— Vi konas jam mian opinion. Ankaŭ mi tre amas la infanon, sed vi scias, ke neeble estas ĉe ni... neeble... Kion fari?! Ho kiel malfeliĉa mi estas! Ho kiel...
Ŝiaj okuloj pleniĝis per larmoj
— Sed eble! — li konsolis ŝin kun triumfa certeco.
La respondo surprizis ŝin. Kontraŭvole ŝi rigardis lian vizaĝon, kies mieno brilis de ĝojo. Ŝi penis diveni la penson, kiu ankoraŭ kaŝis sin en la naive revanta kapo de ŝia edzo.
Pro la subita silento, esplora rigardo de la edzino, li, kuraĝon perdinte, ŝanĝis la tonon pli mallaŭta, malpli entuziasma.
— Vere, vi estas prava... sed tamen, se tio povus okazi... Edzinjo, mia kara, amata mia... mi ankoraŭ nenion petis de vi. Ĉu ne? Nu bone! Mi petis ja de vi por cigaro aŭ por bagatelaĵo, sed... sed edzinjo mia, vi scias ja, ke infano ne estas cigaro aŭ ia bagatelaĵo... ĉu ne? Infano estas io alia, io pli. Ĝi estas vivcelo, la plej sankta io en la vivo... ĉu ne? Ĝi estas ridetanta feliĉo de la familia vivo kaj ne cigaro, aŭ ia alia bagatelaĵo... ĉu ne?
— Sed kion mi faru? Mi estas tiel malfeliĉa vidante vin suferanta pro ĉi tiu ne efektivigebla revo... Vi scias ja, ke mi volonte donus mian propran vivon por vi... — malesperis la virino kaj larmoj ruliĝis sur ŝiaj vangoj.
— Aŭskultu min, edzinjo mia! Aŭskultu min — liaj okuloj malseke ekbrilis. — Vi scias ja, ke infano estas vera trezoro, ke ĝi estas ridetanta... '
— ... feliĉo de la familia vivo — ŝi finis la frazon iom malpacience. — Tre bone mi scias, tre bone, sed kion mi faru? Kion mi faru? Kion vi deziras de mi?
— Ni adoptu unu!
Momenta silento. Kun malsamaj pensoj ili rigardis unu la alian.
— Ni adoptu unu! — ripetis la edzo preskaŭ plorante. — Mia scias, ke en la ,,Azilo por Trovitaj Infanoj" ni povos ricevi unu... Mi... '
La virino esplore rigardis en la okulojn de sia edzo. Li embarasiĝis kaj daŭrigis kun troa fervoro.
— Tie estas multe da infanoj orfaj, sen helpo kaj forlasitaj de siaj gepatroj.... Edzinjo, mia amata, mi petegas, adoptu ni unu el ili! Adoptu ni unu!
Kiel infano li genuis antaŭ ŝin kaj prenante en siajn larĝajn manplatojn la fingretojn de la edzino, li sieĝis per kisoj ŝin. Dum la kisado li ekploris kaj ankaŭ ŝi ne povis reteni la larmojn. Ŝi glatigis la hirtajn harojn de sia edzo kaj kun virina delikateco konsentis.
— Ni adoptos unu, ni adoptos unu...
*
La posta tago estis festotago por ili. Jam frumatene li zorge brosis la paradan veston kaj ŝi prenis la plej ŝatatan kostumon el la ŝranko. Li rigardis ĉiuminute la montrilojn de la kukola horloĝo kaj esprimis dubon pri ĝia precizeco. Fine alvenis la konvena horo por fari la viziton ĉe la direktoro de la ,,Azilo por Trovitaj Infanoj".
Ili ekiris. Dumvoje li acetis en iu magazeno pupeton kun moveblaj okuloj.
La direktoro afable servoprete akceptis ilin. La afero estis tre facila, kvazaŭ preparita, kion oni povis konstati el la mieno de sinjoro Melonkapo, tro naiva por esti bona aktoro.
La direktoro kondukis ilin en grandan ĉambron de la du- kaj trijaraj infanoj. La ploretado kaj kria ridado de la infanaro estis la plej rava muziko por la oreloj de nia heroo. Liaj okuloj brilis pro ĝojo kaj kvazaŭ serĉante iun li rigardadis tien kaj reen. La rigardo fine trovis ripozon en fora angulo de la ĉambro. Knabineto, apenaŭ trijara, kun pupeto ludis tie.
Li kuris al ŝi kaj premante ŝin al si, li kisis kaj kisis ŝin kun emocia pasio. La infano rekone ridetis, ĉirkaŭprenis lian kolon. La graciaj fingretoj hirtigis liajn lipharojn kaj la zorge kombitan frizuron.
— Rigardu, rigardu! — Li montris la infanon al sia edzino. — Kiel bela ŝi estas! Kiel ĉarme ŝi ridetas! Rigardu, edzinjo mia, tiun ĉi senkulpan rideton! Ĉu vi vidis iam pli belan?
Kaj tiujn brilantajn okulojn! Diamantoj, veraj diamantoj! Jen, edzinjo kara, jen rigardu kiel etaj manplatoj, ĉerizaj lipoj, neĝblanka frunteto! Edzinjo, rigardu! Ŝi estas belega knabineto... ĉu ne?
— Jes, beleta, sed... — kaj ŝi flustris al sia edzo — ĉu vi ne vidas, ke la etulino estas kripla? Ŝi havas ĝibon.
Per subita gesto lia larĝa manplato kovris la dorseton de la infano. Doloraj larmoj tremetis en liaj okuloj.
— Ne! Ne! Ne vere! Ŝi ne havas ĝibon! Ŝi ne estas kripla! Ne diru edzinjo, ne diru tion!
Por kaŝi sian emocion, li turnis la atenton al la infano kaj parolis rapide ŝerce al ŝi.
— Rigardu etulino, kion mi portis por vi. Nu kion?.... Pupeton. Veran pupeton. Novan pupeton kun moveblaj okuloj... rigardu, nun la pupeto dormas... nun la pupeto vekiĝas... nun denove ĝi dormas... kaj nun denove ĝi vekiĝas...
La infano kaptis la pupon, kisadis ĝiajn vangojn mallerte pentritajn.
— Mi amas pupeton! — ŝi pepetis kaj forte premis la pupon al si.
— Edzinjo! Edzinjol! Ĉu vi aŭdas? — eksplodis kun entuziasma krio la sento el lia koro. — Ŝi diris ,,mi amas pupeton". Edzinjo mia, ĉu vi aŭdis iam pli kortuŝan vorton? Edzinjo mia... ni adoptu ŝin... ni adoptu ŝin! Edzinjo... edzineto mia...
La virino rigardis sian edzon. Dolĉa kompreno, senfina kompato, eĉ pardono varmigis ŝian animon. Ŝi fikse, sed kun milda kareso, rigardis al liaj okuloj kaj vidis en ili senesperan baraktadon de patra amo. Ŝi mem ne sciis kial, sed sentis emocian simpation al la eta orfino kaj preskaŭ kontraŭvole etendis la brakojn al ŝi, transprenis la infanon de li kaj longe kisis ŝin.
— Diru al mi, etulino, panjo! Nur diru, kara, panjo!
La infano kun necerta voĉo, nekonsciante pri la signifo de la vorta, ripetis ĝin.
— Panjo...
Sinjoro Melonkapo,. klinante sin al mano de sia edzino, kisis ĝin kun larma danko. Ŝia respondo estis delikata, senriproĉa rideto.
*
Kiu scias? eble en tiu ĉi momento petis dian benon por ili en la transtera mondo — la animo de la iama knabino kun ruĝaj manoj kaj kontuzitaj kubutoj.
Premiita dum la
IX-a Internaciaj Floraj Ludoj.
ZUMAS LA SAMOVARO
Interne zumas samovaro. Ekstere grincas la frosto. Sub ikono brulas meĉo. En ĝia lumo malakriĝas la konturoj de la mebloj. Mi sidas ĉe la tablo. Kontraŭ mi sidas — Li.
Pala juna vizaĝo, kaŝtanbrunaj haroj, zorgplena frunto kaj dolorplugita rigardo. Li kompatas min, pensas pri mi. Strange, kiel aparta de li mi sentas min. Mi miras pri liaj gestoj, movoj. Lia simileco vekas admiron en mi. Ni rigardas unu la alian: mi kaj mia spegulportreto. La fermitaj lipoj silentas, tamen mi komprenas la riproĉon de la muteco.
— Vi estas pala. La vivokruelo skurĝis vin. Kompatindulo! La Vivo kurbigas viajn lipojn je grimaca rideto... Iam ne tiel estis. Mi kompatas, tre kompatas vin... Mi scias ja, vi maljuniĝas. Eh, vi estas malforta. Memkompato maĉas vian vivon kaj fosas vian tombon. Estu singarda, ĉar ĝi baldaŭ enterigos vin... Nun ĝi nur fosas... fosas....
Interne zumas la samovaro. Ekstere ie en la lundradia nokto sonas gitarludo. Iu kantas serenadon al sia amatino. La mola baritono karesas knabinan koron... Ĝi ŝtelas sin ankaŭ en la mian.