– Alice !
Kio estis en ĉi-krio? Ĉu teruro, malespero, timo, alarmo?.. Sed Vitalij mem estis ĝin kompreninta tuj, post kiam li ekkriis. En ĝi estis ĝojo, furioza ĝojo, grandega plifaciliĝo, momenta trankviliĝo. Alice ne fariĝis viktimo kaj ĝi ja estas la plej grava!..
Alice levis la kapon kaj serioze rigardis al Vitalij .
– Helpu al mi, Vitalij , returni ŝin, – simple ŝi diris.
Li sin klinis kaj zorgeme submetinte la manon sub korpon de l’ virino, returnis ĝin vizaĝsupren. Li ekvidis mortpalan kripligitan vizaĝon kun la fermitaj okuloj. Alice maltrankvile klinis sin al la brusto de l’ virino.
– Ŝi vivas, – diris ŝi kontentigite, – Ŝi ne mortos.
Vitalij ĵetis al Alice dankeman jubilan rigardon. Ili ambaŭ leviĝis.
– Venas maŝino de urĝa helpo! – diris la aliranta milicano. – Dankon, gekamaradoj!
Alice kaj Vitalij returnis sin al la publiko kaj subite Vitalij eksentis doloran spasmon en sia brusto. La sango superverŝis lian haŭton. El la homamaso, sur lin estis fiksitaj grandaj seriozaj okuloj de Olga .
– Olga , – murmuris Vitalij , apogante sin kontraŭ la telefonkolono, – Olga !..
Alice ektremetis, kaptis lian manon kaj tuj ellasis, instinkte rektiĝante. En ĉi tiu momento la vunditojn prenis sanitariistoj kaj la homamaso disiris. Vitalij ekvidis, ke Olga ne estas sola. Apud ŝi staris Ivagin , sulkiĝinta, metinta la maldekstran manon en la poŝon kaj per la dekstra tenante Injon. La knabineto rigidiĝis pro ektimo.
Olga faris unu paŝon antaŭen. Ivagin kun la infano restis samloke. Vitalij ankaŭ ne movetiĝis. Olga malrapide aliris Alice .
– Vi! – diris ŝi, – Ĉu vi efektive lin amas?
Alice ne respondis. Kun haltiĝinta koro, ŝi rigardis en la vizaĝon de Olga . Tiu aliris pli proksime, profunde ekrigardis la bluajn okulojn de Alice kaj mallaŭte flustris:
– Mi al neniu deziras malbonon! Mi estas nun ja tute alia!
Kaj returninte sin al Ivagin , kun tremo en voĉo, aldonis:
– Ĉu ne vere, kamarado Ivagin ?
Ivagin kolere ekbrilis per la okulvitroj.
– Sed pri la filino vi forgesas, Olga Alekseevna ?
– Pri la filino? Ho, jes, pri la filino... – murmuris Olga .
Injo unumomente liberigis sian maneton, rapide transkuris la vojon kaj, ĵetinte sin sur kolon de la patro, ĝoje ekkriis:
– Paĉjo, kara mia! Mi revenis, mi revenis!.. Kial vi denove ne estas razita, paĉjo? Ni veturu pli rapide hejmen! Tuj vi devas vin razi, kara paĉjo!.. Sed, kial, paĉjo, larmoj aperis en viaj okuloj?..
Vitalij levis la kapon, viŝante per naztuko la okulojn. Alice jam estis for. Ŝia gracia figureto en la jungŝturma bluzo perdiĝis en la amaso da rapidantaj homoj sur la trotuaro.
Kelkajn tagojn poste Vitalij estis leganta la raporton pri sia vojaĝo en vagonuzino Mytiŝĉi * . Dum dudek minutoj li estis parolanta pri la eksterlando, rakontante pri la berlinaj ruĝfrontanoj. Poste, penante plej reliefe prezenti la nekonatajn malproksimajn kondiĉojn, li daŭre priskribis en ĉiuj detaloj la metropolitenon. Kaj nun lin trafis la surprizo. La laboristoj havis tute ĝustan ideon pri la metropoliteno.
* Mytiŝĉi : Apudmoskva urbeto.
– Ĝi estas kompreneble, kamarado! – oni kriis al li el la publiko. – Ĝi ja similas nian elektrovagonaron! Ni ja estas konstruintoj de tiu lasta!
Vitalij embarasiĝis. Kial li rakontas al ili pri la postlimaj mirakloj? Ĉu ne li mem estis ĵus eliranta el tiu sama elektro-vagonaro en stacio Mytiŝĉi ? Ĉu ne li mem ĵus estis jubile rigardanta la mallongan rubandeton de la longaj kaj plattegmentaj vagonoj kun ses rondaj tubetoj sur la tegmentoj, kunmetantaj la vagonaron sen lokomotivo? Mirindan vagonaron sen fumo kaj vaporo, kiun la publiko antaŭ du semajnoj estis observanta kiel renoviĝintan ikonon, kaj nun, ŝajnigante sin indiferenta, samtempe ne povas kaŝi la provincan patriotismon:
– Ni, cetere, havas la elektran vagonaron! En du minutoj oni povas Moskvon atingi!
Kaj vere estas ja! La metropoliteno mankas ankoraŭ al Moskvo, sed efektiva metropoliteno kuras inter Moskvo kaj Mytiŝĉi ! Certe aperos tia ankaŭ sur Mjasnickaja strato! Kaj kion oni devas akcenti, kion? Ne laŭberline, nelaŭparize ĝi estis projektita, konstruigita, surreligita kaj ekfunkciigita, sed laŭ plano de la laboristoj en Mytiŝĉi ! Same, ne kun helpo de iu eksterlanda firmao, sed memstare de ĉi tiuj homoj, kiujn li nun informas pri la eksterlando. Vitalij skuis la kapon kaj subite transiris la sovetian limon:
– Gekamaradoj, ĝi ja estas vero! Bone, ke vi memorigis min! Kio por ni estas eksterlando, se ni malkurtenas la estonton, se kvin jaroj kuŝiĝas antaŭ ni, kiel amuza modelo de tiom grandioza konstruaĵego, kian ne vidis ankoraŭ la mondo! Energetika bazo de la sovetia konstruado, neelĉerpeblaj fontoj de la natura kaj homa energio, transformiĝantaj je konstruataj fabrikoj, uzinoj, hidrostacioj kaj fervojoj, – kiel ĝin povas fidi la fremdulo?.. Ja estas fakto, ke Rusio paŝaĉis per malgrasa muĵika ĉevalaĉo kun kaviĝintaj flankoj, sed USSR decide anstataŭigis la ĉevalaĉon per la elektrovagonaro!
Vitalij sentis en si iun nekonatan ĝis nun emocion. Kun brilaj okuloj elĵetadis li en la halon flamantajn vortojn, kaj estante certa, ke tiuj ĉi vortoj estas tuj akceptataj de l’ aŭskultantoj, ke la bruaj aproboj kaj aplaŭdoj estas signo, ke la laborista amaso lin komprenas, li ĉiam pli kaj pli entuziasmiĝis.
– Ĉu ankoraŭ ekzistas antikva vilaĝo? Kie ĝi estas, la pajla? Ne plu ekzistas la malpura pajla vilaĝo! Anstataŭ ĝi aperas puraj, elektrolumigataj kolonioj. Malaperas dispartigitaj sensukaj kampoj, malaperas plugiloj kaj erpiloj, invado de la ŝtalaj ĉevaloj forigas la etmastrumadon! Grenfabrikoj kaj sennombraj kolĥozoj * kreskas sur loko de la malnova etburĝa mastrumado. Ni estas likvidontaj la klasojn! Ni faras gigantan paŝon al socialismo! Ĝi ne estas revoj, ĝi estas realaĵo!
* Kolĥoz : agrikultura kamparana kolektivo, plejparte anstataŭiginta en USSR la antaŭan individuan etmastrumon.
Unuafoje post longaj monatoj sentis Vitalij sin tiel libere. La laboristoj superŝutis lin per demandoj. Li estis respondanta, ameme klarigante ĉiun detalon. Li estis ĉi tie aŭskultata ne kiel fremdulo-scienculo, sed kiel la sia, parenca.
Li restis en Mytiŝĉi ĝis la vespero. Kelkaj junuloj konsentis akompani lin ĝis la famekonata ĉi-tiea akvopumpejo, kiu allogis lian intereson, kiel komunala entrepreno. Ĝi estis en trikilometra distanco de l’ urbo kaj ili faris bonan promenon tra la kampo. La suno jam estis subiranta, orumante randojn de la senmovaj nuboj en la horizonto. La varma aero estis tute kvieta. En la kampo aromis freŝe falĉita fojno. Transsaltinte kavon, ili flankiris en abian arbaron.
Kaj ĉi tie okazis tiel, ke Vitalij , iom postrestinte, perdis siajn kamaradojn. Li restis en netrairebla, malluma densejo. Ie proksime estis ankoraŭ la tago kaj la aero estis diafana. Ĉi tien penetris eĉ nek unu radio. Flavaj sekaj abioj denspremiĝis unu al la alia, ĉirkaŭprenante sin per la branĉoj kaj malalten mallevinte siajn alojn. Mola tapiŝo el koniferfolioj sub la piedoj kaŝis la senvivan teron. Densejo, mallumo, malvasteco, forigis la vivon el ĉi tie. Nek laboremaj insektoj, nek birdpepado, nek arbusteto de la herbo, nenio!.. La ensorĉita fabela arbaro, mallumaj, senmovaj, kvazaŭ artefaritaj por scenejo, arboj.