Выбрать главу

– Kiel strange! – ridetis Alice . Mi estas en ika uzino! Uzino en mia cerbo, ĉiam estas ligita kun kapitalistoj, ekspluatado. Ĉi tie ili forestas! Ĝi estas la sovetia uzino! Mi scias, ĉi tie antaŭ nelonge troviĝis nur malplenejoj, ne finkonstruitaj de post la milito korpusoj. Ĉi tie mankis plankoj, tegmentoj, elektra lumo, kanalizo. Nenio estis ĉi tie! Sed nun...

Trapasante konstruejon de la centra korpuso, Ivagin  respondis tion per la mangesto. Maŝinbruego, zumo de elektroveturiloj, nervumaj fajfegoj, ŝtalsonoro trapenetris la aeron.

– Ĝi estas nun, Genossen . En fino de la kvinjaro ni estos donantaj je 250 milionoj da produktaĵo! Ni estas superontaj la plej grandajn metalurgiajn uzinojn! Ni ŝparigos, pere de la plej modernaj perfektigoj, al la sovetia ŝtato 50 milionojn ĉiujare. Per ĉi tiu mono estas konstrueblaj dekdu novaj negrandaj uzinoj. Ha?

Alice  petis ilustri ĉi tion per ciferoj.

– Kun nia plezuro! – konsentis Ivagin . – Nun la uzino fabrikas sep milionojn da lampoj. Fine de la kvinjaro ĝi estas dononta tridek milionojn. Nun la uzino fabrikas nur centojn da volframaj fadenoj (unuafoje en Rusio, – antaŭe la volframo estis importata el eksterlando). En 1932–33 jaroj la uzino estos fabrikinta 43 milionojn metrojn da volframo! Ha?

– O , sram , “Osram”  (Hontu, “Osram” )! – kalemburis Vitalij  ruslingve.

– Kion vi ankoraŭ fabrikas, krom la lampoj? – demandis la germanoj.

– Multe da tiaj aĵoj, Genossen , pri kiuj nia lando antaŭe ne nur ne aŭdis, sed eĉ ne sciis pri ties ekzistado! Potencajn reflektoregojn, transformilojn je kvindek mil kilovatoj, volframon kaj molibdenon, gutaperkajn tubetojn, malgrandajn motorojn kaj elektrajn varmigilojn. Je ducent milionoj da produktaĵo en fino de la kvinjaro! Ĝi egalas kiom donas kune kvar la plej grandaj metalurgiaj uzinoj en USSR: Sormovo , Brjansk , Kolomna  kaj Leningrad . Ĝi estas duono da tio, kion fabrikas la amerika “General Electric Company” , tamen, Genossen , ne en kvina, sed en la kvardekkvina jaro de post la naskiĝo! Nu, kiu en mian fakon? Ha?

Alice  iom ridetis kaj petis en fuŝa rusa lingvo, ke ŝin oni direktu la trenfakon.

– Interkonsentite, Genossin ! – ekkriis Ivagin . – Mi nur avertas vin, ke vi restos sen la tagmanĝo! Hodiaŭ neniuj paŭzoj okazos, escepte la dekminutan!

En la tagfino, post la speciala kunsido, en kabineto de l’ direktoro, kiam malsupre sub la ŝtonaj arkoj ekludis la orkestro, malaŭdigante la daŭran sirensignalon, Vitalij  estis veninta la trenfakon. Teodoro elkuris renkonten kaj, malsupreniĝante sur la ŝtuparo, laŭtege kriis:

– Ĉesu vi, diabloj, muziki! Lasu nin fini!

Ekvidinte Vitalij ’on, li ridetis.

– Ĉu vi al ni iras? Ni ankoraŭ ne estas finintaj. Nu, ne gravas, bonvenu! Ĉu estas viaj kamaradoj, kiuj en nia fako laboros?

– Ĉu la terareon vi ricevis finfine? – demandis Vitalij .

– Iom malfrue! – ekridis Teodoro. – Sed tutegale! Baldaŭ en via Mosĥozupro ĉio renversiĝos.

Alice  staris ankoraŭ apud la stablo. Najbare kun ŝi laboris Ivagin . Li rikanis al uzinaj kulturistoj, ankaŭ instaliĝintaj al la stabloj kaj kapmontris al ili Alice ’n.

– He, junuloj, ne taŭgas via laboro! Jen, vidu, kiel la homoj laboras! Ha?

Alice  ne deturnis la rigardon de arĝenta strieto de la volframo.

– Sufiĉas! – anoncis la uzinkomitata prezidanto, alirinte en la pordo al Vitalij  kaj transdonante al li telegramon. – Al vi, kara kamarado, venis urĝa depeŝo el Semigorsk . Ĵus oni transsendis ĝin ĉi tien el la trusto. Permesu, kamaradoj, gratuli vin je la neniam ĝis nun atingita sukceso: 99,5% da ĉeesto! Preskaŭ neniuj mankoj!

Vitalij  ŝirmalfermis la telegramon.

La unua legis anoncon pri la partia reregistro servistino Anastazino. Ĝi estis pendigita apud ŝia tabureto kun rondforma samovaro. Maĉinte per la lipoj, ŝi iris komuniki la novaĵon al la pordisto. La pordisto forte maltrankviliĝis, liberigis la nazon per malpura naztuko, kaj viŝante per la grasmakulita maniko la ŝvitkovritan frunton, direktis sin al Velikonskaja . Estis la pordisto servema, respektinda kaj kaduka, portis carreĝiman pordistan kostumon kaj per ĉiuj radikoj de sia pordista animo estis kunligita kun la pasinto. Kaj en la pasinto ne unufoje li estis malfermanta la kverklignajn pordojn en la domo de princino Velikonskaja  antaŭ sinjoro Serebrovskij . Kaj ne malofte estis li ricevanta de la lasta brilantajn duonrublojn kun bildo de la Nikolaa kapo. Kaj pro tio ne estis li poste forgesita!

Trairinte piedfingre post la vitran barieron kaj zorgeme ferminte malantaŭ si la maldikan pordeton, la pordisto klinis la grizan kapon super la orelo de la ekssinjorino.

– Sofio Sergeevna , purigi oni komencas!

La princino ekspiris kaj turnis al li la vizaĝon, kovritan per reto de etaj kaj maldikaj sulketoj.

– Dio estas kompatema! – diris ŝi. – Ĉu vi maltrankviliĝas por Mikaelo Sergeeviĉ ?

– Tute ĝuste, por li... Kaj por vi, Sofio Sergeevna , – aldonis li multsignife.

– Kial do por mi, Bazilo? – paliĝis la princino. – Ja oni purigos nur partiulojn? – Ŝi peze ekspiris kaj, apoginte per la malgrasa mano randon de la tablo, leviĝis el la loko. – Vasilij Pavloviĉ , ĉu vi aŭdis? Oni purigas!

– Ĉu? – miris Bobrov . – Kaj la anonco estas farita?

– Nin ĝi ne rilatas! Nur la partianojn! – rimarkis alirinta Kiselov  kaj nerveme ekridis.

– Pro kio do vi ĝojas? Serebrovskij  ja estas elpelota!

– Kio do sekvas? Ni, karulo, sub ĉiu estraro restos valoraj!

La pordisto reaperis en la kancelario. Ĉi-foje li estis faranta al la princino iujn misterajn signojn. La princino ne komprenis.

– Dio vin savu, Bazilo! Kion vi bezonas?

– La fraŭlino vin... – mallaŭtete diris li, – en la vestiblon vin petas!

La princino, maltrankviligita, pene iris en la vestiblon. Vera  rapide marŝis tien kaj reen, mordetante la lipojn. Ŝi estis tiel malgrasiĝinta, ke la princino eĉ ekkriis mirigite:

– Vera , kio okazis al vi? Ĉu vi ne estas malsana, mia kara?

– Pli mallaŭte, onklino! – returnis tiu sin kun timo.

La pordisto serveme malfermis la pordon en sia ĉambreto. Vera  kapbatis je supra trabeto kaj senforte malleviĝis la tabureton apud la kuireja nekolorigita tablo.

– Jen, onklino, la paketo...

La maljunulino per la tremantaj manoj prenis la paketon el ŝiaj manoj.

– De kie ĝi estas? Kiu venigis?

– Viro... – movetis Vera  per la lipoj, tute blankiĝinta. – Matene. Li ne riskis veni al vi... Vi, verŝajne, konas lin...

Kaj Vera  subite senpove ekploris.

Intertempe pri la reregistro eksciis la tuta konstruaĵego, de la keloj ĝis subtegmentoj. Ĉie oni sekrete interflustris. Iu ellasis famon, ke la prezidanto de l’ komisiono estas vicprezidanto de OGPU. Ĉi tiu famo panikigis la Mosĥozupron. Komenciĝis miskurado. La oficistoj trudis sin al ĉiuj, ĉu ne estas iu konata al li, aŭ, almenaŭ, ĉu iu ne havas komunajn konatulojn?

Renkonta famo refutis la supozon pri OGPU, sed kreno ne estas pli dolĉa, ol rafano! Se fidi ĉi tiun duan famon, la prezidanto de l’ komisiono estas la gubernia prokuroro! Laŭ la tria famo la komisionon estris prezidanto de la milita tribunalo. Esplori la aferon estis ege malfacile.