Dek minutojn antaŭ la kvara Semjonov staris apud la tablo kaj per raŭka voĉo kriis:
– Kamaradoj, registru vin! La partianoj en la dekstra kontrollisto, la senpartiaj en la maldekstra! Kamaradoj, kiu ankoraŭ ne enregistris sin? La partianoj dekstre, la senpartiuloj – maldekstre!
Ĝuste je la kvara eniris Popov kaj Serebrovskij . Kun ili estis tri nekonatuloj: fortika maljunulo-laboristo kun blanka hararo kaj flaviĝintaj pro la tabako lipharoj, maldiketa virino ĉirkaŭ kvardekjara en ruĝa tuko, kaj malsanecaspekta mezaĝa viro. Sur lia kaviĝinta vizaĝo brulis akraj nigraj okuloj. Li estis nealta, malgrasa, pala, portis grizan kostumon kaj konsumitajn ŝuojn. Ne ekzistas fumo sen brulo: la prezidanto estis juĝesploristo.
Altabliĝinte, li tintigis la sonorilon kaj, ne atendante ĉeson de la bruo, komencis paroli. Pro moviĝo de la seĝoj kaj ne ĉesintaj interparoloj li ne estis aŭdata. Oni kriis al li: “Pli laŭte”. Li ankoraŭ foje tintigis la sonorileton kaj altigis la voĉon:
– Estas necese, ke vi tenu vin pli trankvile, tiam vi ĉion aŭdos!
Atendinte unu minuton, li kutimvoĉe deklaris la tagordon kaj avertis, ke la sukceso dependos de la reciproka konfido. En streĉatenta silento li klarigis signifon de la aranĝata reregistro.
– La partiaj reregistroj okazis ne unufoje, sed nun la reregistro havas speciale gravan rolon. Ni devas esti nun postulemaj, kiel neniam, precipe, al komunistoj, kiuj okupas respondecajn gvidpostenojn.
Ne allasinte la aŭskultantojn aplaŭdeksplodi, li havigis parolon al Popov por raporto de la ĉelestraro. Popov elpaŝis, flateme ridetante kun notlibreto en la manoj. La publiko renkontis lin per nedifinebla flustro, trakurinta la vicojn. Sunradio falis trans lian ŝultron sur liajn harojn kaj se li iomete dekliniĝis maldekstren, la suno deglitis en liajn okulojn. Li demovis sin dekstren, alternante apogpiedon.
– Vi, kamaradoj, konas la cirkonstancojn, inter kiuj ni devis labori kaj tiel plu! Etburĝa ĉirkaŭigo, manko de laborista kerno, malnovaj specialistoj kaj tiel plu! Certe, la aparato estis infektita de l’ burokratismo, kontraŭ kiu ni tamen batalis.
Popov nomis kvanton da kunsidoj kaj liston de la pridiskutitaj demandoj. Poste li nomigis membrojn de buro kaj kalkulis iliajn “ŝarĝojn”. Tuj post tio li citis la atingojn: eksigo de Ĉernjaev , suspektita pri la perfortatenco, iniciatita, sed bedaŭrinde ne finita ĝis nun, esploro de la avancdonado, de distribuo de tramaj kaj aŭtobusaj biletoj, renovigo de l’ aparato (interalie anigo de la laborista avancigito Semjonov ), k.t.p. Kontraŭ la kutimo, Popov estis mallonge parolinta kaj per tio finis.
La prezidanto demandrigardis la aŭskultantaron.
La ĉambrego respondis per detenata susurado. Membroj de l’ komisiono eltiris antaŭen la kapojn, penante ekvidi la leviĝantajn manojn. Sed tiaj mankis.
– Strange! – diris la prezidanto, – ĉu ĉio tiel bonstatas ĉe vi?
La nova ondo de l’ flustroj trarulis la seĝojn.
– Permesu al la tagordo! – leviĝis Semjonov . – Mi opinias, estos pli bone, se ni komencos rekte de la purigo. Tiam interalie ĉio klariĝos.
La prezidanto levis la ŝultrojn.
– Certe, se neniu estas parolonta. Tiuokaze, kamarado Serebrovskij .
Dum Serebrovskij , ĝibumante, en peza irmaniero estis trapaŝanta al la tablo, la prezidanto, ne rigardante lin, rapide tralegis lian personan karton.
– Serebrovskij Mikaelo Sergeeviĉ , oficisto, partiano de post la 1917. Partiajn punojn ne havas.
Altabliĝinte, Serebrovskij malbutonumis la supran butonon de la kolumo kaj nerveme oscedis. Sidintoj en la unuaj vicoj povis rimarki, kiel pintoj de liaj mortpalaj fingroj, kovritaj de nigraj haroj, iom tremis.
– Mi, kamaradoj, tion, naskiĝis en la oficista familio. Mi finis la Peterburgan Reallernejon. Dank’ al personaj interrilatoj de la patro, mi estis akceptita en la ŝtatan oficon. En la 1917 jaro la oficistaro strikis. Grupo de l’ oficistoj en nia ministerio deklaris sian solidarecon kun la sovetregistaro. Ni ne ĉesigis la laboron. Mi aniĝis al la partio. De post tia tempo mi estis okupanta diversajn administrajn kaj mastrumajn postenojn.
– Kio instigis vin aniĝi la partion? – demandis la laboristino.
– Kiel, kio? – levis la ŝultrojn Serebrovskij . – Mi estis solidara.
– Diru, kamarado, ĉu vi ne rememorigos al ni la teorian parton de la malnova programo de RSDRP * ?
* RSDRP: Rusia Socialdemokrata Laborista Partio.
– Ne, kamaradoj, tiel mi ne povas!.. Sen la preparo.
– Sed ĉu vi antaŭe ĝin legis? Nu, ekzemple, en la 1917 jaro?
– Tiam mi legis, sed nun... Ne, mi ne memoras
El la salono ekŝutiĝis skribaĵetoj. La maljunulo kolektis ilin arete.
– Kamarado Serebrovskij , kiel vi klarigas artikoleton de Ivagin , ke vi disponigis terareon por domkonstruo al iu privatulo?
– Kion vi opinias pri oficado en nia trusto de la eksprincino kaj ceteraj ekselementoj?
– En kio evidentiĝas batalo kontraŭ la burokratismo?
– Kial vi allasas en la ĝenerala kancelario la familiecon?
– Kial ĝis nun la metropoliteno ne estas konstruata?
– Kial la tramo ne estas riparata?
Serebrovskij estis subrigardanta la komisionon kaj mordetis la sensangajn bluajn lipojn.
– Jes, – diris li, – la demandoj estas multaj. Pri la terareo: ĝi estas, laŭ mi, bagatelo. Kia terareo? Bagatelo!
– Ĉu vi ne konas persone tiun civitanon, al kiu vi disponigis la areon?
– Ne, mi ne konas! Pri la princino: laŭ mi, ĉi tie nenio krima estas, se oni ebligas al la plej sendanĝera maljunulino la ekzistadon. Pri la familieco kaj burokratismo la demando postulas pli seriozan argumentadon. Certe, ankaŭ ni ilin havas sed kie do ili mankas? Al Ĉernjaev , ekzemple, ni mem la vojon el la trusto montris.
– Permesu parolon! – kriis Semjonov . – Ni lin plej senindulge devas malkaŝi! Li tiel ne sukcesos nin refuti! Maljuna kreno! Oficisto estis, la oficisto restis kun plej aĉaj ecoj de la cara oficisto! Por kio li aniĝis la partion? Li diras, li estis solidara. Sed la partiprogramon li ne legis! Jen, vidu! Kamaradoj, la komsomola “kavalerio” ĉion malkaŝis. Serebrovskij subskribis malprofitajn kontraktojn kun privataj komercistoj. Serebrovskij estis akceptanta koruptmonon!
– Malvere, – interrompis Serebrovskij .
– Vere! – ekkriis Semjonov . – En la komisiono troviĝas dokumento.
La prezidanto levis la kapon kaj elprenis el la paperujo notlibreton.
– La notlibreto de la persona sekretario de Serebrovskij , Sipova !
– Jes! – kriis Semjonov . – Krimeon forvojaĝante, ŝi ĉion estis en ĝojo perdinta. En la tablo ŝi lasis ĝin. Sed sur ŝia loko la komsomola “kavalerio” sidis!
Li kaptis la notlibreton, turnis ĝin en la manoj kaj ĵetis sur tablon.
– Poste, Serebrovskij estis loĝanta en propra domo de sia bopatro kaj riparis ĝin je konto de la trusto. Kaj kial tiu ĉi domo ne estis municipaligita?.. La “kavalerio” fosis la arkivojn. Centmiloj da rubloj restis kiel senesperaj ŝuldoj en poŝoj de privatuloj, kvazaŭ nericeveblaj! Kio rilatas la princinon, do ĉi tiu maljuna diablino nur tial ĉi tie oficas, ke ŝi iam konkubis kun Serebrovskij !
– Kion? – purpuriĝis Serebrovskij . – Mi postulas la klarigojn!