– Vi estas granda egoistino, Zoja Ivanovna ! Evidentiĝas, ke la konkludojn vi faras nur por vi mem! Sed pri ili oni devas krii! Ni estas ankoraŭ tro neperfektaj kaj tro malriĉaj, por senkontrole naski la infanojn. Ni ne scias, kiel estos aranĝita proksimestonte nia persona vivo kaj kio okazos al niaj infanoj? Ĉu ili ne estos grava barilo sur la vojo de niaj planoj kaj laboroj? Sed la abortoj ne estas solvo, kvankam ili estas preferindaj antaŭ la nasko!
Ivagin mirigite rigardis la amikon. Kial li furioziĝis?.. Vitalij , silentinte iom, ekparolis denove:
– Mi ne volas, ke min regu la instinktoj! Ni ne estas bestoj! La patrineca instinkto devas obei la homan prudenton!
– Sed la seksa instinkto? – mallarĝigis la okulojn Zoja .
– Des pli la seksa! La homojn devas regi la prudento!.. kaj sento... – aldonis li.
– Tamen, ankaŭ la sento? – ridis Zoja . – Ĉu ne en “Nobela nesto” vi loĝis eksterlande? Ĉu tie ĝis nun ekzistas la sento? Eble la maledziĝoj ne okazas? Ho, ankaŭ tie okazas maledziĝoj?.. Tiuokaze, vi vane vin penigas!..
– Kion ĝi signifas? – indigninte ekkriis Vitalij . – Kian rajton havas vi enmiksiĝi en mian vivon?
Zoja skizis sur la sablo sian nomon per la pantoflo kaj kareseme ekrigardis la okulojn de Vitalij , sin eltirante kaj streĉinte la korpon.
– Mi – ne pri vi! Sed, imagu, mi scias, ke ekzistas viroj, kiuj volonte forlasus siajn edzinojn, sed la edzinoj ne permesas tion! Kion? La leĝo pri l’ edzeco? Sed ĉu gravas tiu leĝo, kompare al volo de l’ virino, ne deziranta perdi viron, kiu ŝin salajras? – Zoja ekrigardis ankoraŭfoje paliĝantan vizaĝon de Vitalij kaj ŝpruce ekridis. – Min atendas Vera , pardonu! – Kaj ŝi direktis sin al la virino, haltinta maldecideme antaŭ enirejo en la ĝardeneton.
En la tago de l’ industriigo Vitalij venis la uzinon tuj post la sirensignalo. En la korto estis gaja tumulto. La blovorkestro, starante, plenumis “Junan Gvardion”. La laboristoj moketis unu la alian:
– Sidorov , por kio vi venis? Vi ja havas libertempon!
– Kian libertempon, se hodiaŭ estas tago de l’ industriigo! – grumblis Sidorov . – Hodiaŭ neniu havas la libertempon!
Ĝuste en tiu minuto ekŝvebis tra pordego ruĝaj tuketoj kaj kun vantema bruo enfalis en la korton amaso da virinoj kun pakaĵetoj en la manoj.
– Rigardu, amikoj, – sincere miris Sidorov . – Niaj virinaĉoj alvenis! Jen ilin oni devas miri! Kial vi, he?
– Kial, kial? Silentu, maljuna kreno! Mem venis, sed ĉu ni hejme sidu tiafoje? – atakis lin sanega onklino kun kolosaj manegoj. – Vi ne fuŝagitu!
– Ĝuste, ĝuste, gratu lin pli forte! – incitis, ridante la junuloj. – Se niaj edzinoj klaskonsciaj fariĝis, ĉu ni devas ilin kunsenti, aŭ ne? Lasu ilin iomete labori! ion ni trovos por ili!
La virinamaso ekmarŝis al la uzinkomitato. Post ili iris ankaŭ Vitalij . Ĉi tie li premis manon de la uzinkomitata prezidanto, returnis sin kaj subite renkontis senmovan rigardon de Alice . Ŝi staris en grupo de fremdlandaj specialistoj apud la fenestro. Kun ili interparolis germanlingve kelke da uzinaj inĝenieroj. Vitalij ektremetis kaj, mallerte tuŝinte per la mano randon de l’ uzinkomitata tablo, aliris.
– Morgen ! – salutis li germanlingve la ĉiujn, ne sciante, kiel konduti rilate al Alice .
– Morgen ! – respondis la germanoj kaj Alice en tiu ĉi kvanto, konservinta seriozan mienon sur la vizaĝo.
– Wollt ihr mit uns etwas arbeiten? *
* Wollt ihr mit uns etwas arbeiten? : Ĉu vi deziras iom labori kun ni?
La germanoj gaje kapjesis.
– Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion! *
* Natürlich! Wir alle sind Arbeiter der Weltsowietunion! : Nature. Ni ĉiuj estas mondsovetiaj laboristoj!
Vitalij premis al ili la manojn. Ili direktis sin al la pordo.
Alice iris malantaŭe, mediteme palpante per la fingro manikon de sia robo.
– Kamaradoj, kamaradoj, ricevu la veston por la laboro! – antaŭenkuris la prezidanto de la uzina komitato, montrante la vojon.
Meze de la korto staris Ivagin , enŝovinte la manojn en la poŝojn kaj ŝercis kun la laboristoj. Ĉirkaŭprenante du knabinojn, aliris ilin Teodor Kaŝin.
– Teodor? – miris Ivagin . – Vi ja havas malsanforpermeson?
– Jen grava afero! Malsano! Vidu!.. Jen ankoraŭ la du malsanajn mi venigis! Ni kune en la ambulanco deĵoris. – Teodoro puŝetis la knabinojn kaj subite, frapinte la kamaradon sur la dorson, kriegis tra la tuta korto:
– Ĉu tio estas vi, kiu venigis la germanojn? Ili certe labori ne scipovas!
– Certe! Ili sur la stabloj rajdos! Sendube! – indignis Ivagin , – Krome, vi pli mallaŭte kriegu! Kion ili pri ni pensos?
– He! – malŝate diris Teodoro. – Malklera popolo ili estas! Tutegale ili nenion komprenos, se vi ilin eĉ en pura rusa lingvo alparolu!
En gaja amaso, kun muziko, la laboristoj eniris la uzinkorpon, ĝisfumante dumvoje la cigaredojn kaj ĵetante la restaĵojn en urnojn. La kontrolisto antaŭ la pordo rapidigis:
– Pli vigle, amikoj, pli vigle!
Pendiginte la numeretojn sur la tabulon kaj ĵetinte la kepojn sur la breton, la laboristoj rapidis en la fakojn. Du renkontaj ondoj interpuŝiĝis sur la larĝa gisa ŝtuparo. Demalsupre, rapideme saltante trans du ŝtupoj, kuris Ivagin kun la kamaradoj. Desupreniris la germanoj, uzinkomitatanoj, sekretario de l’ ĉelo, administrantaro kaj la teknika personaro. Ivagin , preterkurante, salutis la amikojn, afable kapklinis al Vitalij , sed aŭdante la fremdan paroladon, haltis.
– Saluton, karaj “Genossen” ! – larĝe rikanis li, – treege agrable estas vidi vin en nia medio! Ni tre bonuzos vian viziton. Ha?
– Kiel, nome? – levis la brovojn unu el la fremdlandanoj.
– Tre simple! Maldiligenta estas nia popolo, Genossen , jen kio! Sed, se ĝi iom observos vin, la maldiligenteco el ĝi tuj forflugos!
La germanoj ekridis. Ivagin akrarigarde trakuris iliajn vizaĝojn, por unu sekundo haltinte je Alice , kaj transĵetis la okulojn al Vitalij . Tiu deturnis sin.
– Vi ne miru, – kriis li al la germanoj, – ke niaj ĉambregoj estas malplenaj! La uzino estas planita por 1600 mil laboristoj, sed ni ankoraŭ ne havas tian kvanton. Ĉu vi pensas, por kio ni bezonas tiom da loko? Ha?
Alice komprenis kaj ekridis.
– Li divenis, – diris ŝi al Vitalij . – Mi ĵus estis pensanta, ke en la fabriko “Osram” estas superflua eĉ nek unu centimetro.
Ŝi ĵetis la scivoleman rigardon laŭlonge de la foriranta profunden muro, al kiu alpremis sin trenstabloj, kaj haltis, por vidi, kiel estas ĉi tie farata trenado de la arĝentsimila volframo tra la diamantoj. Ja ĝi estas ŝia specialeco!
– Ĉu ne vere, Vitalij , – subite tuŝis ŝi lian manikon. – Tiu ĉi fako similas la Grunewald an Stadionon? Ĝi estas tiel vasta, sed, interalie, preskaŭ malplena?
Ivagin aŭskultis la tradukon kaj ridetis.
– Ĝi ne estas malŝparemo, Genossin ! Ĝi estas nur prizorgemo! Nia mastrumo estas laŭplana. Ha? La uzino estos plilarĝigata. Hodiaŭ mi konsentas, ĉi tie estas multe da loko. Sed ĝi estas rezervita por la pliperfektigoj. Ĉi tie estas aranĝota “conveyor” , liveronta la volframon al la lampoj mem.