– Ho, Vitalij , kial vi ne diris ĝin antaŭe? Vi devis averti! Por kio vi igis min tiom multe suferi, tiom multe travivi? Ja tie, en Berlino en la komenco mem... Ĝi ne estus tiel dolorige! Mi suferus monaton, eble du, sed poste forgesus vin!.. Ne, vi senzorge alproksimigis vin al mi! Vi malkaŝis al mi mian propran naturon! Por vi ĝi ne estas komprenebla! Vi estas dironta tuj: Pri kio temas?.. Vi ja en nenio ŝanĝiĝis! Ho, se vi scius, kiel mi ŝanĝiĝis!
Ŝirmove ŝi kaptis lian kapon, por unu sekundo alpremis ĝin al sia forte batanta koro kaj tuj forpuŝis. Ŝiaj okuloj sekiĝis kaj flamis nun per malhela fajro. Ŝiaj vangoj brulis. Tuta ŝi, rektiĝinta kaj fiera, ŝajnis esti nealirebla, malproksima kaj fremda.
– Mi estas morgaŭ forveturonta, Vitalij . Ĝi ne estas ŝanĝebla!
Vitalij ĝemis.
– Alinjo, kara, kio okazis al vi? Mi ja ne tion estis deziranta! Kontraŭe, mi estis nur klariganta... Sed mi ne povas nun, Alice ! Vi komprenu! Vi devas resti almenaŭ por unu tago!
Li kunpremis la kapon per manplatoj kaj silentiĝis. Ne kompreninte lin, Alice alparolis mallaŭte, apenaŭ aŭdeble:
– Ĉio pasos, ĉio forgesiĝos... Jes... Poste denove revenos trankvilo!
Ŝi atendeme eksilentis, sed ĉar li ne kontraŭdiris, ŝi silente traŝovis sian manon ĉirkaŭ lia kolo kaj ĉirkaŭprenis la kapon. Li sidis en la sama pozo. Ŝi ne sciis, kion diri ankoraŭ, dolore ekspiris kaj subite puŝis sin en lian ŝultron per la vizaĝo kaj ekploris.
Vitalij , emociigita, ĉirkaŭprenis ŝiajn ŝultrojn kaj sentis, ke li tenas en la brakoj ne fieran Alice ’n de ĵus forfluiginta momento, sed la senpovan malgrandan knabinon. Li kisis ŝiajn malsekajn vangojn, ŝiajn harojn, ŝiajn malgajajn okulojn... Ili parolis interrompante, ne aŭskultante unu la alian.
– Mi amas vin, Vitalij ! Mi neniam ĉesis vin ami! Mi perdas ĉion, kio estas bona en mia privata vivo! Mi foriras kun kordoloro!
Ŝi mallaŭte plorsingultis, premante sin al lia brusto, alkroĉiĝante kolumon de lia ĉemizo kaj instinkte serĉante la varmon.
– Forgesu min, Alinjo, forgesu! Mi ne indas vin, – murmuris Vitalij , apenaŭ venkante la superverŝantan lin emocion.
La vespero definitive malleviĝis super la parkon. Inter la arboj estis nigra mallumo. Super la lago naĝis malpeza griza nebulo. La elektraj lanternoj en oblikva girlando krucumis la bordon. Alice ekploris pli maldolĉe. Ŝi pli forte alpremis sin al Vitalij . En la sama momento li eksentis, ke en ŝi ekflamis iu nova sentimento.
– Alinjo, Alinjo! – kun timo, aŭ, eble, kun ĝojo ekkriis li. – Alinjo, kara!
Ŝi ne respondis, nur profunde ekspiris kaj pasie premiĝis al li. Ŝiaj genuoj kvazaŭ algluiĝis al liaj piedoj kaj la korpo, peziĝinte, premis lin. Iom klininte sin malantaŭen, por ke ŝi povu lin apogi, li per la dekstra brako ĉirkaŭprenis ŝin, kaj per la maldekstra kunpremis ŝiajn gambojn kaj sidigis sur siajn genuojn.
– Dio mia, kion ni faras? – vortĵetis Alice kaj en la sama momento spasmo de la pasia deziro kunbuligis ŝian korpon, poste rektigis, kvazaŭ la risorto kaj duonronde ĉirkaŭvolvis ĝin ĉirkaŭ lia korpo.
– Al mi, al mi! – flustris Vitalij , malfacile spirante, – ni iru al mi! – Ĉi tie ne eblas!..
Ŝi ektremetis kaj ekkonvulsiis sur liaj genuoj.
– Ne, ne, en neniu okazo! Ĉio estas finita! Ne eblas! Mi foriras!..
Vitalij eksilentis, sed jam en la sekvinta momento la manoj de Alice glitis sur lia kolo, malbutonumis la kolumon kaj li sentis bruligan tuŝon de ŝiaj fingroj sur sia brusto.
– Ni iru al mi!.. Ĉu vi aŭdas, Alinjo? Tie oni ne malhelpos al ni!
– Mi ne povas!.. Ho, mi ne povas: ne eblas, ne diru ĉi tion!.. – malespere ekkriis ŝi kaj denove silentiĝis. Vitalij nerveme mordetis la lipojn, penante venki la kaptintan lin emocion.
– Ni iru! – subite akre ĵetis ĉi tiujn vortojn Alice kaj tuj leviĝis. Li kaptis ŝian manon kaj ektiris post sin. Ŝi estis iranta peze, disŝirata de la inversaj sentoj kaj ĉiuminute preta fuĝi. Sed li tenis ŝin fortike kaj estis dirante varmajn pasiajn vortojn:
– Ne timu, Alinjo! Ĉu vi deziras esti la mia? Vi estas mia amata edzineto! Ne timu!
Tiel atingis ili la domon kaj preskaŭ kursupreniris la ŝtuparon. Per la nervema mano li malfermis la pordon kaj preterlasis ŝin en la ĉambron.
– Ŝaltu la lumon! – diris li al ŝi, paŝante al la tablo. La knabino, per tremanta voĉo respondis:
– Mi ne scias, kie estas la ŝaltilo.
– Apud la pordo mem.
Ŝi trovis la ŝaltilon kaj tuj fermetis la okulojn pro la lumo. Nelaŭforta batalo respeguliĝis sur ŝia vizaĝo. Li aliris ŝin.
– Ne emociiĝu! Kial vi tiel emociiĝas? Se vi timas, nenio okazos. Ĉu vi deziras, mi metos la tekruĉon sur la primuson kaj ni preparos la teon?
Alice skuis la kapon.
– Ne, ni foriru de ĉi tie!
– Alinjo, por kio? Kio vin tiel timigas?.. – Li genuis antaŭ ŝi. – Jen rigardu, kian ĉambron mi havas!
Li konfuze ridetis, farinte nedifineblan geston. Alice leviĝis, faris kelkajn paŝojn, fiksrigardis grandan portreton de Olga sur la muro, haltigis la rigardon sur fotobildo de Injo, poste sur infanaj ludiloj sub la tablo, kaj ŝanceliĝinte, remalleviĝis la seĝon. Vitalij ĵetis sur la lampon malheleruĝan ŝalon de Olga , okazinta sub la manoj. Li ĉirkaŭprenis gambojn de Alice kaj enŝovis la kapon en ŝiajn genuojn. Alice malfacile spiris. Tiam li prenis ŝin sur la brakojn kaj rapide metinte sur la liton, komencis kisi la brakojn kaj kolon. Ŝi kuŝis senmove, ferminte la okulojn. Li forĵetis de ŝiaj piedoj pantoflojn, per rapida movo formetis la robon, kaj daŭrigante la malvestadon, kisis la tutan korpon de supre al malsupre, pasie ensuĉigante la silkan haŭton kaj kun la tuta forto premante per varmega buŝo ŝiajn malgrandajn streĉitajn mamojn, en nehoma ekscito disĵetante ŝiajn brakojn kaj alpremante ilin al la kuseno. Tremante, momente sin premante al li, kaj denove repuŝante lin, ŝi sidiĝis sur la lito. Kun brilantaj okuloj, ŝi subite ridetis.
– Rigardu do! Mi volas, ke vi finfine vidu, kia mi estas!
Vitalij surdorskuŝante, ravrigarde glitis sur ŝia korpo. Li estis penanta rememori, kie li vidis tian korpon kaj subite rememoris: ili vidis ĝin kune en Berlino, en “Altem-Museum” .
– Kiom ĉarma vi estas! – diris li fine, – mi ne sciis, ke la statuoj povas reviviĝi!
– Mi elturmentiĝis, Vitalij , ĉu vi ne vidas, kiel mi elturmentiĝis! – flustris ŝi pasie, sin premante al li. Lertmove ŝi liberigis siajn harojn, kiuj en molaj ondoj disŝutiĝis sur ŝia dorso kaj la oraj finaĵoj iliaj obeeme kuŝiĝis sur la littukon. Ŝi prenis ilin per la manoj kaj ĉirkaŭvolvis en ili, kiel en silko, lian kolon.
– Mi malfruiĝas! – diris Vitalij .
Vinokurov kun aroganta mieno altabliĝis.
– Jes, mi aŭskultas vin. Partiano de post la 1925 jaro. Oficisto. Inĝeniero.
– Ĉu vi estas konstruinta la domon, pri kiu aludis kamarado Ivagin ?
– Tute ĝuste!
– Kial vi uzas tiun militistan esprimon “tute ĝuste?” Ĉu vi servis?..
Vinokurov levis la ŝultrojn.
– Malsaĝa kutimo.
– Aha, tiel! Nu, bone! Vi estas adoptinta dum la domkonstruo vian inventon?
– Jes.
– Kian?
– Fajrosendanĝeraj vandoj.
– Kiam do vi inventis ĉi tiun materialon?