte al si, diris serioze:

– Kio, amiko, vin tiel subite ŝanĝis? Ĝi ne estas bone! Ha? La sesan de aŭgusto mi atendas vin en nia uzino. Okazos tago de l’ industriigo kaj nia uzino alvokas vian truston ĉi-tage labori en la uzino. Por tio ĝuste mi venis al vi. Mi timis, ke mi vin jam ne trovos. Ha? Kio al vi okazis? Ĉu ne pri la edzino vi enuas?

Vitalij  ne tuj respondis.

– Vi fariĝis tre zorgema, Ivagin .

– Kial zorgema? Simple, kiel amiko, mi demandas... – Ivagin  iom silentis kaj aldonis: – El via edzineto nemalbona civitanino fariĝos. Sed ĉu vi mem provis aktivigi ŝin? Ha?..

Vitalij  tute griziĝis, sin deturnis kaj fermis la okulojn. Ivagin  dum kelkaj minutoj ne rompis la silenton. Li sidis sur benkrando apud la piedoj de Vitalij  kaj ellasis rondajn buletojn de la blua fumo. Iom levinte la kapon, li akcelis per mallarĝigitaj okuloj la orumitan randon de krispa nubeto. Du vartistinoj kontraŭ li flustris ion, ekridis kaj okulsignis al li. Li grumblis kaj tuj returnis sin de ili. Knabineto ĉirkaŭ sesjara kun blondaj haretoj alveturigis al la benko puŝĉareton kaj komencis plenigi ĝin per la sablo sub la kapo mem de Vitalij . Li malfermis la okulojn kaj liaj lipoj ridetis.

– Kion vi havas en la puŝĉareto? – demandis li la knabinon.

– Sablon! – respondis tiu, seriozege daŭrigante la laboron.

– Ĉu la dolĉan?

– Ne... – miris tiu. – Kial la dolĉan?

– Ja la sablo ankaŭ dolĉa estas iufoje.

– Ha! – konjektis la knabineto kaj ekridis. – Tiu estas alia sablo, kiun oni en la teon metas kaj en kakaon! Sed tiu ĉi estas denove alia sablo, nenatura...

– Nenatura?

– Nu, jes, speciala! Per kiu la infanoj ludas!

La knabineto alfrapetis la sablon per fosileto kaj ekveturigis la puŝĉareton for de la benko. Vitalij  subpremis la ekspiron kaj denove fermis la okulojn. Ivagin  almoviĝis pli proksime.

– Jen, kia afero, Vitalij ! Vi tion lasu! Jen elmetu, kion vi kaŝas en la koro? Kial vi ekspiras? Ha?

La mallevitaj palpebroj de Vitalij  iom ektremetis kaj malgranda sulko ekmovetiĝis sur la frunto. Anstataŭ la respondo, li etendis al Ivagin  folieton da papero kun infanaj makulsignoj.

“Kara paĉjeto! La patrino aĉetis al mi novan akvumilon. Mi portas novan palteton, la bluan. Al mi ĉi tie tre plaĉas. Mi dezirus, ke vi aĉetu al mi ankoraŭ unu ludilon, kiam mi estos reveninta al vi. Eble, la malgrandan tramon, aŭ klaŭnon. Ni hodiaŭ estis manĝantaj sur la perono. Mi la panjon tiel amas, ke prenis por ŝi de la avino duonon de l’ kotleto. Paĉjo, mi tre deziras baldaŭ reveni al vi!..”

– Kio do sekvas? – malserene tragrumblis Ivagin , redonante la leteron. – Ha? La edzino vin amas, la filino amas! Kion ankoraŭ la homo bezonas?

Vitalij  pli firme kunpremis la mallevitajn palpebrojn kaj returnis sin flanken. Nun la suno ne batis sur liajn okulojn kaj li rigardis la violkolorajn puntajn ombrojn de l’ arboj, kuŝintajn apud liaj piedoj.

– Sed se mi amas la alian? – mallaŭte diris li. Ivagin  apenaŭ ne eksaltis for de la loko.

– Nu, vi tiun malsaĝaĵon el la kapo forĵetu! – ekkriis li; – ĝi estas absurdo! Jen, vidu lin! En tia aĝo li enamiĝis! Amo! Jen kia grava afero!

Vitalij  estis ion kontraŭdironta, sed subite ekaŭdis mokeman voĉon de Zoja . Ŝi estis rapide transiranta la straton de Mosĥozupr  en la direkto al ili.

– Ho, kian temon, vi, kamarado Ivagin , pritraktas! – kriis ŝi, ankoraŭ ne alirinte. – Mi ĵus ekaŭdis, ke pri la amo, kaj decidis aliri! – Ŝi sidiĝis apud Vitalij  kaj ekvidis la leteron. – Kial do vi, Vitalij Nikolaeviĉ , tiel acide aspektas? Ĉu leteron de la edzino ricevis?

Vitalij  malkontente rigardis ŝin.

– Kaj ĉu vi, Zoja Ivanovna , ne rapidas?

– Ne, mi ĉi tie la rendevuon havos! Kun Vera Velikonskaja .

– Kun Velikonskaja ? Kial kun Velikonskaja ?

– Kial ne kun ŝi? – ridetis Zoja . – Ĉu por vi ne estas tute egale? Simple, ni estas amikinoj! – Ŝi mallarĝigis la okulojn kaj ridis. – Sed la edzino vin tamen ĉagrenigis! Konfesu! Ne penu esti iu escepto, Vitalij Nikolaeviĉ ! Vivu, kiel ĉiuj!

– Jen ankoraŭ! – grumblis Ivagin , – pri kio vi?

– Pri tio sama, kamarado Ivagin , pri kio ankaŭ vi estis parolinta! Mi diras, ke la homoj estas bestoj. Ĉiam unusamo tedas kaj ĝi tute ne estas natura! Al mi unu konatulo diris: pripensu, kiel vivas ĉevaloj, bovoj...

– Katoj kaj ceteraj brutoj! – finis Ivagin . – Ĉu la idealon vi trovis? Ha?

– Kaj ĉu vi, kamarado Ivagin , la higienon al Vitalij Nikolaeviĉ  predikas? Ne valoras! Mi estis iam aŭskultanta lekciojn pri historio de la pratempa kulturo. Do tie viroj kun la fratinoj, patrinoj kaj filinoj konkubis. Kio do sekvis? Ne malbone ĝi estis! La viroj estis sanaj kaj la virinoj pli sanaj, ol nun. Nu, Vitalij Nikolaeviĉ , kiel influis la paredzeco sanon de l’ virino?

Vitalij  ekscitite returnis sin al Zoja .

– Mi ne intencis konversacii kun vi, des pli, pri tiu ĉi temo. Sed, se vi deziras, jen estas mia opinio. La virino, efektive estas nun malforta kaj senpova. Kaj tute dependas de la viro. Sed ne la paredzeco estas ties kaŭzo. La infanoj, tiu vipo de l’ virino, dum miljaroj metanta la virinon en malegalan situon, kompare al la viro!

Zoja  ĉirpis la alumeton.

– Vi pravas, sed la infanoj dum la edzeco estas neeviteblaj! Kaj la senhelpa virino penas pli firme alkroĉiĝi la edzon, eĉ se ŝi dezirus forkuri de li!

Vitalij  preskaŭ ektimigite ekkriis:

– Via konkludo? Kian konkludon vi faras?

Zoja  mokeme silentis. Vitalij  ekflamis.