– Ha! – ekridis Semjonov . – Bagatelo! La komisiono priparolu ĉi tion kun nia pordisto!
Semjonov , fininte, ĵetis sin sur la benkon. La salono emociiĝis. En diversaj flankoj oni laŭte kaj ekscitite ekparolis. Kelkiuj ankoraŭ postulis la pruvojn. Popov algluiĝis al la prezidanta mano kaj postulis forigon de Semjonov el la kunveno. Vitalij leviĝis de la loko. Li estis pala kaj kunpremis la dentojn, por ne malkaŝi sian emocion. Kaj la paroladon li komencis timeme, kvazaŭ ne estante certa, ke li devas paroli.
– Jen kio, kamaradoj! Vi pardonu, mi estas senpartiulo, sed al mi ŝajnas, ke mi devas eldiri mian opinion. Serebrovskij estis kamarado de mia patro. Li ne estas oficisto. Li estas granda oficisto, altranga! Sed ŝajne, ne tio estas grava, kiu li estis antaŭe. Semjonov ĝuste diras, ke li altranga cara oficisto ankaŭ restas ĝis nun! Ĉio dirita pri li estas vere, sed ekzistas aĵoj, milfoje pli malbonaj! – Vitalij rapide elpoŝigis la horloĝon kaj, kvazaŭ estante prizorgita, ĉu ne tro multe da tempo li perdis, li ekrapidis kaj, rapidante, kaj malkaŝante sian emocion, li subite ekflamis.
– Ja ĝi estas efektiva abomenaĵo en nia trammastrumo! Kaj per nenio oni povas pravigi formalisman traktadon de l’ metropoliteno! Serebrovskij eĉ ne havas la opinion pri tiu ĉi problemo. Li timas ĝin havi. Post li iu kaŝas sin, kamaradoj. Kiu, mi ne riskas supozi. Sed ilia opinio estas lia opinio. Ĝi estas danĝere, kamaradoj. Li, ekzemple, antaŭe insistis plibonigon de la trammastrumo, tamen nun li tute ĉesis paroli pri tio. Li estas nun por la metropoliteno. Sed, certe, ni povas ĝin kompreni! Ĝi estas farata nur por tio, ke oni trovu pluran objekton por la fremda koncesio. Kiel ĝi estas nomenda, ni tion difinu kolektive! Mi opinias, ekzistas nomo por tio ĉi!
Vitalij subite reekrigardis la horloĝon en iu stranga maltrankvilo kaj, embarase, ne fininte la parolon, sidiĝis.
Pli, ol unu horon bruis la kunveno, forŝirante de Serebrovskij la partian ŝelon. Fine la prezidanto proponis transiri al Popov . Jam antaŭ tio ĉi Popov malsereniĝis kaj de li forflugis la flatema rideto. Dum disvolvo de l’ diskutado, li malsereniĝis ĉiam pli, mordis la ungojn kaj altabliĝis kun impertinenta mieno.
– Kamparano! – respondis li kontraŭ demando de l’ prezidanto, – El vilaĝo Nikolskoje, apud Tula . En la partio de post la 1920 jaro. La civitan militon partoprenis. Laboris en ter-komisarioj k.t.p. La ĉelsekretario.
– He, kamarado Popov ! – mokeme elkriis la teknikisto Lipkin , antaŭnelonge veninta Mosĥozupron. – Sekve, vi estas mia samvilaĝano? El Nikolskoje ?
Popov iom ektremetis kaj strabis lin.
– Sekve, samvilaĝano! Ĉu vi estas filo de Nikolao Teodoroviĉ ?
– Nu, certe! Kaj vi, kamarado Popov , sekve, estas filo de nia diakono? Sekve, vi mensogas pri la kamparandeveno?..
La aŭskultantaro momente streĉis sin. Popov mallevis la okulojn. En la estiĝinta silento, la teknikisto mallonge diris:
– Lia patro, kamaradoj, estas diakono. Lin la tuta regiono konas. Li drinkas multe kaj ofte diboĉas!
La prezidanto kun seka krako transturnis paĝon de la papero.
– Por kio do vi, kamarado Popov , la malveron diris? De la partio nenio estas kaŝebla. Kaj por kio kaŝi? Filo de diakono ne estas tiel malbone. Nobeloj iufoje estas bonaj partianoj. Nu, dume ni lasu tion! – ekspiris li. – Kion vi estas ankoraŭ dironta? Kial vi ne malhelpis, vidante en la trusto tiajn abomenaĵojn?
– Mi ne estis rimarkanta ilin.
– Ĉu vere, kamarado Popov ? – kriis de la loko Ivagin . – Ĉi ne vi ĉasis min en la partikunveno, kiam mi malkaŝis tiuj abomenaĵojn? Kiu nomis min fuŝagitanto? Ha?
– Ĝi estas insido, – laŭte diris Popov , levante la kapon kaj instinkte pugnigante la manojn. – Ĝi estas subfoso! Ĝi estas speciale aranĝita kaj tiel plu! Ivagin ja ne plu laboras en nia trusto!
– Kio estas aranĝita? – miris la prezidanto.
– Li diru, kial li defendis tiun ĉi Ĉernjaev ? – aŭdiĝis ies voĉo.
– Kaj li klarigu, kial li alprenis koruptaĵojn?
– Kaj por kio li malsobraĉis kune kun nepuloj?
– Ĉu mi malsobraĉis? – indigninte ekkriis Popov . Ivagin altabliĝis, kaj surmetinte la okulvitrojn, atenteme rigardis Popov ’on.
– En la domo, konstruita per la trusta mono, sub formo de l’ kooperativa. Kune kun senpartiaj inĝenieroj, nepuloj kaj publikulinoj. Ha?
– Vi, fripono, mensogas!
– Kaj se mi havas la atestantojn?
– Ne havas vi la atestantojn!
Ivagin mallevis la manon en la poŝon kaj eltiris de tie akurate kunmetitan paperfolion.
– Jen estas la letereto!.. de Olga Alekseevna Zorina . Ni estas bonaj amikoj!
Ivagin returnis sin al la kunveno:
– Bagatelo ĝi estas, kamarado! Jen li klarigu al ni pri la tramo. Ha? Kial centfoje dum la sama jaro la marŝrutoj estas ŝanĝataj? Ĉu por oportuno de l’ publiko? Kaj kial la laboristoj ĉiufoje protestas? Kia ĝi estas oportuno, se la grandegaj uzinoj aŭ tute sen tramo restas, aŭ ties laboristoj atendas tramvagonon dumhore? Kia ĝi estas oportuno, se la novaj marŝrutoj estas nepre nuligataj post unu monato kaj refunkcias la malnovaj?
Kaj por kio haltejoj estas konstante ŝanĝataj? Por ke la laboristoj kuradu post la forirantaj vagonoj? Kaj por kio sur placo Lubjanka la relrondon oni aranĝis? Ĉu oni povas kredi al asertaĉoj, de l’ instruitaj malsaĝuloj, ke la vagonoj laŭronde pli rapide veturas? Ĉiu idioto komprenas, ke ĝi kreas ŝtopojn de l’ trafiko! Ha? Bobrov en la pasinta jaro la lekcion estis leganta. Eksterlande, li diras, preskaŭ neniam la avarioj okazas. Sed ĉe ni, kamarado Bobrov , kial ĉiutage okazas la avarioj. Eĉ ne ĉiutage, sed kelkfoje dum la tago! Mi eĉ timas nun la tramon uzi. Ĉiam oni povas atendi, ke sur iu placo via tramo frakasiĝos subite je pecetoj! Jen klarigu al mi tion, kamarado Popov ! Ĉu devas la ĉelsekretario al tio ĉi intereson havi, aŭ ne? Ha?
– Kiamaniere vi ne rimarkis ĉi tion, – sin turnis la prezidanto al la publiko.
El la ĉambro aŭdiĝis konfuzitaj voĉoj.
– Ĉu la muro estas per la frunto trabatebla?
– Senpartiuloj pli facile povus rimarki! Oni ne multe postulus de li. En la ekstrema okazo li estus eksigita el la servo. Sed la partianon oni forpelus el la partio!
– Mi estis unufoje protestanta. Popov fermigis al mi la buŝon! – kriis teknikisto Sorokin .
– Mem kamarado Ivagin apenaŭ ne estis forpelita el la partio!
– Kritiki oni devas singardeme!
– Unu ne batalas kontraŭ ĉiuj! De post pratempoj estas konata.
– Bone! – decideme diris la prezidanto, – Mi vidas, vi estas reelektontaj la ĉelestraron. Vi estas libera, kamarado Popov . Sidiĝu!
Popov ne movetiĝis.
– Sidiĝu! – ankoraŭfoje ripetis la prezidanto.
– Dankas! – kontraŭdiris tiu kolere. – Vi povus al mi la rezulton komuniki!
– La rezulton poste.
– Ne poste, sed nun! Mi ne deziras atendi! Sekve, jen kiel, kamaradoj, – returnis li sin al la salono. – Naŭ jarojn mi estis membro de l’ partio, batalis en la frontoj, la vivon estis preta oferi kaj tiel plu, sed nun, sekve, oni povas, kiel sentaŭgaĵon, for elĵeti?