Выбрать главу

Knabo mia!.. Mi skribas tion kun sopiro. Estas tre malfacile tion diri, sed se vi amas min ankoraŭ, la malbonan, kruelan, abomenan, plenumu do mian peton, revenu al via familio! Ĝojo de l’ amo ne estas ja la plej granda ĝojo kaj oni ne devas obeigi al la amo ĉiujn ceterajn sentojn. La amo kostas tro multe kaj en iuj okazoj pli bone estas ĝin rifuzi!

Mi havas alian vojon, aliajn devojn. Verŝajne, neniamaniere, aŭ tre malmulte mi utilos en Sovetunio. Ĉi tie estas tiom multaj bonaj kaj honestaj laborantoj. Sed ĉe ni... Mia loko estas tie, kie la batalantoj ankoraŭ ne sufiĉas kaj oni bezonas fari nemezureble multe, por konkeri tion, kio de vi jam estas konkerita. Ĉu mi povas resti en USSR? Ja miloj da germanaj laboristoj dezirus transmigri ĉi tien, pro malkuraĝo, pro deziro eviti kunpuŝiĝon kontraŭ la kapitalista mondo. Se mi restos ĉi tie, ĉu ne rajtus miaj kamaradoj diri, ke mi misuzis la privilegiojn de la partia funkciulino kaj la vojaĝon al USSR por miaj propraj celoj?

Vi diros: sed la hieraŭa nokto. Mi ja ne plu estas knabino. La knabino fariĝis virino. Mia kara, mi hodiaŭ ne estas dorminta. Se la dormo tuŝadis min, mi tuj ektremadis kaj longe kuŝis kun la malfermitaj okuloj. Kaj jen, ĉu vi komprenas, eble, ĝi estas ridinde, mi eĉ ne meditis ĉi tion!.. Mi rememoradis ĉiam unusolan vorton: “Faber” . Milfoje “Faber” !.. Ĉu vi memoras, dum la unua nia renkonto ni veturis en vagono de l’ metropoliteno? Do, en la stacihalo pendis reklama, ridinda tia krajono kun surskribo “Faber” ... Bagatelaĵo restas en la memoro! Cetere la plej sensignifajn okazojn, vortetojn, agojn, mi ĉion bone memoras! Vi donacis al mi, elirante el “Admirals-Palast” , du rozetojn, la ruĝan kaj blankan, kaj ridetis karese. Mi memoras, Vitalij ! Ĉu vi ankaŭ?.. Vi donacis al mi kelkajn versaĵojn en la rusa lingvo. Unu el ili mi komprenis ĝis la lasta vorto kaj lernis parkere... Mi eĉ tradukis ĝin esperantlingven... Eble estas strange, ke en mia cerbo ĉio tiel interplektiĝis, sed ne gravas!.. Mi elmontras hodiaŭ la plej kaŝatan, kion mi hontas ordinare. Vi povas eĉ nomi min sentimentala filistrino. Vi povas kaj rajtas!..

“Al nia viv’ kaj sort’ ekzistas la kompar’;

Du ŝipoj renkontiĝas tiel en la mar’.

De la humila ondo karesata,

Sen la malhelpoj, baroj kaj ĉagren’,

Kun vel’ ventplena via la boato,

Proksima estas jam al la haven’!..

Sed mia do post mara ŝtorm’ kruela

Naĝadas nun sen unu eĉ remil’!

Ĝi flugas al abism’, sen iu direktil’!

Adiaŭ do! Amik’, nenion mi pretendas!..

Ne sekvos vi post min, kaj vin mi ne atendas!..”

... Vi demandas, kia estas mia opinio rilate al la hieraŭo? La simpla! Ĝi devis okazi. Ĉu alie povus esti?.. La amo trovis, fine, sian finalon. Kion mi, naiva, tiel timis!.. Libere mi sentas min nun, karulo! Kio estas ŝanĝita en mi? Ĉu min timigas, ke mi fariĝis virino?.. Kial do? Eble, naskiĝos infano?.. Tio feliĉigos min!

Pardonu pri la kaŭzita al vi doloro. Adiaŭ, senrevene adiaŭ! Mi estas forveturonta eksterlanden kun la matena vagonaro kaj vi ne plu revidos min!”.

Vitalij  apenaŭ finlegis la lastajn liniojn. Alice , tamen, forveturas! Li denove restas kun la premanta sopirego, sola, ĉiam sola. Maleblas, maleblas!

Vitalij  estis kuranta tra la ĉambro, manpreminte la kapon. Revenigi ŝin, revenigi! Li ekrigardis la horloĝon. Ĝi ne funkciis. Li ĵetis sin al la najbaro kaj tamburis la pordon.

– Kioma horo estas? – kriis li.

Baldaŭ la deka! La vagonaro de Alice  estas baldaŭ forveturonta. Senprokraste la stacidomon!

Li eldomiĝis. Dumkure li sursaltis ŝtupareton de tramo, laŭkutime homplena, kaj, spasmspirante, turnis sian vizaĝon renkonte al vento. La vizaĝo brulis. Kvazaŭ fajro, la vento ne freŝigis ĝin kaj ŝvito superverŝis lin tutan.

Bedaŭrinde, la tramo malrapidege moviĝis kaj baldaŭ faris kelkajn daŭrajn haltojn. La publiko, indignante, eltramiĝis kaj piediris, postlasante vicon de starantaj vagonoj. Vitalij , perdinte la paciencon, ankaŭ desaltis kaj kuris antaŭen. Postlasinte ĉirkaŭ tridek vagonojn, li atingis fine la veturantan kaj per ĝi daŭrigis la vojon pluen. Sed ĉi tiu same indignige malrapide moviĝis kaj ĵus atinginte Lubjankan, definitive haltis. Kun malbenoj, denove li elkuris straten. Ĉi-foje la afero estis serioza. Sur Lubjanka  staris senmovaj rondoj de l’ vagonoj, inter Lubjanka  kaj la Teatra Placo ankaŭ vidiĝis la senmovaj vagonrubandoj. Samo estis sur la Teatra Placo mem kaj pluen, sur Dmitrovka.

La homamaso ŝtopis la stratojn kaj ŝajnis esti iu granda festo. En la koro de Vitalij  subite ekpulsis la alarmo. Kio okazis? Kio okazis tie denove?.. Li ja memoras ankoraŭ la katastrofon, kies ĉeestanto li estis unufoje en aŭtuna vespero!.. Nun li scias, kion estis preparantaj la sabotantoj en Mosĥozupr . Ĉu ne hodiaŭ estas atendebla la konkludakordo de ilia laboro? Li plirapidigis la paŝojn kaj ju pluen li iris, des pli malfacile fariĝis trabati al li la vojon tra la densa popolamaso, des pli rapidis ien la preterpasantoj, des pli maltrankvilaj, laŭtaj kaj alarmaj iĝis la voĉoj.

Ie estas avario, ie estas avario! – meditis li kaj sammomente, teruriĝinte li rememoris, ke Olga  je la deka horo estis jam venonta al la stacidomo, kaj se ŝi ne trovis tie lin, ŝi estis veturonta ĝuste en tiu ĉi direkto. Li estis forgesinta pri la telegramo de Olga , ricevinte la leteron de Alice . Por Olga  ne restis loko en lia koro. Sed se, subite...

Ne, ne!.. Kial la malfeliĉo devas okazi nepre al ŝi?..

Li ekkuris pli rapide, sentante, kiel la ŝvito gutas de lia frunto kaj en la maldekstra flanko io pikas interne. Li kunigis la dentojn kaj premis la flankon per la mano.

– Sed, se la malfeliĉo okazis al Alice ?! – kun eĉ pli granda teruro ekpensis li. – Ja ŝi ankaŭ estis veturonta ĉi tiun stacidomon. – Ĉi tiu penso dekobligis liajn fortojn.

– Kio okazis? – kriis li al la homoj, kurantaj apude.

Oni ne respondis al li. Nun li vidis, ke li ne estas sola, la tuta homamasego kuregis en direkto al la Strastnaja  Placo. Nur tiam ĝi tiel aspektas kiam la homoj eksciis, ke ie okazis malfeliĉo kaj la sovaĝa scivolemo puŝas ilin antaŭen por konvinkiĝi tion per la propraj okuloj.

Vitalij  kuratingis la placon, spasmspirante. Li dispuŝis per la kubutoj rondon de la kunvenintoj kaj sin ĵetis al la reloj. Du tramoj, je pecetoj frakasitaj, kuŝis sur la pavimo. Pecoj da vitro, hele brilantaj sub la suno, estis disŝprucitaj sur la asfalto. Rajdmilicanoj formovigis la publikon. Kelke da sangantaj kadavroj estis metitaj unu apud la alia. Vitalij  rimarkis nur korpon de virino kun malgrasetaj piedoj en disŝiritaj rozkoloraj ŝtrumpoj, kuŝintan sur la brusto. Kun ĉesinta batadon la koro, li ĵetis sin al ŝi. Malalte klininte sin super la korpo, metante la bandaĝon sur la ŝvelantan pro sango vundon genuis antaŭ la korpo Alice .