Se super ili ŝtormus la ventego, ĉi tie restus same kviete, nek unu sono estus aŭdebla. Vitalij eksentis timon. Kie li estas? Kia stranga arbaro! Li eĉ ne supozis, ke povas ekzisti tia mallumo kaj densejo!
La kamaradoj, ŝajne, iom antaŭen foriris. Li estis vokanta ilin, sed neniu respondis. Li iris dekstren, sed farinte kelkajn paŝojn, li konvinkiĝis, ke li falsdirektis sin. Tiam li turnis sin maldekstren, sed nur pli endensiĝis. Post mallonga atendado, li decidis iri kien ajn. Tute egale, li devus ien veni. Rompante la sekajn branĉojn kaj forte fleksiĝante, por ne trapikigi al si la okulojn, li iris rekten. Post kelkioma tempo en la senmova muro aperis lumo kaj baldaŭ li eliris sur herbejon. La herbejo estis verda, sukplena kaj trafe kontrastis kun la densega arbaro. Iu disĵetis sur ĝi blankajn tendojn kaj ĉirkaŭ du dekoj da junpioniroj piedpilkludis ĉi tie. Iliaj voĉoj estis sonoraj kaj incitemaj. Ili aliris lin.
– Knaboj! – diris li mirigite, – Kiamaniere vi sukcesas sur la vojon de ĉi tie eliri? Kien ajn mi turnis min, ĉie la arbarego estas! Oni ja povas longe erarvagi!
– Ne, onklo! – vigle respondis dektrijara knabo, piedbatante la pilkon, erarvagi ne eblas! La arbaro malantaŭe restas!
– Ĉu malantaŭe? Kial ne antaŭe? – miris Vitalij , ĉirkaŭrigardante kaj serĉante la elirejon de la herbejo.
– Jes, malantaŭe! – respondis flegme la junpioniro, – ĝi estas tie, apud la vilaĝo. Tie neniuj vojoj ekzistas. Sed jen, rigardu, ĉi tie ni, la pioniroj, la vojon aranĝis. Ĝi vin venigos sur la ŝoseon senerare!
Intertempe estis elirintaj el la tendo tiudirekte du knaboj. Ili haltis sub la subiranta suno, forminte du kontrastajn siluetojn. Vitalij observis ilin profile. Unu el ili metis la manojn kun du bastonetoj sur la tamburon, la alia levis la kapon kaj eltiris antaŭen kupran trumpeton kun ruĝa flageto, ekbrilintan sub la suno. Aŭdiĝis la melodia signalo, akompanata de la tamburtrilo.
– Por la vespermanĝo, – ridetis la junpioniro, – nu, onklo, ĝis la revido!
– Ĝis la revido, knabo! – diris Vitalij kaj moviĝis antaŭen.
Tie, kien indikis la knabo, efektive estis la vojo. La arbaro tralasis lin; post kelkaj minutoj Vitalij , atinginte la kamaradojn, eliris la ŝoseon.