– Kamaradoj, – krias Otto , – tuj parolos Thälmann !
Eta gramofono alte leviĝas en la aero kaj ronke aŭdigas malkompreneblajn sonojn. La publiko ne komprenas, tamen honorigas en persono de l’ gramofono la kamaradon Thälmann kaj la komunistan partion.
En Berlin ekbruliĝis la fajroj. Fabele transformiĝis la urbo.
La mirakla asfalto, kvazaŭ mallumaj kanaloj de Venecio, duobligas blindigan tremantan lumon de reklamoj, vitrinoj, ĉirkaŭigitaj de diverskoloraj fajroj, kafejoj, varieteoj kaj teatroj. Kune kun aŭtoj glitas sur la pavimo la respeguloj de iliaj lanternoj. Fluoj de la lumo interkruciĝas en la aero. En la ĉielo senbrua aeroplano skizas inter la steloj smeraldajn literojn:
– Voĉdonu, por la socialdemokratoj!
Rondaj verdaj kaj flavaj okuloj de elektrosemaforoj malrapide ekpalpebrumis en ĉiujn flankojn. Sur viaduktoj de la supertera fervojo ekflamis devizoj. Sur fasadoj de kvinetaĝaj konstruaĵegoj saltas, kurbiĝas, malsupreniĝas kaj leviĝas fluetoj de fajroj. La fajrofesto fariĝas grandioza spektaklo.
El malfermitaj fenestroj de kafejoj kaj teatroj aŭdiĝas gaja muziko de charlestown ’oj, frotado de piedoj kaj klakado de korkoj. Fleksiĝintaj nudigitaj dancistinoj dolĉe rigardas el la grandegaj fotoportretoj, pendigitaj en pordoj de kafejoj kaj la enuanta pordisto, kunmetinte postdorse la brakojn, indiferente rimarkas:
– La eniro estas libera!
Sed preter, preter! Hodiaŭ pudro, parfumo, sapo kaj la virina korpo estas sur la malantaŭa plano! Vane ĉi tiuj ĉarmaj elegantaj kaj tute modestaj virinoj, diferencantaj de la ĉiuj ceteraj nur per siaj purpuraj lipoj, deĵoras ĉe angulo de la brila Friedrich-strasse , esperante sian kutiman gajnon. Vane sub la sonoj de elfluganta el restoracio “ Jazzband ’o”, ĉifitaj de l’ vivo rusaj “eksulinoj”, penantaj konkuri kun la berlinaj profesiulinoj, trudas al solidaj burĝoj sian maljuniĝintan korpon. La silko de multekostaj ŝtrumpoj, brilo de lakpantofloj, alloga ĉapelo, kaŝanta la vizaĝon, hodiaŭ ĉio ĉi allogas malpli, ol tridek balotlistoj, kriantaj pri si ĉiuminute, ĉiusekunde.
La kalejdoskopo de la reklamaj fajroj ĉesis servi hodiaŭ al tio, al kio ĝi servas ordinare. La elektro perfidis la homajn kapricojn. La elektro altiras hodiaŭ atenton al la plej urĝa, momenta, al la plej necesa. Kaj kvankam la burĝaro estas tute certa, ke venkos tiuj brilantaj sur la centraj stratoj devizoj de iliaj partioj, tamen kiel fantomo timigas ĝin la modeste lumigita cifero “5”, okupanta sur Bülow-Platz la tutan kvinetaĝan severan fasadon de la Centrejo de l’ kompartio, la cifero, preskaŭ eniĝinta en la tegolan tegmenton.
– Ĉu ni ne veturu hejmen, Alice ? Mi ne volas reveni tre malfrue. Almenaŭ du horojn mi devas dediĉi al mia laboro.
Mi skribas denove pri Mosĥozupr . Sed ĉi tiu ĉapitro estas diversflanke necesa en mia romano. Ĝi devas vin meditigi.
* * *
Ĉiulunde en akceptejo de kamarado Serebrovskij inter la dua kaj tria horoj estis ega tumulto. La eta ĉambreto, kun fenestroj, rigardantaj en la korton, ne povis akcepti ĉiujn dezirantojn. Tial parto de la vizitantoj restis en la ĝenerala kancelario. Ĉi tie la vizitantoj estis starantaj dum longaj horoj, sin apogante je la bariero kaj delogante la oficistojn de la laboro. Plej ofte la oficistoj bonhumore estis mem partoprenantaj la kolektivan konversacion. La signalon estis donanta la kancelariestro Osipov . Formetinte la okulvitrojn kaj traviŝante ilin per salivigita naztuko, li fieraspekte ĉirkaŭrigardis la kancelarion kaj turnis sin al plej proksima petanto, mortanta pro la enuo:
– Kiun do aferon vi, civitano, havas al Mikaelo Sergeeviĉ ?
La vizitanto, sentante, ke al li malsupreniras persono, okupanta nemezureble altan postenon, konfuziĝis kaj fuŝe klarigis celon de sia vizito. Interne esperante, ke la altpostena persono helpos lin pli rapide trafi al la direktoro li memorigis, ke venas jam la kvinan fojon.
– Tiel, tiel, – kapjesis majeste kamarado Osipov , – kompreneble! Tute kompreneble! Nenio estas ŝanĝebla! La estraro ĉiam estas okupita!
Li frotis la kalvon per sulkiĝinta maljunula manplato, kaj montrante nigrajn restaĵojn de la putriĝintaj dentoj, sensone ridetis. La vizitanto ekspiris, konsentante. Kamarado Osipov ofte estis parolanta ankaŭ kun la oficistoj pri familiaj novaĵoj. Okazis iufoje, ke la oficistoj ĥore estis dankantaj lin por iuj malgravaj komplezoj. La patrino de unu dankis por enirbiletoj en ŝvitbanejon, la onklino de l’ alia petis komuniki al li elkoran dankon por tramkvitancoj, patro de la tria ĝojus vidi kamaradon Osipov en sia hejmo kaj transdonis per sia filo, ke la aŭtobusaj biletoj jam elĉerpiĝis.
Sopireme ĉirkaŭrigardante multsignifajn surskribojn sur la muroj (“Ne forlogiĝu de la laboro!”, “Ne malŝparu la tempon por la personaj aferoj!”, “Estu afabla kun la vizitantoj!”), la vizitantoj estis aŭskultantaj samtempe telefonajn interparolojn kaj partoprenis la ĝeneralan konversacion. Neniun mirigas la fakto, ke la telefonon uzis plejparte maŝinskribistinoj, interkonsentante pri la rendevuoj, kaj por oficaj bezonoj la oficistoj preferis kurierojn kaj poŝton.
Kiel registristo, servis ĉi tie eksprincino Sofio Sergeevna Velikonskaja . Nun ŝi estis nur malbonkaraktera maljunulino kun perditaj haroj kaj akra nazo. Ŝi ĵus estis registrinta en la ĵurnalo inviton al administranto de planfako, kamarado Popov , veni por raporto al kamarado Serebrovskij . Kaj en tiu momento ŝian atenton altiris la ĝojiga okazintaĵo. En la pordo aperis juna ĉarma estaĵo kun purpuraj vangoj kaj bluaj okuloj. La ĉarma estaĵo estis vestita en malnova palto, nelaŭmoda ĉapelo kaj truiĝintaj altgaloŝoj. Ekvidinte Sofion Sergeevna ’n, la estaĵo sin ĵetis al ŝi post la barieron kaj kisis ŝin.
– Ivan Pavloviĉ ! Ĝi estas mia bonevino Vera . Mi petas konatiĝi! – kortuŝe diris la princino.
– Tre agrable, – ekstarinte sur la loko kaj afable premante la malgrandan maneton, respondis kamarado Osipov . – Tre agrable!
– Ĉu vi memoras, Ivan Pavloviĉ , mi estis parolinta kun vi pri ŝi.
– Jes, jes, certe mi memoras! Sed ni ja devas baldaŭ malpligrandigi nian oficaron. Kiun do mi estas liberigonta de la ofico?
Efektive, li neniun povus liberigi de la ofico. La tasko ne estis por Ivan Pavloviĉ solvebla.
– Mi tre bedaŭras! – diris la knabino senreviĝante. Ivan Pavloviĉ ekrigardis ŝian malnovan palton kaj aldonis duonvoĉe:
– Interparolu kun Mikaelo Sergeeviĉ ! Eble li ion aranĝos, dank’ al sia delonga amikeco kun via onklino.
Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj tra ĝia mallarĝa aperturo traportis la grasegan korpon civitano proksimume sesdekjaraĝa. Li estis vestita en peltomantelo kun kastora kolumo kaj astrakana malnovreĝima antaŭrevolucia ĉapo. Ĵetinte ĉirkaŭe rigardon per la mallarĝaj okuletoj, la civitano trasekvis la akceptejon.
– Kiu estas? – demandis unu el la vizitantoj, miregigita per la subita silento.
– Petro Ivanoviĉ Dobroĥotov ! Granda komercisto! La domon deziras konstrui, – serveme klarigis kamarado Osipov .
– La pano nia! – aldonis severe elpost sia krado la kasisto kun barbeto a-là Kalinin .