– Ĉu vi kompatigi nin deziras? – faris replikon Semjonov . – Ĉu vi ne vidas, ke vi aspektas kiel koko en barelo? Kiu, karulo, vian heroecon fidos?
– Ni tion komprenas, eĉ tre bone komprenas! – ankoraŭ pli koleriĝis Popov . – Sed la ĝuon vi pro tio ne ricevos! Ĉu mi tedis al la partio kaj tiel plu? Povas okazi. Sed pli multe la partio tedis al mi! Jen prenu vian partibileton! – Popov ŝovis la manon en la poŝon kaj ĵetis la partibileton sur la tablon. – Ni estas kvitaj!
Krute, soldatmaniere returninte sin, Popov forlasis la salonon. Post lia foriro ĉiuj eksentis freŝan spiron en la malfreŝiĝinta aero.
– Nu, jen, vi sen la sekretario restis! – ŝercis la prezidanto.
– Troviĝos la sekretario, ne maltrankviliĝu la komisiono! – trankvile kontraŭdiris Ivagin . – La uzino “Svet” prenas protektadon al Mosĥozupr . Ducent personojn por la komenco ni en la brigadojn avancigas. Ĝis la lasta ŝraŭbo la truston ni purigos, ĉiujn mankojn forigos, ĉiujn ŝuldojn de la nepuloj prenos, la tutan forbalaaĵon el ĉi tie forpelos, la tutan aparaton rekonstruos! Ha?
– La devizojn de Vladimir Iljiĉ , vi sekve, bone konas, amikoj? – ridetis la prezidanto.
– Nu, certe! Se regi, do regi! Kursojn por la avancigatoj ni aranĝas. Ne plu plendanta estos tiam Semjonov ! Ha? Dekduon, aŭ eĉ du dekduojn da junuloj ni direktos ĉi tien por la vespera laboro. La uzinon ili ne forlasos, sed ankaŭ la ŝtatan aparaton ne forgesos. Estu trankvilaj, ĉio estos en ordo! Tiam sendube, la nova sekretario aperos. Ha?
– Ĝi estas bone, se tiel! – ne silentiĝis la prezidanto, – Sed jen du partianoj estas jam perditaj. Eble, ankoraŭ tiaj okazoj estos. Sed ĉu vi trovos la novajn?
Tiam perdis la paciencon la aŭskultantoj.
– Li mokas nin! – oni kriis en la ĉambro. – Ĉu inter ni ne estas taŭgaj homoj? Se nin oni bezonas, do ni kun ĝojo!..
– Bone, kun ĝojo! – grumblis la prezidanto, – sed ĝis nun kie vi estis? Pri kio pensis? Kion faris? – kaj subite moliginte la tonon, li demandis:
– Nu, senpartia intelektularo, ĉu troviĝas dezirantoj partianiĝi?
Por unu minuto ekestis embarasa silento. Semjonov levis la manon.
– Nur unu tiaspeca skribpeto, kamarado prezidanto! Hieraŭ estas transdonita.
– Nu, ankoraŭ vi havos! – subtenis la prezidanto. – Kie unu, tie ankaŭ du! Tamen, pli bone kontrolu, kamaradoj! Kies estas la skribpeto?
– De kamarado Zorin , kamarado prezidanto. De tiu sama, kiu ĵus estis parolanta. Bona viro! Tute nia! Intelektulo, cetere, sed tute proleta! Honesta! Laborema!
– Montru vin al ni, Vitalij Nikolaeviĉ , – kriis Ivagin , perdante la paciencon. – Ĉu vi ne vidas, ke oni vin laŭdas?
La prezidanto tintigis la sonorilon. Neniu revokis. Semjonov kaj Ivagin interrigardis.
– Kamarado Zorin , evidente, estas elirinta, – simple diris la prezidanto. – Ni daŭrigu la laboron. Nun sekvas kamarado Vinokurov .
Forirante de la kunveno, Vitalij esperis, ke li revenos ne pli malfrue, ol post duonhoro. La afero estis urĝa. Alice telefonis, ke ŝi estas morgaŭ frumatene forveturonta. Ĝi estis tute maleble. Li devis ŝin nepre vidi.
Alkurante al malnova parko apud la domo, kie Alice fiksis la renkonton, li jam decidis pense, ke petos Alice ’n resti almenaŭ por unu tago. Tiaokaze ĉio klariĝos morgaŭ. Sed nun li estas petonta la pardonon kaj diros, ke li devas senprokraste reveni la kunvenon. Vere, la plej gravan li jam estas dirinta. Sed li devas nepre ĉeesti la purigadon de Vinokurov .
Alice atendis lin apud ponteto de l’ boatalbordiĝejo.
– Jen estas la boato, Vitalij , ni sidiĝu. Ĉi tie estas tre brue. Ni fornaĝu iom de la bordo? Ĉu ne vere?
Vitalij estis kontraŭdironta, sed ekrigardinte la severajn kaj malgajajn okulojn de Alice , silente prenis la remilojn. Per du svingoj li forpuŝis la boaton de la bordo. Proksime estis tute senhoma insuleto. Kun facila susuro la boato sursabliĝis. Malsupre, sub la boato traflustris ion la akvo. Vitalij forlasis la remilojn kaj, anstataŭ la paroloj, kiujn li preparis, etendis al ŝi la telegramon.
– De Olga ? – rapideme demandis Alice .
– Jes, jes! – per fremda voĉo respondis Vitalij . – Ŝi estas venonta morgaŭ je la deka.
– Bone. Sed mi estas morgaŭ je la deka forveturonta. – Alice kapsignis kaj, deturninte sin, fiksis la rigardon sur fajroj de la kontraŭkuŝanta bordo.
– Mi amas vin, Alice ! Mi devas analizi ĉi tion. Helpu al mi, Alice . Sed ne, ne nun! Mi ne povas nun!.. Vi ne devas morgaŭ forveturi, – maltrankvile diris li, rimarkinte, kiel Alice ektremetis kaj komencis konvulsie butonumi la palton.
– Jes, jes, mi scias, Vitalij , sed kion do ni faru? Vi havas la familion. Vi ne estas ja detruonta la familion? Vi ja ne forprenos de l’ infano la patron?
Vitalij senpove klinis sin super la lanterneto, dependanta de l’ steveno. La koloroj forlasis la vizaĝon de Alice kaj nun la okuloj nur brilis severe kaj decideme. La voĉo de Vitalij ektremis kaj fariĝis peza, kiel plumbo.
– Pardonu min, Alice ! Mi ne havas eblon hodiaŭ rakonti al vi ĉion! – Li denove estis dironta, ke li tuj devas reveni la kunvenon, sed, anstataŭ ĝi, ekspiris kaj pli malalte alkliniĝis super la boato. – Mi amas vin, sed mi treege kompatas Olga ’n kaj la infanon! Kion mi devas fari, por mortigi ĉi tiun kompaton?
Alice subpremis la ekspiron kaj pli firme kunpremis la lipojn.
– Kompato?.. Jes, la kompato ne estas bezona! La kompaton vi mortigu! – faligis ŝi ĉi tiujn vortojn kaj subite elŝiris la telegramon el la manoj de Vitalij , ĉifis ĝin kaj, ĵetinte sur la boatfundon, falis sur benkon kun malforta kunpremata ekkrio. Vitalij , emociante, ĵetis sin al ŝi.
– Alice , Alinjo!
Forte tremetante, ŝi subpremis la singultojn.
– Ne, ne, mi tuj! Vi ne maltrankviliĝu. Mi ja tuj!
Li penis fortiri ŝiajn manojn de la vizaĝo, sed ŝi pli firme kunpremis ilin.
– Mi ne devus legi la telegramon! – sopire diris li.
– Kontraŭe, vi bone agis! Almenaŭ mi ĉion scias!.. Jes, ĉion!.. Mi ja ne sciis!.. Ho, mi ne sciis!..
Emociigita, li provis enrigardi ŝiajn okulojn, sed ŝi kaŝis ilin, penante ne lasi lin tuŝi sian enbuliĝintan korpon.
– Jes, jes, ŝi estas bona, – kun doloro daŭrigis Alice , penante diri ĉion por unu fojo, – ŝi amas vin! Vi suferigas ŝin! Ŝi estas preta por vi ĉion fari! Sed mi?.. – ŝi interrompis, glutante la larmojn. Li sukcesis finfine, rompante ŝiajn brakojn, malkovri ŝian vizaĝon. Ŝiaj bluaj okuloj, kvazaŭ per vitro, kovriĝis per nebula fluidaĵo kaj du larmeroj estis delurantaj apud la nazo.
– Alice ! – ekĝemis Vitalij .
Per rapida movo ŝi disŝmiris la larmerojn sur la vangoj, rekovriĝantaj per strangaj makuloj.
– Mi? – ekkriis ŝi. – Mi estas egoistino! Mi neniam vin bezonis! Mi neniam neniam vin efektive amis! Ĉu vi aŭdas? Ĝi estas vero, vero! Ne, ne tuŝu min plu! Ne penu certigi pri kio ajn! Mi ĝojas, ke ĉio estas finita!
En voĉo de Alice miksiĝis la kaŝita ofendiĝo, fiereco de l’ ofendita virino kaj la profunda amsento, al kiu, kiel al papilio, oni krude forŝiris la flugilojn. En neĉesigeblaj konvulsioj ŝi turmentiĝis sur la benko.