Responde la oficistoj ĥore ekridegis. En la pordo de l’ akceptejo aperis miniatura figureto de Zoja Ivanovna . Rapide ĉirkaŭrigardinte la vizitantojn, kaj ĵetinte en cindrujon cigared-restaĵojn, ŝi estis nomonta la feliĉulon. Sed princino Velikonskaja eksvingis la brakojn kaj elkuris el post la bariero.
– Zoja Ivanovna , mia kara, estu tiel afabla! Nur por unu minuto lasu trairi mian nevinon! Ne povas ja ŝi atendi la tutan tagon!
Zoja Ivanovna ekrigardis la knabinon per la kritikemaj okuloj, kaptinte ŝian tutan figuron, de la bele sidanta kapo ĝis la malgrasaj piedoj en la malpuraj altgaloŝoj kaj ĝentile konsentis:
– Bone, kamaradino, iru kun mi!
Kaj jam enirante la akceptejon, aldonis:
– Post kiam eliros Dobroĥotov , trairu la kabineton!
Vitalij sidis en la akceptejo kaj vidis, kiel indignis la vizitantoj. Mezaĝa nerazita viro en kalviĝinta leda jako, verŝajne laboristo, nomis Mosĥozupron komercejo. Ĉi tion Zoja Ivanovna malatentis. Mem Vitalij klopodis ricevi aŭdiencon de la administranto jam la duan monaton kaj pense li konsentis kun la laboristo.
Dobroĥotov eliris de Serebrovskij post du minutoj, rapide butonumante la palton. Liaj movoj estis ŝtele rapidemaj. Sur la purpura sulka vizaĝo estis skribita ĝojo, ĉar la afero prosperis kaj samtempe estis videbla timo, ke io neatendita stariĝos sur la vojo. Kunpuŝiĝinte per la rigardo kun Vitalij , li momente forturnis la okulojn. Silente ŝovinte al Zoja paperon, li malaperis post la pordo. Zoja movetis al la pordo la nevinon de princino Velikonskaja . Sin tuj sekvis, nek unu vorton dirinte, longega verdvizaĝa viro.
La laboristo ekinsultis kaj Vitalij decideme movis sian seĝon al tablo de Zoja . Samtempe li ekpensis, ke la artikolon de Ivagin pri burokratismo en Mosĥozupr estas neceso tuj presigi. Ĝi enlokiĝos espereble en la proksima numero. Rimarkinte la movon de Vitalij , Zoja malzorge alŝovis al li skatoleton “DELI”.
– Ekfumu, Zorin !.. Kiel? Ĉu vi ne fumas? He, vi!.. Kio al vi okazis? Pri kio vi miregas? Ĉernjaev trairis ekster la vico? Sed ĉu mi povus teni lin je la faldoj?
Ie sub la tablo tintis la sonorilo kaj Zoja , ĵetinte sin for de la seĝo, enkuris la kabineton. Vitalij prenis el sub la sorbilo la paperon kaj rapide trakuris ĝin per la rigardo. Ne restis loko por duboj. Serebrovskij estis kunligita kun Dobroĥotov almenaŭ per amika kontakto. Li estis ordoninta disponigi terareon al la privata persono. Zoja ellasis el la kabineto princidinon Velikonskaja kun Ĉernjaev kaj enlasis tien la laboriston. Post tio ŝi turnis sin al Vitalij :
– Jes, do, ĉu vi vidas, Zorin , Serebrovskij ne toleras tiajn aferojn. Sed Ĉernjaev estas fakestro. Li bezonas en sia librejo helpantinon. Jen la tuto! Ĉiuj estas kontentaj!
Ĉar Vitalij , nenion komprenante, rigardis sin per larĝe malfermitaj okuloj, Zoja ridis.
– Ĝi ŝajnas por mi tre simpla, sed vi estas ankoraŭ ofte mironta.
* * *
... de 1928.
Mi devas denove interrompi mian laboron. Kamaradoj ruĝfrontbatalantoj invitis min legi raporton pri USSR. Mi ne kuraĝas rifuzi kaj en kadroj de legaleco, kiom eble plej detale, mi rakontos al ili pri konstruado de l’ socialismo en USSR. Ĝi estas, verŝajne, pli utila, ol verki la romanojn.
La lokalo, en kiu estas legota mia raporto, estas fama bierejo. La mastro, babilema maljunulo, fieras, ke ĉe li gastis iam Lenin mem. La bierejo ĉiam estis konata pro siaj revoluciaj vizitantoj kaj kiel heredaĵo transiris de la malnova batalkapabla socialdemokratio ne al perfiduloj la socialfaŝistoj, sed al la spartakanoj, komunistoj, ruĝfrontbatalantoj. En la antaŭa ĉambro ĉio statas, kiel ankaŭ en ĉiuj ceteraj bierejoj. Staras malnova malagordiĝinta piano, orkestro “ĵazzband” el kvar personoj surdigas la vizitantojn per sovaĝa kakofonio, malgrasa kantisto kun kaviĝintaj verdaj vangoj penas ĉiuvespere malaŭdigi bruon de la kupraj teleroj kaj tamburoj per ekzotikaj motivoj. Apud la tabletoj sidas kutime kvin-ses personoj, tute respektindaj kaj lojalaj al la trikolora standardo. Ili pacience toleras la muzikon kaj eltrinkas po kelke da ŝaŭmantaj kruĉoj da biero. Iufoje venas plena laborista familio kaj tiam, la patro mendas por la infanoj nigran munĥenan, tiel dolĉan, bieron. La mastro karese rigardas elpost sia longa tablo kaj volonte partoprenas interparolojn kun la vizitantoj. En ili oni notas la vivkarecon, senlaborecon, malkompatemon de la entreprenistoj, sed en ili nenio estas mallegala.
La ruĝaj frontbatalantoj kunvenas en la dua etaĝo. Oni devas tien leviĝi kaj ĉio tute ŝanĝiĝas. Mi estas konsternita. Unumomente mi transflugis milkilometrajn spacojn kaj nun estas hejme, en ruĝa anguleto de unu el moskvaj fabrikoj. Mi ne havas nun la tempon ĝin ĉirkaŭrigardi. La ĉambro jam estas plenega. Ni kun Erich iom malfruiĝis.
Sed, komencante de tre singardema rimarko, ke ĝi estas nur informo pri la stato de popolekonomio en USSR, mi glitas per la okuloj sur la muroj. Jen kontraŭ mi pendas ruĝa tolaĵo kaj helaj literoj batas kontraŭ la okuloj:
– “Milito al la imperialista milito!” Sub ĝi la tuta muro estas okupita de la internacia korespondo. Ion similan aranĝis mi mem, servante iam en ruĝarmeana taĉmento. La taĉmento korespondis en esperanto kun eksterlandaj laboristoj. Sed mi pendigis sur murojn afiŝojn en la germana lingvo kun postulo liberigi Max ’on Hoelz ’on kaj helpi al infanoj de politikaj enkarcerigitoj. Ĉi tie do la afiŝoj parolas, kontraŭe, per la pura rusa lingvo pri rebaloto al sovetoj, pri prunto por ŝtatindustriigo, ktp. La centro de la anguleto estas plej internacia. Ĉi tie estas leteroj kaj fotoj de sovetiaj ruĝarmeanoj. Mi pli larĝe malfermas la okulojn, penante kompreni, ĉu ne en esperanto estas skribita per grandliteroj dokumento, pendigita en la centro mem? Mi parolas pri senlimaj dezertaj kampoj, tiel malsimilaj al la diligente kulturitaj pecetoj de la germana plugejo, pri malriĉaj vilaĝoj, pri kovritaj per pajlo, fumigitaj, domaĉoj, pri milionoj da etaj mastroj, konsistigantaj egan plejmulton de loĝantaro de la socialisma lando. Mi rakontas pri la kaŝantaj sin en mallumaj anguloj klasmalamikoj de la soveta proletaro, pri mortigoj de vilaĝaj korespondantoj, pri sabotado kaj intenca malhelpado de la intelektularo, pri spekulado de privataj komercistoj, pri ekflamoj de antisemidismo, pri senkultureco, pri manko de la plej elementaraj teknikaj mekanismoj. La aŭdantaro aŭskultas, malferminte la buŝojn. Otto sidas sur la unua benko, malfermeginte la okulojn pro mirego. Kun ĉiu minuto li plikonsterniĝas. Erich malsereniĝas. Lia granda figuro en la kunvenestraro esprimas klaran malkontenton. Rudolf Riz , sekretario de unu el la apudurbaj ĉeloj, la ekstrema sur la dua benko, forrampis al la rando mem kaj, metinte la kapon sur la manplaton, ne forturnas de mi la rigardon. Alice en la kvina vico fiksis sur min la komprenantajn saĝajn okulojn. Komencinte rakonti pri la burokratismo, mi por unu minuto eksilentas, ne sciante, ĉu decas rakonti ĉion? Erich almovas al mi kruĉon da biero. Mi detrinkas iom. Ŝtormo de la indigno kaptas subite la malgrandan salonon. Erich vane sonoras. Otto krias, ke li kredas eĉ nek al unu mia vorto, ke ĉio, dirita de mi, estas aroganta mensogo kaj kalumnio pri Sovetio, neniam li legis ion similan en la gazetaro, ke mi estas neniu alia, kiel menŝeviko, aŭ almenaŭ trockiano. Juna knabino-komsomolanino postulas senprokraste komuniki al CK de ika Komunista Partio pri mia kontraŭsovetia elpaŝo. Iu dubas pri miaj dokumentoj kaj proponas kontroli tuj mian sovetan pasporton. Mi sidas silente, trankvile rigardante la emociiĝintan aŭdantaron. Mi estas kontenta pri la efiko. Rudolf Riz ankaŭ estas kontenta.